La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCINO DE MARSO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 3: MIA ALVENO SUR MARSO

Mi malfermis la okulojn al stranga pejzaĝo. Mi sciis, ke mi estas sur Marso: ne dum eĉ momento mi dubis pri tio. Mi ne dormis, ne necesis, ke mi pinĉu min: mia interna konscio informis min tiel klare, ke mi estas sur Marso, kiel via normala menso informas vin, ke vi estas sur Tero. Vi ne pridemandas vian fakton: mi ne pridemandis mian fakton.

Mi trovis min sternita sur bedo de flava, muskosimila vegetaĵaro, etendiĝanta ĉirkaŭ mi en ĉiu direkto je senfinaj mejloj. Ŝajnis, ke mi kuŝas en profunda, ronda baseno, ĉirkaŭ kies ekstera rando mi povas vidi malaltajn montojn.

Estis tagmeze. La suno plene brilis sur min, kaj ĝia varmo intense trafis mian nudan korpon. Tie kaj tie ĉi elstaris kvarcenhavaj rokoj, kiuj briletis en la sunlumo; kaj je kelkcent metroj maldekstre videblis malalta, ĉirkaŭmurita enfermaĵo, alta iom pli ol unu metron. Akvon mi ne povis vidi, kaj ĉar mi sentis ioman soifon, mi decidis esplori.

Ekstarante subite, mi ricevis mian unuan Marsan surprizon, ĉar la peno, kiu sur Tero rezultigus starantan pozicion, sur Marso saltigis min en la Marsan aeron je proksimume tri metroj. Mi tamen falis sur la grundon sen granda skuo. Nun la rezulto de miaj paŝoj montriĝis ege groteska. Mi trovis, ke necesas tute nove lerni paŝi, ĉar la muskola peno, kiu sur Tero bone irigis min, sur Marso faris el mi plej strangan klaŭnon. Miaj muskoloj, plene agorditaj al la gravito de Tero, tute trompis min, kiam mi provis lukti kontraŭ la malpli forta gravito kaj malpli alta aerpremo de Marso.

Farinte tamen la decidon esplori la malaltan konstruaĵon, kiu estis la sola videbla signo de loĝado, mi elpensis la ideon provi reiron al la fundamenta principo de irado, rampado. En tio mi sufiĉe sukcesis, kaj post kelkaj momentoj atingis la malaltan muron de la enfermaĵo.

Ŝajne ne estis fenestroj aŭ pordoj en la plej apuda muro, do, ĉar la muro estis tiel malalta, mi singardeme restariĝis, kaj trans ĝi rigardis al afero pli stranga, ol iam mi vidis.

La tegmento de la enfermaĵo konsistis el vitro, dika je dek centimetroj, kaj sub ĝi troviĝis kelkcent grandaj ovoj, tute rondformaj kaj blankaj kiel neĝo. Ili estis preskaŭ ĉiuj samgrandaj, preskaŭ unu metro laŭ diametro. Kvin aŭ ses jam elkoviĝis, kaj la groteskaĵoj, kiuj sidis palpebrumantaj en la sunlumo, preskaŭ dubigis min pri mia mensa sano. Ili ŝajnis konsisti nur el kapaĵo, iliaj korpoj estis etaj, kun longaj koloj kaj ses kruroj; pli ĝuste, mi poste trovis, oni dirus kun du kruroj, du brakoj, kaj du mezaj membroj uzeblaj laŭvole kiel brakoj aŭ kiel kruroj. Iliaj okuloj estis ĉe la flankoj de la kapo, iom super la centro, kaj tiel elstaris, ke ili povis rigardi antaŭen aŭ malantaŭen, kaj ankaŭ sendepende unu de la alia, tiel ke la strangaj bestoj povis rigardi laŭ ajna direkto, aŭ samtempe laŭ du direktoj, sen turni la kapon. La oreloj, iom super la okuloj kaj pli proksimaj unu al la alia, estis malgrandaj tassimilaj antenoj, kaj la nazoj estis vertikalaj fendetoj en la centroj de la vizaĝoj. Sur la flavverdaj korpoj tute mankis haroj. Mi poste lernis, ke la korpoj de la plenkreskuloj estas pli malpale verdaj, kaj la viroj pli malpalaj ol la virinoj. Plue, la plenkreskulaj kapoj estas malpli eksterproporciaj ol tiuj de la novnaskitoj. La iriso de la okuloj estas sangruĝa, kiel ĉe albinoj, kaj la pupilo malpala. Tre blankaj estas la okulgloboj kaj la kurbaj dentegoj; ĉi lastaj suprenkurbiĝas kaj, pintformaj, havas vere timigan aspekton.

Tiajn detalojn mi nur poste povis noti, ĉar en la momento mi malmulte povis primiri la estaĵojn. Ĝuste dum mi staris, rigardante la malbelegajn idojn frakaseliri el siaj ovoj, mi preterlasis rimarki, ke dudeko da plenkreskaj Marsanoj aliras al mi. Veninte sur la molan muskon, kiu kovras la tutan surfacon de Marso (krom kelkaj glaciaj regionoj ĉe la polusoj, kaj kelkaj kulturitaj distriktoj) ili facile povus kapti min, sed iliaj intencoj estis malpli indulgaj. Nur la klaketado de la armiloj sur la plej proksima militisto donis al mi averton.

Tia bagatela afero savis mian vivon. Nur tial, ke la pafilo frapis, dum sia iro, kontraŭ lia granda metala lanco, mi ne mortis sen scio antaŭa, ke la morto apudas. En la takto, tamen, la soneto igis min turniĝi – kaj mi vidis, je du metroj de mia brusto, pinton de lanco longa je dek du metroj, kiun tenas rajdanta estaĵo simila al la diabletoj, kiujn mi ĵus rigardis. Kompare kun tiu ĉi enkorpiĝo de malamo kaj venĝo, ili ja ŝajnis senfortaj kaj sendanĝeraj. La viro, por tiel nomi lin, havis altecon almenaŭ kvinmetran, kaj sur Tero pezus proksimume tridek ses kilogramojn. Li sidis sur sia besto kiel ĉe ni oni sursidas ĉevalon, tenante la korpon de la besto per siaj malsupraj membroj, dum liaj du dekstraj brakoj tenis la lancon, malalte ĉe la flanko de la besto: liaj du maldekstraj brakoj etendiĝis por helpi al lia ekvilibro – mankis al li ĉia brido kaj rimeno por gvidi la beston.

Kaj la besto! Kiel priskribi ĝin per tera lingvaĵo? La ŝultroj altis je pli ol tri metroj. Sur ĉiu flanko kvar kruroj. Vosto larĝa, plata, pli granda ĉe la pinto ol ĉe la radiko. Buŝo grandega, kiu fendis la kapon de la nazo ĝis la kolo. Kiel ĝia mastro ĝi tute ne havis harojn. Ĝia korpo estis kiel malpala ardezo kaj glatbrila, la ventro blanka, kaj la kruroj brilflavaj. La piedoj estis senungaj kaj karnkusenataj, jen kial ili alvenis tiel senbrue: tiu ĉi trajto, kaj la multeco de kruroj, karakterizas la Marsan bestaron.

Nur la plej alta speco de ”homa” Marsano, kaj unu alia besto, la sola mambesto sur Marso, havas ungojn, kaj tute mankas sur la planedo hufbestoj.

Post tiu unua alkuranta besto venis dek naŭ pliaj, ĉiel similaj, kvankam laŭ mia posta scio ĉiu havis individuajn trajtojn, same kiel ni homoj malsimilas, kvankam ni ĝenerale similas. La bildo, pli ĝuste la konkreta inkubo, kiun mi priskribis, faris al mi teruran impreson, kiam mi turnis min al ĝi.

Senarmila kaj nuda, mi instinkte solvis mian problemon laŭ la sola ebla solvo – fuĝo for de la regiono de tiu pinta, alrapidanta lanco. Mi do faris tre terecan kaj samtempe tre superhoman salton por atingi la supron de la enfermaĵo – la Marsa kovilo, laŭ mia opinio nun formita.

La sukceso de mia provo konsternis min tiel, kiel ĝi surprizis la Marsanojn. Ĝi altigis min almenaŭ dek metrojn en la aeron, kaj surterigis min for je tridek metroj de miaj persekutantoj, transe de la enfermaĵo. Facile mi trafiĝis sur la molan muskon, kaj turninte min, vidis mian malamikaron mire rigardanta al mi de trans la enfermaĵo. Kelkaj esploris por konstati, ĉu mi estis farinta malbonon al ilia idaro. Ili multe parolis inter si kaj gestis kaj montris al mi. Trovinte, ke mi ne vundis aŭ difektis la etulojn, ili komencis malpli bataleme sinteni al mi; sed nur pli poste mi eksciis, ke plej multe ili favore impresi ĝis pro mia saltkapablo.

La Marsanoj estas grandaj; precipe iliaj ostoj estas grandaj kaj pezaj, kaj ilia muskola forto estas nur proporcia al la gravito, kiun ili devas venki. Konsekvence ili estas ege malpli facilmovaj kaj potencmembraj, proporcie al sia pezo, ol teraj homoj. Verŝajne, se unu el ili trovus sin sur Tero, li apenaŭ povus levi sian propran pezon de la grundo. Efektive, mi mem estas certa, ke li ne povus.

Do, mia kapablo estis same mirinda, kiel ĝi estus sur Tero, kaj subite, anstataŭ voli mortigi min, ili komencis taksi min altvalora trovaĵo, kaptinda por montri al siaj samspeculoj.

La ripozo, kiun pro tio mi nun ricevis, donis al mi eblecon prepari planojn, kaj observi pli detale la batalantojn. Ilin mi mense rilatigis kun tiuj ruĝaj batalantoj, kiuj ĝuste en la antaŭa tago persekutis min. Mi rimarkis, ke ĉiu portas plurajn armilojn krom la granda lanco. Tiu, kiu plej multe forigis mian emon al forkuro, estis iaspeca pafilo, pri kiu iel mi sentis, ke ili tre lerte scias uzi ĝin. Ĝi estis farita el blanka metalo, kun ligna kolbo. La metalo estis, laŭ mia posta scio, alojo de aluminio kaj ŝtalo, kiun ili lernis hardi al grado nekonata al ni, kaj la ligno estis malmola kaj malpeza, el speco propra al Marso.

La pafiloj pezas malmulte, sed pro la etkalibraj, eksplodaj kaj radiumaj pafaĵoj, kaj la longaj tuboj, ili estas ege mortigaj laŭ pafdistancoj tute neeblaj sur Tero. Teorie la pafdistanco estas kvincent kilometroj, sed por efektiva uzo, eĉ kun siaj radiaj distanciloj, ili kapablas pri nur tricent. Tamen, tiu distanco sufiĉas por doni al mi respekton por la Marsa pafilo, kaj sendube ia telepatia potenco avertis min kontraŭ la provo al forkuro, en plena taglumo, de sub la buŝoj de dudek tiaj mortigaj iloj.

La Marsanoj, post ioma interparolo, foriris rajde al la direkto, de kiu ili venis, sed ili lasis unu el sia nombro sola apud la enfermaĵo. Rajdinte proksimume du cent metrojn ili haltis, rigardigis siajn rajdbestojn al ni, kaj sidis rigardante tiun apud la enfermaĵo. Li estis tiu, kies lanco preskaŭ traboris min, kaj evidente estis la estro de la aro, ĉar mi rimarkis, ke ili forloki ĝis laŭ lia instrukcio.

Nun li forlasis sian beston, teren ĵetis sian lancon kaj aliajn armilojn, kaj venis al mi ĉirkaŭ la kovilo. Li estis same nuda kiel mi, krom siaj ornamaĵoj surkapaj kaj surbrustaj.

Je dudek metroj for de mi, li malligis grandan metalan brakumon, kaj, tenante ĝin al mi sur manplato, alparolis min en klara, sonora voĉo, sed en lingvo, ne necesas diri, por mi tute nekomprenebla. Poste li haltis, kvazaŭ li atendis mian respondon, levante siajn antensimilajn orelojn, kaj elstarigante siajn strangajn okulojn al mi. La silento baldaŭ iĝis ĝena, do mi decidis riski iom da parolo miaflanke, des pli, ĉar mi divenis, ke li faras pacproponojn. Certe, sur la tero, la forĵeto de armiloj kaj la retiriĝo de militistoj signifus pacan intencon, do, kial ne same sur Marso?

Metante manon al la koro, mi profunde riverencis al la Marsano, kaj klarigis, ke malgraŭ mia nekompreno de lia lingvo, liaj gestoj kaj sinteno klare parolis por la paco kaj amikeco, kiuj ĝuste estis ankaŭ en mia koro. Kompreneble, tuta mia parolo estis por li galimatio, sed bone li komprenis mian postan faron. Etendante manon al li, mi alproksimiĝis al li kaj prenis la brakumon de lia manplato, metis ĝin ĉirkaŭ mia brako supre de la kubuto, ridetis al li, kaj staris atendante. Lia larĝa buŝo respondis ankaŭ per rideto, kaj kunigante unu el siaj mezaj brakoj kun mia, li gvidis min reen al sia rajdbesto. Samtempe li antaŭengestis siajn kamaradojn. Ili ekiris al ni kurege, sed li per nova gesto malrapidigis ilin. Evidente li kredis, ke se oni denove timigos min, mi saltos tute for el la regiono!

Li diris kelkajn vortojn al ili, gestis al mi, ke mi rajdu post unu el ili, kaj poste eksidis sur sia propra besto. Iu el la aro elmetis kelkajn manojn kaj levis min al loko post si sur la glata dorso de sia besto. Laŭeble mi tenis min tie per la rimenoj, kiuj ligis liajn ornamaĵojn kaj armilojn.

Tiam la tuta kavalkado turnis sin kaj galopis for, cele al la malproksima montaro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.