La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCINO DE MARSO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 10: ĈAMPIONO KAJ ĈEFULO

Frue en la posta mateno mi ellitiĝis. Oni lasis al mi multan liberecon, ĉar Solla informis min ke, kondiĉe ke mi ne provos forlasi la civiton, mi rajtas senĝene promeni. Ŝi avertis min tamen, ke mi ne iru senarmila, ĉar la civito, kiel ĉiuj forlasitaj urboj de la antikva Marsa civilizo, estas loĝata de la grandaj blankaj simioj, kiujn mi jam renkontis.

Ŝi klarigis krome, ke Ula certe malhelpos min forlasi eĉ se mi provos, kaj ŝi avertis min ne eltiri ĝian sovaĝecon per ignoro al la ordono. Ĝia karaktero estas tia, ŝi diris, ke ĝi certe revenigus min, mortan aŭ vivan, se mi kontraŭstaros ĝin – ”prefere mortan, ” ŝi aldonis.

En tiu mateno mi elektis novan straton por esploro, kaj subite trovis min ĉe la limo de la civito. Antaŭ mi estis malaltaj montoj, inter kiuj troviĝis kanjonoj, alloge invitantaj al mi. Venis al mi la penso, ke jen bona tempo por provi la kvalitojn de Ula. Mi estis certa, ke la besto amas min; mi jam vidis pli da amemo ĉe ĝi ol ĉe iu ajn alia Marsa vivantaĵo, ĉu homa ĉu besta, kaj mi estis certa, ke dankemo pro la dufoja savo de ĝia vivo ludos pli grandan rolon ĉe ĝi, ol la devosento al kruelaj kaj senamaj mastroj.

Kiam mi alproksimiĝis al la civitlimo, Ula kuris zorgeme antaŭ min, kaj premis sian korpon al miaj kruroj. Ĝia esprimo estis pli pledanta ol sovaĝa, kaj ĝi ne montris la dentegojn, nek eligis siajn terurajn gorĝavertojn. For de la amo kaj amikeco de samspeculoj, mi jam formis por mi grandan amon por Solla kaj por Ula, ĉar normala Terano nepre devas havi ian eliron por sia natura amemo, kaj tial mi decidis turni min al simila instinkto en la granda besto, certa, ke ĝi ne seniluziigos min.

Ĝis nun mi neniam karesis ĝin, sed nun mi sidis sur la tero kaj metis la brakojn ĉirkaŭ ĝia kolo. Mi karesadis ĝin, parolante en mia nove lernita Marslingvo, same kiel mi parolus hejme al mia propra hundo aŭ al iu alia besta amiko, ĝia respondo al mi estis rimarkinda; ĝi malfermis al ekstremo sian faŭkon, plene nudigante sian supran dentegaron, kaj taŭzante sian nazon ĝis la grandaj okuloj kovriĝis de karnfaldoj. Se iam vi vidis la ridon de skota ŝafhundo, vi povas bildigi al vi la vizaĝan distordi ĝon de Ula.

Ĝi ĵetis la dorson alteren kaj rulis sin ĉe miaj piedoj; saltis al mi kaj per sia pezo ruligis min sur la teron; poste tordis sin ĉirkaŭ mi kiel ludema hundido, kiu prezentas sian dorson por avidata karesado. La ridindeco de la afero plene venkis min; tenante miajn flankojn, mi ŝanceliĝis pro ridado, la unua ridado pasinta miajn lipojn dum multaj tagoj, efektive la unua ridado depost iu amuza okazaĵo, kiun mi travivis kun Poveli. Mia ridado timigis Ulan, ĝiaj groteskaj movoj ĉesis, kaj ĝi rampetis kompatinde al mi, ŝovante sian malbelan kapon en miajn genuojn. Tiam mi memoris la signifon de ridado sur Marso – torturo, sufero, morto. Trankviligante min, mi frotis ĝian kapon kaj dorson, parolis al ĝi dum kelkaj minutoj, poste per ordona tono sekvigis ĝin, alirante la montojn.

Ne plu temis pri ordonado; de tiu momento Ula estis sindona sklavo, kaj mi ĝia sola mastro. Necesis nur kelkaj minutoj por marŝi al la montoj, kaj tie mi trovis nenion speciale interesan. Multaj brilkoloraj kaj strangformaj floroj diversloke koloris la kanjonojn, kaj de la supro de la unua monto mi vidis en la nordo perspektivon de montaro post montaro, ĝis la okuloj trafis tre grandajn montojn; mi poste trovis, ke montegoj estas maloftaj sur Marso, kaj efektive nur kelkaj superas la altecon de pli ol mil tricent metroj.

Mia matena promeno estis por mi grava, ĉar ĝi rezultigis perfektan interkompreniĝon kun Ula, al kiu Tars Tarkas fidis por mia malliberiĝo. Nun mi sciis, ke kvankam teorie mi estas malliberulo, efektive mi estas libera, kaj mi rapidis retroen al la civitaj limoj antaŭ ol la foriĝo de Ula eltroviĝos de liaj iamaj mastroj. La travivaĵo decidigis min neniam denove forlasi la limojn ordonitajn al mi, ĝis mi estos preta forlasi definitive por ĉiam, ĉar mi povus riski enkarcerigon por mi, kaj morton por Ula, se oni eltrovus tian faron.

Ree ĉe la placo, mi por la tria fojo vidis la kaptitinon. Ŝi estis staranta kun siaj gardistoj antaŭ la enirejo al la aŭdienca ĉambro, kaj kiam mi alproksimiĝis ŝi donis malestiman rigardon al mi, kaj turnis al mi la dorson. La ago estis tiel virineca, tiel tervirineca, ke, malgraŭ tio, ke ĝi pikegis mian memestimon, ĝi ankaŭ varmigis mian koron per sento de kunuleco. Estis bone scii, ke krom mi iu alia sur Marso havas homajn instinktojn de civilizita speco, eĉ se ili manifestas sin tiel dolorige.

Se Marsa virino volus tiel montri malŝaton aŭ malestimon, ŝi plej verŝajne farus tion per glavopiko, aŭ per fingromovo sur pafila ellasilo; sed ĉar iliaj sentimentoj estas plejparte atrofiaj, nur plej serioza ofendo elvokus ĉe ili tian koleron. Solla, mi menciu, estis escepto; neniam mi vidis ŝin fari kruelan aŭ eĉ krudan agon, aŭ interrompi sian daŭran bonkorecon. Ŝi ja estis, kiel ŝiaj kun-Marsaninoj diris pri ŝi, kara kaj altvalora reiraĵo al antaŭa tipo de ama kaj amata praavo.

Vidante, ke la kaptitino altiras la atenton de siaj ĉirkaŭantoj, mi haltis por rigardi. Mi ne devis longe atendi, ĉar Lorkas Tomel kaj lia sekvantaro de ĉefuloj alproksimi ĝis al la konstruaĵo kaj gestante, ke la gardistoj sekvu kun la kaptitino, eniris la aŭdiencan ĉambregon. Sciante, ke mi estas iom favorata persono, kaj konvinkita, ke la militistoj ne konas mian kompetentecon pri ilia lingvo (ĉar mi petis al Solla, ke ŝi tenu tion sekreta, pretekstante, ke mi ne volas paroli kun la viroj ĝis mi flue parolos la lingvon), mi riskis eniri la aŭdiencejon por aŭskulti la proceson.

La konsilantaro kaŭris sur la ŝtuparo de la tribuno, kaj malsupre de ili staris la kaptitino kaj du gardistinoj. Mi vidis, ke unu el la virinoj estas Sarkoja, kaj tiel komprenis, kiel ŝi estis ĉeestinto en la antaŭa tago kaj povis raporti aferojn al la dormejanoj en la antaŭa nokto. Ŝia sinteno al la kaptitino estis plej severa kaj bruta. Tenante sin, ŝi enigis siajn rudimentajn ungojn en la karnon de la kompatinda knabino, aŭ tordis ŝian brakon dolore. Kiam necesis moviĝi de unu loko al alia, ŝi aŭ tiris ŝin krude, aŭ puŝis ŝin antaŭen maldelikate. Ŝajnis, ke ŝi elverŝas sur tiun, ne kapablan defendi sin, la tutan malamon, kruelon kaj sovaĝecon de siaj naŭcent jaroj, fortigataj de nediveneblaj epokoj de brutaj kaj sovaĝaj praavoj. La alia gardistino estis malpli kruela, ĉar tute indiferenta; se ŝi estus la sola gardistino (tia, feliĉe, ŝi ja estis dumnokte), la kaptitino apenaŭ estus atentata.

Kiam Lorkas Tomel levis la okulojn, ekparolante al la ĉeestantaro, liaj okuloj trafis min, kaj li turnis sin al Tars Tarkas kun gesto kaj parolo senpaciencaj. Tars Tarkas faris ian respondon, kiun mi ne aŭdis, kiu estis ridetiga por Lorkas Tomel; poste ili ambaŭ ne plu atentis min.

”Kio estas via nomo?” demandis Lorkas Tomel al la kaptitino.

”Deja Toris, filino de Mors Kajak de Heliumio.”

”Kaj kiaspeca estis via ekspedicio?”

”Ĝi estis tute nur sciencesplora, sendita de la patro de mia patro, Jedako de Heliumio, por remapi la aerajn cirkulojn, kaj provi la densecon de la atmosfero, ” respondis la kaptitino per kvieta, bone modulita voĉo. ”Ni estis nepreparitaj por batalo, ĉar nia celo estis paca, kiel bone signis la standardoj sur nia aviadilo. Nia laboro estis kaj por via intereso, kaj por nia, kaj bone vi scias, ke sen niaj laboroj kaj sciencaj faroj ne estus sur Marso sufiĉe da akvo aŭ da aero por vivteni unu homon. Dum jarcentoj ni tenis la provizon de akvo kaj aero je la sama kvanto, kaj tion ni faris malgraŭ la sovaĝa kaj brute senscia ĝenado flanke de vi, verdaj homoj.”

”Kial, ho kial, vi ne lernas vivi amike kun aliaj?! Ĉu por ĉiam, dum la fluo de la jaroj, vi evoluos al la fina estingi ĝo neniam superante, laŭ inteligento, la mutajn bestojn, kiuj servas vin. Raso sen skribita lingvo, sen arto, sen hejmoj, sen amo; viktimoj de edukado, dum jarmiloj, laŭ la terura idealo de komunismo! Posedinte ĉion komune, eĉ viajn virinojn kaj infanojn, vi sekve nun posedas komune nenion. Vi malamas inter vi, same kiel vi malamas ĉion krom vi mem. Revenu al la moroj de niaj komunaj prapatroj, revenu al la lumo de bonkoreco kaj kunuleco. La vojo estas libera antaŭ vi, vi trovos la manojn de la ruĝaj homoj etenditaj por helpi vin. Kune ni povos ankoraŭ labori por regeri nian mortantan planedon. La nepino de la plej eminenta kaj potenca homo de Heliumio petas vin. Ĉu vi revenos?”

Kiam la parolo finiĝis, Lorkas Tomel kaj la militistoj sidis dum kelkaj momentoj, silente kaj intense rigardante la junan virinon. Kio pasis tra iliaj mensoj, tion neniu homo povas scii, sed mi vere kredas, ke la parolo iom kortuŝis ilin; se estus inter ili unu eminenta viro, sufiĉe fortkaraktera por supermeti sin el la rutina moraro, la momento estus la komenco de nova kaj signifoplena epoko por Marso.

Tars Tarkas leviĝis por paroli, kaj sur lia vizaĝo estis tia esprimo, kian mi neniam vidis ĉe verdMarsana militisto. Ĝi signis grandan internan batalon kontraŭ la memo, kontraŭ la heredo, kontraŭ multaĝa moraro. Kiam li ekparolis, esprimo preskaŭ bonkora, preskaŭ amema, por momento lumigis lian sovaĝan kaj teruran vizaĝon. Sed neniam la grava parolo venis el liaj lipoj. Juna militisto, evidente perceptante la mensan orientiĝon de la pli maljunaj ĉeestantoj, kuris malsupren de la la podia ŝtuparo, kaj frapis la malfortan kaptitinon en la vizaĝon faligante ŝin teren. Poste li metis piedon sur ŝian kuŝantan korpon, turnis sin al la ĉirkaŭa konsilantaro, kaj eligis el sia gorĝo senhumuran kaj malhumanan ridadon.

Dum momento mi kredis, ke Tars Tarkas mortfrapos lin. Ankaŭ Lorkas Tomel, laŭ lia vizaĝesprimo, ne simpatie sentis pri la brutulo. Sed la humoro pasis, la antaŭaj temperamentoj revenis – kaj ili ridetis. Tio tamen estis signifoplena, ke ili ne laŭte ridis; ĉar la bruta ago, laŭ Marsa etiko, estis petolaĵo kiel eble plej ridegiga. La fakto, ke mi okupis kelkajn momentojn, rakontante pri la epizodo, ja ne signifas, ke tiomtempe mi restis neaganta. Mi kredas, ke mi anticipis multon, ĉar mi konstatas nun, ke mi kaŭris por salti, ĝuste kiam mi vidis, ke la frapo celas ŝian belan, pledantan vizaĝon. Kaj antaŭ ol la frapo trafis, mi estis duone survoje. Apenaŭ li unufoje ridegaĉis, mi atingis lin. La brutulo altis kvar metrojn kaj estis plene armita, sed tiel intensa estis mia kolero, ke vere mi kapablis batali kontraŭ ĉiuj en la ĉambro. Saltante supren, mi batis lin alvizaĝe, kiam pro mia averta krio li turnis sin por renkonti min.

Li tiris la glavon, ankaŭ mi. Mi saltis denove, al lia brusto.

Kroĉante unu kruron super la tenilo de lia revolvero, kaj tenante unu el liaj dentegoj per la maldekstra mano, mi batis kaj batis lian grandegan bruston. Li ne povis bone uzi sian mallongan glavon, ĉar mi tro proksimis al li, kaj li ne povis eltiri sian revolveron, kvankam tion li penis fari, tute kontraŭe al la Marsa moro, laŭ kiu oni rajtas batali kontraŭ kunmilitisto en privata kverelo nur per tia armilo, per kia oni atakis vin. Fakte li povis nenion fari, krom vane peni delokigi min. Malgraŭ sia grandeco, li ne estis multe pli forta ol mi, kaj post nur kelkaj minutoj li falis sur la plankon, sanganta kaj senviva.

Deja Toris estis levinta sin sur unu kubuto, kaj rigardis la batalon per larĝe malfermitaj okuloj. Kiam mi ree estis sur miaj piedoj mi levis ŝin per miaj brakoj, kaj portis ŝin al unu el la benkoj ĉe la flanko de la ĉambro.

Denove neniu Marsano entrudis sin. Ŝirante pecon da silko de mia pelerino mi penis ĉesigi la sangelfluon el ŝiaj naztruoj. Baldaŭ mi sukcesis, ĉar ŝi apenaŭ vundiĝis, kaj kiam ŝi kapablis paroli, ŝi metis manon sur mian brakon.

”Kial vi faris tion?” ŝi diris, rigardante min rekte en la okulojn. ”Vi rifuzis eĉ amike rigardi al mi en la unua horo de mia danĝero. Kaj nun vi riskas la vivon, kaj mortigas kunulon, nur pro mi. Mi ne povas kompreni. Kia homo povas esti vi, kiu kunestas la verdajn homojn, malgraŭ tio, ke via haŭtkoloro estas nur ete diferenca de la blanka simio? Diru al mi, ĉu vi estas homa, aŭ ĉu pli ol homa?”

”Stranga estas la historio pri tio, ” mi respondis, ”tro longa por nuna rakontado. Cetere, mi tiom dubas mem pri ĝia vereco, ke apenaŭ mi povus kredigi aliulojn. Sufiĉas diri nun, ke mi estas amiko al vi, kaj, en la grado laŭ kiu niaj kaptintoj permesos, via protektanto kaj via servisto.”

”Ankaŭ vi, do, estas kaptito? Kial, tamen, vi portas tiujn armilojn kaj la insignaron de ĉefulo el Tark? Kio estas via nomo, kaj via lando?”

”Jes, Deja Toris, ankaŭ mi estas kaptito. Mia nomo estas Johano Carter, kaj Virginio, unu el la ŝtatoj de Usono, mia hejmo; kial oni permesis al mi porti armilojn, tion mi ne scias, ankaŭ mi ne sciis, ke mia insignaro estas tiu de ĉefulo.”

Nia interparolo interrompiĝis per la alveno de iu militisto portanta armilojn kaj ornamaĵojn, kaj subite por mi respondiĝis unu el ŝiaj demandoj, kaj solviĝis por mi enigmo. Mi vidis, ke la korpo de mia kontraŭlo estas nudigita, kaj mi komprenis per la minaca sed respektema sinteno de la alportinto, simila sinteno al tiu de la alportinto de mia unua ekipaĵo, ke okaze de mia unua batalo en la aŭdienca ĉambrego mi mortigis mian kontraŭulon.

Nun mi komprenis la aferon; mi iĝis inicitulo. Laŭ la kruda justeco de Marso (kio, interalie, igis min nomi la planedon ”Paradoksa Planedo”), oni donas al mi la honorojn de venkinto – la armilojn kaj rangon de la mortigita viro. Vere, mi iĝis Marsa ĉefulo, pro kio, mi poste lernis, rezultis mia pli granda libereco en la aŭdienca ĉambrego.

Kiam mi turnis min por ricevi la alportataĵojn, mi rimarkis, ke Tars Tarkas kaj pluraj aliaj alproksimiĝis al ni, kaj la okuloj de Tars Tarkas demande rigardis al mi. Fine li parolis al mi.

”Vi bone parolas la lingvon de Barsumo, des pli, konsidere, ke antaŭ kelkaj tagoj vi estis muta kaj surda por ni. Kie vi lernis ĝin, Johano Carter?”

”Vi mem estas la kaŭzo de tio, Tars Tarkas, ” mi respondis, ”ĉar vi donis al mi instruistinon rimarkinde kapablan. Al Solla mi devas danki pro mia lernado.”

”Ŝi bone faris, ” li respondis, ”sed necesas poluri aliajn facetojn de via edukado. Ĉu vi scias, kion kostus al vi via eksterordinara malprudento, se vi ne sukcesus ambaŭfoje mortigi, kiam vi batalis kontraŭ la ĉefuloj, kies insignarojn vi nun portas?”

”Mi supozas, ke tiu, kiun mi ne mortigis, estus min mortiginta, ” mi respondis, ridete.

”Malprava vi estas. Nur en ekstrema okazo, por defendi sin, Marsa militisto mortigus kaptiton. Oni preferas konservi ilin por aliaj celoj.” Lia vizaĝesprimo aludis al eventualaĵoj ne agrable pripenseblaj.

”Tamen unu afero povas savi vin nun. Se, pro via kura ĝo, tiel bone montrita, Tal Hajus taksus vin inda por lin servi, oni eble akceptus vin en la komunumon, kaj vi iĝus plenrajta ano de Tark. Ĝis ni atingos la ĉefsidejon de Tal Hajus, Lorkas Tomel volas, ke oni donu al vi la respekton, kiun meritis viaj agoj. Vi estos traktata de ni kiel ĉefulo de Tark. Mi finis paroli.”

”Mi aŭskultis vin, Tars Tarkas, ” mi respondis. ”Vi bone scias, ke mi ne estas indiĝeno de Barsumo; viaj moroj ne estas miaj, kaj mi povas aĝi estonte nur same, kiel mi ĝis nun agis, laŭ la instruo de mia konscienco kaj la kriterioj de mia propra popolo. Se vi lasos min neĝenata, mi pace kondutos; alie, la individuaj Barsumanoj kun kiuj mi rilatos aŭ respektos miajn rajtojn de fremdulo inter vi, aŭ devos akcepti la konsekvencon. Pri unu afero estu certa; kiaj ajn estas viaj intencoj finfine pri tiu ĉi kompatinda junulino, en la estonteco tiu, kiu insultos aŭ ofendos sin, certe devos renkonti min en batalo pri tio.”

Kutime mi ne emas al longaj paroladoj, kaj ĉiam mi evitis fanfaronadon; sed mi bone divenis, kia estus la frapinda klavaro en tiu ĉi alvoko al la verdaj Marsanoj. Miaj vortoj profunde impresis ilin, kaj ilia sinteno de tiu tempo igis eĉ pli respektema. Al Tars Tarkas mem mia respondo ŝajne aparte plaĉis,sed lia sola komento estis enigmeca.

”Kaj mi kredas ke mi bone konas Tal Hajus, Jedakon de Tark.”

Nun mi turnis mian atenton al Deja Toris, helpante al ŝi restariĝi, kaj ni turnis nin kune al la elirejo, ignorante ŝiajn gardistinaĉojn, kiel ankaŭ la scivolemajn rigardojn de la ĉefuloj. Ĉu mi ne estas nun ankaŭ ĉefulo? Bone, mi ankaŭ nun akceptos la respondecojn! Ili ne malhelpis nin, kaj tiel estis, ke Deja Toris, princino de Heliumio, kaj Johano Carter, ĝentlemano de la ŝtato Virginio, sekvataj de la fidela Ula, pasis tra plena silento el la aŭdienca ĉambrego de Lorkas Tomel, Jed inter la Tarkanoj de Barsumo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.