La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


TIEN

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro 1

– Kiel ni povus akcepti ŝin? Estas klare, ke ŝia menso misfunkcias. Mi ne komprenas, kial vi bezonas tiom heziti, – la prezidanto diris.

Mi rigardis la aliajn membrojn de la komisiono. Estis malfacile diveni, kion ili pensas, krom ke la situacio estas ĝena, kaj ke preferindus ne respondeci pri la alprenota decido. Estas grava respondeco. La ŝtato ja fidas nin por taksi, ĉu iu sendanĝere povas memstare praktiki psikoterapion, kaj ankaŭ la popolo, eĉ sen scii precize pri la regularoj, tamen fidas, ke iu instanco protektas ĝin kontraŭ praktikado de tiel delikata profesio fare de fuŝuloj.

– Ne estas tiel simple, – diris Roberto Sativa.

– Ne simple!

Prof. Javorski, la prezidanto, rigardis la parolinton kun miro tiel evidenta, ke ĉiu el ni sentis embarason. La suspekto, ke la tuta komisiono konsistas el frenezuloj, klare legiĝis sur lia vizaĝo. “Ju pli li maljuniĝas, des malpli li kapablas rezoni nuance, ” mi pensis, sed jam li reparolis, same memcerte:

– Ne simple! Kiel vi povas tion diri? Tiu Lorena Margun ne kapablas distingi inter realo kaj fantaziaĵo, ŝi montriĝas tiel facile influata, ke ŝi kredas pacienton, kiu evidente deliras, kaj vi pretus doni al ŝi oficialan rajtigon sendepende praktiki?

Per subita, preskaŭ timiga movo, li turnis sian indignan rigardon al mi.

– Pro vi, Klaŭdjo, ni perdas nian tempon. Ŝi laboras sub via kontrolo. Vi konas la tutan historion de la rilato inter tiu paciento kaj ŝi. Vi devis tuj vidi, kiel li impresas ŝin, perdigas al ŝi la kapablon ĝuste rezoni. Mi ne komprenas, ke vi lasis tiun aferon putri ĝis la nuna stato ...

Li hezitis, lia emocio estis tiel forta, ke li ne sukcesis trovi la vortojn. Li ĉiam estimis min ĝis nun, kaj tiu estimo ŝajne koliziis kun lia emo klasi min inter la fuŝmensulojn.

– Se vi kredas ŝin mense sana, tio pruvas, ke ŝi transdonis sian malsanon al vi.

Necesis, ke mi defendu min.

– Ni atingis la finon de la kontrolperiodo, – mi rebatis. – Ĉion, kion ŝi faris ek de la komenco, mi sekvis plej atente. Mi trovis ŝin inteligenta, saĝa, prudenta, kuraĝa, kun bona psika ekvilibro, altnivela pri teorio, kaj en praktiko trafe intuicia. Ŝi pruvis sin kapabla vidi la proprajn erarojn kaj lerni el ili. Unuvorte, ŝi montriĝis kompetenta. Kompare kun multaj kandidatoj, ŝi riveliĝis aparte talenta. Mi ne povas kredi, ke tiel stabila personeco povis sen videbla laŭgrada evoluo subite fali en deliron.

– Ĉu vi do kredas ŝian rakonton?

– Mi nek kredas nek nekredas. Mi rezervas mian juĝon, ĝis post kiam mi mem iris tien  kaj proprokule vidis.

– Vi vidos nenion, ĉar estas neeble, ke estu io por vidi.

– Kun plej granda respekto, sinjoro prezidanto, tio estas antaŭjuĝo.

Ree lia vizaĝo esprimis la jaman konflikton: estis malfacile por li kunordigi sian estimon kun la malĝojiga penso, ke mi freneziĝis. Sed li trovis solvon:

– Mi supozas, ke vi enamiĝis al ŝi, kaj ke tio falsas vian juĝon, –  li fine diris kun longa, profunda elspiro.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.