La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIEN

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 9

La jumo  atendis nin ĉe ligna enirkadro, ornamita per subtilaj desegnoj en la materialo kaj delikata flora kaj verdaĵa rampaĵo ĉirkaŭ ĝi. Pasante sub ties horizontala stango ni penetris en ĝardenon, post kiu vidiĝis konstruaĵo pli impona ol la ceteraj domoj. La jumo, alta eble 175 centimetrojn, senbarba, kiel ĉiuj tie, svelta je la talio, iom misproporcie larĝaŝultra, tenis sin tre digne. Liaj okuloj kantis pri humuro, lia rideto signis mildakorecon. Li havis longan blankecan, sed ne pure blankan, robon kun, sur ĉiu ŝultro, larĝa rubando kun fajnaj oraj desegnaĵoj ĉe malhelblua fono. Estis malfacile diveni lian aĝon, sed li certe estis pli ol kvindekjara, kiel atestis la griza hararo, formanta vepron el mallongaj bukloj. Mi havis la impreson, ke lumo elradiis el li, kaj samtempe mi sciis, ke tio ne estas vera. Sed io forta, dolĉe aŭtoritata en lia sinteno vere imponis.

Roberto kaj mi, kiam ni diskutis la rakontojn de Lorena kaj Eriko, nomis lin, iom sarkasme, la “moŝto”, grandparte tial, ke ni ne konis ekzakte liajn funkciojn. Ĉu li estas kuracisto, pastro, komunuma estro, estis kaj restas por ni senresponda demando. Nu, tiu moŝto sukcesis kune majesti kaj humili.

Eriko prezentis min kaj ni interŝanĝis kelkajn salutvortojn. Lia rigardo ŝajnis penetri tiel profunde en mian koron, ke tio min ŝancelis, tiagrade, ke mi nenion rimarkis pri la ĝardeno kaj la konstruaĵo, en kiun li gvidis nin. Mi iom memoras la konversacion, kiun li havis kun Eriko, pli malpli laŭ la temo: “Trian fojon vi revenis. Tio estas tute neordinara. Ĉu la tempo maturiĝus, por ke la sufermondo eklernu pri la arto bele vivi?”

Fine li kondukis nin en plaĉan ĉambron, kie nia triopo eksidis en apogseĝoj. Ĉar li kuracis Erikon en maniero, kiu, por ni, estis vere mirakla, mi intencis diskuti kun li fakul-al-fakule. Sed tiu projekto komplete forsvenis. Mira pri la propra diro, mi aŭdis min peti: “Ĉu vi bonvolus resanigi min?” Mia peto estis des pli stranga, ĉar mi ne konsideris min nesana, kaj konsciis neniun specialan problemon. Mi do ne tuj komprenis min mem. Sed post kelkaj sekundoj la klarigo formiĝis: ek de kiam mi revidis Erikon post lia unua vojaĝo ĉi tien, mi enviis lin. Mi sentis en li kvieton, saĝon, animpacon, kiuj mankis al mi.

La moŝto tre afable konsentis:

– Se vi akceptas, ni faros tion tuj, – li diris.

*

Li iris preni alian seĝon, en kiu mi povis resti pli klinite, kun la kapo agrable ripozanta sur kap-apogilo. Sur larĝan breton je nivelo iom pli alta ol miaj okuloj li metis vitroglobon, kaj malantaŭ ĝin kandelon, kiun li lumigis. De la loko, kie mi sidkuŝis, la flamo videblis kiel tre brila punkto meze de la vitra sfero.

– Ha! Hipnoto! – mi ekkrietis.

Mi trejniĝis pri hipnotterapio, kaj ĝin ofte praktikas, kiam la stato de la paciento indikas tiun metodon pli oportuna ol aliformaj terapioj. Al la aliaj emocioj aldoniĝis nun profesia intereso. Ekzistas mil manieroj hipnotigi iun kaj uzi la hipnotan staton kurace, kaj mi min demandis, kiel li procedos.

Li ridetis al mi.

– Vi konas! Des pli bone! Ni pli facile atingos la deziratan staton. Bonvolu fikse rigardi la lumpunkton en la vitro kaj, ĉar vi jam konas la vojon, lasu vin transiri al stato de plena senstreĉo.

Senstreĉiĝo ne havas sekreton por mi, kaj la simpla fakto fikse rigardi la punkton igis, ke mi rapide “dislasis” mian korpon, igante ĉiun muskolon fali laŭ la propra movo, neregate de mi. Dum kelkaj sekundoj iom da streĉiĝo revenis, ĉar mi pensis: “Mi estas komplete freneza. Mi liveras min tute sub la regon de tiu ulo, pri kiu mi scias nenion”. Sed tuj la memoro pri Eriko kaj Lorena resekurigis min. Ambaŭ revenis el tiu sperto pli bonfartaj, pli maturaj, pli profunde homaj, kion do mi timu?

Post nelonge miaj okuloj spontane fermiĝis. Per ritma, lula parolmaniero simila al tiu, kiun mi uzas hipnotigante, la jumo  venigis min al plaĉa ripoza stato, sed poste, mi ne scias kiel, li igis min travivi ion neniam spertitan, kaj pri kio, verdire, mi neniam legis ...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.