La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCINO DE MARSO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 12: POTENCA KAPTITO

Kiam kun saluto mi eniris, Lorkas Tomel signis, ke mi proksimiĝu al li. Fiksante siajn grandajn, malbelegajn okulojn sur miajn, li diris:

”Dum nur kelkaj tagoj vi estis ĉe ni, tamen dum tiu tempo per via braveco vi gajnis altan rangon inter ni. Tiel estu, tamen vi ne estas unu el ni; vi ne ŝuldas lojalecon al ni.”

”Via situacio, ” li daŭrigis, ”estas stranga. Vi estas kaptito nia, tamen vi faras ordonojn, kiujn oni devas obei. Vi estas fremdulo, tamen vi estas ĉefulo en Tark. Vi estas etulo, tamen vi povas mortigi grandan militiston per unu frapo de via pugno. Kaj nun oni raportas, ke vi planas fuĝi kun alia kaptito de alia raso, fakte, kun kaptitino, kiu laŭ propra konteso duone kredas, ke vi estas reveninto el la valo de Dor. Iu ajn el tiuj du akuzoj, pravigita, sufiĉus por oficiale mortigi vin, sed ni estas justa popolo, kaj kiam ni reiros al Tark oni laŭjure procesos vin, se tiel ordonos nia Tal Hajus.”

”Sed, ” li daŭrigis per sia sovaĝa gorĝvoĉo, ”se vi fuĝos kun la ruĝa knabino, mi estas tiu, kiu devos respondi al Tars Tarkas, kaj devos aŭ pruvi mian rajton ordoni, aŭ la metalo de mia kadavro apartenos al pli kapabla viro, ĉar tia estas la moro de la Tarkanoj.”

”Mi ne havas kverelon kun Tars Tarkas; kune ni regas super la plej granda el la malpli grandaj komunumoj de la verdaj homoj. Ni ne volas batali inter ni; tial, se vi estus mortinta, Johano Carter, tio ĝojigus min. Laŭ nur du kondiĉoj, tamen, ni rajtas mortigi vin sen ordono por tio de Tal Hajus; aŭ en duopa batalo sindefende, se vi atakus iun el ni, aŭ se ni trovus vin fuĝanta.”

”Pro justeco mi avertas vin, ke ni atendas unu el tiuj du okazoj, por senigi nin de tia granda respondeco. Estas por ni tre grave bone liveri la ruĝan knabinon en la manojn de Tal Hajus. Ne dum mil jaroj ni Tarkanoj faris tian bonan kapton; ŝi estas la nepino de la plej eminenta el la ruĝaj jedakoj, nia plej granda malamiko. Nun mi finis paroli. La ruĝa knabino diris, ke mankas al ni humanaj sentimentoj, sed ni estas justa kaj verparola raso. Vi rajtas foriri.”

Mi turnis min kaj forlasis la aŭdiencan ĉambregon.

Jen, do, la laboro de Sarkoja eknaskas rezultojn! Mi sciis, ke neniu alia povus disvastigi la famon tiel rapide atingintan la orelojn de Lorkas Tomel, kaj nun mi rememoris la partojn de la konversacio, kiuj temis pri fuĝo kaj pri mia deveno.

En la nuna tempo Sarkoja estis la plej maljuna kaj fidata el la inoj de Tars Tarkas. Tiel ŝi estis tre potenca post la trono, ĉar neniu militisto estis tiel fidata de Lorkas Tomel kiel lia kapabla leŭtenanto, Tars Tarkas. Tamen, anstataŭ forigi el la menso la pensojn pri eventuala fuĝo, mia intervjuo kun Lorkas Tomel nur koncentrigis mian tutan pensaron al la temo. Nun, pli ol antaŭe, min impresis la urĝa neceso fuĝi rilate al Deja Toris, ĉar mi konvinkiĝis, ke terura sorto atendis ŝin el la manoj de Tal Hajus. Laŭ la priskribo de Solla, tiu monstro estas enkarnigaĵo de la longaj epokoj de krueleco kaj bruteco, el kiuj li devenis. Senkora, ruzeca, kaj senskrupula, li estas, kontraste al la plejmulto de siaj samrasanoj, sklavo de tiu bruta pasio, kiun la malplii ĝanta postulo por naskado sur ilia mortanta planedo preskaŭ tute trankviliĝis ĉe la Marsanoj.

Pensante, ke eble la diineca Deja Toris falos en la manojn de tia tipo, mi malvarme ekŝvitis. Pli bone, se ni konservos la amikajn kuglojn por niaj lastaj momentoj, kiel faris tiuj kuraĝaj virinoj de mia propra lando, kiuj mortigis sin prefere ol trafiĝi en la manojn de la indianoj.

Dum mi, plena de nigraj sentoj, vagis sur la placo, Tars Tarkas venis el la aŭdiencejo kaj proksimiĝis al mi. Lia sinteno al mi estis tute sama, kiel antaŭ kelkaj momentoj.

”Kie estas via loĝejo, Johano Carter?” li demandis.

”Neniun mi elektis, ” mi respondis. ”Ŝajnis al mi plej bone, loĝigi min aŭ en soleco, aŭ inter la aliaj militistoj, kaj mi atendis okazon, peti vian konsilon. Vi bone scias, ” kaj mi ridetis nun, ”ke mi ankoraŭ ne orientigis pri ĉiuj moroj de Tark.”

”Venu kun mi, ” li ordonis, kaj kune ni iris trans la placon al konstruaĵo kiu, ĝojige por mi, plej proksime apudis al tiu, kiun okupis Solla kaj ŝiaj protektatoj.

”Mia loĝejo estas sur la unua etaĝo de tiu ĉi konstruaĵo, ” li diris, ”kaj la dua etaĝo ankaŭ estas plene okupata de militistoj, sed la tria kaj la pli supraj etaĝoj estas neokupataj; vi povas elekti inter ili.”

”Mi komprenas, ” li diris, ”ke vi fordonis vian virinon al la ruĝa kaptitino. Nu, vi ja diris, ke viaj moroj ne estas niaj, sed vi povas batali sufiĉe bone, por povi agi laŭplaĉe, tial, se vi volas doni vian virinon al kaptitino, tio estas via propra afero; sed kiel ĉefulo vi necese devas havi servistinojn, kaj laŭ niaj moroj vi rajtas elekti kelkajn aŭ ĉiujn de la servistinoj apartenintaj al la ĉefuloj, kies metalojn vi nun portas.”

Mi dankis al li, sed diris, ke mi povos bone farti sen helpo, krom rilate al manĝopreparado. Li promesis sendi al mi virinojn por tiu celo, ankaŭ por zorgi pri miaj armiloj kaj la fabrikado de mia pafaĵo. Mi proponis, ke ili ankaŭ alportu kelkajn el la pordormaj silkoj kaj peltoj, kiuj apartenas al mi kiel batalhavaĵo, ĉar la noktoj estas malvarmaj, kaj proprajn mi ne posedas. Promesinte tion fari, li foriris. Troviĝinte sola, mi supreniris la serpentan koridoron al la supraj etaĝoj, por serĉi taŭgan loĝejon, kaj vagis tra ĉambroj same belaj kiel en la aliaj konstruaĵoj.

Fine mi elektis antaŭan ĉambron sur la tria etaĝo, ĉar ĝi pliapudigis min al Deja Toris, kies loĝejo estis sur la dua etaĝo de la plej apuda konstruaĵo, kaj subite mi ekpensis, ke mi povos konstrui ian komunikilon, per kiu ŝi povus signali al mi, se ŝi bezonus de mi servon aŭ protekton. Apud mia dormejo estis banejoj, vestoĉambroj kaj aliaj ĉambroj, entute dek. La fenestroj de la malantaŭaj ĉambroj donis rigardon sur grandegan korton, kiu formis centron de kvadrataĵo, farita de la konstruaĵoj, kiuj frontis al la kvar apudaj stratoj, nun uzata por loĝigi la diversajn bestojn, kiuj apartenas al la militistoj okupantaj la apudajn konstruaĵojn.

La korto estis superkreskata de la flava, muskosimila vegetaĵo, kiu kovras preskaŭ la tutan surfacon de Marso, tamen multnombraj fontanoj, statuoj, kaj laŭbarkadoj atestis pri la beleco de la korto en antikvaj tempoj, kiam ĝi estis ornamata de la blondhara, ridanta popolo kiun severaj kaj neŝanĝeblaj kosmaj leĝoj forpelis el la hejmoj, kaj el ĉio, krom la neklaraj legendoj de iliaj idoj. Oni povus facile bildigi al si la belegan foliaron de la abunda Marsa vegetaĵaro, kiu iam plenigis tiun ĉi scenon per vivo kaj koloro; la sveltajn figurojn de la belaj virinoj, la rektstaturajn kaj gracilajn virojn; la ridantajn, petolantajn infanojn, ĉion en sunlumo, en feliĉo, en paco. Tiel tra epokoj de mallumo, de krueleco, de nesciaĉo, ĝis iliaj heredaj instinktoj pri kulturo kaj humaneco leviĝis triumfe en formo de la fina komponita raso, kiu havas nun la hegemonion sur Marso.

Miaj pensoj abrupte rompiĝis pro la alveno de pluraj junulinoj portantaj ŝarĝojn da armiloj, silkoj, peltoj, juveloj, kuiriloj kaj barelojn da nutraĵo kaj trinkaĵo, inkluzive de multe da ŝtelitaĵo el la aviadilo. Ŝajnis, ke ĉio estis antaŭe la propraĵo de la du ĉefuloj mortigitaj de mi, kaj tiel iĝis mia, laŭ la moroj de Tark. Laŭ mia ordono ili metis ĉion en unu el la malantaŭaj ĉambroj, kaj foriris por duan fojon porti ŝarĝojn, kiuj, ili informis min, kompletigis mian posedaĵon. Ĉi foje akompanis ilin dek ĝis dek kvin aliaj virinoj kaj junuloj, kiuj, oni diris, estis la sekvantaroj de la du ĉefuloj.

Ne temis pri familioj, nek pri edzinoj aŭ servistoj; la rilato estis iom strangspeca, kaj tiel malsimila al io ajn de ni konata, ke estas malfacile priskribi ĝin. Inter la verdaj Marsanoj ĉio estas posedata komune, krom la personaj armiloj, ornamaĵoj, dormsilkoj kaj peltoj de la individuoj. Nur al tiuj oni povas pretendi posedrajton, kaj eĉ da tiuj oni ne rajtas posedi pli, ol necesas por la propra uzo. Ĉio kroma estas tenata nur en garda rolo, kaj estas transdonota al la pli junaj anoj de la komunumo laŭbezone.

La virinoj kaj infanoj en la sekvantaro de iu viro estas kompareblaj al militista unuaĵo, pri kiu li diversmaniere respondecas, ekzemple en la fakoj de instruado, disciplino, nutrado, kaj la postuloj de ilia konstanta vagado, kaj ilia senĉesa batalado kontraŭ aliaj komunumoj kaj kontraŭ la ruĝaj Marsanoj. Liaj virinoj neniel estas edzinoj. La verdaj Marsanoj ne uzas vorton, kiu havas signifon similan al nia Tera vorto. La pariĝo ĉe ili okazas nur pro intereso de la komunumo, kaj sen atento al la principo de natura selekto. La konsilantaro de ĉefuloj en ĉiu komunumo regas la aferon tiel definitive, kiel la posedanto de ĉevalbredejo prizorgas la sciencan bredadon de siaj bestoj por la ĝenerala plibonigo.

En la teorio la afero povas esti belsona, kiel ofte okazas pri teorioj, sed la rezulto de la longa efektivigado de tia nenatura moro, kune kun la fakto, ke oni taksas la komunuman intereson al la infanoj pli grava ol tiun de la patrino, montriĝas per la rezultantaj malvarmaj kaj kruelaj karakteroj, kaj ilia funebreca, senhumura kaj senama vivado.

Estas vere, ke la verdaj Marsanoj estas ekstreme ĉastemaj, aparte de kelkaj degeneraj tipoj, kiaj Tal Hajus; sed multe pli dezirinda estus pli egala ekvilibro de homaj trajtoj, eĉ se rezultus ioma kaj kelkfoja erarpaŝo malĉasta. Trovante, ke mi devas akcepti la respondecon por la sekvantaroj, vole-nevole, mi ordonis al ili trovi loĝejon sur la supraj etaĝoj, kaj lasi la trian etaĝon por mi. Al unu el la knabinoj mi donis la taskon prizorgi simplan kuiradon por mi, kaj ordonis al la aliaj repreni la diversajn laborojn, kiujn ili antaŭe faris. Poste mi malmulte vidis ilin, kio ne ĝenis min.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.