La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIEN

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 5

La komisiono, ne sciante, kiel trakti la kazon, fine instrukciis tri el siaj membroj aparte pridemandi Lorenan kun la celo provi difini, kiel fidinda ŝi estas. Ĝi tiel povis prokrasti sian decidon ĝis ricevo de iliaj raportoj. Roberto ege kontentis esti unu el la tri. Li akceptis ŝin kun larĝa rideto.

– Kara kolegino, mi ĝojas pri ĉi tiu persona renkontiĝo.

– Ankaŭ mi ĝojas, d-ro Sativa, eĉ se mi timas samtempe.

– Nu, kiel vi scias, la praktik-rajtiga komisiono estas ege embarasita pro via maniero pritrakti kazon, kiu kondukis vin al plej nekredebla rakonto. Mia amiko kaj kolego, sub kies kontrolo vi laboras, aŭdigis al mi la kasedon de via paciento. Mi estis ege impresita, konsentite. Tamen, nun mi devas aŭskulti vin. Kiel vi scias, mi estas unu el la tri komisiitoj taksi, ĉu vi ... pardonu, se mi parolos krude, sed, se vi praktikas nian profesion, vi tion kapablas sorbi, ĉu ne? ... ĉu vi suferas je halucinoj, aŭ ĉu vi diras ion faktan.

– Mi bone komprenas viajn dubojn. Se mi anus en via komisiono, kaj devus decidi pri kazo tiel stranga, ankaŭ mi sentus embarason.

– Dankon, ke vi akceptas la situacion tiel komprene. Tio faciligos nian rilaton. Vi do iris tien, kaj tie  restis. Kiom longe?

– Tri tagojn.

– Ĉu vi iris sola?

– Ne. Kiam mi diris al mia paciento, ke mi ŝatus tien  iri, li ege ĝojis kaj proponis gvidi min dirante, prave, ke mi neniam povus trovi la “pordon” per mi mem. Ni do ambaŭ iris.

– Tio ne estas tre konforma al la reguloj pri psikoterapia rilato. Se Prof. Javorski tion eksciis, mi komprenas, ke li ne emas akcepti vin.

– La afero estis tro stranga! Etike, mi devis kontroli.

– Ĉu vi informis vian kontrolanton?

– Li bedaŭrinde tiutempe forestis, kaj mi ne povis atendi lian revenon, pro la sezono. Se mi vidu la lokon, devis esti dum periodo, kiam tiu alta montaro estas alirebla. Mi scias, ke eble mi profesie mispaŝis. Sed mi prenis sur min la riskon. Se ne, mi ne povis plu trakti tiun viron, kvankam mi sukcesis krei kun li aparte bonan rilaton, kaj vi scias, kiom tio gravas en severaj neŭrozaj kazoj, kiel tiu. Li do kondukis min tien. Li diris al mi antaŭe: “Vi sciu, la falo estas longa kaj ege timiga, ĝi postulas agon de fido, ĉu vi sentas vin sufiĉe forta por ĝi?” Mi respondis jese kaj tiam li aldonis: “Kiam la roko pordiĝas kaj oni ekfalas, okazas tre stranga sensaĵo, kvazaŭ ĉiuj molekuloj de la korpo ekvibrus, kvazaŭ ilin trapasus ia elektra ondo. Ne estas agrable. Ĉu ankaŭ tion vi pretas elporti?” Mi jesis, kompreneble.

– Vi aperas sportema. Por vi do ne estis obstaklo devi longe marŝi surmonte, ĉu?

– Ne. Mi estas en tre bona fizika stato. Kaj plaĉas al mi surmonte ekskursi. Mi tion ofte faras. Sed tiuregione mi neniam estis.

– Ĉu li facile trovis la lokon? Se mi bone komprenis, temas pri speco de rokdezerto, en kiu ĉiu ŝtono similas ĉiun alian.

– Li senprobleme trovis. Li premis la rokon, kiu estas tre rekonebla pro diversaj karakterizoj. Ĝi ŝanceliĝis, sinkis malfermiĝe. Ni stumblis, falis, trapasis la vibron, trafis la molaĵon, kiu formas la fundon de la ŝajna abismo, fakte natura kamentubo. Kia emocio! Kvankam mi emis kredi lin sincera, estis terura bato por mi malkovri, ke li diris la veron. Kiam mi reale trapasis tiun vibron kaj falis, mi apenaŭ povis repaciĝi kun la fakto, ke tio vere okazas. Sed tio okazis. Ni kune iris la tutan koridoron, ĝis ni alvenis – refoje strangavibre – al la groto kaj al la alvilaĝa vojeto. Li montris al mi la lokon, kie li sidis kaj ploris.

– Kiel vi tiam sentis vin?

– Kortuŝite. Li videble resentis emocion, kiun li iel silente transdonis al mi. Mi min demandis, ĉu la sama knabino ĉeestos. Sed venis neniu. Rigardante tiun belegan panoramon, mi palpis ĉion ĉirkaŭ mi: la benkon, la grundon, ŝtoneton, arbeton, kiu tie kreskis, eĉ mian korpon, min demandante, ĉu mi perceptus ĉion tiel konkrete, se mi sonĝus. Mi ripetis al mi: “En sonĝo la aferoj ne estas tiel stabilaj; post kelkaj minutoj, ĉio jam estus alia, aŭ mi povus per volo ŝanĝi la pejzaĝon”. Sed kiom ajn mi provis, ĝi ne ŝanĝiĝis. Ĝi rezistis. “Kio rezistas, tio ekzistas, ” mi diris al mi, memorante citaĵon de Charles Baudouin, kiun Prof. Tolja ŝatas ripetadi en siaj seminarioj. Kaj tamen ĉi tio estis nia lando, nia montaro. En tempo, kiam oni tiom penas por venigi la turistojn, kiel eblus, ke tia okulkaresa valo neniam menciiĝis? Mi ne sukcesis kongruigi tion, kion mi vidis, kun ĉio, kion mi scias cetere. Ni malsupreniris al la unua vilaĝo, nin demandante, ĉu ni provos viziti la paron, ĉe kiu li unue gastis, aŭ faros ion alian. Sed apenaŭ ni pasis sur la ŝtona ponto, kiu markas la eniron en la vilaĝon, jen maljunulo, kiu laboris en sia ĝardeno, salutis nin bonvenige kaj diris, plej surprize por mi, se ne por Eriko (mia paciento kaj kunulo): “Vi venas el la sufermondo?!” Li invitis nin al sia domo tiel afable, ke ni ne povis rifuzi.

– Kia estis lia domo?

– Ŝtona, senpretenda, tamen sufiĉe komforta. La suno estis tre forta ekstere, kaj la interna malvarmeto tute bonvena. Li proponis al ni bongustan trinkaĵon, kies bazo estis fruktosuko, sed en kiu certe troviĝis ankaŭ iom da vino kaj diversaj spicoj. Venis knabeto, kiun li sendis for kun la komisio “informi la jumon, ke venis du el la sufermondo”. Li karese pasigis la manon sur la haroj de la knabo dirante: “Estas mia nepo, la plej bona iru-diri-ulo  en la tuta vilaĝo.” Telefono tie ne ekzistas, kaj la knaboj agas mesaĝiste.

– Kiajn vestojn ili surhavis?

– Ambaŭ havis kolorajn pantalonon kaj ĉemizon. Sur la ĉemizo estis rubando kun tre fajnaj desegnoj: floroj por la avo, fiŝoj por la nepo. Mi ne povis identigi la materialon, mi dirus, ke ĝi similis al lino. Ĉiaokaze, ĝi ne aspektis moderna. Nelonge post la malapero de la knabo alvenis virino, kiun la maljunulo prezentis kiel sian bofilinon. Ankaŭ ŝi surhavis pantalonon, sed poste en la vilaĝo mi rimarkis, ke tio tute ne estas la sola vestmaniero. Aliaj virinoj havis robon aŭ jupon, kaj ne ĉiuj viroj estis same vestitaj: kelkaj surhavis pantalonon, sed aliaj robon, kelkfoje tre koloran kaj bele ornamitan, iom kiel ĉe viroj el okcidenta Afriko.

*

– Nu, supozeble, tiu bofilino estis ĉarma kaj lumradianta, kiel ĉiuj en tiu mondo.

– Ĉu vere vi devas ironii, d-ro Sativa? Pensu, kion vi volas, restas fakto, ke la plimulto el la homoj tie  disradias ian ... ne estas vorto por tio ... ion, kio igas homon senti sin ege bone. Ion en la rideto, en la okuloj, kio signifas: “Vi havas valoron por mi”. Sed ŝi efektive estas bela virino, la plej bela, kiun mi vidis dum tiu stranga vojaĝo.

– Kaj ĉu ŝiaj paroloj same belis, kiel ŝia aspekto?

– Ŝi parolis afable, kiel ĉiuj. Ŝi unue diris la saman frazon kiel nia gastiganto, kun tiu sama duon-aserta, duondemanda tono: “Vi venas el la sufermondo!?”, al kio mi respondis: “Jes. Ni miras pri ĉi tiu mondo. Ni ne sciis pri ĝia ekzisto.” Ŝi respondis: “Estas granda diferenco inter tio, kion ni scias, kaj tio, kio ekzistas.”

– Tion jam Ŝekspiro emfazis siatempe.

– Tuj poste mi demandis: “Kiuj vi estas?” Ŝi rigardis min nekomprene. “Ni estas homoj, ” ŝi diris. – “Jes, jes, tion mi vidas, ” mi respondis, “sed de kiu popolo?” Ŝia respondo estis plej neatendita: “Kion signifas tiu vorto: popolo?” Mi provis la vortojn gento, etno, nacio, sed tiuj por ŝi nenion signifis. Kaj nur tiam mi rimarkis, ke ni parolas samlingve. Antaŭe tio ne mirigis min, ni ja estis en nia lando, sed konsiderante la diferencon de vestaĵoj, rasa aspekto, domoj, homaj sintenoj, de ĉio, fakte, estis strange, ke ni tiel facile komunikas. Sed kiam mi diris: “Tamen ni havas la saman lingvon, ” ŝi diris: “Ĉu vere?” kun tia enigma rideto, ke mi restis gapanta, ne povanta demandi, kion ŝi volis diri. Ĝuste tiam alvenis la jumo.

– Kio estas tiu?

– Ŝajnas, ke, kiam iu alvenas el ekstere, el la sufermondo, kiel ili diras, oni venigas lin. Estas li, kiu resanigis Erikon. Fakte, kiam li eniris kaj vidis tiun, li ege surpriziĝis. “Vi revenis!?”, li diris, kaj subkompreniĝis, ke tio ne estas ordinara. Li ege varme ĉirkaŭbrakis Erikon, kvazaŭ tiu estus plej kara amiko. Eriko demandis: “Kial vi miras pri mia reveno? Ĉu ne estus normale konigi vin al homoj en nia sufermondo?” Li respondis: “Jes, sed ĝenerale ne eblas, la pasejo al nia mondo estas blokita por homoj, kiuj venis unufoje. Se vi sukcesis reveni, tio havas sencon, eble vi devis konigi nin al via kunulino.” Dirante tion, li direktis al mi rideton luman kiel suno.

Longe li rigardis min silente. Poste li diris: “Vi havas tre bonan koron. Sendube tial vi povis veni. Vi venis por lerni ion. Kio estas via okupo?” Kiam mi uzis la vorton psikoterapio, li ne komprenis. Kaj denove mi miris pri nia komunikado. Ni parolis la saman lingvon, sed ... Ne eblas priskribi mian impreson. Eble ni rilatis multe pli telepatie ol mi unue suspektis. Sed antaŭ ol mi komencis klarigi, pri kio temas, li mem diris, kvazaŭ ricevinte el sia observo la informon: “Ha jes, vi okupiĝas pri homoj, kiuj suferas. Estas vi, kiu prizorgis Erikon, ĉu ne?” – “Estas mi, ” mi respondis, “kaj mi hontas, ke miaj rimedoj estas tiel malrapidaj, kompare kun la viaj. Mi ne povus resanigi homon en unu tago, kiel vi.” – “Ne hontu, ” li rebatis. “Honto estas malbona sento, kiun oni ĉiam evitu. Niaj praavoj fuĝis el via mondo ĝuste pro tio, ke ĉe vi homoj konstante uzas malbonajn sentojn kontraŭ la aliaj, eĉ, ŝajnas, kontraŭ la propraj gefiloj: hontigon, kulpigon, humiligon, timigon, malfidigon per trompo, malestimon, maladmiron, maldankon, malamon al tiu aŭ alia kategorio de estaĵoj, eĉ malamon al si, malindulgon, malrespekton, malkonsideron, ktp, sentojn, kiuj detruas, anstataŭ helpi vivi feliĉe.”

“Tian mondon ni nomas infero, ” diris la bofilino.

“Mondo sufera, mondo infera, ” la avo sentencis.

Tiu konstanta apliko de la vorto “sufero” al nia vivo, kontraste kun ilia, pli kaj pli incitis min. Mi min demandis, ĉu mi trafis socion, kiu ne kuraĝas rigardi suferon fronte, kaj do neas ĝin. “Ĉu ĉe vi do ne ekzistas sufero?” mi iom indigne demandis. Ĉiuj tri silentis. Mi rigardis ilin unu post la alia. Ĉies vizaĝo havis esprimon de kortuŝiteco pli intensa ol mi iam ajn vidis. Rebatis la jumo:

“Ho jes, sufero ekzistas ĉe ni. Ne eblas esti homo kaj ne suferi. Okazas akcidentoj, malsanoj, fuŝoj ĉe uzo de ilo, kun teruraj rezultoj, aŭ erara takso kondukanta al dolora elreviĝo. Kio ne ekzistas ĉe ni, tio estas suferigo. Laŭ niaj historiaj libroj, niaj praavoj forlasis mondon, en kiu suferigo de homo al homo estas ĉiutaga. Tie, ili rakontas, iuj suferigas por ĝui la plezuron dolorigi iun alian, aliaj por senti sian potencon, aliaj por senti sin superaj kaj tiel kompensi senton de malplivaloro, kiu mem radikas en suferigo fare de iu antaŭa. Viroj suferigas por pruvi al si, ke ili estas viroj, sen kio, strange, ili ne povus estimi sin mem. Virinoj suferigas, ĉar ili sentas sin en suba pozicio kaj volas venĝi sin. Multaj el ambaŭ seksoj suferigas, ĉar oni suferigis ilin kaj tio kaŭzis rankoron aŭ repagbezonon, kiu siavice tradukiĝas per emo suferiga. Iu pli malforta ol la aliaj ofte viktimas, kaj poste ne scias, kion fari el la malbonaj sentoj, kiujn tiu stato estigis en li: li trovas eliron nur en plia suferigo, eventuale al si mem. Ĉar homoj tiom suferigas homojn, regas konstanta etoso de nesekureco, kiu kreas angoron, el kiu estas malfacile eliri, se ne per plua suferigo, jen al iu alia, jen al si. Kiam oni suferigas, oni ja sentas sin pli forta. Tiu mondo, laŭ niaj libroj, estas kaptita en infera spiralo de suferigo, ofte nekonscia, kiu komenciĝas jam ĉe eta infano. Tio vivtenadas tiom da malbonaj sentoj, ke neniu imagas, ke eblas vivi alimaniere. Mi ne scias, ĉu via mondo efektive similas al tiu bildo, sed tia ĝin prezentas niaj antikvaj libroj. Ili ankaŭ rakontas, ke anĝelo gvidis niajn praavojn al ĉi tiu transa mondo por vivi vivon, en kiu sufero venas nur de naturo, de la aĵoj, ne de homo. Sed eĉ ĉe ni rozoj havas dornojn.” Tiel klarigis la jumo.

*

– Nu, kara kolegino, mi ĉiam trovis vin simpatia. Tamen vi komencas agaci min. Mi pli kaj pli komprenas la malkontenton de Prof. Javorski. La mondo, kiun vi priskribas, estas idealigita. Vi devus scii, ke idealigo estas tipa psika meĥanismo, kiu aperas, kiam oni timas alfronti la veron. Ĝi estas danĝera al mensa sano, kaj neakceptebla ĉe terapiisto.

– Mi bedaŭras pri via reago, sed kion mi povas fari, krom rakonti, kion mi spertis, kaj rediri, kiel eble plej fidele, kion oni diris al mi?

– Tamen, nun, de post kiam vi revenis, vi havis la tempon pripensi pri via travivaĵo. Ĉu vi vere kredas, ke ĝi okazis? Vi diris, ke sonĝo estas nestabila. Certe. Sed iuj hipnotaj statoj povas krei specon de tute kohera filmo.

– Jes ja, sed ĉu vi vere kredas, ke oni povus hipnotigi min, kaj mi ne rimarkus la t.n. enkondukfazon? Ne forgesu, ke mi lernis pri hipnoto! Je la risko aperi freneza, permesu, ke mi diru mian impreson: por mi tiu mondo estas pli reala ol ĉi tiu. Mi konscias, ke tio estas pure subjektiva. Sed se mi dirus, ke nia nuna interparolo ŝajnas al mi pli reala ol mia diskuto kun la jumo, mi mensogus. Mi volas esti honesta kun vi. Mi do ne mensogas. Ĉu mi estas freneza aŭ ne, estas via tasko juĝi, ne mia.

– Nu, mia tasko ne estas facila. Eble vi povos respondi al demando, kiu min tiklas. Se tiuj homoj, mirindaj kaj bonkoraj, vere ekzistus, ĉu ili ne venus savi nin? Ili scias pri ni, pri nia sufero, kaj, mi konsentas, suferigado. Sed ĉu vi ne trovas terure egoisma ilian obstinon sin teni aparte de la suferantoj?

– Pri tio mi parolis kun ili. Ili simple ne povas veni al nia mondo. La groto, tra kiu ni atingas ilin, estas por ili fermita. Ili povas eniri ĝin, sed se ili tuŝas la fundan rokaĵon, ĝi neniam prezentas la aperturon, tra kiu ni pasis. Kvankam ...

– Pardonu, se mi interrompas vin, sed vi ĵus pensigis min pri io. Se vi iris tien falante, kiel vi revenis? Ĉu vi flugis supren, kiam vi atingis la niaflankan finon de la koridoro?

– Tute ne. Efektive, la demando zorgigis min, post kiam ni falis. Sed Eriko klarigis. Kiam li revenis unuafoje, li simple reiris al la groto, serĉis la pasejon en ĝia fundo, trovis la zigzagan tunelon, kie necesas rampi, kaj vidis iom da lumo funde de la koridoro. Montriĝis, ke estas alia koridoro, kiu, anstataŭ esti tute ebena, kiel tiu, laŭ kiu oni alvenas, iras laŭ deklivo supren. Plurfoje eĉ estas kelkaj ŝtupoj. Tiu vojo serpentas altiĝante. Ĝi estas multe pli longa ol la alvena, kaj ĝi ne kondukas al la enira roko, sed al alia, tamen tute proksime.

– Dankon. Tiu klarigo necesis por prijuĝi la verŝajnecon de la afero. Sed kion vi volis diri, kiam mi interrompis?

– Nu ... Pri kio ...? Ha jes! Mi volis diri, ke la tieuloj emas kredi, sen esti tute certaj, ke kiam iu venas el nia mondo, tion planis la ... estas ilia termino ... la Granda Mistero. Ili kredas, ke, se niaj du mondoj nun subite renkontiĝus, ĉio, kion ili sukcesis krei, perdiĝus, ĉar estas pli facile detrui ol konstrui, kaj la fortorilato nun favoras la detruemulojn. Ili bezonis jarcentojn por trejni sin kaj unu la alian al nutrado de bonaj sentoj kaj forvelkigo de malbonaj. Sed ili kredas, ke iom post iom homoj venos el nia mondo al ilia, observos la realismon de ilia sentonutra vivmaniero, kaj venos ĝin rakonti al ni. Ili ja opinias, ke detrui estas pli facile ol konstrui, sed ankaŭ ke io bona tamen finfine venkas. “Disfalas io fuŝe farita, sed bone farita daŭras”, estas unu el iliaj diraĵoj. Tamen, ili konscias, ke eĉ tre bone konstruita domo povas disfali en kelkaj minutoj, ekzemple se okazas tertremo. Male al via impreso, ili ne havas idealan vidon pri la mondo. Sed, se okazos tertremo, la bone konstruitaj domoj pli eltenos ol la fuŝe konstruitaj. Simile, homo, kiu nutris bonajn sentojn en si, ne disfalos, kiam okazos io ŝancela, dum iu, kies ena etoso plenas je malbonaj sentoj, ne sukcesos elteni: tiu suferigos iun alian, aŭ fizike malsaniĝos, aŭ deprimiĝos, aŭ perdos la racion, aŭ falos en neŭrozan simptomaron, aŭ mortos, aŭ simile.

– Hm!

– Ĉu miaj respondoj kontentigas vin?

– Mi ne povas diri. Kaj ke mi ne povas diri, tio agacas min. Neniam ĝenis min diskuti la halucinojn de paciento en psikoza kazo, sed kun vi la tuta atmosfero estas alia, kaj mi ne scias, kion pensi. Vi embarasas min, kiel vi embarasis Profesoron Javorski kaj la tutan komisionon. Mi min demandas, kion diros la du aliaj kolegoj, kiuj sondos vin.

– Eble ne mi embarasas vin, sed realo, kiu ĝenas, ĉar ĝi troviĝas ekster la kutimaj kadroj. Se tio povas vin konsoli, ankaŭ min ĝi treege ĝenas.

– Dankon pri via preteco konsoli! Ho, pardonu, tiu diro estis sarkasma, kio devus foresti de nia rilatado. Ĝi ne estis ĝentila, kaj nur montras, kiom incitita mi sentas min. Min plu tiklas la idealigo. Kion ajn vi diras, mi tamen ĉie flaras ĝin. Se ili sukcesas vivi sen negativaj sentoj, ĉu tio signifas, ke malĝojo, malfeliĉeco, senkuraĝiĝo, elreviĝo, malfiereco kaj similaj sentoj tie  neniam aperas?

– Vi miskomprenis. Kiel la tieuloj  povus eviti similaĵojn? Ili estas homoj! Sed ili zorgas, kiom eble, neniam ilin estigi en iu alia. Vi nomis tiujn sentojn negativaj, sed ili rigardas ilin bonaj, ĉar sen sperti ilin ne eblus solidari kun ĉiu suferanto. Ili havas por tiuj apartan kategorion, tiun de “nedaŭraj maturigaj sentoj”. Nedaŭraj, ĉar tiuj sentoj plenumas sian funkcion nur, se oni trapasas ilin sufiĉe rapide, gardante sin kontraŭ la tento longe teni ilin en si, lasi ilin kreski, aŭ loki ilin en la kernon de sia psiko.

– Kaj kio pri veraj negativaj sentoj, kiel malamo?

– Nu, tia sento estas rigardata kiel normala, sed super ĝi necesas labori, por ĝin velkigi for, ĉar, se ĝi restas, ĝi malhelpas feliĉi.

– Tiuj uloj (se akcepti la duban hipotezon, ke ili ekzistas) atribuas grandan valoron al feliĉo, ĉu ne?

– Jes. Iusence, ili estas ege egoismaj. Por ili tre gravas, kiel eble plej altkvalite feliĉi. Kaj tio igas ilin eliri el egoismo, ĉar ili rimarkis, ke por altkvalite feliĉi necesas vivi laŭ la postuloj de la homa naturo, kaj estas en la naturo de homo, laŭ ili, agrable rilati kun la samspeculoj. Por tio necesas kompreni, solidari, bonkori. Ilia egoismo do, puŝata ekstremen, kondukas ilin al malegoismo.

– Sed konkrete, kion faras iu, kiu rimarkas, ke li malamas homon?

– Li akceptas, ke malami povas esti la unua reago kontraŭ iu, kiu faris ion malbonan al li, aŭ pri kiu li tion imagis.

– Ili do tamen malbonfaras unu al la alia. Bone! Jen ili fariĝas homaj, finfine.

– Jes, povas okazi, ke iu malbonfaras. Kvankam, laŭ mia impreso, multege malpli ofte ol niamonde. Kiam iu rimarkis la malaman senton (kio okazas facile, ĉar ili konstante tre atentas pri siaj sentoj), li tuj reagas pensante: “Tio riskas malfeliĉigi min”. Li do deziras seniĝi je sia malamo, ĉar li konsideras, ke ĝi venenas lin. Sed li scias, ke senton oni ne povas ŝanĝi laŭvole. Li do uzos diversajn teknikojn, por forsvenigi la malamon. Ekzemple, li petos la helpon de amiko, al kiu li parolos pri sia malamo, pri ties kaŭzo, kiel eble plej sincere kaj detale. Ili parolis al mi pri “ĉiutagaj ekzercoj de sincereco”, sed mi ne komprenis, el kio tiuj konsistas. Sincere priparoli la malamon, tiomfoje kiom necese, estas por ili rimedo eligi ĝin el si. Ili nomas tion: lavi sian animon. Alia tekniko, praktikata apud la amikhelpo, estas speco de preĝo. Ĉiutage, la homo kun malamo turnos sin al la Granda Mistero aŭ al la anĝeloj (ankaŭ pri ĉio ĉi mi ne klare komprenis), ripetante ĉante, aŭ simple parole: “Mi bezonas helpon por seniĝi je malamo. Venigu en min bonajn sentojn rilate al X. Igu, mi petas, ke la bonaj sentoj superu, kaj la malamo mortu for”, aŭ ion similan.

– Kaj ĉu ili konas timon?

– Kompreneble. Ili rigardas ĝin, same kiel malamon aŭ koleron, io tute normala. Sed tiuj devas ne daŭri. Se ili ne daŭras, ili helpas maturiĝi. Sed se timo daŭras, ili diris al mi, ĝi transformiĝas al angoro, kaj tio estas ege malkomforta, tio malhelpas feliĉi. Pri timo mi memoras specon de ... mi ne scias, kiel nomi similajn formulojn ... Nu, kiam ili sentas sin kaptitaj de timo, ili ripetas plurfoje ĉiumatene, etendante la brakojn kaj fiksante la rigardon orienten, direkte al la leviĝanta suno: “Dissolviĝu la timoj / La lumo regu / Superu la bono”. Tion unu el ili ripetigis al mi, ĝis mi sciis la formulon parkere, ĉar mi konfesis, ke mia sperto timigas min, i.a. rilate al mia deziro je profesia rajtigo. Ilia principo pri malbonaj sentoj estas: ni homoj havas naturan tendencon ilin nutri; kontraŭ tio oni nepre gardu sin; oni nutru nur bonajn sentojn.

– Se ekzistas tia natura  inklino, ili do ne vivas nur laŭ la postuloj de homa naturo, kiel vi antaŭe diris!

– Eble ili ne estas konsekvencaj. Vi riproĉis, ke mi idealigas ilin, sed ĉu ne vi volas vidi ilin idealaj? Vi venigis min por esplori, kiel mia menso funkcias, ĉu ne? Permesu diri, ke vi agacas min. Mi estis tie tri tagojn, kaj vi demandadas min, kvazaŭ mi estus antropologia studento, kiu vivis kun tribo dum kvin jaroj kaj verkis pri ĝi doktoriĝan tezon! Sed mi eĉ ne skribis unu noton tie!

– Admirinde! Via kontrolanto diris, ke vi estas sincera kaj kuraĝa. Tion mi povos konfirmi. Ne multaj personoj tiel honestus kun iu, de kies opinio dependas ilia onta profesia vivo.

– Nu, ŝajnas do, ke mi ne ofendis vin. Sed, se jes, apliku la metodon, kiun ili priskribis al mi: kiam psika vundo estas freŝa, estas normale pensi: “Kia aĉulo! Mi volus, ke li malsaniĝu, ke trafu lin akcidento, ke li suferu tiel kaj tiel!” Laŭ ili estas nature kaj bone tion senti, tio necesas al la besto-en-ni, kies bezonojn oni atentu. Sed tion oni allasu nur dum la unuaj tagoj, por “eligi el si la brulon, (aŭ la froston, aŭ la skuon)”, kiel ili diras. Poste ili tre zorgas eviti ripetadi en si tiajn ideojn, ĉar per tiuj ili nutrus la malamon, kaj tenus ties venenon en si.

– Kiom da saĝo en iliaj ideoj! Sed ĉu vere estas iliaj? Aŭ ĉu vi mem tre bone lernis pri la homa psiko kaj projekcias viajn sciojn sur imagata mondo, aŭ halucinita? Kiel ĝene ne scii, kara kolegino, kiel ĝene ne scii! Mi vere min demandas, kion la kolegoj diros.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.