La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCINO DE MARSO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 16: NI PLANAS FORKURI

La cetero de nia vojaĝo al Tark estis seneventa. Dum dudek tagoj ni survojis, transirante du marfundojn, kaj trapasante plurajn ruinajn civitojn, plejparte pli malgrandajn ol Korad. Dufoje ni transiris la famajn Marsajn akvovojojn, kiujn niaj Teraj astronomoj nomas kanaloj.

Kiam ni proksimiĝis al ili, oni sendis militiston antaŭen kun forta binoklo, kaj se ne estis videbla ia arego de ruĝ-Marsanaj militistoj, ni proksimiĝis kiel eble plej proksime kaj kamploĝis ĝis mallumiĝo. Tiam ni malrapide aliris la kulturitan teron, kaj trovante unu el la grandaj larĝaj vojoj, kiuj transiras tiujn areojn je regulaj interspacoj, silente kaj sinkaŝeme transiris al la senakva tero aliflanke. Necesis kvin horoj unuafoje por transiri senhalte, kaj duafoje tuta nokto, ĉar kiam la suno montris sin, ni nur ĵus forlasis la altmurajn kampojn.

Ĉar ni transiris dum mallumo, mi malmulton povis vidi, krom kiam la pli proksima luno lumigis etajn pecojn de la pejzaĝo, montranta ĉirkaŭmuritajn kampojn kaj malaltajn, neorde konstruitajn domojn, sufiĉe similajn al niaj Teraj farmbienoj. Troviĝis multaj arboj, orde aranĝitaj, kaj kelkaj el ili estis tre altaj. En kelkaj el la enfermaĵoj estis bestoj, kaj ili sciigis sian ĉeeston per fajfkrioj kaj gruntoj de timo, kiam ili flaris niajn strangajn, sovaĝajn bestojn kaj la pli sovaĝajn homojn.

Nur unufoje mi vidis fremdan homon. Tio okazis je la interkruciĝo de nia vojo kun la larĝa, blanka vojo kiu tratranĉas ĉiun kulturitan regionon laŭlonge, ĝuste je ĝia centro. Sendube li estis dormanta apud la vojo, ĉar, kiam mi venis apud lin, li levis sin je la kubuto, kaj post rigardo al la alvenanta karavano, salte ekstaris kun kriego kaj freneze forkuris laŭ la vojo, por fine suprengrimpi apudan muron kun facilmova kapablo de timigita kato. La Tarkanoj neniel atentis lin; ili ne havis militemajn intencojn, kaj signis, ke ili vidis lin, nur per tio ke ili iom rapidigis la karavanon, alirante la dezerton, kiu markas nian eniron en la regnolandon de Tal Hajus. Eĉ ne unufoje mi havis parolon kun Deja Toris. Ŝi sendis al mi neniun komunikaĵon por diri, ke mi estos bonvena al ŝia ĉaro, kaj mia malsaĝa fiero malhelpis min fari ian alproksimiĝon. Mi vere kredas, ke la sinteno de iu viro al la virinoj ekzistas laŭ inversa proporcio je lia braveco inter viroj. La malfortuloj kaj la stultuloj ofte estas tre kapablaj por sorci la virinojn, dum la militista viro, kiu povas sentime alrigardi milon da veraj danĝeroj, sidas kaŝante sin en la ombroj, kiel timplena infano.

Ĝuste tridek tagojn post mia alveno sur Barsumo ni eniris la antikvan civiton Tark, de kies jam longe forgesita popolo la hordoj de verdaj homoj ŝtelis eĉ la nomon.

La hordoj de Tark laŭnombre estas proksimume tridek mil, dividitaj inter dudek kvin komunumoj. Ĉiu komunumo havas sian propran ”jedon” kaj malpli gravajn ĉefojn, sed ĉiuj estas regataj de Tal Hajus, ”jedako” de Tark. La civito Tark estas ĉefsidejo de kvin el la komunumoj, la ĉefsidejoj de la aliaj estas la diversaj dezertaj civitoj de antikva Marso, en la distrikto, al kiu Tal Hajus pretendas.

Frue en la posttagmezo ni eniris la grandan centran placon. Oni ne aklame salutis la revenintan ekspedicion. Homoj kiuj okaze estis en la proksimeco elparolis la nomojn de militistoj aŭ virinoj, kiujn ili rekte renkontis, laŭ la formala maniero de sia speco, sed kiam oni eltrovis, ke ĉeestas du kaptitoj, la intereso estis pli vigla, kaj Deja Toris kaj mi iĝis centraj punktoj de demandantaroj.

Baldaŭ oni asignis nin al novaj loĝejoj, kaj ni dediĉis la ceteron de la tago por orientiĝo al niaj ŝanĝitaj cirkonstancoj. Mia hejmo nun troviĝis sur avenuo kondukanta en la placon de la sudo, la ĉefvojo laŭ kiu ni marŝis de la civitaj pordegoj. Mi troviĝis sur la plej malproksima flanko de la placo, kaj havis tutan konstruaĵon por mi. La sama grandioza arkitekturo, kiu estis karakteriza en Korad, estis tie ĉi rimarkebla, sed eĉ pli bela. Mia loĝejo estus taŭga por la plej eminenta imperiestro de Tero, sed por ĉi tiuj strangaj homoj nenio estis rimarkinda pri ĝi krom la grandeco, ankaŭ la grandeco de la unuopaj ĉambroj. Ju pli granda, des pli dezirinda; tial Tal Hajus okupis la plej grandan konstruaĵon en la civito, tute netaŭgan por loĝado. Lorkas Tomel okupis la duan plej grandan, la trian okupis iu ”jed” de malpli alta rango, kaj tiel plu ĝis la plej malalta el la kvin ”jedoj”. La militistoj okupis la konstruaĵojn kun la ĉefuloj, al kies sekvantaroj ili apartenis, aŭ, se ili preferis, ili trovis loĝejon inter la miloj da neloĝataj konstruaĵoj en sia propra kvartalo de la urbo; al ĉiu komunumo oni asignis iun parton de la civito, kaj ĉiu devis loĝi laŭe, krom la jedoj, kiuj kune okupis konstruaĵojn alrigardantaj la placon.

Kiam mi fine ordigis mian domon, pli ĝuste, konstatis ke oni ordigis ĝin, preskaŭ estis tempo de sunsubiro, kaj mi elrapidis kun la celo trovi la lokon de Solla kaj ŝiaj gardatoj, ĉar mi forte intencis paroli kun Deja Toris, por impresi ŝin pri la neceso repaciĝi kun mi almenaŭ ĝis mi trovos rimedojn por ebligi ŝian fuĝon. Vane mi serĉis ĝis la supra rando de la granda ruĝa suno estis malaperonta post la horizonto. Subite mi vidis la malbelan kapon de Ula rigardanta el fenestro de dua etaĝo en ĝuste la sama strato kiel mia loĝejo, kvankam pli proksima al la placo. Ne atendante inviton, mi kuregis supren laŭ la serpentanta ŝtuparo, kiu kondukis al la dua etaĝo. Enirante grandan ĉambron en la antaŭa parto de la konstruaĵo, mi renkontis la saluton de la freneze feliĉa Ula, kiu ĵetis sin al mi tuj, preskaŭ renversante min. Ĝi tiel ĝojis vidi min, ke ĝi preskaŭ ŝajnis manĝonta min; ĝia kapo fendiĝis de orelo ĝis orelo, montrante la tri vicojn da dentoj en ĝia kobolda rido.

Kvietigante ĝin per ordono kaj kareso, mi rapide rigardis tra la alvenanta mallumo por signo de Deja Toris, poste, ne vidante ŝin, mi kriis ŝian nomon. Respondanta murmuro venis el la malproksima angulo de la ĉambro, kaj per du rapidaj paŝoj mi staris apud ŝi. Ŝi kaŭrsidis inter siaj silkoj kaj peltoj sur antikva skulptita seĝo.

Mi atendis, kaj ŝi leviĝis al sia plena alto, rigardis min rekte en la okulojn kaj diris: ”Kion volas Dotar Sojat, Tarkano, de Deja Toris, sia kaptitino?”

”Deja Toris, mi ne scias, kiel mi kolerigis vin. Neniel estis mia deziro, iel dolorigi aŭ ofendi vin, kiun mi esperis protekti kaj komfortigi. Neniel rilatu kun mi, se tiel vi volas, sed ke vi devas helpi al mi efektivigi vian fuĝon, se eblas, tion mi ne petas, tion mi ordonas. Kiam denove vi estos en sekureco ĉe la kortego de via patro, vi povos sinteni al mi laŭvole, sed de nun ĝis tiu tago mi estas via mastro, kaj vi devas obei kaj helpi min.”

Ŝi rigardis al mi longe kaj intenceme, kaj mi kredis, ke ŝi malpli severas kontraŭ mi.

”Mi komprenas viajn vortojn, Dotar Sojat, ” ŝi respondis, ”sed vin mi ne komprenas. Vi estas stranga miksaĵo de infano kaj viro, de besteco kaj nobleco. Mi tre volas, ke mi povu legi vian koron.”

”Rigardu malsupren al viaj piedoj, Deja Toris; ĝi kuŝas tie nun, kie ĝi kuŝis de post tiu alia nokto en Korad, kaj tie ĝi kuŝos, pulsanta ĉiam por vi sola, ĝis la morto mem haltigos ĝin.”

Ŝi ekpaŝis al mi, kun la belaj manoj etenditaj laŭ gesto strange serĉanta.

”Kion vi volas diri, Johano Carter?” ŝi flustris, ”kion vi diras al mi?”

”Mi diras al vi tion, kion mi promesis al mi ne diri al vi, almenaŭ ne antaŭ ol vi liberiĝos de la verdaj homoj, tion, kion laŭ via sinteno al mi dum la lastaj dudek tagoj mi kredis neniam dirota al vi. Mi diras, Deja Toris, ke mi estas via, korpe kaj anime, por servi al vi, por batali pro vi, por morti por vi. Nur unu peton mi faras, ke vi faru neniun signon, aŭ kondamnan aŭ aproban, pri miaj ĵusaj vortoj, antaŭ ol vi estos sekura inter via propra popolo. Kiaj ajn viaj sentoj pri mi, ili ne influiĝu de dankemo; kion ajn mi faras por servi al vi estas motivita nur de sinservemo, ĉar mi havas plezuron, servante vin.”

”Mi submetos min al via volo, Johano Carter, ĉar mi komprenas vian motivon, kaj mi akceptas vian servadon ne pli volonte, ol mi obeos viajn ordonojn. Dufoje mi maljustis al vi en miaj pensoj, kaj denove mi petas vian pardonon.”

La eniro de Solla malhelpis pluan intimparolon. Ŝi estis tre maltrankvila, malsimile al sia kutimo.

”Tiu aĉega Sarkoja denove estis ĉe Tal Hajus, ” ŝi kriis, ”kaj laŭ onidiroj de la placo, mankas espero por vi ambaŭ.”

”Kion ili diras?” demandis Deja Toris.

”Ke oni ĵetos vin al la sovaĝaj hundoj en la granda areno, tiel baldaŭ, kiel la hordoj kunvenos por la ĉiujaraj ludoj.”

”Solla, ” mi diris, ”vi estas Tarkano, sed vi malamas kaj abomenas la morojn de via popolo tiom, kiom ni. Ĉu vi ne akompanos nin en unu grandega provo por fuĝi? Certe Deja Toris povas proponi al vi hejmon kaj protekton ĉe sia propra popolo, kaj via sorto tie ne povas esti pli malbona ol inter ĉi tiuj homaĉoj.”

”Jes, ” kriis Deja Toris, ”venu kun ni, Solla! Vi fartos pli bone inter la ruĝaj homoj de Heliumio ol tie ĉi. Kaj mi povas promesi al vi ne nur hejmon inter ni, sed tiun amon, kiun via temperamento avidas, kiun la moroj de via raso rabas de vi. Venu kun ni, Solla! Ni povus iri sen vi, sed via sorto estus terura, se ili kredus vin helpinto al nia forkuro. Mi scias, ke ne pro timo vi venos kun ni, sed ni ja deziras vin kun ni, ni deziras venigi vin en landon de suno kaj feliĉo, inter popolo, kiu komprenas la amon, la simpation, la dankemon. Diru, ke jes. Solla, diru jes!”

”La granda akvovojo kondukanta al Heliumio sude foras je nur ok dek kilometroj, ” murmuris Solla, duone al ŝi, ”rapida boato povus atingi ĝin en tri horoj. Poste Heliumio malproksimas je nur ok cent kilometroj, intere estas precipe regionoj maldense loĝataj. Ili scius, kaj sekvus nin. Ni povus kaŝi nin kelktempe inter la grandaj arboj, sed ne ekzistas granda ebleco eviti ilin. Ili sekvus nin eĉ ĝis la pordegoj de Heliumio, kaj je ĉiu paso mortigus kaj mortigus. Vi ne scias, kiel aĉaj ili estas.”

”Ĉu ne ekzistas alia vojo al Heliumio?” mi demandis.

”Ĉu vi ne povas fari al ni malgrandan landkarton pri la travojaĝota regiono, Deja Toris?”

”Jes, ” ŝi respondis. Preninte grandan diamanton el sia hararo, ŝi desegnis sur la marmora planko la unuan landkarton de Barsumo, kiun mi iam vidis. Ĉiudirekten sur ĝi disiĝis longaj rektaj linioj, foje kurantaj paralele, foje konverĝantaj al granda cirklo. Ŝi klarigis, ke la linioj estas akvovojoj, la cirkloj estas civitoj; unu el ĉi tiuj, en la nordokcidento, ŝi montris, estas Heliumio. Aliaj civitoj estis pli proksimaj, sed ŝi diris, ke ŝi timas eniri, ĉar ili estas plejparte malamikaj al Heliumio. Fine, studinte la landkarton detale, en la lunlumo kiu nun inundis la ĉambron, mi montris al akvovojo malproksime en la nordo, kiu ŝajnis ankaŭ kondukanta al Heliumio.

”Ĉu tio ne trafas la teritorion de via avo?” mi demandis.

”Jes, ” ŝi respondis, ”sed ĝi troviĝas norde je tricent kilometroj. Ĝi estas unu el la akvovojoj, kiujn ni transiris survoje al Tark.”

”Ili neniam suspektus, se ni provus atingi tiun malproksiman akvovojon, ” mi respondis, ”ĝuste tial, miaopinie, ĝi estas nia plej bona vojo por fuĝo.”

Solla konsentis kun mi, kaj ni decidis fuĝi el Tark en tiu sama nokto, tiel baldaŭ, fakte, kiel mi povus trovi kaj seli miajn toatojn. Ni aranĝis, ke Solla rajdos sur unu, kaj mi kaj Deja Toris sur la alia; ĉiu portos kun si sufiĉe da manĝo kaj trinko por du tagoj, ĉar por tia longa distanco oni ne povos trorapidigi la bestojn.

Mi instrukciis al Solla, ke ŝi kun Deja Toris sekvu unu el la malmulte frekventataj avenuoj al la suda limo de la civito, kie mi atingos ilin kun la toatoj kiel eble plej baldaŭ. Ili lasis min por kolekti la bezonotajn nutraĵon, silkojn kaj peltojn, kaj mi iris kviete al la malantaŭaĵo de la unua etaĝo, kie niaj bestoj moviĝis maltrankvile, laŭ sia kutimo, antaŭ ol kuŝigi.

En la ombroj de la konstruaĵoj, kaj ekstere sub la radioj de la Marsaj lunoj, paŝadis granda aro da toatoj kaj zitidaroj, zitidaroj elgruntantaj siajn gorĝsonojn, toatoj foje eligantaj fajfkrion, kiu signas la preskaŭ kutiman kolerstaton de tiuj bestoj. Kiam ili ekflaris min ili iĝis pli moviĝemaj, kaj iliaj malbelaj krioj pliintensiĝis. Ja estis danĝere eniri toatejon sola kaj dumnokte; unue, ĉar ilia kreskanta bruemo povus averti la apudajn militistojn, ke io misa okazas, ankaŭ, ĉar en iu ajn momento iu granda virtoato povus decidi, ke ĝi kondukos amaskuregon al mi.

Ne dezirante inciti ilin hodiaŭ nokte, kiam multo dependis de sekreteco kaj rapideco, mi premis min al la ombroj de la konstruaĵoj, preta en iu ajn momento salti en la sendanĝerecon de apuda pordo aŭ fenestro. Tiel mi iris silente al la pordegoj, kiuj donis aliron al la strato, malantaŭe de la korto, kaj alproksimiĝante al la elirejo mi vokis mallaŭte miajn du bestojn. Multege mi dankis al la Providenco, kiu donis al mi la antaŭvidemon gajni la amon kaj fidon de tiuj du sovaĝaj, mutaj bestoj, ĉar baldaŭ de la malproksima flanko de la korto du grandaj formoj perfortis la vojon al mi tra la montegoj da besta karno.

Ili venis tute proksimen al mi, frotante siajn nazojn kontraŭ mia korpo, kaj nazserĉante la frandaĵojn, per kiuj mi kutime regalis ilin. Malfermante la pordegojn mi ordonis al la grandaj bestoj, ke ili eliru. Sekvante ilin glite, mi fermis la pordegojn malantaŭ mi. Mi ne tuj selis aŭ ekrajdis la bestojn, sed iris kviete en la ombroj de la konstruaĵoj al nefrekventata avenuo kondukanta al la loko, kie laŭaranĝe mi renkontiĝos kun Deja Toris kaj Solla. Senbrue kiel senkorpaj spiritoj, ni iris ŝtele tra la senhomaj stratoj, sed mi spiris libere nur kiam ni povis jam vidi la ebenaĵon ekster la civito. Mi estis certa, ke Solla kaj Deja Toris ne havos malfacilaĵon, atingante nian renkontejon neviditaj, sed pri mi mem, kun miaj grandaj toatoj, mi ne estis certa; ne estis kutimo de militistoj post mallumiĝo forlasi la civiton, fakte, ne estis loko proksime al kiu ili povus iri.

Mi bone atingis la renkontejon, sed ĉar Deja Toris kaj Solla ne estis tie, mi kondukis miajn bestojn en la enirejon de unu el la grandaj konstruaĵoj. Mi supozis, ke eble iu kunloĝantino parolis kun Solla kaj tiel malfruigis ilin, kaj mi ne sentis maltrankvilon ĝis pli ol horo pasis sen signo pri ili. Post plua duonhoro mi tamen iĝis timplena. Subite la sonoj de alvenanta areto da homoj rompis la silenton de la nokto; kaj laŭ la bruo mi sciis, ke ne temas pri fuĝintoj ŝtelirantaj al libereco. Baldaŭ ili estis proksimaj al mi, kaj el la ombroj de la enirejo mi vidis dudekon da rajdantaj militistoj. Preterpasante, ili lasis fali vortojn, kiuj suprenigis mian koron en mian kapon.

”Li sendube aranĝis renkonti ilin proksime de la civita limo, tial . . .” Pluon mi ne aŭdis; sed tio jam aŭdita sufiĉis. Oni do eltrovis nian planon, kaj la eblecoj por nia fuĝo, de nun ĝis la terura fino, ja estus malgrandaj. Mia sola espero nun estis retroiri nerimarkate al la loĝejo de Deja Toris kaj eltrovi pri ŝia sorto. Tamen kiel fari tion, ŝarĝita de du grandaj toatoj, nun kiam la tuta civito scias pri mia fuĝo, tio ja estis problemo.

Subite venis al mi ideo, kaj agante laŭ mia scio pri la konstruo de la domoj de la antikvaj Marsaj civitoj, kun malplena korto en la centro de ĉiu kvadrato, mi palpe trovis vojon tra la mallumaj ĉambroj, per vokoj sekvigante la toatojn post mi. Estis malfacile por ili, trairi iujn pordotruojn, sed ĉar la ĉefaj domoj de la civitoj estis iom grandskale konstruitaj, ili fine povis trasintordi, kaj tiel ni fine atingis la internan korton, kie mi trovis, kiel mi atendis, la kutiman tapiŝon de muskosimila vegetaĵo, kiu estus por ili manĝaĵo kaj trinkaĵo, ĝis mi povos revenigi ilin al ilia propra enfermaĵo. Mi estis certa, ke ili estos kontentaj kaj trankvilaj en ĉi tiu loko, kaj ekzistis nur tre malgranda ebleco, ke oni trovos ilin, ĉar la verdaj homoj ne multe emas eniri tiujn eksterurbajn konstruaĵojn, kutime loĝatajn de la solaj vivantaĵoj kapablaj timigi ilin – la grandaj blankaj simiegoj de Barsumo.

Foriginte la selaĵojn, mi kaŝis ilin post la malantaŭa enirejo de la konstruaĵo, tra kiu ni eniris la korton, kaj liberiginte la bestojn, rapide trovis mian vojon transen al la korto, ĝis la malantaŭo de la transaj konstruaĵoj, kaj poste al la pretera avenuo. Atendinte en la pordejo de la konstruaĵo ĝis mi estis certa, ke neniu estas alvenanta, mi rapidis al la kontraŭa flanko kaj iris tra la unua pordo ĝis la korto; tiel, transirante korton post korto kun nur tiu malgranda ebleco, ke oni rimarkos min, kiun necesigis la transiro de la avenuoj, mi trovis mian vojon al la korto malantaŭ la loĝejo de Deja Toris. Ĉi tie, kompreneble, mi trovis la bestojn de la militistoj loĝantaj en la apudaj konstruaĵoj, kaj se mi enirus, mi povus renkonti la militistojn mem. Feliĉe por mi, ekzistis pli sendanĝera vojo por mi al la supra etaĝo, kie Deja Toris devus esti trovebla. Decidinte laŭeble kiu estas la konstruaĵo loĝata de ŝi (ĉar neniam antaŭe mi rigardis ilin de la korta flanko), mi servis min de mia relative granda forto kaj facilmoveco, kaj saltis supren ĝis mi tenis la sojlon de duaetaĝa fenestro, kiun mi kredis esti je la malantaŭo de ŝia ĉambraro. Tiel tirinte min en la ĉambron, mi iris ŝtele al la antaŭo de la konstruaĵo.

Nur kiam mi atingis la pordon de ŝia ĉambro, mi konstatis pro iuj voĉoj, ke personoj okupas ĝin. Mi ne tuj enkuris la ĉambron, sed aŭskultis ekstere, por certigi min, ke tio ja estas Deja Toris, kaj mi povas sendanĝere eniri. Mi bone agis, ĉar tio, kion mi aŭdis, estis la gorĝsonoj de viroj, kaj la vortoj donis averton. La parolanto estis ĉefulo, ordonanta al kvar el siaj militistoj.

”Kaj kiam li revenos al ĉi tiu ĉambro, ” li estis diranta, ”kion certe li faros, kiam li trovos, ke ŝi ne renkontas lin ĉe la civita limo, vi kvar saltos sur lin kaj senarmigos lin. Necesos la kuna forto de vi ĉiuj, se oni povas kredi la raportojn el Korad pri li. Kiam li estos katenita, portu lin al la kavernaj karceroj sub la loĝejo de la jedako, kaj ĉenligu lin, por ke Tal Hajus povu trovi lin, kiam li volas. Lasu lin paroli al neniu, kaj al neniu donu enirpermeson. Ne estas eble, ke la knabino revenos, ĉar jam nun ŝi estas certe en la brakoj de Tal Hajus; ĉiuj ŝiaj praavoj havu kompaton por ŝi, ĉar Tal Hajus havos neniom. La eminenta Sarkoja bone laboris ĉi nokte. Nun mi foriras; kaj se vi malsukcesos kapti lin, kiam li venos, mi rekomendos viajn kadavrojn al la malvarma brusto de la rivero Iss.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.