La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIEN

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 3

Reaŭdante la kasedon kun Roberto, mi repensis pri tiuj vortoj. Ĝi certe interesus multajn radioaŭskultantojn. Eble plej emociis io rekta en la voĉo, io sentroa, senornama. Sed parolis homo tre klera, granda amanto de literaturo. Al la konvinkopovo eble kontribuis la precizeco de lia vort-elekto. “Jen homo, ” mi pensis, “kiu scias rakonti”. Ĉu lia arto iel trompis nin? Kiel ajn estu, la atenton de Roberto, kiel la mian, plene kaptis la iom obtuza voĉo, kiu diris al Lorena:

Mi estis deprimita. Vi memoras, ĉu ne?, en kia stato mi troviĝis pasintan vendredon. Nu, sabaton estis ankoraŭ pli terure. Mi tuŝis la fundon de l' mizero. Mia vivo havis eĉ malpli da senco ol antaŭe, kaj vi scias, kiom absurda mi jam trovis ĝin. Ne eblas priskribi tiun nigraĉan animstaton, senesperan, tiun senton pri senvaloreco. Mi konstatis min senenergia, kapabla pri nenio, fuŝa, neamebla kaj neamata, senigita je saĝo kaj kuraĝo, kaj kun certeco, ke neniam, neniam mia forto revenos, neniam eblos trovi ĝojlumon en la vivo. Mi kaŭris funde de truo, kvazaŭ mia vivo estus tro peza, por ke mi povu ĝin plu porti, tro amara, por ke mi havu motivon daŭrigi ĝin. Sed por la sava memmortigo mi ne havis la kuraĝon. Kaj pro mia malkuraĝo mi malestimis min eĉ pli.

Dimanĉon matene, kiam mi vekiĝis, mi sentis min iom pli forta. Ne. Tio ne estas vera. Estus pli ĝuste diri: malpli senforta. Ĉar mi sentis en mi iom pli da energio, sed ne vidis mian ekziston pli tolerebla, mi decidis meti finon al mia vivo. Sed min kaptis stranga ideo, nome, ke antaŭ ol morti mi lastfoje volas vidi Safirlagon. Vi memoras, ĉu ne?, mi jam diris al vi, ke, kiam mi estis ... normala ..., mi multe kaj plezure praktikis montgrimpadon? Tiu Safirlago troviĝas en la montaro, proksime al Sovaĝkapra Monto. Ĉu vi aŭdis pri tiu? Estas malfacile atingebla loko, kien preskaŭ neniu iam ajn iras. Nur stranguloj kiel mi, kiuj amas solecon ...

Mi devis kunstreĉi miajn lastajn fortojn por eliri el la lito, vesti min, surmeti miajn marŝoŝuojn, eldomiĝi kaj ŝofori montaren. Post la fino de la veturvojo, atendis min trihora marŝado sur mallarĝa vojeto apenaŭ videbla inter la rokoj. Mi ne komprenas, ke, senenergia, mi entreprenis ĝin. Sed iu forto puŝis min antaŭen. Vidi Safirlagon estis kiel la lasta cigaredo de mortkondamnito. Mi marŝis, marŝis, marŝis. La vetero estis rava, kaj la beleco de la lago, kiam mi fine atingis ĝin, superis ĉion memoratan. Mi eksidis sur roko por ĝin kontempli.

Ondo de malĝojo invadis min. Meze de tiu sovaĝa naturo, la lago estas juvelo instiga al poezio. La suno brilis. La ĉielo havis ĝuste sufiĉe da nuboj por emfazi ĝian ĉarmon. Sed ju pli mi rimarkis la ĉirkaŭan belecon, des pli mi sentis min premata en inferon de malgajo.

Kaj subite mi eksentis soifon kaj malsaton. Mi sidis sur tiu roko je multaj kilometroj for de la plej proksima loĝejo. Mi estis ege laca. Stulte, kiam mi eliris el la hejmo, mi forgesis pri tiuj elementaj bezonoj. Mi volis morti, sed nek soife nek malsate!

Ne malproksime torento elrokiĝis kun tinta muziko, kies gajeco akcentis mian malfeliĉon. Sed mi dubis, ĉu ĝia akvo estis trinkotaŭga. La ideo riski ventrodoloron forturnis min de tiu akvo, dum mia soifo min puŝis al ĝi. Mi konsciis pli klare ol iam ajn la turmenton de deprimiĝo. Mankis la kuraĝo elteni la soifon, mankis la kuraĝo akcepti la riskon de doloro, kaj mankis la kuraĝo alfronti la streĉon inter ambaŭ. Pro tio oni malesperas. Ne troviĝas elirejo, krom morto. Sed mankas la kuraĝo morti. Kuraĝo postulas energion, kaj funde de deprimiĝo energio obstine forestas. Eble mian lastan rezervon mi elĉerpis marŝante.

Mi tie sidis longe, plorema sed nekapabla plori, rekonanta la belecon de la ĉirkaŭaĵo sen povi ĝui ĝin.

Kaj tiam mi memoris pri la framboj. Foje, kiam mi venis ĉi tien, mi pasis tra valeto, kie kreskis framboj ege bongustaj. Estis konsiderinde pli malalte ol la loko, kie mi troviĝis, kaj je iom granda distanco, sed la kombino de malsato kaj soifo ŝajne sukcesis malkovri funde de mi pliajn kaŝitajn stokojn de forto, ĉar mi ekstaris kaj ekiris tiudirekte. Mia mensa stato min tiom stultigis, ke mi eĉ ne starigis al mi la demandon, ĉu nunsezone framboj maturas. Mi estis elĉerpita, morale kaj fizike, pli kaj pli nebulis en mia kapo, mi paŝis aŭtomate, iom post iom certiĝante, ke neniam mi havos sufiĉe da forto por atingi la frambojn, kaj ke ĉiaokaze ili ne sufiĉus por satigi kaj sensoifigi min. Sed estis la plej proksima havebla manĝaĵo, kaj, kvazaŭ pelata de besta viv-instinkto, mi plu stumble antaŭeniris al ĝi.

Post kelka tempo, dum la vojeto laŭiris serion da rokoj, kiujn naturo aranĝis linie, iom kiel muron, mi sentis, ke mi tuj svenos. Mi volis apogi min al unu el la rokoj, kiuj tie staris, sed ... ĝi fortiriĝis, cede al la premo de mia mano, kaj malfermiĝis kvazaŭ ĝi estus – aŭ ĉar ĝi estis – pordo, enroke kaŝita. Sed ĉe la pordo troviĝis nek sojlo nek planko, nur abismo, en kiun mi falis, trapasate de stranga tikla vibrado.

*

Kiom da tempo daŭris la falo, mi ne povus diri, sed ĝi ŝajnis tre longa. Mia menso estis tro nebula por povi pensi, kaj tamen mi sentis en mi, tre klare, du kontraŭajn movojn. Unu parto de mi pensis: “Nun mi mortos, bone, finfine venas fino al turmento”. Kaj alia parto samtempe kriis: “Mi ne volas morti, mi ne volas morti, mi volas vivi!” Konvinkite, ke mi tuj trafos rokan fundon, mi prepariĝis al frakaso, sed kontraŭ ĉia atendo mi alteriĝis sur ion molan, sorban al la skuo, kies naturon mi ne povis diveni. Ĝi estis iom kiel lanuga aŭ pluma dikaĵo kovranta materialon similan al pajlo, sed sen ties tipa odoro. Dum kelkaj minutoj mi kuŝis tie en mallumo, ne tre certa, ĉu mi vivas aŭ mortis.

*

Mi ekstaris. Mi movis miajn membrojn, palpis min ĉie. Neniu osto estis rompita. Iom post iom miaj okuloj kutimiĝis al la senlumeco. Mi tiam konstatis, ke la mallumo ne estas absoluta. Spaceto iomete pli hela ol la cetero ie fore distingiĝis. Natura koridoro iris tiudirekte. Se mi restus surloke, mi suferus la teruran morton pro soifo. Kion fari, se ne sekvi tiun invitan vojon?

Post eble kvaronhora marŝado, la koridoro iĝis pli kaj pli malvasta, tiel ke mi fine devis rampi kiel serpento por plu iri antaŭen, sed tio ne daŭris longe. Dume mi sentis vibron similan al tiu, kiu min trapasis dumfale, kvazaŭ mi glitus tra nevidebla, sed fizika ekrano ... kiel diri? ... iom kiel sinusoida vertikala vento, se vi povas tion imagi.

Mi angilis el tiu pasejo en groton, kiun brila suno malavare prilumis. Mi iris ĝis la rando. Estis nekredeble! Antaŭ mi etendiĝis valo pli kaj pli vasta, tiel longa, ke mi ne vidis ĝian ekstremaĵon. Mi ade staris tie, senmova, kun malfermita buŝo, tro mirfrapite por povi pensi. Sed baldaŭ pensoj tumulte envenis min kaj koliziis inter si: “Ne eblas” –  “Tamen mi vidas” – “Sed ne eblas, mi konas ĉi tiun regionon ege bone. Kiom ofte mi esploris ĝin ekskurse aŭ montgrimpe! Ĉi tiu valo ne ekzistas” – “Eble mi frakasis mian kapon sur la rokojn, kiam mi falis, kaj nun febre sonĝas” – “Sed mi sentas neniun doloron” – “Ĝi estas ege bela” – “Tamen mi multfoje konsultis mapon de la regiono: mi scias, ke tia valo ne povas ekzisti. Kaj je ĉi tiu alteco ĝi ne povus esti tiel verda.”

Sed kiom ajn akre mia racio kritikis, fakto restis, ke vastega valo sterniĝis sub miaj okuloj. Kaj ĝi estis admirveka. Vilaĝoj, kampoj, ĝardenoj, herbejoj, urbeto, lagoj, arbaroj, rivero ... Ne eblus priskribi. Sed tuj okulfrapis, ke nenio moderna tie videblas: neniu maŝino, nek aŭtoŝoseo, nek lineo elektra.

Necesis iom da tempo, por ke la kirliĝo de miro kaj aliaj emocioj komencu trankviliĝi kaj cedi lokon al pli praktika penso: tie mi povos trinki. Piedvojeto tuj apud la groto invitis iri malsupren. Mi ekpaŝis sur ĝi. Mi sentis min tre strange. Mia deprimiĝo plu ĉeestis, kiel funebra fonmuziko; sed, kontraste kun antaŭe, ne plu sole ĝi okupis la terenon de mia psiko.

Je ĉiu paŝo sur tiu vojeto trafis mian nazon flor-, arb- kaj herbparfumo, kiu ĝermigis en mi ian obtuzan feliĉon, strange kunekzistantan kun la melankolio. Kiam birdoj kaj papilioj ekflugis pretere, mi sentis ian naivan plezuron, infanecan, kiu brile kaj ĝojdone ŝvebis super la ombraĉa truo, funde de kiu mia animo kaŭris, senespere kaptita. Bonvolu pardoni, se mi uzas nekoherajn bildojn; mi ne scias, kiel komprenigi min alimaniere.

Desuprante pli kaj pli, mi atingis nelarĝan ebenaĵon, kie staris benko. Mi decidis sidi tie por rigardi pli detale, kie mi povos trovi lokon por korekti mian trink- kaj manĝomankon. Fascinate de la mirinda pejzaĝo, mi restis tie, kontemple, kiam mi divenis, flanke, ies rigardon. Kapturno rivelis knabinon, eble kvinjaran, kiu proksimiĝis. Kiam ŝi troviĝis je du aŭ tri metroj, ŝi haltis. Ŝi rigardis min, kaj mi ŝin. Estis io eksterordinara en ŝiaj okuloj. Rigardo profunda, kvazaŭ de iu multe pli matura ol ŝi povis esti. Rigardo, en kiu kunsento kaj nekompreno kunfandiĝis. Ŝiaj unuaj paroloj estis plej mirigaj:

– Ha! Vi venas el la sufermondo!?

Ne estis demando, sed ankaŭ ne estis aserto, kvazaŭ ŝi pensus: “Tio ne estas ebla, kaj tamen tio estas”. Mi sentis en ŝi la saman miron pri mi, kiel en mi pri ĉi tiu stranga mondo, ne ebla, kaj tamen konkrete plej palpeble fakta.

Kiam ŝi aldonis: “Ĉi tie neniu suferigas”, mi sentis la baldaŭan alvenon de larmoj, sed ŝi ne havis la tempon ilin vidi. Kun rideto ŝi turnis sin, kaj salte-dance iris for. Mia rigardo ŝin sekvis kaj mi vidis ŝin halti ĉe paro, verŝajne la gepatroj. Ŝi parolis, kun montrofingro direktita al mi, kaj la du plenkreskuloj ekpaŝis al mia benko.

Ĉifoje mi ne povis, kaj ne volis, subpremi la larmojn. Mi ploris, ploris, ploris. La geviroj sidiĝis sur la benkon ambaŭflanke de mi. La virino prenis mian manon en la sian, kaj kviete karesis ĝin, dum la viro lasis sian manon sur mia ŝultro, amike, konsole. Mi plu ploris. Mi tute ne imagis, ke povas kuŝi en mi tia larma potencialo. Miaj sentoj estis ege konfuzaj, sed tra ilia kirlo mi perceptis la du manojn, unu ĉe miaj manplato kaj fingroj, la alian sur mia ŝultro. Ili komunikis amon. Jes, jes, tio estas nekredebla, sed estas la vero. Unuafoje en mia vivo mi sentis, ke iu amas min. Mi ne scias, kion signifas tiu vorto “ami”. Mi scias nur, ke tiuj du esprimis amon al mi. Ili postulis nenion, atendis nenion, esperis nenion. Nenion ili deziris. Ili lasis min plene libera. Ili ne demandis, kial mi ploras. (Kion mi povus respondi?). Ili ne faris supozojn pri mi, nek taksis min tia aŭ tia. Ridinda, aŭ kompatinda, aŭ eĉ inda je helpo. Ili komunikis nur, ke ili kunvibras kun mia doloro, ke ili akceptas ĝin, eble strangamaniere parte prenas ĝin sur sin, tiel ke iom post iom ĝi malaperos.

La ŝajne senfina larmfonto finfine elĉerpiĝis. Mi aŭdis min murmuri: “Pardonu” kaj “Dankon”. Ĉu mi vere aŭdis la virinon diri: “Vi venas el la sufermondo” aŭ ĉu mi tion poste imagis, mi ne povas diri. Iom post iom revenis mia penskapablo kaj mi demandis: “Bonvolu diri: kie mi povus trinki kaj manĝi?” Nur tiam mi rimarkis la sakon, kiun la viro portis korpoflanke. El ĝi li tiris trinkaĵujon plenan je akvo, kiun mi sorbis avide kaj danke, post kio mi ricevis pomon, kies bongusteco ŝajnis senrivala.

Nur manĝinte ĝin mi vere ilin rigardis. Mi ricevis pri ili la saman impreson, kiel pri la knabino, nome: “Ili ne estas speciale belaj, kaj tamen ili estas pli belaj ol iu ajn homo iam ajn vidita en mia vivo.” Ili estis proksimume 30-jaraj kaj vestitaj tute alimaniere ol en nia mondo. Mi ne scias, kiel klarigi. Mi hezitas inter “mezepoke”, “kamparane” kaj “folklore”, sed tiuj vortoj povus elvoki ion preman, dum iliaj vestoj aperis komforte liberlasaj. Ili estis simplaj kaj gajkoloraj, kun delikataj ornamaĵoj, tamen tiel diskrete enplektitaj, ke ne tuj mi ilin rimarkis. Kio okulfrapis, tio estis, ne la vestoj, sed la vizaĝaj esprimoj. Ili disradiis bonkorecon, kian oni malofte vidas ĉe ni. Mi preskaŭ dirus: ili eligis lumon. Sed tio ne estus ĝusta. Fizike tia lumo ne vidiĝis. Kaj tamen estis io luma en ili. Mi emus diri: ilia animo estis bela, brila, kaj tion mi vidis tra la konkrete tute ordinara aspekto. Ekzemple mi rimarkis, ke la dentoj de la viro tute ne estas egalaj, nek la korpo de la virino perfekte proporcia, kiel estus ĉe modaj modeloj. Kaj tamen la vorto “bela” trudis sin al mi, same pri ili, kiel pri la knabino. Kaj pri la pejzaĝo.

Eble ne estis tre ĝentile detale rigardi ilin, kiel mi faris, sed tio ilin tute ne embarasis. Kiam ili sentis, ke mi finis mian inspekton, la viro diris:

– Venu vilaĝen, vi bezonas korvarmon.

Tiuj vortoj, samtempe strangaj kaj nestrangaj, gravuriĝis en mia memoro, pro la voĉa tono. Mi bedaŭras, ke mankas al mi la vortoj por priskribi ĉion, kion mi tie  travivis. Voĉo amikeca, homfrata, solidara, samtempe emociplena kaj markita per retenemo.

Ni ekstaris kaj malsupreniris ĝis la plej proksima domaro ...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.