La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCINO DE MARSO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 24: TARS TARKAS TROVAS AMIKON

Ĉirkaŭ tagmezo mi pasis malalte super granda mortinta civito de antikva Marso, al pretera ebenaĵo. Kaj jen mi vidis plurmilojn da verdaj militistoj okupataj en grandega batalo. Apenaŭ mi vidis ilin, tuta aro da pafoj celis rekte al mi, kaj tiel trafe, ke mia aviadilo tuj iĝis ruino, kaj zigzagis al la tero. Mi trovis min tuj meze de la akra batalo, inter militistoj, kiuj tiel okupiĝis en la lukto, ke ili ne rimarkis mian alproksimiĝon. La ordinaraj soldatoj batalis surpiede per longaj glavoj, dum okazaj pafoj de periferiaj solpafantoj faligis militistojn, kiuj pormomente apartiĝis de la envolvita amaso. Mi konstatis, ke por mi temas pri elekto inter batalo aŭ morto, kaj la ebleco, ke kio ajn okazos, nepre mi mortos. Mi elingigis mian glavon, kaj staris preta laŭeble defendi min.

Mi trovis min apud monstro kontraŭbatalanta triopon, kaj kiam mi rigardis lian vizaĝon, lumigitan de batalfervoro, mi vidis, ke li estas Tars Tarkas, la Tarkano. Li ne vidis min, ĉar mi estis iom malantaŭ li, kaj ĝuste tiumomente la tri atakantoj, kiuj montriĝis al mi kiel Varhunanoj, samtempe alkuregis. La bravulo rapide mortigis unu el ili, sed paŝante malantaŭen por denove glavpiki, li piedfrapis kadavron, sin faligis, kaj kuŝis sternita sub la glavoj de la malamikoj. Tars Tarkas baldaŭ estus ĉe siaj praavoj, sed mi saltis antaŭ lian kuŝantan korpon kaj atakis liajn malamikojn. Unu el ili estis jam venkita, kiam la grandega Tarkano restariĝis kaj rapide venkis la alian.

Li donis al mi unu rigardon, kaj liaj lipoj ridetumis, kiam kun tuŝo al mia ŝultro li diris: ”Apenaŭ mi rekonus vin, Johano Carter, sed ne troviĝas alia homo sur Barsumo, kiu farus por mi, kion ĵus vi faris. Mi kredas fine, ke ja ekzistas io, kion oni povas nomi amikeco, amiko mia.”

Ne eblis al li pludiri, ĉar la Varhunanoj komencis dense atakalveni, kaj kune ni batalis, ŝultron apud ŝultro, dum tiu tuta longa, varmega posttagmezo, ĝis la tajdo turniĝis kaj la lastaj anoj de la Varhuna hordo returnis sin al siaj toatoj, kaj fuĝis en la alvenantan mallumon.

Dek mil homoj partoprenis tiun luktegon, kaj sur la batalkampo kuŝis tri mil mortigitoj. Ambaŭnanke oni montris kaj petis nenian kompaton, kaj neniel penis akiri kaptitojn.

Reveninte al la civito post la batalo, ni iris tuj al la loĝejo de Tars Tarkas, kie oni lasis min sola dum la ĉefulo ĉeestis la konsilantaran kunvenon, kiu kutime sekvas batalon.

Dum mi sidis atendanta la revenon de la verda militisto, mi aŭdis ion movan en proksima ĉambro, kaj kiam mi rigardis al la pordo, granda kaj malbelega vivantaĵo subite alkuregis min, kaj sternis min sur la amason de silkoj kaj peltoj, kie mi kuŝis. Ula, mia fidela, ama Ula! Ĝi estis trovinta la vojon reen al Tark, kaj (laŭ posta informo de Tars Tarkas) iris tuj al mia antaŭa loĝejo, kie ĝi komencis sian kortuŝan kaj ŝajne senesperan atendadon por mia reveno.

”Tal Hajus scias, ke vi estas ĉi tie, Johano Carter, ” diris Tars Tarkas, reveninte de la loĝejo de la jedako. ”Sarkoja vidis kaj rekonis vin dum nia reveno. Tal Hajus ordonis, ke mi venigu vin al li hodiaŭ nokte. Johano Carter, mi havas dek toatojn; vi povas elekti inter ili, kaj mi akompanos vin al la plej proksima akvovojo kondukanta al Heliumio. Eble Tars Tarkas estas kruela verda militisto, sed ankaŭ li povas esti amiko. Venu, ni ekiru!”

”Kaj post via reveno, Tars Tarkas?”

”Verŝajne inter sovaĝajn kalotojn, krom se mi havos la eblecon, kion longe mi deziris, batali kontraŭ Tal Hajus.”

”Ni restos, Tars Tarkas, kaj parolos kun Tal Hajus ĉi nokte. Ne oferu vin, povas esti, ke hodiaŭ venos la ebleco plenumi vian deziron.”

Li kontraŭparolis forte, dirante, ke ofte Tal Hajus estas trafita de koleregaj humoroj pro la pensado pri mia konduto, kaj certe oni terure torturos min, se mi falos en liajn manojn.

Dum ni manĝis, mi ripetis al Tars Tarkas la historion rakontitan al mi de Solla dum tiu nokto sur la fundo de mortinta maro, okaze de la marŝado al Tark. Li diris malmulton, sed la grandaj muskoloj de lia vizaĝo spasmis pro pasio kaj angoro, kiam li pensis pri la suferoj de la sola vivantaĵo, kiun li amis dum tuta sia malvarma, kruela, senanima vivo. Li ne plu kontraŭparolis, kiam mi sugestis, ke ni iru al Tal Hajus, sed nur diris, ke li volas unue paroli al Sarkoja. Laŭ lia peto mi akompanis lin al ŝiaj ĉambroj, kaj ŝia venenema rigardo al mi preskaŭ rekompencis min por eventualaj missortaĵoj trafontaj min dum ĉi hazarda reveno al Tark.

”Sarkoja, ” diris Tars Tarkas, ”antaŭ kvardek jaroj vi kaŭzis la torturigon kaj mortigon de virino nomata Gonzava. Ĵus oni informis min, ke la militisto, kiu amis tiun virinon nun scias pri via rolo. Povas esti, ke li ne mortigos vin, Sarkoja, tio ne estas laŭ la moroj de nia raso, sed nenio baras, se li volas ligi unu finon de rimeno al via gorĝo, kaj la alian finon al sovaĝa toato, kvazaŭ por provi vian hardecon, kaj vian taŭgecon por postvivi kaj helpi al la daŭrigo de nia raso. Audinte, ke tiel li faros morgaŭ, mi volis averti vin. Mi estas justa viro, Sarkoja. Cetere, ne estas longa la pilgrimo al la rivero Iss. Venu, Johano Carter.”

En la morgaŭo Sarkoja estis nenie trovebla, kaj neniam denove oni poste vidis ŝin.

Silente ni rapidis al la palaco de la jedako, kie oni tuj kondukis nin al li; fakte, apenaŭ li povis atendi por min vidi, sed kiam mi eniris, li estis staranta sur sia estrado kaj kolerrigardanta al la enirpordo.

”Ligu lin al tiu kolono, ” li kriegis. ”Ni pli bone konati ĝos kun la ulo, kiu kuraĝaĉis ataki la potenculon Tal Hajus. Varmigu la feraĵojn; per miaj propraj manoj mi forbruligos la okukojn el lia kapo, por ke li ne malpurumu min per sia rigardo.”

”Ĉefuloj de Tark, ” mi kriis, turnante min al la ĉeestanta konsilantaro, ”mi estis ĉefulo inter vi, kaj hodiaŭ mi batalis por Tark ŝultron apud ŝultro kun ĝia plej eminenta militisto. Almenaŭ vi devus cedi al mi aŭskulton, tiom mi meritas post la hodiaŭa batalo. Vi pretendas esti justa popolo – – – ”

”Silentu!” kriegis Tal Hajus. ”Ŝtopu lian buŝon kaj ligu lin laŭ mia ordono.”

”Justecon donu, Tal Hajus, ” ekkriis Lorkas Tomel, ”neniel vi rajtas flankenlasi la malnovajn morojn de Tark!”

”Jes, justecon donu, ” kriis deko da voĉoj, kaj dum Tal Hajus buŝŝaŭmis pro kolerego, mi daŭrigis la parolon.

”Vi estas kuraĝa popolo kaj vi amas la kuraĝon, sed kie estis via eminenta jedako dum la hodiaŭa batalado? Mi ne vidis lin meze de la batalo; li mankis. Li ŝiras malfortajn virinojn kaj infanojn, sed kiel ofte vi vidis lin batali kontraŭ viroj? Eĉ mi, etulo kompare kun li, faligis lin per unu pugnobato. Ĉu el tiaj viroj la Tarkanoj elektas siajn jedakojn. Apud mi nun staras grandioza Tarkano, eminenta militisto kaj nobla viro. Ĉefuloj, kiel sonas tio, Tars Tarkas, Jedako de Tark?”

Muĝado de basvoĉa aplaŭdo salutis tian sugeston. ”Nur necesas ordono de vi, la konsilantaro, kaj Tal Hajus devos pruvi sian estrecan rajton. Se li estus kuraĝulo, li invitus batalon de Tars Tarkas, sed Tal Hajus timas; Tal Hajus, via jedako, estas malkuraĝulo. Per miaj nudaj manoj mi povus mortigi lin, kaj li scias tion.”

Kiam mi ĉesis paroli, sekvis streĉa silento, kaj ĉiu fiksis la okulojn al Tal Hajus. Li ne parolis aŭ movis sin, sed lia makulverda vizaĝo iĝis aĉkolora.

”Tal Hajus, ” diris Lorkas Tomel malvarmvoĉe, ”neniam en mia longa vivo mi vidis, ke tiel oni humiligis jedakon de la Tarkanoj. Eblas nur unu respondo via. Ni atendas ĝin.” Kaj ankoraŭ Tal Hajus staris, kvazaŭ ŝtonigita.

”Ĉefuloj, ” daŭrigis Lorkas Tomel, ”ĉu la jedako Tal Hajus, provu sian meriton kiel reganto super Tars Tarka?”

Dudek ĉefuloj ĉirkaŭstaris, kaj dudek glavoj jese alte brilis. Ne eblis malatenti la dekreton, kaj Tal Hajus elingigis sian longan glavon, kaj aliris por batali kontraŭ Tars Tarkas.

La fino de la batalo baldaŭ venis. Tars Tarkas metis piedon sur la kolon de la mortinta monstro, kaj iĝis jedako inter la Tarkanoj. Lia unua ago nomis min plenrajta ĉefulo, kun la rango, kiun miaj bataloj gajnis dum miaj unuaj semajnoj de kaptiteco inter ili.

Konstatinte la favoran sintenon de la militistoj al Tars Tarkas kiel ankaŭ al mi, mi kaptis la okazon, varbi ilin por mia afero kontraŭ Zodanga. Mi rakontis al Tars Tarkas pri miaj aventuroj, kaj kelkvorte klarigis al li miajn intencojn.

Li faris parolon al la konsilantaro. ”Johano Carter faris proponon, kiun mi plene aprobas. Mi klarigos koncize. Deja Toris, Princino de Heliumio, kiu estis kaptitino de ni, nun estas tenata de la jedako de Zodanga, al kies filo ŝi devos edziniĝi por savi sian landon el la detruontaj armeoj de Zodanga. Johano Carter sugestas, ke ni savkaptu ŝin, kaj redonu ŝin al Heliumio. La kapteblaj valoraĵoj de Zodanga estas ja allogaj; cetere, ofte mi pensis, ke se ni estus aliancanoj kun la popolo de Heliumio ni povus garantii por ni sufiĉe da nutraĵo por multe pliigi nian elkovadon, kaj tiel iĝi nepre superregantaj inter la verdaj homoj de tuta Barsumo. Kion vi opinias?”

Jen estis preteksto por batalo kaj militrabo, kaj ili leviĝis al la logaĵo kiel truto al falsmuso. Post duonhoro dudek rajdantoj disiris transen al mortintaj maroj por kunvoki la hordojn por la ekspedicio. Post tri tagoj ni ekmarŝis al Zodanga centmilope. En la unua vico mi rajdis, flanke de la eminenta Tars Tarkas, kun mia amata Ula.

Ni marŝis nur en la nokto, aranĝante por loĝi dum la tagoj en forlasitaj civitoj, kie ĉiuj, ankaŭ la bestoj, restis endome dum la tagaj horoj. Dumvoje Tars Tarkas, pro sia ŝtatestra kapablo, varbis ankoraŭ kvindek mil militistojn el diversaj hordoj, tiel ke fine, dek tagojn post nia ekiro, ni haltis noktomeze ekster la granda muro de la civito de Zodanga kiel armeo nombranta cent kvindek mil. La batala potenco de tia hordo egalis al tiu de ruĝ-Marsanaro dekoble pli granda. Neniam en la historio de Barsumo, diris Tars Tarkas, antaŭe kunmarŝis tianombra verdmilitistaro. La tasko teni harmonion inter ili, ja estis grandega, kaj mi miris, kiam li alvenigis ilin ĝis la civito sen interna batalo.

Sed kiam ni venis apud Zodanga, iliaj individuaj kvereloj subiĝis pro la pli granda malamo al la ruĝaj homoj, speciale por la anoj de Zodanga, kiuj jam de jaroj senkompate militis kontraŭ la verdaj homoj, speciale atencante iliajn kovejojn. Nun, kiam ni trovis nin antaŭ la civito, la tasko pri metodo por eniri iĝis mia devo. Instrukciinte al Tars Tarkas teni sian militistaron en du partoj ekster la civito, kaj ĉiun parton kontraŭ granda pordo, mi prenis dudek militistojn kaj alproksimiĝis al unu el la pli malgrandaj  pordoj, kiuj truigis la muron je regulaj interspacetoj. Ne ekzistas regula gvardio por tiuj pordetoj, kiujn prizorgas gardosoldatoj; ĉi tiuj patrolmarŝadas laŭ la avenuo, kiu ĉirkaŭiras la civiton interne de la muro, same kiel policanoj patrolmarŝadas niajn civitojn sur siaj deĵorlokoj.

La muroj de Zodanga estas altaj dudek kvin metrojn, kaj dikaj dek ses metrojn. Ili estas konstruitaj el grandegaj blokoj de karborundo, kaj al mia eskorto de verdaj militistoj la eniro ŝajnis neebla. Ili estis de unu el la malgrandaj hordoj kaj ne bone konis min. Metante tri el ili alvizaĝe al la muro kun interplektitaj brakoj, mi ordonis al du aliaj, suriri iliajn ŝultrojn, kaj ankoraŭ al alia mi ordonis surgrimpi la ŝultrojn de la supra duo. La kapo de la plej alta do estis jam pli ol dek tri metrojn de la tero. Tiamaniere, per dek militistoj, mi konstruis ŝtuparon de la tero ĝis la ŝultroj de la plej alta viro. Poste mi ekkuris de ioma distanco, laŭ la unua ŝtupo ĝis la plej alta viro, fine saltegis de ties larĝaj ŝultroj kaj fingre tenegis la supron de la granda muro. Trankvile mi levis min ĝis ĝia larĝa supro, kaj poste suprentrenis ses ledajn longpecojn de tiom da miaj militistoj. Jam ni estis ligintaj ilin unu al la alia, kaj pasiginte unu finon al la plej alta militisto mi lasis la alian fali sur la kontraŭan flankon de la muro preskaŭ al la malsupra avenuo. Neniu estis videbla tie. Mallevante min al la fino de la rimeno, mi lasis min fali la ceterajn dek metrojn ĝis la strato.

De Kantos Kan mi lernis la sekreton, kiel malfermi la pordojn, kaj post momento mi staris kun miaj dudek militistoj en la fataltrafota civito de Zodanga.

Foje mi trovis, ke mi eniris je la malsupra limo de la grandega palaca tereno. La palaco mem montriĝis beleglume, kaj tuj mi decidis gvidi areton da militistoj rekte en la konstruaĵon, dum la grandega hordo atakos la soldatajn kazernojn. Sendinte unu militiston al Tars Tarkas por peti kvindekon da soldatoj kaj informi pri miaj intencoj, mi ordonis al dek militistoj la kapton de unu el la grandaj pordoj, dum kun la ceteraj naŭ mi kaptis la alian. Ni devis labori kviete, oni ne faris pafojn nek ĝeneralan antaŭeniron antaŭ ol mi atingis la palacon kun miaj kvindek Tarkanoj.

Niaj planoj perfekte evoluis. Du gardosoldatojn ni renkontis, kaj sendis al iliaj praavoj sur la bordoj de la mortinta maro de Korus, ankaŭ la gardistoj ĉe ambaŭ pordegoj sekvis ilin silente.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.