La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIEN

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 13

Mi ne scias, ĉu la jumo  tion iel regas, aŭ ĉu la sperto disvolviĝas mem, aŭtomate, post kiam ĝi estis lanĉita, sed la vido de tiuj retoj de kaŭzoj kaj efikoj vastiĝas, vertikale kaj horizontale, al generacioj kaj al popoloj, ĝis ŝajnas al mi, ke mi perceptas la tutan psikan mizeron homan.

Ho miaj fratoj, miaj fratinoj! Se vi scius, kiom pezegas la homa mizero. Socia mizero, familia mizero, para mizero, infana mizero. Kiom da malsekureco! Kiom da perforto! Kiom da delogoj! Kiom da trompo! Kiom da soleco! Kiom da stultaj taktikoj, suferigaj, ĉar oni mem tro suferas, kaj ne kuraĝas vidi fronte, ke oni suferas. Kiom da fuŝaj momentaj elektoj, kiuj metas en kaptilon! Jam jarojn mi profesie traktadas la psikan mizeron, sed ĝis ĉi tiu momento, mi neniam konsciis pri ĝia amplekso, ĝia akreco, ĝia konstanta milpinta turmentado.

Ho miaj fratinoj, miaj fratoj! Se vi scius, kiom ĉiu el ni suferas! Kaj ĉar nia sufero estas neelportebla, kiel lerte ni trejnas nin ĝin ignori kaj nei, gvidante nian menson al psika anestezo! Kiom da bezono esti rekonata kaj ame rigardata, ĉar nur ama rigardo igas nin ekzisti, kaj kiom da ne-veno de tiu rigardo, arde sed silente sopirata! Kiom ni suferigas aliajn pro nia sufero, ĉar ni ne konas alian manieron liberiĝi el ĝia premo, kaj plej ofte ni eĉ ne rimarkas, ke ni kaŭzas suferon! Kiom da rezonoj por pruvi al ni, ke la humiliga frazo ne kaŭzas malbonon, estas nur humuro! Kiom da “Estas por lia, por ŝia bono”! Kiom da “Se mi estis iom bruta, estas ĉar ŝi, aŭ li, incitis min”! Kiom da malkuraĝaj elturniĝoj, per mensogo aŭ forlaso! Sed ankaŭ kiom mankas instruo pri tio, kiel kuraĝi kaj honesti! Kiom da forlasiteco, da sinĝeno, da nepovo diri! Kiom da honto, da timo, da koroj ŝiritaj! Ĉu miri, ke tiom da kantoj estas dolorkrioj, ĉiugente?

Ne eblus ĉion listigi, sed ĉion mi vidas, tute klare, kaj sentas en la propra karno, tiel dolore, ke aperas dubo, ĉu mi sukcesos transvivi tiun pasaĵon. Sed mi povas, ĉar la perceptado disvolviĝas ĉe fono de baza kvieto, kiu ebligas al mi trankvile registri ĉion sen esti detruata. Kaj tamen la kunsento, la solidareco, vibrigas min treme.

La vizio atingas novan stadion. Kaj mi eĉ pli miras.

Ho gefratoj miaj! Se vi scius, kia feliĉpotencialo ekzistas en la homo! Kia povo feliĉigi! Kiom da subpremita bonkoreco ĉe krueluloj! Kiom da malavara donemo ĉe ŝajnaj indiferentuloj, mem senpovaj imagi la propran bonecon, kiun ili de longe forpuŝis en la ombrajn zonojn de si! Kiom pli bonaj homoj estas, ol ili kredas kaj sukcesas eksterigi! Kaj tamen efektiviĝo okazas multe pli, ol pensas cinikuloj. Kiom da bonkoreco konkretiĝas ĉiutage! Kiom da sindediĉo, da kuraĝo, da senrezerva amo! Kiom da savo! Televidaj informoj montras la teruraĵojn. Ili vidigas soldatojn batalantajn, viktimojn de eksplodo, ĉiajn katastrofojn. Sed ili ne montras la milionojn da bonkoraj agoj, kiuj okazas malantaŭ la scenejo, vidate de neniu. Kiom da respondeca sento, da sindono, da efikaj helpoj!

Kaj kio kaŭzas tiujn savajn agojn, kiuj redonas forton al senkuraĝigito, esperon al senesperulo, al fidperdinto fidon? La bonaj sentoj. Tion mi vidas tute klare. Kaj mi vidas, kiel eblas nutri en si bonajn sentojn kaj seniĝi je malbonaj.

Ju pli la sperto disvolviĝas, des pli mi sentas min relokita al ĝusta, malalta loko, plaĉe liberige. Mi komprenas, ke, kia ajn mia profesia trejniĝo, mi antaŭe sciis nenion pri la homo.

*

Kaj refoje la vizio ŝanĝiĝas. Mi vidas, ke okazas kosma alĥemio. Jes ja, mi vidis la nemezureblan amason da mizero, kiun la tuta homaro travivas, kaj ankaŭ ĉiu individuo. Mi vidis la kruelan sorton de multaj infanaĝe, kiam semiĝas en la senbaran psikon venenoj el timigo, trompo, ekspluato, kiam oni kredigas al etulo, ke ĝi valoras nenion aŭ estas ĝisfunde malpura, kiam oni senpense diras aĵojn, kiuj igos ĝin psike kripla dum la tuta vivo. Sed nun mi vidas, ke tiu mizero estas grundo. Jes, grundo! Nigraĉa, ruĝaĉa, brunaĉa, formita grandparte el putrintaj folioj, tombejo de la gentoj musa, talpa, birda kaj simila, enloĝata de vermoj kaj diversaj insektoj ne speciale allogaj, simbolo de malpureco –  kiam infano ludis en koto kaj revenas hejmen, ĉu oni ne tuj vidas lin malpura? – la grundo povus nin naŭzi. Sed el ĝi arbo ĉerpas sian energion, en ĝi ĝi trovas fundamenton, al kiu ĝi sin apogas sekuriĝe, tra ĝi ĝi suĉas la malsekon, kiun ĝi transformos al suko, ĝin ĝi transsubstancigos al sia esto mem, tiel ke, celante la ĉielon, ĝi kreskos kaj vastiĝos, kaj donos fruktojn.

Tia aperas al mi homo: estaĵo destinita transformi grundon el sufero kaj propra fuŝemo al fruktoj frandindaj. Multaj tion ne sukcesas ĉi-vive, sed, en tiu vizio, mi vidas la vivon daŭri transmorte kaj la homojn tie plu plenumi la alĥemian procezon, ĝis riveliĝas ilia orbrila beleco.

Kaj dum mia rigardo koncentriĝas sur ties lumo, la beleco kaj boneco iĝas tiel altgradaj kaj milionfacetaj en sia flagranta eterna viglado, la etoso de feliĉo tiel intensa, ke montriĝas inde trapasi la kotan bazan vivogrundon. Je tiu alta, luma nivelo regas nur bonaj sentoj. Feliĉo, amo, mira admiro, dankemo, fido, respekto, estimo, ĝojo kaj aliaj formas la nevideblan reton, laŭ kies linioj dancas la miliardoj kaj miliardoj da partneroj, kiuj estas la estaĵoj iam vivintaj surtere, kaj aliplanede, rafinitaj per la alĥemia procezo. Ili similas al diamantoj, kiujn oni ne trovis tuj brilaj, sed kaŝitaj en koto kaj malpuraĵoj, antaŭ ol, rafinite, ili disradias ĉien la flaman lumon de sia glorfajrado. Dio estas feliĉo, kaj homo di-amanto.

Dum mi kontemplas tiun korŝveligan panoramon, sento de paco pli kaj pli plenigas min, kaj mi komencas ĝui la silenton. Verdire, estas speciala silento, ĉar ĝi havas la belecon de muziko plej plaĉa. Ne estas silento el vakuo, sed el plena pleneco. Ankaŭ mia cerbo komencas silenti. Kaj la fona silento renkontas mian silenton en unike intima, respektoplena, amika-ama etoso, en kiu ĉiuj esperaj revoj de mia tuta vivo estas kontentigataj. Mi estas unu kun la Unu, kaj tamen malsama, kaj mi estas unu ankaŭ kun ĉiuj unuopaj estaĵoj de ĉiu unuopa universo. Ĉiu estas si mem, ne konfuzebla kun la aliaj, sed ĉiu rilatas kun ĉiu per rilato formita en la bona sentaro. Lumfluo pasas inter ni kiel lumradioj tra la facetoj de kristala glaso: ĉiu faceto estas malsama, sed neniu el ili baras la pason de la lumo.

*

Post tio venis paca nokto: la ripoziga kvalito de mallumo. En silento kaj mallumo mi ripozis. Mi bezonis longe ripozi. Mi travivis tro intensajn, multajn kaj diversajn spertojn. Mi bezonis ilin digesti. Mi ne scias, ĉu la jumo  estigis tiun ripozon, aŭ ĉu ĝi aperis mem, sed mi longe ripozis, tiel ke ĉiu aparta travivaĵo trovis sian lokon en mi kaj kunordiĝis kun la aliaj por formi grandiozan brilan trezoron el mirindaj spertojuveloj. Grandiozan, kaj tamen tiel ete, tiel bele simplan!

*

Finfine mi malfermis la okulojn. La moŝto sidis antaŭ mi, ridetante. Mi sciis, ke en hipnota stato la tempo estas tute elasta: kelkfoje oni travivas en kvin minutoj tiom, kiom en tuta tago, alifoje longega daŭro sentiĝas, ĉe reveno normalstaten, kiel tre rapide pasinta.

– Vi iris profunden, – li diris, kaj neniam mi vidis tiom da bonkoreco en homa rigardo.

– Jes, – mi respondis.

Ĉi tiu estis tre stranga sperto. Kiam mi lernis hipnotterapion, mi faris vere interesajn mensajn “vojaĝojn”, sed neniu proksimiĝis al ĉi tiu. Kaj neniu el la pacientoj, kun kiuj mi uzis hipnoton, rakontis al mi ion kompareblan.

– Kiel vi sentas vin?

– Ŝanĝita, – mi respondis. – Estas la sama “mi”, sed estas iu pli freŝa, renovigita, liberigita. Ne eblas priskribi. Mi estas plena je dankemo. Al vi, kompreneble, sed ankaŭ ...

– Al la Granda Mistero, – li diris.

– Jes, al la Granda Mistero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.