La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIEN

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 11

Mi estas sesjara. Estas posttagmeze. Dekokjara kuzo, Roĝero, vartas min, dum mia patrino estas for kun miaj du fratoj. Li rigardas min kun esprimo, kiu kreas en mi, kvankam mi ne komprenas kial, strangan kor-akcelon. Li ridetas, sed estas io nekutima en lia rideto. Mi sentas lin kiel salivantan hundon. Kaj jen li diras, ke li instruos al mi novan ludon, kiu estas multe pli interesa ol ĉiuj ludoj, kiujn mi antaŭe ludis.

Disvolviĝas jena dialogo:

– Ĉu vi aŭdis pri indianoj?

– Jes.

– Ĉu vi ŝatus esti indiana heroo?

– Ho jes!

– Por tio necesas, ke mi inicu vin. Ĉu vi scias, kion signifas “inici”?

– Ne.

– Ne gravas. Vi vidos. Mi faros el vi indianan heroon. Sed ĉu vi promesas, ke vi diros nenion al iu ajn? Inicado ĉiam estas sekreta. Ĉu vi promesas?

– Jes.

– Levu la manon kaj diru: “Mi ĵuras, ke mi diros nenion pri ĉi tio, ke mi parolos pri la inicado al neniu”.

– Mi ĵuras, ke mi diros nenion pri ĉi tio, ke mi parolos pri la ...

– Inicado.

– ini... inicado al neniu.

– Bone. Nun mi povos inici vin. Kaj vi iĝos granda, forta indiana heroo. Doloros al vi, sed ĝuste parto de la inico estas lerni suferi sian doloron. La indianoj diras: “Suferi por superi, superi post suferi”. Ĉu vi scias, ke indianoj povas elporti terurajn dolorojn sen tremi, sen plori, restante neŝanceleblaj? Ĉu vi scias?

– Jes, mi komprenis tion el filmoj kaj bildostrioj.

– Do, eĉ se doloros al vi, vi eltenos, kiel indiano, ĉu ne?

– Jes. Mi restos senŝanceliĝa. Eĉ ne unu trajto de mia vizaĝo moviĝos.

(Tiun frazon mi citas parkere el rakonto, ĝi ege impresis min).

– Bonege. Mi sentas, ke vi havas ĉion, por iĝi vere heroo laŭ la indiana maniero. Nu, indianoj vivas nudaj, ni do devas malvesti nin.

Li forprenas sian ĉemizon, sian pantalonon, eĉ sian kalsonon. Mi rigardas kun korpinĉa observemo. Neniam mia patro montriĝas nuda, mi neniam vidis senvestan plenkreskan viron. Kion mi vidas, tio impresas impone kaj timige.

– Rigardu, kiel forta mi estas, – li diras.

Kaj li ŝveligas siajn brakajn bicepsojn tiel streĉe, ke ili aspektas kiel duonpilketoj. Li plenigas siajn pulmojn per aero kaj ŝveligas la bruston, kiu fariĝas dika, dikega, kaj la brustaj muskoloj elstaras, same kiel muskoloj ĉe la dorsoflanko, kies ekziston mi eĉ ne suspektis. Li aspektas vaste larĝa. Mi ne sciis, ke homo povas tiel laŭvole, ŝajne, grandigi sin. Mi admiras lin. Mi trovas lin tre bela, kvankam lia forto impresas min pli kaj pli timige. Mi estas eta, eta, eta, fronte al tiu 18-jarulo, kiu flegas sian korpon atletiĝe.

– Ke mi estas tiel forta, tio venas de la fakto, ke mi estis inicita kiel indiana bravulo. Mi amas vin. Tial mi konsentas inici ankaŭ vin, kvankam estas tute sekreta afero. Neniam vi aŭdis iun ajn paroli pri tio, ĉu? Tio pruvas, ke inico estas plej sekreta.

Mi sentas timon, kiun mi ne povas esprimi, eĉ al mi mem, kaj samtempe mi estas mirplena kaj scivola. Mi timas, sed kun ekscitiĝo. Mi ankaŭ deziras tion, kio okazos, ĉar mi konfuze sentas, ke mi ekkonos sekreton de plenkreskuloj. Sed ankaŭ tio min teruras: estas malpermesite rigardi la sekretan mondon grandulan. Al la angoro aldoniĝas stranga telepatia sento, kiel ĉe eta besto manĝota de pli granda.

Roĝero konas nian hejmon. Li ofte venas, ĉar li loĝas ĉe la apuda strato. Miaj gepatroj parolas pri li ege laŭde. “Kia helpema knabo!”, ili diras. “Ĉiam preta fari servon, ĉiam bonhumora. Kaj li fariĝis bela junulo, ĉu ne? Feliĉa la knabino, al kiu li ligiĝos!” Tiel parolas miaj gepatroj pri sia nevo Roĝero. Senpene do, ĉar la lokon li konas, li trovas ŝnuron.

– Ĉu vi scias, ke indiana inico postulas, ke oni ligu la inicaton al fosto? – li demandas.

– Jes, – mi respondas. – Mi ne vere scias pri i... ici...

– Inico.

– ... pri inico, sed mi vidis ion similan en Tinĉjo.

Ni iras al la ĉambro, kiun mi kundividas kun frato Petro. Ni havas supermetitajn litojn. Li ligas min al la ŝtupetaro, kiu ebligas atingi la superan liton.

– Tio estas la torturfosto, – li diras, kaj mi sentas samtempe esperplenan ekscitiĝon, kaj timon plej akran.

Kaj jen venas la minuto, kiam ĉio ŝanĝiĝas por mia tuta vivo. La kontinenta dividlinio. Nun revivante ĝin, mi vidas la kaŭzojn, la efikojn, la sentojn. Mi komprenas, kion mi ne povis kompreni je aĝo de ses jaroj, kiam ĝi okazis, ĉar tiuaĝe oni pensas per bildoj kaj impresoj pli ol fraze, kaj nur vortoj ebligas kapti nuance la realon, kiel nur fingroj ebligas kapti kun precizeco ion fajnan kaj delikatan. Tiu evento, kiu ŝanĝos ĉion, estas nur rigardo. Aŭ pli ĝuste rigardado. Longa, daŭra, senfina. Kun rideto, kiu iĝas ridetaĉo.

Li silente rigardas min, mian tutan nudan korpon, kaj mi sentas, ke mi ne plu estas ludkunulo, sed predo. Mi estas kiel ŝafideto, naskita antaŭ kelkaj tagoj, kiu devojiĝis, kaj troviĝas premata en senelira angulo, ĝu-sopirate de malsata tigro. Mi legas malsaton el lia vizaĝo. Mi sentas, ke mi estas vorota. Kaj mi disduiĝas.

Duono de mi estas ekscitita, pikata de scivolemo, tiklata per la ideo travivi sekretan aventuron, kiu egaligos min al juna ĉefo indiana aŭ penetrigos min en la kaŝitan mondon de l' granduloj. Tiu duono antaŭfieras pri la inicado, kaj imagas, ke atleta korpo, kiel tiu de Roĝero, estos mirakle mia post ĉi tiu posttagmezo. Mi estos tiel forta, ke miaj gepatroj devos obei min, kaj ankaŭ miaj fratoj, ambaŭ pli aĝaj, kaj miaj kunlernejanoj, kaj eĉ la instruistino. Kaj oni admiros min. “Tiel juna knabo, kaj tiel herkule forta!”, “Indiana heroo li estas!” la homoj murmuros pri mi. Mi rigardas Roĝeron admire, kaj tra li mi vidas min: mi estos granda, forta, bela kiel tiu juna dio. Indas suferi iom da indiana turmento. Mi estos kuraĝa. Mi ne ĝemos, mi ne ploros, mi restos neŝancelebla. Eĉ ne unu trajto de mia vizaĝo moviĝos. Tiel pensas unu duono de mi.

Sed samtempe alia duono travivas angoron neniam spertitan eĉ en plej teruraj premsonĝoj. Mi vere estas la vorota ŝafido, la muso antaŭ la kato, kiu ludos per ĝi, mi antaŭsentas la dentojn, kiuj ŝiros, la teruran konscion esti por ĉiam perdita, nerekunmetebla, suĉita inferen ...

Strange! Anstataŭ dente ŝiri, li karesas mian bruston. Eĉ lekas kaj kisas. Tio kreas sensaĵon iom tiklan, elektronervan, pri kiu mi ne scias, ĉu ĝi estas plezuro aŭ doloro. Kaj nun lia mano malrapide, malrapide desupras, supren revenas, vagas jen al tiu flanko, jen al la alia, foje ŝvebtuŝas, foje premas kaj prenas, pinĉe aŭ knede, kaj rekomencas karese desupri, ĝis ĝi fine atingas mian pisileton. Jam de pluraj minutoj mi rimarkis, ke lia, kiu tute ne estas ileto, cetere, alprenas strangan aspekton, iom kiel ruĝa boteleto, sed senfine pli timiga ol botelo povas esti, pli timiga ol bastono en manoj kruelaj, timiga kiel fajra serpento. Kvankam mi ne tre precize scias, pri kio temas, mi aŭdis pri la diablo. Kaj tiu afero por mi iĝas la diablo, fascina kaj terura.

Kaj tiam vere komenciĝas la inico. Kiom da agoj nekompreneblaj li devigas min fari! Mi malkovras aferojn tiel malsamajn ol mia kutima vivo, eĉ sonĝa aŭ fantazia, ke mi ne scias, kien meti ilin en miaj kapo kaj koro. Kia besto estas tiu, kiun mi opiniis Roĝero, mia kuzo? Kial li trudas al mi fari tion kaj tion, ĝis li ripetas per nekonata voĉo, obtuza kaj raŭka, preskaŭ ĝema, verdire: “Plu, plu, plu, jes, jes, tiel, plu, plu ...”? Kaj la diabla serpento kraĉas konvulsie. Kaj li kaptas mane mian afereton, knedas, frotas, masaĝas ĝis ankaŭ mi ... nu, ĝi ne iĝas dika rampulo, tamen ĝi rigidiĝas kaj ruĝiĝas kaj sentiĝas varma; ĝi kraĉas nenion ... sed mi spasmas nekompreneble, spertante ion tro intensan por ne esti dolora, kvankam ĝi samtempe estas plezuro, kaj tio vibrigas mian tutan etan korpon, de la kapo ĝis la piedoj, en plej skua ŝtormo, kiu lasas min en teruro kaj konfuzo. Ĉu tio estas la inico?

Sed li ne kontentiĝas per ĉio, kion ni ĝis nun faris. Lia rigardo fariĝis nehoma. Klare, ne plu Roĝero loĝas en tiu korpo, sed ia brutaĉo, kiun mi rifuzas asimili al la amataj indianoj. Li trompis min. Mia korpo plu estas la eta korpo de antaŭe. Miaj revoj pri senpera herkuliĝo estis nur revoj. Sed eĉ kiam li malligas min, “ĉar ni transiras al alia fazo de la inico”, li estas tiom pli forta ol mi. Kiam li volas, ke mi kuŝu sur la planko, mi provas rifuzi. Nun mi ne plu kredas lin. Kuŝi laŭordone senigus min je digno. Sed per du brakmovoj li sternas min tie, kaj ekkuŝas sur mi, kaj mi sentas lian diablon, kaj mi min demandas, ĉu mi estos tutvive venenita, kiam la diablo ree kraĉos.

Li spiregas anhele. Mia angoro atingas kulminon. Kaj doloras al mi, ege, ege. Mi komencas ĝemi. Sed li vangofrapas min.

– Inico efikas nur, se oni elportas la doloron silente, kiel brava indiano, – li diras. Sed mi rebatas:

– Mi ne kredas je via inico, vi trompis min, vi ne estas indiano kaj mi neniam estos.

Venas al mi la ideo krii por venigi helpon de la najbaroj. Sed apenaŭ mi komencis, jam li metas la manojn sur mian kolon kaj premas. Pli kaj pli sufoke. Li nun rezignas je ŝajnigo ludi. Mi ne vidas lian vizaĝon, sed mi sentas lin pli kruela ol iam ajn.

– Mi povas fari el vi, kion mi volas, mi estas tiom pli forta! – li diras, kaj mi scias lin prava. – Se vi provos krii, mi mortigos vin.

Mi kredas lin. Mi vidas, ke li parolas serioze.

Kaj kvazaŭ por forgesigi mian ribelon, li ŝanĝas la pozicion. Li eksidas, sidigas min sur lia femuro, kaj la mia tuŝas lian staran diablon, brulantan, ŝajne, kaj li rekomencas karesi. Li flustras dolĉajn “mi amas vin”. Lia vizaĝo alprenas mildan esprimon, li refariĝas homa ... kaj liaj fingroj revenas al la loko inter miaj kruroj por manflati, stimuli, masaĝi, tiel ke li rekondukas min al la skua ŝtormo, terura, ĉar pli intensa ol la unua, kaj impresas, kvazaŭ mi atingis la sojlon de morto, en kulmino de hakataj ĝuo kaj doloro.

*

Kiom da misteroj solviĝas, dum mi revivas tiun por mi epokfaran eventon. La gusto, ekzemple. La stranga impreso en la buŝo. Mi finfine komprenas, ke la stranga buŝa sensaĵo, kiun mi ofte sentas dum sonĝo, aŭ, sen kompreni, kio elvokas ĝin, jen kaj jen en maldorma vivo, estas la lipa kaj langa memoro de lia balano, kiun li devigis min suĉi. Mi komprenas, ke la sento de forĵetindeco, la sento esti aĉa rubaĵo, kiu igis min psike tiel mizera dum mia posta infaneco kaj juneco, ĝis mi petis psikiatrian helpon, radikas en la impreso de malpuriĝo, kiun li kaŭzis. Kaj kiom el miaj kulposentoj fontas el la certeco, ke mi partoprenis en krimo, certeco, kiun li transdonis al mi per la tuta etoso de tiu tago, pro sia propra neelportebla kulpeco!

Jes, mi revidas, revivas, resentas ĉion, ĝis la plej terura momento, kiam, alprenante voĉon tremige minacan li admonas:

– Neniam diru al iu ajn, kion ni faris! Al neniu! Neniam! Se vi rakontos, mi mortigos vin. Kie ajn vi estos, mi vin trovos kaj mortigos. Mi sufokos vin per ĉi tiuj du manoj.

Mi sentas la fingrojn ĉe mia kolo. Mi memoras, ke li jam preskaŭ mortigis min, kiam mi volis krii. Mi scias, ke li diras la veron. Kaj vortigante sian minacon, li rigardas min rekte en la okulojn kun tiom da malico, ke la subpremo estos senmanka. Mi forgesos ĉion, ĉar memori estus riski diri, kaj diri estus morti. Ne mirige, ke eĉ dum psikanalizo la memoraĵo ne revenis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.