La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCINO DE MARSO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 13: LA AMO SUR MARSO

Post la batalo kontraŭ la aviadiloj, la komunumo restis en la civito dum pluraj tagoj, ne volante fari la alhejman marŝon ĝis ili povos esti certaj, ke la aviadilaro ne revenos; eĉ tia militema popolo, kiel la verdaj Marsanoj, volis eviti, ke la malamikaro trafu ilin sur la senŝirmaj plataĵoj, malhelpatajn pro kavalkadoj de ĉaroj kaj infanoj.

Dum nia periodo de neagemo, Tars Tarkas instruis min pri multaj el la moroj de milito ĉe la Tarkanoj, ankaŭ pri la arto de rajdado sur la grandaj bestoj, kiuj portis la militistojn. La bestoj, nomataj ”toatoj, ” estas same danĝeraj kaj malbonvolaj kiel iliaj mastroj, sed unufoje subjugitaj, ili estas sufiĉe regeblaj por servi al la verdaj Marsanoj.

Du el tiuj bestoj iĝis miaj propraj, venantaj de la militistoj, kies metalon mi portis, kaj baldaŭ mi povis regi ilin same facile kiel la indiĝenoj. La metodo ne estis tre komplika. Se la toatoj ne respondis sufiĉe rapide al la telepatiaj instrukcioj de siaj rajdantoj, ili ricevis fortegan frapon inter la oreloj per la tenilo de pistolo, kaj se ili ribelemis, la frapado daŭris, ĝis ili aŭ cedis, aŭ forĵetis siajn rajdantojn.

En ĉi lasta okazo, temis pri ĝismorta lukto inter viro kaj besto. Se la viro sufiĉe rapide uzis la pistolon, li vivis por denove rajdi, sed sur alia besto; se la kontraŭo okazis, liaj virinoj kolektis lian ŝiritan korpon, kaj bruligis ĝin laŭ la kutimo de Thark.

Mia sperto pri Ula decidigis min eksperimenti per bonkoreco en mia eduko al la toatoj. Unue mi instruis al ili, ke vane ili provos forĵeti min de siaj dorsoj, kaj eĉ mi frapis ilin forte, inter la oreloj por memorigi ilin, ke mi mastras. Poste mi grade akiris ilian fidon sufiĉe similmetode, kiel ĉe miaj Teraj ĉevaloj. Mi ĉiam estis lerta kaj humana pri bestoj ĝenerale, kaj pro inklino, kaj por akiri bonajn rezultojn. Ĉiam mi povis mortigi homon, se necese, kun malpli da bedaŭro, ol kompatindan, senkulpan beston.

Post kelkaj tagoj miaj toatoj mirigis la tutan komunumon. La bestoj sekvis min kiel hundoj, frotante siajn grandajn nazojn al mia korpo por montri sian amemon, kaj respondante al ĉiu mia voko kun rapideco kaj obeemo, pro kiuj la Marsaj militistoj atribuis al mi ian Teran kapablon nekonatan sur Marso.

”Kiamaniere vi sorĉis ilin?” demandis Tars Tarkas en iu posttagmezo, kiam li estis vidinta min meti mian brakon en la faŭkon de unu el miaj toatoj, kiu estis kojnuminta ŝtonpecon inter du dentojn dum ĝi manĝis la mukosimilan vegetaĵon en nia korto.

”Per bonkoreco, ” mi respondis. ”Sciu, Tars Tarkas, la molaj sentimentoj havas valoron, eĉ por militisto. En kriztempo de batalo, kiel ankaŭ dum marŝado, mi scias, ke miaj toatoj obeos ĉiun ordonon mian, kaj tial mia batala kapablo estas pligrandigita, kaj mi estas pli bona militisto, ĉar bonkora mastro. La aliaj militistoj trovus avantaĝon por si, kiel ankaŭ por la komunumo, se ili alprenus ĉirilate miajn metodojn. Vi mem ja diris antaŭ kelkaj tagoj, ke la bestoj, pro la necerteco de siaj humoroj, ofte ŝanĝas venkojn al malvenkoj, pro emo, en krizaj momentoj de la batalo, forĵeti kaj ŝiri siajn rajdantojn.”

”Montru al mi, kiel vi atingas tiajn rezultojn, ” estis la sola respondo de Tars Tarkas.

Tial mi klarigis la tutan sistemon, laŭ kiu mi dresis la bestojn, kaj poste li igis min ripeti ĉion antaŭ Lorkas Tomel kaj la kunvenigitaj militistoj. Tio estis la komenco de nova vivo por la kompatindaj bestoj, kaj antaŭ ol mi forlasis la komunumon de Lorkas Tomel, mi povis kun kontento rigardi al tute bone regebla kaj obeema bestaro. La preciziga kaj rapidiga efiko al la milita klopodo estis tiel rimarkinda, ke Lorkas Tomel donacis al mi pezan oran maleolumon de sia propra kruro, kiel signon de sia ŝato al mia servo.

En la sepa tago post la batalo kontraŭ la aviadiloj ni denove ekmarŝis al Tark, post decido de Lorkas Tomel, ke malaperis ĉia verŝajneco de nova atako.

Dum la tagoj tuj antaŭ nia foriro mi malmulte renkonti ĝis kun Deja Toris, ĉar Tars Tarkas multe okupis min pro miaj lecionoj pri Marsa milito, ankaŭ mi okupi ĝis per dresado de miaj toatoj. Kiam mi kelkfoje vizitis ŝian loĝejon, ŝi estis for, promenante sur la stratoj kun Solla, aŭ esplorante la konstruaĵojn apud la placo. Mi estis avertinta ilin ne vagi malproksime de la placo, pro la blankaj simiegoj, kies sovaĝecon mi konis tiel bone. Tamen, ĉar Ula ĉiam akompanis ilin kaj Solla estis bone armita, ne estis granda kaŭzo por timo. En la vespero antaŭ nia foriro mi vidis ilin alproksimi ĝi laŭ unu el la grandaj avenuoj kondukantaj en la placon de oriente. Mi aliris por renkonti ilin, kaj dirante al Solla, ke mi akceptos respondecon pri la gardado de Deja Toris, mi ordonis, ke ŝi reiru al sia loĝejo por iu komisieto. Mi havis ŝaton kaj fidon al Solla, sed ial deziris esti sola kun Deja Toris, kiu simbolis por mi ĉion sur mia Tero de agrabla kaj simpatia kunuleco. Ŝajnis esti inter ni ligiloj de komuna intereso tiel fortaj, kvazaŭ ni naskiĝis sub la sama tegmento, anstataŭ sur apartaj planedoj, rapidegantaj tra la spaco malproksime unu de la alia je preskaŭ kvindek milionoj da mejloj.

Mi estis certa, ke ŝi partoprenas miajn sentojn, ĉar kiam mi alproksimiĝis, la esprimo de kompatinda senespero forlasis ŝian simpatian vizaĝon, donante lokon al rideto de bonveniga ĝojo, dum ŝi metis sian dekstran maneton sur mian maldekstran ŝultron, laŭ la salutkutimo ruĝ-Marsana.

”Sarkoja diris al Solla, ke vi iĝis vera ano de Tark, ” ŝi diris, ”kaj ke de nun mi ne pli ofte vidos vin, ol la aliajn militistojn.”

”Sarkoja estas grandega mensogulino, ” mi respondis, ”malgraŭ la Tarkana fanfarono pri absoluta verdiremo.”

Deja Toris ridis. ”Mi sciis, ke eĉ fariĝinte ano de la komunumo, vi restos amiko mia. Ekzistas sentenco en Barsumo, ke militisto povas ŝanĝi sian metalon, sed ne sian koron.”

”Miaopinie, ” ŝi daŭrigis, ”ili provis apartigi nin, ĉar kiam ajn vi ne deĵoris, iu el la pli maljunaj virinoj el la sekvantaro de Tars Tarkas serĉis ian pretekston por forigo de mi kaj Solla, ili devigis min labori en la kavernoj sub la konstruaĵoj, por miksi ilian teruran radiuman pulvoron, kaj fabriki ilian pafaĵon. Ĉu vi rimarkis, ke iliaj kugloj eksplodas, kiam ili ekfrapas? Nu, la maldiafana, ekstera kovraĵo rompiĝas pro la ekfrapo, malkovrante vitran cilindron, preskaŭ solidon, en kies antaŭa parto estas ereto de radiuma pulvoro. En la momento, kiam la sunlumo, eĉ difuza, trafas tiun pulvoron, ĉi tio eksplo das kun forto, kontraŭ kiu nenio povus kontraŭstari. Se iam vi vidos noktan batalon, vi rimarkos la mankon de tiaj eksplodoj, sed en la posta mateno aŭdigos ĉie la eksplodoj de pafaĵoj el la antaŭa nokto. Kutime, tamen, oni dumnokte uzas seneksplodajn pafaĵojn.”

Malgraŭ tio, ke la klarigo de Deja Toris pri tia mirinda fenomeno de Marsa milito min tre interesis, pli multe tuŝis min en la momento la problemo pri ilia traktado al ŝi. Ne estis suprize, ke ili tenas ŝin for de mi, sed tio ja kolerigis min, ke ili devigas ŝin al danĝera kaj severa laboro.

”Ĉu iam ili traktis vin kruele aŭ malhonorige, Deja Toris?” mi demandis, sentante, ke la varmega sango de miaj praavoj saltas en miaj vejnoj, dum mi atendis ŝian respondon.

”Nur en tre etaj aferoj, Johano Carter, ” ŝi respondis, ”neniel dolorige, krom al mia memestimo. Ili scias, ke mi estas idino de dek mil jedakoj, ke eblas konstati la Union seninterrompan de mia deveno de la konstruinto de la unua granda akvovojo, kaj ili, kiuj ne konas eĉ siajn patrinojn, estas ĵaluzaj pri mi. En la koro ili abomenas siajn sortojn, kaj tial spitas min, kiu simbolas ĉion, kion ili ne havas, ĉion, kion ili plej avidas kaj ne povas akiri. Ni kompatu ilin, mia ĉefulo, ĉar eĉ se ili mortigos nin, ni povas doni al ili kompaton; ni estas pli grandanimaj ol ili, kaj ili scias tion.”

Se mi komprenus la signifon de tiuj vortoj, ”mia ĉefulo, ” uzitaj de ruĝMarsanino al viro, mi ricevus la plej grandan surprizon de mia vivo, sed mi ne komprenis tiam, nek dum multaj monatoj poste. Jes, mi devis ankoraŭ multon lerni sur Barsumo.

”Jes, Deja Toris, verŝajne estos plej saĝe, se ni kliniĝos antaŭ nia sorto kiel eble plej bonmiene; tamen mi esperas, ke mi ĉeestos mem, kiam proksimfoje iu ajn Marsano, verda, ruĝa, bruna aŭ purpura, kuraĝaĉos eĉ kuntiri la brovojn je vi, mia princino.”

Deja Toris tenis la spiron pro miaj lastaj vortoj, kaj rigardis al mi per grandiĝintaj okuloj. Post stranga etrido, kiu donis sorĉajn kavetojn al la anguloj de ŝia buŝo, ŝi skuis la kapon kaj elkriis: ”Kia infano! Granda militisto, kaj tamen fuŝpaŝanta infaneto!”

”Kiel mi misparolis?” mi demandis, tre perpleksita.

”Iun tagon vi scios, Johano Carter, se ni vivos; sed mi ne rajtas klarigi al vi. Kaj mi, filino de Mors Kajak, filo de Tardos Mors, sen kolero mi aŭskultis, ” ŝi parolmeditis.

Tiam ŝi ĵetis sin en unu el siaj gajaj, feliĉaj, ridaj humoroj, priŝercante min pri mia braveco kiel militisto de Tark, kontraste kun mia natura bonkoremo. ”Mi supozas, ke se akcidente vi vundus malamikon, vi portus lin al via hejmo kaj flegus lin al resaniĝo!”

”Ĝuste tion ni faras sur Tero, almenaŭ inter civilizitaj homoj.”

Tio denove ridigis ŝin. Ŝi ne povis kompreni la aferon, ĉar malgraŭ sia dolĉa kaj virineca bonkoremo, ŝi tamen estis Marsanino, kaj sur Marso la sola bona malamiko estas morta malamiko; ĉiu morta malamiko signifas tiom pli da dividotaĵo inter la vivantoj.

Mi tre scivolis, kion mi diris aŭ faris por tiel maltrankviligi ŝin antaŭ kelkaj momentoj, kaj tial mi provis persvadi ŝin al klarigo.

”Ne, ” ŝi diris, ”sufiĉas, ke tiel vi parolis, kaj tiel mi aŭskultis. Kaj kiam vi scios, Johano Carter, kaj se mi estos mortinta, kiel verŝajne mi estos antaŭ ol la pli malproksima luno ĉirkaŭiros ĉirkaŭ Barsumo ankoraŭ dek du foje, memoru, ke mi aŭskultis kaj ke mi ridetis.”

Ŝia tuta parolo estis galimatio por mi, sed ju pli mi petegis ŝin klarigi, des pli ŝi rifuzis, tiel ke fine mi senespere ĉesis.

Jam la tago cedis al nokto, kaj dum ni vagis laŭ la granda avenuo lumigita de la du lunoj de Barsumo, dum Tero rigardis al ni per siaj lumverdaj okuloj, ŝajnis kvazaŭ ni estas solaj en la universo. Kaj certe mi estis kontenta, ke tiel estis.

La malvarmo de la Marsa nokto estis trafanta nin, kaj forigante miajn silkojn mi ĵetis ilin sur la ŝultrojn de Deja Toris. Kiam mia brako momente restis sur ŝi, mi sentis tian vibron tra tuta mia korpo, kian kaŭzis al mi neniu alia homo. Kaj ŝajnis al mi, ke ŝi ete klinis sin al mi; sed pri tio mi ne povis esti certa. Mi certe sciis nur, ke kiam mia brako restis sur ŝia ŝultro pli longe ol necesis por ordigi la silkojn, ŝi ne fortiris sin, nek parolis. Kaj tiel, silente, ni promenis sur la surfaco de mortanta mondo, dum en la brusto de almenaŭ unu el ni naskiĝis tio, kio estas plej antikva, tamen ĉiam nova. Mi amis ŝin. La tuŝo de mia brako sur ŝian nudan ŝultron komprenigis tion al mi, kaj mi sciis, ke dekomence mi amis ŝin, jam de la momento, kiam niaj okuloj renkonti ĝis tiun unuan fojon en la placo de la mortinta civito Korad.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.