La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCINO DE MARSO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 9: MI LERNAS LA LINGVON

Rekonsciiĝante pri miaj cirkonstancoj, mi rigardis al Solla, kiu vidis la renkontiĝon, kaj surpriziĝis pro stranga esprimo sur ŝia kutime senemocia vizaĝo. Ŝiajn pensojn mi ne povis diveni, ĉar ankoraŭ mi lernis la Marsan lingvon nur sufiĉe por miaj ĉiutagaj bezonoj. Kiam mi atingis la pordon de nia konstruaĵo, mi trovis novan surprizon. Alvenis militisto portanta al mi armilojn kaj ornamaĵojn de sia speco, kiujn li donis al mi kun kelkaj nekompreneblaj vortoj, kaj mieno samtempe respektplena kaj minaca. Poste Solla, kun la helpo de pluraj aliaj virinoj, remodelis la ornamaĵojn por taŭgi al mia pli malgranda staturo, tiel ke fine mi kovriĝis de militista plenarmaĵo.

De tiu tempo Solla instruis al mi, kiel uzi la diversajn armilojn, kaj kun la Marsaj idoj mi pasigis plurajn horojn ĉiutage per ekzerco sur la placo. Bone konante similajn armilojn de nia Tero, mi baldaŭ faris bonan progreson. Nur la virinoj prizorgis nian edukon. Ili okupiĝas ne nur per edukado de la idoj, sed ankaŭ per la fabrikado de la diversaj artikoloj uzataj de la Marsanoj. Ili faras la pulvon, la kartoĉojn kaj la armilojn, fakte ĉion valoran.

En militaj tempoj ili estas rezervanoj, kaj, kiam necese, batalas kun eĉ pli da inteligento kaj malmildo ol la viroj. La virojn oni edukas por la pli altaj tavoloj de la militscienco, por la strategio kaj disponado de grandaj aroj da soldatoj. Ili faras la leĝojn laŭbezone, kaj ne estas malhelpataj de la precedenco, administrante la justecon. La moroj estas faritaj per plurgeneracia ripetado, sed la puno por malobeo al iu moro estas afero por individua decido de juĝistaro el samranguloj de la kulpulo. Mi povas diri, ke malofte la justeco mankas trafi, fakte ĝi regas laŭ inversa proporcio al la forteco de la leĝaro. En unu afero almenaŭ la Marsanoj estas feliĉa popolo – ili ne havas leĝistojn. Dum pluraj tagoj mi ne denove vidis la kaptitinon, poste nur momente mi ekvidis ŝin, kiam oni kondukis ŝin al la aŭdienca ĉambrego, kie okazis mia unua renkonto kun Lorkas Tomel. Mi ne povis ne rimarki, kiel nenecese severe kaj maldelikate ŝiaj gardistoj traktis ŝin, tiel malsimile al la preskaŭ patrina bonkoreco, kiun Solla montris al mi, kaj la respektplena sinteno de la malmultaj Marsanoj, kiuj ĝenis sin por rimarki min.

Mi rimarkis, ke ambaŭfoje, kiam mi vidis la kaptitinon, ŝi interparolis kun siaj gardistoj, kio konvinkis min, ke ili parolis komunan lingvon. Pro la nova stimulo mi persvadis al Solla, ke ŝi rapidigu mian lernadon, kaj post kelkaj tagoj mi estis lerninta la Marsan lingvon sufiĉe bone por povi paroli flue, kaj kompreni preskaŭ ĉion. En la nuna tempo nian dormejon okupis tri aŭ kvar virinoj, kaj du el la ĵus elkovitaj idoj, krom Solla kaj ŝia juna protektato, mi mem kaj mia gardbesto Ula. Estis kutimo por la plenkreskuloj interparoli iom sencele antaŭ ol endormiĝi, kaj nun, kapabla kompreni iliajn vortojn, mi aŭskultis entuziasme, malgraŭ tio, ke neniam mi partoprenis la konversacion.

En la nokto post la vizito de la kaptitino al la aŭdiencejo la interparolado priis tiun temon, kaj miaj oreloj tuj atentis. Mi ĝis nun timis demandi al Solla pri la bela kaptitino, ĉar mi notis la strangan esprimon sur ŝia vizaĝo post mia unua renkonto kun la nuna enkarcerulino. Mi ne povis nepre diri, ke ĝi estis esprimo de ĵaluzo, tamen, juĝante laŭ mezuriloj de nia Tero, mi decidis ŝajnigi indiferentecon pri la afero, ĝis mi lernos pli certe pri la sinteno de Solla al tiu, okupinta mian menson. Sarkoja, unu el la pli aĝaj virinoj en nia ejo, ĉeestis la aŭdiencon kiel gardantino, kaj al ŝi oni faris la demandojn.

”Kiam, ” demandis iu el la virinoj, ”ni povos regaliĝi per la agonio de la ruĝulino? Au ĉu Lorkas Tomel-Jed intencas teni ŝin por reaĉeto?”

”Oni intencas kunkonduki ŝin kun ni al Tark, kaj fari ekspozicion de ŝia agonio dum la granda ludaro antaŭ Tal Hajus, ” respondis Sarkoja.

”Kiamaniere ŝi mortos?” demandis Solla, ”ŝi estas etkorpa kaj tre bela; mi esperis, ke oni tenos ŝin por reaĉeto.”

Sarkoja kaj la aliaj virinoj gruntetis kolere pro tia malforteco de Solla.

”Estas bedaŭrinde, Solla, ke vi ne naskiĝis antaŭ jarmiliono, ” abrupte diris Sarkoja, ”kiam la kavoj de la tero plenis de akvo, kaj la homoj estis tiel molaj, kiel la likvaĵo sur kiu ili velis. Nuntempe ni progresis ĝis punkto, kiam tiaj sentimentoj signas malfortecon kaj atavismon. Ne estos bone, se Tars Tarkas ekscias, ke vi havas tiajn degenerajn sentimentojn; mi dubas, ĉu vian tipon li kredus taŭga por la gravaj respondecoj de patrineco.”

”Mi konstatas nenion malbonan pri mia esprimo de intereso pri la ruĝulino, ” rediris Solla.

”Neniam ŝi faris malbonon al ni, kaj ŝi ne farus, se ni estus ŝiaj kaptitoj. Nur la viroj de ŝia raso estas, kiuj militas kontraŭ ni, kaj mi ĉiam kredis, ke tion ili faras nur pro nia malamika sinteno al ili. Ili pace vivas kun ĉiuj, krom kiam laŭdeve ili militas; kontraŭe, ni pace rilatas kun neniu. Konstante ni militas inter ni, kaj ankaŭ kontraŭ la ruĝuloj, kaj en niaj komunumoj eĉ la individuoj batalas inter si. Ho, daŭras nur konstanta sangoverŝado de la momento kiam ni frakasas nian ovon, ĝis ni ĝoje aliras la sinon de la mistera rivero, la malluma kaj malnovega rivero Iss, kiu portas nin al nekonata, sed certe ne pli terura ekzisto! Feliĉa estas tiu, kiun trafas frue la morto! Diru, kion oni volas al Tars Tarkas, li ne povas fari al mi pli teruran sorton, ol daŭro de la inkuba vivo, kiun ni devige havas nun.”

Tiu ĉi subita elkordiro de Solla tiel surprizis kaj konsternis la aliajn virinojn, ke post kelkaj vortoj da riproĉo ili ĉiuj refalis en silenton, kaj baldaŭ endormiĝis. La epizodo ja certigis min pri la amika sinteno de Solla al la kompatindulino, kaj konvinkis min, ke feliĉa sorto trafigis min en ŝiajn manojn, anstataŭ al la zorgo de la aliaj virinoj. Mi sciis, ke ŝi ŝatas min, kaj nun, kiam mi trovis, ke ŝi malamas kruelecon kaj barbarecon, mi estis certa, ke mi povas dependi je ŝi por helpi min kaj la kaptitinon forkuri, kondiĉe, kompreneble, ke forkuro eblos. Mi eĉ ne sciis, ĉu ekzistas pli bonaj lokoj, al kiuj fuĝi, sed mi tre volis riski mian sorton inter homoj iom laŭ mia propra speco, prefere ol resti pli longe inter la malbelegaj kaj sangavidaj verdaj homoj de Marso. Tamen, kien iri, kaj kiel, estis por mi nun la problemo. Mi decidis, ke tuj kiam montriĝos ebleco, mi konfidencos al Solla, kaj malkaŝe petos ŝian helpon, kaj forte decidinte tion, mi faris turnon en mian silkaron kaj peltaron, kaj eniris la sensonĝan kaj refreŝigan dormon de Marso.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.