La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCINO DE MARSO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 21: AERA ESPLORANTO POR ZODANGA

Dum mi vojaĝis al Zodanga, multaj strangaj kaj interesaj aferoj kaptis mian atenton. Ĉe la diversaj biendomoj, kie mi haltis, mi lernis multon novan kaj instruan pri la kutimoj kaj moroj de Barsumo.

Oni kolektas la akvon por la farmbienoj en grandegaj subteraj rezervujoj ĉe la polusoj. La akvo venas de la degelantaj neĝoj surmontaj, kaj oni pumpas ĝin tra longaj kondukiloj al la diversaj centroj en multloĝataj lokoj. Ambaŭflanke kaj laŭlonge de la kondukiloj kuŝas la kulturitaj regionoj, dividitaj en samgrandaj terpecoj, ĉiu kontrolata de unu aŭ du registaraj oficistoj. Anstataŭ akvumi la surfacon de la kampoj, tiel ke malspariĝus multe da akvo pro forvaporiĝo, om transportas la altvaloran fluidon subteren, tra vasta maŝaro de etaj tuboj, rekte al la radikoj de la vegetaĵo. La rikoltaĵoj sur Marso ĉiam estas samgrandaj, ĉar malestas pluvoj, malestas malpluvoj, malestas fortaj ventoj, malestas insektoj kaj malestas detruantaj birdoj.

Dum tiu ĉi vojaĝo mi manĝis viandon unuafoje post kiam mi forlasis Teron, sukplenajn pecojn, kaj grandajn kotletojn, el la bone nutrataj bestoj de la farmbienoj. Ankaŭ mi frandis fruktojn kaj legomojn, neniel similajn al tiuj de Tero.

Okaze de mia dua halto mi renkontis kelkajn kulturitajn homojn de la nobela klaso, kaj dum ni interparolis, leviĝis hazarde Heliumio kiel temo. Unu el la pli maljunaj viroj antaŭ kelkaj jaroj estis tie kiel ano de diplomata misio, kaj li parolis bedaŭre pri la stato de konstanta milito inter la du landoj.

”Heliumio, ” li diris, ”prave fanfaronas pri la belaj virinoj de Barsumo, kaj el ĉiuj ĝiaj trezoroj la mirinda filino de Mors Kajak, Deja Toris, estas la plej rava. La popolo efektive adoras la grundon sur kiu ŝi paŝas, kaj tuta Heliumio funebras, de kiam ŝi perdiĝis dum tiu malbonsorta ekspedicio. Nia atako kontraŭ la invalida aviadilaro dum ĝi retroiris al Heliumio estis unu el tiuj aĉaj eraroj de nia reganto, pro kiuj Zodango devos plimalpli baldaŭ altigi pli saĝan viron al lia ofico. Eĉ nun, malgraŭ tio, ke niaj venkantaj armeoj ĉirkaŭas Heliumion, la popolo de Zodanga aŭdigas sian voĉon malkontentan, ĉar la milito, al kiu mankis justa bazo, estas malpopulara. Niaj armeoj profitis la foreston de la ĉefa aviadilaro de Heliumio, kiu serĉas la princinon, tiel ni povis jam tre malfortigi la civiton. Oni diris, ke ĝi falos en niajn manojn dum la kelkaj venontaj preterpasoj de la malproksima luno.”

”Kaj kia, ” mi demandis kiel eble plej senzorge, ”laŭ via opinio estis la sorto de la princino, Deja Toris?”

”Ŝi mortis, ” li respondis. ”Tion sciigis al ni verda militisto lastatempe kaptita de nia suda armeo. Ŝi fuĝis de la Tarkaj hordoj kun stranga vivantaĵo el alia mondo, sed nur trafiĝis en la manojn de la Varhunanoj. Oni trovis iliajn toatojn vagantaj sur la marfundo, kaj apude postsignojn de sanga lukto.”

La informo ne estis trankviliga, samtempe ĝi ne pruvis fine la morton de Deja Toris. Mi decidis streĉi ĉiun forton por atingi Heliumion kiel eble plej rapide, kaj porti al Tardos Mors tiom da novaĵo pri la kieo de lia nepino, kiom mi povis.

Dek tagojn post kiam mi forlasis la fratojn Ptor, mi atingis Zodangan. De la momento, kiam mi kontaktiĝis kun la ruĝaj homoj de Marso, mi konstatis, ke Ula tiris al mi multe da nedezirata atento, ĉar la granda besto apartenis al speco, kiun la ruĝaj homoj neniam malsovaĝigas. Se oni promenus tra ĉefstrato de Novjorko kun grandega leono ĉe siaj kalkanoj, oni efikus same kiel mi efikus, se mi enirus Zodangan kun Ula.

Eĉ la penso pri forigo de la fidela kunulo kaŭzis al mi tiom da bedaŭro kaj profunda ĉagreno, ke mi prokrastis la aferon ĝis ni atingis la pordegojn de la civito; sed fine ni nepre devis disiĝi. Se mi pensus nur pri la propra sekureco aŭ plezuro, neniu argumento persvadus min forturni la solan vivanton sur Marso, kiu neniam mankis en amo kaj lojaleco; sed same kiel mi plezure cedus la vivon por servi al tiu, por kiun serĉi mi frontas la nekonatajn danĝerojn de tiu ĉi civito, por mi tiel mistera, same mi ne povus permesi eĉ ke la vivo de Ula minacu la sukceson de mia entrepreno. Cetere, temis eble ne pri ĝia vivo, sed ĝia momenta feliĉo, ĉar mi ne dubis, ke ĝi baldaŭ forgesos min. Tial mi ame adiaŭis la kompatindan beston, promesante al ĝi tamen, ke se mi postvivos mian aventuran entreprenon, iel mi trovos rimedojn por elserĉi ĝin.

Ĝi ŝajne plene komprenis min, kaj kiam mi montris en la direkto de Tark ĝi bedaŭre forturnis sin. Mi ne kuraĝis rigardi ĝian foriron, sed turnis la vizaĝon al Zodanga, kaj kun ĉagreno en la koro alproksimiĝis al ĝiaj minacantaj muroj.

La letero, kiun mi portis de la fratoj, havigis al mi tujan eniron en la grandan ĉirkaŭmuritan civiton. Ankoraŭ estis frumatene, kaj la stratoj estis preskaŭ senhomaj. La loĝejoj, altigitaj sur siaj metalaj kolonoj, similis al granda enarbara frugilega nestaro, kun la metalaj kolonoj similaj al ŝtalaj arbotrunkoj. La butikojn oni kutime ne levis de la tero, kaj neniel oni riglis aŭ ŝlosis ilin, ĉar sur Barsumo ŝtelado estas nekonata. Ĉiuj Barsumanoj timas konstante pri murdo, kaj nur pro tio ili levas siajn hejmojn superteren dumnokte kaj en tempoj de danĝero.

La fratoj Ptor estis donintaj al mi klarajn sciigojn por atingi tiun parton de la civito, kie mi povos trovi taŭgan loĝejon, kaj esti apud la oficejoj de la registaraj agentoj, al kiuj ili donis al mi leterojn.

La placo de Zodanga kovras pli ol du kvadratajn kilometrojn, kaj kiel kutime estis la centro de la civito. Palacoj de la jedako, la jedoj kaj aliaj nobeloj ĉirkaŭis ĝin, kiel ankaŭ la ĉefaj publikaj konstruaĵoj, kafejoj kaj butikoj. Dum mi transiris la grandan placon, mirante pri la impona arkitekturo, kaj la belega skarlata vegetaĵaro, kiu tapiŝis la larĝajn razenojn, mi trovis, ke iu ruĝ-Marsano pasas rapide al mi el unu el la avenuoj. Li neniel atentis min, sed kiam li venis flanke mi rekonis lin. Mi metis manon sur lian ŝultron, kriante: ”Saluton, Kantos Kan!”

Fulmrapide li turnis sin, kaj antaŭ ol mi povis eĉ malaltigi mian manon, mi trovis la pinton de lia glavo apud mia brusto.

”Kiu vi estas?” li gruntis, sed kiam retroa salto forigis min je dudek metroj de lia glavo, li lasis ĝin fali kaj ride elkriis: ”Mi ne bezonas pli bonan respondon! Sur tuta Barsumo ekzistas nur unu viro, kiu povas salti kiel kaŭĉuka pilko. Ĵuru je la nomo de la patrino de la malproksima luno, Johano Carter, kiel vi venis ĉi den, kaj kiel vi povas ŝanĝi la koloron laŭvole.”

Koncize mi rakontis pri miaj aventuroj de kiam mi lasis lin en la areno ĉe Varhun.

”Nu, vi ja dum eta sekundaro timigis min, amiko mia, ” li diris. ”Se en Zodanga oni scius mian nomon kaj civiton, baldaŭ mi sidus kun miaj praavoj sur la bordoj de la perdita maro de Korus. Mi troviĝas ĉi tie por la profito de Tardos Mors, Jedako de Heliumio, por eltrovi la kieon de Deja Toris, nia princino. Sab Tan, la princo de Zodanga, tenas ŝin kaŝita en la civito, kaj enamiĝis al ŝi freneze. Lia patro Tan Kosis, Jedako de Zodanga, petas ŝian edziniĝon al sia filo kiel prezon por paco inter la du landoj, sed Tardos Mors ne akceptas, kaj komunikis, ke li kaj lia popolo prefere rigardus ŝian mortan vizaĝon ol ŝian edziniĝon al iu, kiun ŝi ne laŭvole elektis. Li mem, li aldonis, preferus morti en la cindroj de brulanta Heliumio ol kunigi la metalon de sia familio kun la metalo de Tan Kosis. Tia ofendego al Tan Kosis kaj al Zodanga havigis al li eĉ pli intensan amon de lia popolo.

”Mi estas ĉi tie jam de tri tagoj, ” daŭrigis Kantos Kan, ”sed ankoraŭ mi ne eltrovis, kie Deja Toris estas enkarcerigita. Hodiaŭ mi aliĝis al la aviadila militanaro kiel aera esploranto, kaj mi esperas gajni la fidon de Sab Tan, la princo, kiu estas estro, kaj tiel informiĝi pri la kieo de Deja Toris. Mi ĝojas, ke vi estas ĉi tie, Johano Carter, ĉar mi scias, kiel lojala vi estas al mia princino, kaj ni du en komuna laboro nepre povos multon fari.”

Jam nun la placo estis pleniĝanta de homoj tien kaj reen irantaj pro la ĉiutagaj aferoj. La butikoj estis malfermi ĝantaj, kaj frumatenaj mendantoj plenigis la kafejojn. Kantos Kan kondukis min al unu el tiuj belegaj manĝejoj, kie oni servis nin tute per maŝinoj. Neniu mano tuŝis la manĝaĵon, de kiam ĝi venis kruda en la konstruaĵon, ĝis kiam ĝi eliris varma kaj bongusta sur la tablojn antaŭ la gastojn, responde al premeto sur diversajn butonetojn laŭ la diversaj deziroj de la klientoj.

Post nia manĝo, Kantos Kan kunkondukis min al la ĉefejo de la aeresploranta skadro, kaj petis, ke oni anigu min. Laŭkutime oni postulis korpan priesploron, sed Kantos Kan diris, ke mi ne timu pri tio, ĉar li mem prizorgos la aferon. Tion li faris, prenante mem la esplorordonon al la koncerna oficisto, kaj kredigante, ke li estas Johano Carter.

”Oni trovos poste pri la ruzo, ” li klarigis gaje, ”kiam ili kontrolos mian pezon, mian alton kaj similajn aferojn, sed tion oni ne faros dum pluraj monatoj, kaj niaj klopodoj sukcesos aŭ fiaskos longe antaŭ tiam.”

Dum la postaj kelkaj tagoj Kantos Kan instruis al mi la detalojn de aviado, kaj la riparadon de la delikataj maŝinetoj, kiujn la Marsanoj uzas ducele. La ĉefparto de la unuvira aviadilo estas kvin metrojn longa, du trionoj da metro larĝa, kaj ok centimetrojn dika, kaj pintiĝas ambaŭfine. La veturiganto sidas super la aviadilo sur seĝo konstruita super la malgranda, senbrua radiuma motoro. La perilo de flotigo estas enhavata en la maldikaj metalaj vandoj de la ĉefparto, kaj konsistas el la oka radio de Barsumo, la radio de antaŭenigo, kiel oni povas nomi ĝin pro ĝiaj ecoj.

Ĉi tiu radio, same kiel la naŭa radio, estas nekonata sur Tero, sed la Marsanoj eltrovis, ke ĝi estas propreco de ĉiu lumo. Ili lernis, ke la oka suna radio estas tiu, kiu sendigas la sunlumon al la diversaj planedoj, kaj ke la oka radio de ĉiu planedo estas tiu, kiu ”respegulas” kaj resendas tian lumon reen en la spacon. La oka suna radio estus absorbita de la surfaco de Barsumo, sen la influo de la oka radio de Barsumo; tiu ĉi emas antaŭenigi la lumon de Marso enspacen, kaj konstante eliras de la planedo, farante forton de repelo al la gravito. Tia forto, kiam enfermita, kapablas levi grandegajn pezaĵojn de la surfaco de la tero. La radio ebligis tian perfektan aviadon, ke aviadiloj multege pli grandaj ol tiuj de Tero povas veturi tra la maldensa aero de Barsumo tiel gracie, kiel infana baloneto en la peza atmosfero de Tero.

Dum la unuaj jaroj post la eltrovo de tiu ĉi radio okazis multaj strangaj akcidentoj, ĝis la Marsanoj lernis mezuri kaj regi la mirindan potencon. Iam, antaŭ naŭcent jaroj, la unuan aviadilon konstruitan kun rezervujoj por la oka radio oni tromulte stokis; kun kvincenta anaro ĝi flugis supren de Heliumio, kaj neniam revenis. Ĝia potenco de repelo al la planedo estis tiel granda, ke ĝi voja ĝis malproksimen en la spacon, kie ankoraŭ oni povas vidi ĝin, helpe de fortaj teleskopoj, rapidantan tra la ĉieloj dudek mil mejlojn de Marso, etan sateliton, kiu tiel ĉirkaŭiros la planedon ĝis la fino de la tempo.

En la kvara tago post mia alveno ĉe Zodanga mi faris mian unuan aerveturon, kaj rezulte gajnis promocion kaj kune loĝejon en la Palaco de Tan Kosis. Kiam mi supreniĝis super la civito, mi rondiris plurfoje, poste mi rapidigis al plejeblo mian motoron, kaj suden flugis je ega rapideco, sekvante unu el la grandaj akvovojoj, kiuj alvenas al Zodanga el tiu direkto.

En iom malpli ol unu horo mi vojaĝis proksimume kvar cent kilometrojn, kiam subite mi vidis malproksime sub mi triopon de tri verdaj militistoj, rajdantaj al malgranda kuranto, kiu ŝajne penas atingi la limon de unu el la ĉirkaŭmuritaj kampoj. Malsupreniginte mian aviadilon rapide, kaj alproksimiĝinte al la militistoj, mi baldaŭ vidis, ke ili ĉasas ruĝMarsanon portantan la metalon de la skadro, de kiu mi estis ano. Proksime estis lia aviadileto, ĉirkaŭata de riparaj iloj, kiujn evidente li estis uzanta, kiam la verdaj militistoj surprizatakis lin. Preskaŭ ili jam atingis lin. Iliaj bestoj kuregis rekte al la malforta homo, dum la militistoj klinis sin dekstren kun siaj metalpintaj lancoj. Ŝajnis, ke ĉiu volas unua trapiki la kompatindan Zodanganon. Post momento, sen mia bonhazarda alveno, li certe estus kadavro.

Veturigante mian aviadilon rapide, mi baldaŭ atingis la militistojn. Mi trafis per ĝia pinto la dorson de tiu plej proksima, kaj la frapo, kiu povus traŝiri colojn da solida stalo, ĵetis lian kadavron trans la kapon de lia toato kaj sternigis ĝin sur la muskon. La toatoj de la aliaj du militistoj, muĝante pro timo, turnis sin kaj forkuregis.

Malrapidiginte mian aviadilon, mi rondveturis kaj alteri ĝis ĉe la piedoj de la mirigita Zodangano. Li varme dankis pro mia oportuna helpo kaj promesis, ke mi ricevos merititan rekompencon, ĉar mi ja savis la vivon de kuzo de la jedako de Zodanga.

Ni ne plu parolis multe, ĉar ni sciis, ke la militistoj revenos tiel baldaŭ, kiel ili ree povos regi siajn toatojn. Alirinte lian difektitan aviadilon, ni penis fini la bezonatajn riparaĵojn, kaj preskaŭ sukcesis, kiam ni vidis, ke la du verdaj ulaĉoj revenas rapide al ni de kontraŭaj direktoj.

Kiam ili alvenis ĝis cent metroj de ni, iliaj toatoj denove iĝis neregeblaj kaj rifuzis plie alproksimiĝi al la aviadilo timiginta ilin.

La militistoj fine deiĝis, kaj ŝnurliginte siajn bestojn, venis al ni kun elingigitaj glavoj. Mi aliris la pli grandan, petinte la Zodanganon kiel eble plej bone kontraŭbatali la alian. Nestreĉinte la fortojn mi mortigis mian kontraŭulon, kiel kutime mi nun povis fari, kaj mi rapidis al mia nova konatulo, kiun mi trovis en malbona situacio. Li estis vundita kaj kuŝanta, kaj la piedego de la kontraŭulo estis sur lia gorĝo, kaj la glavo levita por doni mortigan baton. Unusalte mi transiris la dudek metrojn inter ni, kaj trapikis la korpon de la verda militisto. Lia glavo falis sendanĝere teren, kaj li mem malrigide sur la sternitan korpon de la Zodangano. Mallonga esploro pri tiu ĉi ne riveligis danĝerajn vundojn, kaj post iom da ripozo li diris, ke li sentas sin kapabla provi la reenvoja ĝon. Li devos veturigi sin mem, tamen, ĉar la delikataj aviadiloj estas konstruitaj nur por unuopaj anoj.

Rapide kompletiginte la riparojn, ni kune leviĝis en la sennuban ĉielon, kaj rapide, sen plua misaventuro revenis al Zodanga.

Alproksimiĝante al la civito, ni trovis grandan kunvenintaron civilulan kaj militistan sur la antaŭurba plataĵo. La ĉielo estis preskaŭ nigra pro la multaj militaj aviadiloj, kiel ankaŭ privataj kaj publikaj plezuraviadiloj, ĉiuj flirtantaj multkolorajn silkajn rubandojn, kaj standardojn kaj flagojn kun pitoreskaj desegnaĵoj.

Mia kunfluganto faris signon, ke mi malrapidu, kaj proksimiĝinte sian aviadilon al mia, proponis ke ni aliru kaj rigardu la ceremonion. Li diris, ke ĝi okazas por fari distingojn al individuaj oficiroj kaj soldatoj pro kuraĝaj agoj kaj altvaloraj servoj. Li malvolvis etan flagon, kiu signis, ke lia aviadilo portas anon de la reĝa familio de Zodanga, kaj kune ni trovis vojon tra la densa amaso de aviadiloj, ĝis ni restis ĝuste super la jedako de Zodanga kaj lia stabo. Ĉiuj sursidis la etajn malsovaĝajn virtoatojn de la ruĝMarsa speco, kaj iliaj ornamaĵoj enhavis tiel grandan kvanton de belkoloraj plumoj, ke mi nepre devis rimarki la similecon kun aro da ruĝaj indianoj sur mia propra Tero.

Unu el la stabo altiris la atenton de Tan Kosis pri la apudesto de mia kunfluganto, kaj la reganto signis, ke li malsuprenvenu. Dum ili atendis, ke la soldataroj okupu siajn lokojn fronte al la jedako, la du viroj interparolis seriozmaniere. De tempo al tempo la jedako kaj liaj stabanoj rigardis al mi. Mi ne povis aŭdi la parolon. Baldaŭ ĝi ĉesis, kaj ĉiuj deiĝis de siaj toatoj, kiam la lasta soldataro okupis sian starlokon antaŭ sia imperiestro. Iu stabano aliris la soldatojn, elkriis ies nomon, kaj komandis tiun antaŭenveni. La oficiro poste laŭte rakontis pri la heroa ago, kiu gajnis la aprobon de la jedako, tiam la jedako mem antaŭeniris kaj metis metalan ornamaĵon sur la maldekstran brakon de la feliĉulo.

Dek viroj tiel estis distingitaj, kiam la oficiro laŭtkriis: ”Johano Carter, aviadisto!”

Neniam en la ĝisnuna vivo mi tiel surpriziĝis, sed pro multjara alkutimiĝo al armea disciplino mi senprokraste flugis alteren, kaj paŝis antaŭen imitante la aliajn. Kiam mi haltis antaŭ la oficiro, li alparolis min per voĉo aŭdebla de ĉiuj kunvenintaj militistoj kaj rigardantoj.

”Rekoninte, Johano Carter, vian egan kuraĝon kaj vian rimarkindan lerton, per kiuj vi defendis korpe la kuzon de la jedako Tan Kosis, kaj unuope venkis tri verdajn militistojn, nia jedako kun plej alta plezuro faras al vi signon pri sia ŝato.”

Poste Tan Kosis aliris min. Metinte sur min la ornamaĵon, li diris: ”Mia kuzo rakontis la detalojn pri via mirinda faro, kiu ŝajnas preskaŭ mirakla. Se tiel bone vi povis defendi la kuzon de la jedako, kiom pli bone vi povus defendi la jedakon mem. Mi do nomas vin oficiro de la jedaka gvardio, kaj estonte vi loĝos en mia palaco.”

Mi dankis al li, kaj laŭ lia ordono okupis lokon inter la stabanoj. Post la ceremonio mi veturigis mian aviadilon al ĝia loko sur la tegmento de la kazerno de la aeresplora skadro. Tiam, gvidate de palaca servsoldato, mi iris por konigi min al la palaca ĉefoficiro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.