La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIEN

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 10

i vidas kaj sentas (sed ne laŭ la ordinara maniero, estas alia formo de percepto) kompletan, kompleksan kaj kunplektan panoramon de mia senta vivo. Giganta pulsanta vizio prezentiĝas al miaj mensaj okuloj, kaj kun akra precizeco mi sentas, en la cerbo, koro, ventro, ĉiun eron el ĝi.

Konsciiĝas al mi vasta retaro formita el interligitaj retoj, kies materialo, vibranta per diverstipaj, diverspotencaj energioj, apartenas al la sferoj ama, dezira, tima, admira, fida, ktp. Miaj entuziasmoj, miaj indignoj, miaj allogiĝoj kaj forpuŝoj, miaj atakemoj kaj inklinoj pacigi, tuta gamo da rankoroj, kvietiĝoj, senkuraĝiĝoj kaj rekuraĝiĝoj, apud kulposentoj, hontoj, kaj fieroj, diversaj kvalitoj de ĝojo kaj malĝojo, angoro kaj sereno, emoj ridi kaj plori, ĝui kaj frandi, elteni kaj ellasi, batale venki aŭ forkuri el konflikto, ĉio ĉi kakofonias en mi kiel orkestro mis kaj dis muzikanta, aŭ tumultas kiel oceano, en kiu ĉiu ŝvelo kaj malŝvelo estas klare, aparte, difinite perceptata.

Profundaj stabilaj sentoj, kiel plej lojala amo, najbaras al krudaj momentaj emocioj: timo aŭ kolero ekzemple. Mi estas ampleksa homamaso, kies unuopaj individuoj promenas, kuras, laboras, ripozas, helpas kaj malhelpas sin reciproke, en giganta kvazaŭordo kunmetita el miliardoj da eroj jen bone strukturitaj, jen batiĝantaj en ĥaoso. Sed la plej nekredebla vero estas, ke samsekunde mi sentas kun akuta precizeco kaj ĉiun unuopan elementon, kaj ties subsumojn kaj sumon. Kaj, por ĉiu ero, por ĉiu nodo el eroj, mi vidas kaj sentas la kaŭzojn kaj efikojn, tiel ke mia tuta vivo en unusola rigardo riveliĝas al mi. Neniam mi imagis, ke mia senta vivo estas tiel abunda. Mi rimarkas, kiel amo diferencas en ĉiu amrilato, mi vidas la mikson de amo kaj malamo, fido kaj malfido, benemo kaj malbenemo, kiuj viglas en mi por tiu, por tiu ĉi, por tiu alia, por ĉiu, verdire, kun kiu mi rilatas.

Plej miriga estas la samtempeco. Ĉion mi perceptas detale, kiel muzikamanto, sekvante melodion, kapablas aŭskulti samtempe kaj distinge ĉiun agordon, ĉiun noton en la agordo kaj ĉiun apartan instrumenton, tamen sen perdi la percepton de la tuto. Impresas, kvazaŭ miaj cerbokapabloj milionobliĝis, sed, Dio mia, kia skuo!

Mi vidas tiel klare la aĉan efikon de miaj malbonaj sentoj, ke mi agas tuj por ilin elimini, iom kiel, se vi rimarkas, ke vin pikis dorno, vi reflekse forprenas ĝin por liberiĝi de l' doloro. Mi vidas la efikojn de miaj timoj, de miaj antipatioj, de netoleremo, de troa bezono sekuri, de ĉiu negativa animmovo, fakte, kaj ili estas tiel malutilaj, ke mi rezignas tiujn sentojn, des pli facile, ĉar klara percepto de la kaŭzoj montras, ke nur pro mistakso mi lasis ilin ĝermi kaj kreski.

*

Kaj jen miaj haŭtharoj elstaras. Mi ekgapas, paralizita, frapate de troa hororo. Staras antaŭ mi ... mankas vortoj por esprimi ... mia ĝemelo, mia samulo, ulo, kiu estas dua mi. Ĉu tiu estas mi, ĉu ne estas mi, mi ne povas diri, sed mi scias, ke ĝi vivas en  mi. Mi vidas ĝin ekstere, vid-al-vide, sed mi konscias, ke tio estas artefaritaĵo de la konsciiga procezo, tra kiu mi pasas: fakte ĝi loĝas en mia teritorio, ie ene de la limoj de mia korpo, aŭ pli ĝuste de mia animo. Konscie mi diras “ĝi”, dum ĝi-li estas klare virseksa. Ĝi havas mian formon, miajn trajtojn, la saman manieron teni sin. Ĝi estas mia spegulbildo. Sed ĝia vizaĝesprimo! Ĉu vere mi foje montriĝas tia? Sarkasma, ironia, venĝema, ĉe mortige senluma fono.

Ĝi aperas al mi kiel unu el tiuj nigraj truoj, pri kiuj astronomoj parolas. Ĝi estas pli ol simple malluma: ĝi estas kontraŭluma, lumvoranto. Ne nigra! Tute diferenca de la belaspektaj nigrahaŭtuloj, kiujn mi kalkulas inter miaj amikoj: ties afrikdevena haŭto nigre rebrilas plaĉe, kaj ilia rido lumigas la koron. Tiu, kiu staras antaŭ mi, defie, tute ne similas ilin. Ĝi estas lumsuĉa. Kiel akvokirlo altiras naĝanton por lin sorbi en sin, tiel ĝi ŝajne ensuĉas la lumon.

Kaj ĝi volas ensuĉi min.

– Kiu vi estas? – mi demandas, provante igi mian voĉon sentrema.

Sed ĝi nur ridaĉas, kun survizaĝe la memcerto de venkonto.

Kaj jen mi trasentas ĝin. Mi sentas, kio ĝin animas: detruemo. “Ĉi tiu ĝuas detrui”, mi legas el liaj lumsorbaj okuloj, el lia malame tordita buŝo. “Ĉi ties plezuro estas neniigi”. Kaj turmentas min pensi, ke ĝi, iel, estas mi, miksita kun mi, loĝanta en mi.

Mi ĝin plu rigardas, kun la sama horora sento. Min teruras, ke ĝi estas klare pli forta ol mi, kaj kun videble malicaj intencoj. Ĝia supereco amuzas ĝin. Ĝi rigardas min malestime. Ĝi eldiras eĉ ne unu vorton. Ĝi nur ridaĉas superece. Sed mi kvazaŭ-aŭdas ĝin: “Mi estas la sabotanto. Estas mi, kiu malhelpas vin feliĉi, kaj ankaŭ la aliajn. Mia plezuro estas montri, ke bono malvenkas, ke amo ne ekzistas, ke feliĉo estas trompo. Mi estas la ĝojblokanto, la disfaliganto de ĉio esperata”.

Mi rimarkas ĝian amarecon. Ne eblas amari kaj senti sin bone. Efektive, mi sentas, ke ĉio doloras al ĝi.

– Ĉu vi do ŝatas suferi? – mi demandas, kaj mire konstatas, ke mi sentas por ĝi – por tiu aspekto de mi – ian kompaton.

Laŭ ĝia stranga maniero respondi per nura ridaĉo, kies signifon mi iel “aŭdas” enkape, mi perceptas ĝian penson: “Mi ne ŝatas suferi, sed mi suferas. Estas la prezo, kiun mi akceptas pagi por altiga, grandiga volupto: esti la plej forta. Pli forta ol la Estanto.”

– La Estanto, ĉu? Kiu estas tiu? Kion vi volas diri?

Nun ĝi ridas, ridas, ridas, kvazaŭ estus la plej bona ŝerco en la tuta universa historio. Sed estas malplaĉa rido, triumfa, jes, tamen ankaŭ dolora. Kaj mi komprenas, ke la Estanto estas ĝia malamiko, ĉar ĝi, ĉi tiu, mia lumsuĉa memfrato, ne havas eston. Pardonu, se mi estas neklara. Mi provas honeste raporti, sed kiel priskribi ion senteblan, videblan, sed kion ne eblas diri?

– Vi estas nenio! – mi ekkrias mire. – Kiel eblas, ke mi vidas vin?

Kaj ĝia aĉa mieno nun diras: “Mi estas nenio, prave, tamen mi estas io, ĉar mi estas Iluz. Iluz-io!”. Moke, li etendas la manon al mi: “Iluz, Princo de la Mallumo! Mi ĝojaĉas konatiĝi kun vi.” Kaj plu ĝi ridas sian triumfan-amaran ridaĉon. Nun ĝi faras paŝon al mi. Ridanta, certa pri sia baldaŭa venko, ĝi aspektas tiel minace, ke mia terursento atingas neniam spertitan profundon. Mi komprenas, ke post kelkaj sekundoj ĝi suĉos min en sian neniecon, kaj mi estos nenio.

– Help! – mi krias, ne sciante, al kiu mi direktas la vokon.

Iu certe aŭdis ĝin, ĉar jen mi ricevas en la manon lumradion, kiun mi turnas al ĝi. Kaj mi vidas. Mi vidas tra ĝi. Ĝi efektive estas nenio. Sed nenio, kio sukcesas kredigi sin estanta, ĉerpante el mi sian vivon. “Mi ne estas, sed mi ekzistas”, ĝi diras. “Mi ekzistas, ĉar mi rezistas”. Kaj mi komprenas, ke iluzio estas sensubstanca, sen-esta, kaj tamen rezistas, ĉar ni nutras ĝin per nia substanco. Iluzion oni ne povas laŭvole forviŝi. Kaj tamen ĝi ne havas esencon.

La vizio iĝas pli vasta, kaj mi vidas nun, ke estas du niveloj de trompo. La unua trompo konsistas el tio, ke ia nenio estas transformata en pseŭdo-eston: tiu tordaĵo el nenio sukcesas kredigi, ke ĝi estas io efektiva. Tiel Iluz naskiĝas el nenio, formante sin el nia mensa materialo. Kaj la dua trompnivelo estas, ke Iluz kaŝas sin ie profunde en ombra tavolo de ni, kaj kredigas, ke ĝi ne ekzistas, kio ebligas al ĝi detrui senpune, kaj ĉerpi el siaj neniigaj faroj la volupton de plejpotenculeco. Neniu vidas ĝin, ĝi kaŝas sin funde de ombra truo, kiel araneo centre de sia reto, kaj de tie ĝi direktas la sabotadon, por la plezuro fuŝi, fuŝi, fuŝi, kaj senti sin supera. Mi vidas ĝin rigardi la fortojn de lumo, kiuj celas krei belon, bonon, ĝojon, amon kaj la multajn animvibrojn, kiujn la ĉitie-uloj nomas “bonaj sentoj”, defii ilin per sia senskrupuleco, kaj ricevi egan plezuron, kvankam amaran pro sufero, el la povo tiujn detrui. “Mi fuŝas, mi sabotas, mi subfosas”, ĝi bombastas al mi senvorte, “kaj tiel mi sentas min pli granda ol ĉiu el vi”.

Sed mi vidas, ke ĝia fi-grandiozo neniam kontentigos ĝin. Ĝi estas fuŝita ĉe l' kerno per la scio (neata), ke ĝi estas, fundfunde, nenio.

Mi kompatas ĝin.

Ĝi sentas mian kompaton, furiozas pri ĝi, mokas ĝin. Kaj rekomencas sian minacan iron miadirekte.

Ial mi malpli timas. Mi direktas al li la lumradion, kiun mi plu disponas. Kaj mi prononcas, apartigante la silabojn:

– Kaj tamen vi estas nenio!

Mi diras tion milde, kun ege trankvila tono. Kaj ĝi haltas. Ĝi rigardas min, kvazaŭ mi estus pafinta mortigan sagon. Sed mi nur rigardis ĝin, kaj nomis ĝin nenio.

Dum kelkaj sekundoj ĝi mienas kiel dronanto, ĝi ŝanceliĝas, ĝi preskaŭ petas helpon. Mia kompato pli kaj pli kreskas.

Nun ĝi komencas dissolviĝi. Ĝi disiĝas en milionon da travideblaj eretoj, kiuj flugas al mi, eniras min, refariĝas mi. Kiam tiuj eliĝas el ĝia ŝrumpanta formo, ili estas mallumegaj, sed ie survoje ili koloriĝas, oriĝas, kaj kiam ili eniĝas en min, ili estas eroj de lumo.

Mi sentas min iĝi pli granda, kaj samtempe pli eta. Bonvolu pardoni la kontraŭdiron, sed la sperto estas paradoksa. Kiel eblus ĝin priskribi? Kio estis mallumo, tio nun fariĝas la belo de milionstela nokto. Nigra, malhela, sed radianta. Kaj tio fariĝas plia riĉaĵo en mi.

*

Refoje la travivaĵo evoluas. Mi eklernas ludi per la sentoj kaj emocioj kiel orgenisto per orgeno. Mi lernas per provo kaj eraro, sed post nelonge mi rimarkas, ke mi povas laŭvole intensigi tiun senton, malfortigi tiun ĉi, laŭŝtupe transformi tiun alian al ĝia kontraŭo ... Kia malkovro! Ke tia talento eblas, mi tute ne imagis.

Mi tiam eltrovas, ke mi povas vojaĝi en la filmo de mia vivo. Mi malŝlosas ŝrankojn, mi penetras ĉambrojn, kies eniro estis blokita, mi levas for obstaklojn barajn al tiu aŭ alia vojo, mi promenas tra keloj kaj subtegmentejoj plenaj foje je arĥivoj, foje je ĥaoso el forgesitaj objektoj, en kiu io por ĉiam fuŝita apudas trezoron ege valoran. Mi sentas min reĝo revokita hejmen post ekzilo, kaj ekkomprenanta, ke pri la riĉoj, mizeroj kaj eventoj de sia reĝlando li fakte nenion scias.

Tiu vojaĝo en mia historio komprenigas al mi multon. Mi vidas, kiel tiu aŭ tiu okazaĵo difinis postan evoluon. Mi naĝas en mia pasinteco pli kaj pli profunde. Kaj tiel atingas la ĉefan eron, la lokon, kie situas la dividlinio.

Antaŭe, kaj poste: tute malsamaj.

Temas pri io terura, kiun mi perceptas kun ĉiuj detaloj, kvazaŭ ĝi nun okazus, sed ĉifoje mi travivas ĝin kun komprena povo, kiu tiam mankis, kaj dank' al tio ĉio nun elporteblas. Pli ol io ajn alia, tiu okazaĵo influis mian karakteron, mian personecon, la disvolviĝon de mia vivo. Dum jaroj da psikanalizo kaj alia faka trejniĝo mi alproksimiĝis al ĝi, sed neniam mia memoro liveris ĝin: netrapasebla bloko baris la vojon. Feliĉe, kvankam mi resentas la tutajn tiamajn angoron kaj konfuzon, mi ilin trapasas kun nova profundega trankvilo. Tiu kerna evento prezentiĝas jene.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.