La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIEN

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 6

– Saluton, Klaŭdjo!

– Bonan, Roberto! Roberto, permesu, ke mi prezentu al vi mian bokuzon Viljamon. Li estas helikoptera piloto, kiu laboras por la Monta Helpa Centro, sed ankaŭ fojfoje por la landa mapa servo. Mi klarigis al li nian misteron. Viljamo, bonvolu diri al Roberto, kion vi opinias.

– Ke estas pura fantaziaĵo. Ne povas esti io alia. La valo, pri kiu vi parolis, ne ekzistas. En nia tempo, kiam mapoj estas farataj surbaze de aviadilaj fotoj, ĝi ne povus ekzisti nerimarkite. Klaŭdjo konigis al mi tiun Erikon, kaj, ĉar mi trovis lin tute simpatia, mi proponis al li veni kun mi helikoptere kaj flugi super tiu regiono. Li akceptis. Li surprizis min per sia funda kono de tiu montaro, kaj sia facileco rekoni detalojn de la tereno. Oni tuj vidas, ke li ofte estis tie. Se lia valo ekzistus, ni flugus super ĝi. Io tiel vasta ne povas esti kaŝita.

– Kiel li reagis al via esplorflugo?

– Li diris: “Mi suspektis, ke ne eblos vidi ĝin de supre. Kaj tamen mi tie  estis. Kaj ĝi ne povas esti subtera, ĉar mi vidis la ĉielon, la sunon. Kaj la kamparo tie ne povus subgrunde ekzisti.” Li estis plej perpleksa.

– Kion vi opinias, Klaŭdjo?

– Mi iros. Bonŝance, ni havas nenormale varman aŭtunon, tiel ke la regiono ankoraŭ estas alirebla. Sed mia esploro ne solvos la problemon. Se la roko ne malfermiĝos, kaj mi revenos konvinkita, ke temas nur pri halucino, ili diros, ke ne ĉiu sukcesas eniri, ke mia animo ne estas sufiĉe pura, ke la vizitontojn elektas la Granda Mistero, aŭ ion ajn similan. Mi pli kaj pli trovas la tutan aferon freneza kaj min demandas, kiel ili sukcesis momente konvinki min pri ĝia realeco. Tamen, mi promesis al Lorena, ke mi iros kontroli. Mi do iros kontroli.

– Ĉu vi iros sola?

– Ne. Mi iros kun Eriko. Sen li mi ne trovus la ĝustan lokon. Lorena estis kun li, kiam ili laŭdire pasis tra la roka pordo. Mi ne volas, ke poste ŝi diru al mi: vi ne povis eniri, ĉar vi ne tenis la manon de Eriko, kiu havas ion specialan ebligantan al li pasi.

– Kaj vi, Viljamo, ĉu vi ne volas akompani la edzon de via kuzino?

– Ne. Mi estas simpla piloto. Mi ne kompetentas pri halucinoj. Li ne trovos tie reale ekzistantan valon, paradizan aŭ ne, sed li eble revenos kun specimenoj de ia halucina drogo, kiun la rokoj tie disradias ...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.