La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCINO DE MARSO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 11: KUN DEJA TORIS

Kiam ni atingis plenaeron, la du gardistinoj kure al venis, kvazaŭ por denove prigardi ŝin. La kompatindulino premis sin al mi, kaj mi sentis sur mia brako la prenon de ŝiaj du etaj manoj. Forgestante la virinojn, mi informis ilin, ke estonte Solla prizorgos la kaptitinon, kaj mi plue informis al Sarkoja, ke estontaj kruelaĵoj de ŝi al Deja Toris rezultigos certe la morton de Sarkoja. Mia minaco estis malbone farita, kaj faris nenian bonon al Deja Toris, ĉar, kiel mi poste sciis, viro kaj virino sur Marso neniam mortigas unu la alian. Sarkoja nur rigardis nin aĉhumore, kaj foriris por elpensi diablaĵojn kontraŭ ni.

Mi baldaŭ trovis, kie estas Solla, kaj klarigis al ŝi mian deziron, ke ŝi zorgu pri Deja Toris kiel ŝi zorgis pri mi, ankaŭ, ke ŝi trovu novan loĝejon, kie Sarkoja ne ĝenos. Fine mi informis ŝin, ke mi mem ekloĝos inter la viroj. Solla rigardis al la armiloj en mia mano, kaj al tiuj portataj sur mia ŝultro.

”Vi estas nun granda ĉefulo, Johano Carter, ” ŝi diris, ”kaj mi devas obei vin, kvankam efektive tio estas por mi ĉiam ĝojo. Tiu, kies armilojn vi portas, estis juna, sed li estis eminenta militisto, kaj pro siaj promociigoj kaj mortigoj preskaŭ atingis egalrangon kun Tars Tarkas, kiu, sciu, estas duaŭlo nur al Lorkas Tomel mem. Vi estas dek unua, kaj en la komunumo estas dek ĉefuloj kiuj egalrangas kun vi en kuraĝo.”

”Kaj se Lorkas Tomel estus mortigita de mi?” mi demandis.

”Tiam vi, Johano Carter, estus ĉefo super ĉiuj. Sed tion vi povus gajni nur per la deziro de la tuta konsilantaro, ke Lorkas Tomel batalu kontraŭ vi. Ankaŭ, se li atakus vin, vi rajtus sindefende mortigi lin, kaj tiel gajni unuan rangon.”

Mi ridis, kaj turnis la temon al aliaj aferoj. Mi neniel deziris mortigi la eminentulon, kaj certe ne volis esti ”jed ”inter la Tarkanoj.

Mi iris kun Solla kaj Deja Toris por serĉi novan loĝejon, kiun ni trovis en konstruaĵo pli apuda al la aŭdienca ĉambrego, kaj pli impona laŭ arkitektura stilo ol nia antaŭa loko. Ni ankaŭ trovis en ĝi verajn dormoĉambrojn, kun antikvaj litoj el tornita metalo, pendantaj per oraj ĉenegaroj fiksitaj en marmoraj plafonoj. La dekoraĵoj de la muroj estis tre diversspecaj, kaj, malsimile al la freskoj en la aliaj konstruaĵoj, montris multe da homaj figuroj. La figuroj estis tiuj de homoj kiaj mi mem, de koloro multe pli pala ol Deja Toris. Ili estis vestitaj de graciaj roboj, ornamitaj de metaloj kaj juveloj, kaj iliaj abundaj hararoj laŭ koloro estis ruĝorbronzaj. La viroj estis senbarbaj, kaj nur kelkaj portis armilojn. La scenoj plejparte montris palhaŭtan, palharan popolon dum ludoj. Deja Toris interpremis siajn manojn kun ekkrio de raviteco, kiam ŝi rigardis tiujn belajn artaĵojn, faritaj de popolo jam de longe formortinta. Kontraŭe, Solla ŝajnis ne vidi ilin.

Ni decidis uzi tiun ĉambron, sur la dua etaĝo, kun rigardo sur la placon, por Deja Toris kaj Solla, kaj alian apudan ĉambron por kuirado kaj provizaĵoj. Tiam pro mia instigo Solla iris por alporti litaĵojn kaj tiom da nutraĵo kaj kuiriloj kiom ŝi bezonos, informite, ke mi agos kiel gardanto de Deja Toris ĝis ŝi revenos.

Kiam Solla foriris, Deja Toris sin turnis al mi kun rideto.

”Kien, do, fuĝus via kaptitino, se vi lasus ŝin sola? Ŝi povus nur postsekvi vin kaj petegi vian protekton, kaj peti pardonon pro siaj lastatempaj kruelaj pensoj pri vi!”

”Vi pravas, ” mi respondis, ”al ni ambaŭ maleblas forfuĝo, krom se ni kune faros tion.”

”Mi aŭdis vian defian deklaron al la ulo, kiun vi nomas Tars Tarkas, kaj eble mi komprenas vian situacion inter ĉi tiuj homoj, sed neniel mi povas kompreni vian diron, ke vi ne estas indiĝeno de Barsumo. Je la nomo de mia unua praavo mi demandas, de kie vi venas? Vi similas al mia popolo, tamen vi malsimilas. Vi parolas mian lingvon, tamen mi aŭdis vin diri al Tars Tarkas, ke nur lastatempe vi lernis ĝin. Ĉiuj Barsumanoj parolas la saman lingvon, de la glacikovrita sudo ĝis la glacikovrita nordo, kvankam diferencas iliaj skribaj lingvoj. Nur en la valo Dor, kie la Rivero Iss malplenigas sin en la perditan maron de Korus, onidire ekzistas malsimila lingvo, kaj, krom en la legendoj de niaj praavoj, ne ekzistas kroniko, ke ajna Barsumano revenis el la Rivero Iss, el la bordoj de la maro de Korus, en la valo Dor. Ne diru al mi, ke vi estas tia reveninto! Se tiel estus, ie ajn sur la tereno de Barsumo oni mortigus vin terurmaniere. Diru al mi, ke tiel ne estas!”

Stranga lumo plenigis ŝiajn okulojn. Ŝia voĉo estis pleda, kaj ŝiaj etaj manoj, suprenetenditaj al miaj brustoj, premigis al mi kvazaŭ ŝi volus tiri dementon ĝuste el mia koro mem.

”Mi ne bone konas vian moraron, Deja Toris, sed en mia propra ŝtato, Virginio, ĝentlemano ne mensogas por sin savi. El Dor mi ne estas. Neniam mi vidis la misteran Iss. La perdita maro de Korus certe estas, rilate al mi, ankoraŭ perdita. Ĉu vi kredas min?”

Kaj subite mi konstatis, ke mi ege deziras, ke ŝi kredu min. La kaŭzo ne estis, ke mi timas la sekvojn de ĝenerala kredo pri mia reveno el la Barsuma ĉielo, aŭ infero, aŭ kio ajn. Kial, do? Kial mi zorgu pri ŝia kredo ia ajn? Mi rigardis malsupren al ŝi, al ŝia suprenturnita vizaĝo, al ŝiaj mirindaj okuloj, rigardantaj min el la profundo de ŝia animo. Kaj kiam niaj okuloj renkontiĝis mi komprenis.

Iom mi tremis.

Ŝajne ŝi same sentis. Kun sopiro ŝi fortiris sin, flustrante: ”Johano Carter, mi kredas vin. Mi ne scias, kio estas ”ĝentlemano, ” kaj neniam mi aŭdis pri ŝtato Virginio. Sed en Barsumo neniu viro mensogas; se li ne volas diri la veron, li silentas. Kie estas Virginio, via hejmtero?”

Ŝajnis al mi, ke neniam tiel bele sonis la nomo de mia hejmŝtato, kiel ĝi venis el la lipoj de tiu bela knabino en tiu tago, nun malproksima.

”Mi estas el alia mondo, ” mi respondis, ”la granda planedo. La Tero, kiu ĉirkaŭvojaĝas nian komunan sunon, plej proksime al la orbito de via Barsumo, kiun ni nomas Marso. Kiamaniere mi venis ĉi tien, mi ne povas diri, ĉar mi mem ne scias. Sed jen mi estas, kaj mi estas kontenta, ĉar mi povas servi al Deja Toris.”

Longe kaj demande ŝi rigardis min per maltrankvilaj okuloj. Mi sciis, ke estas malfacile por ŝi, kredi mian diron, kaj mi ne povis esperi ŝian kredon, kiom ajn mi avidis al ŝia fido kaj respekto. Prefere mi dirus nenion ajn pri mia deveno, sed neniu viro povus rigardi en la profundon de tiaj okuloj, kaj poste rifuzi ajnan peton.

Fine ŝi ridetis, leviĝis, kaj diris: ”Mi devas kredi, malgraŭ tio, ke mi ne povas kompreni. Mi facile konstatas, ke vi ne apartenas al la aktuala Barsumo; vi similas al ni, tamen vi malsimilas – sed kial mi ĝenu mian kapon per tia enigmo, kiam mia koro diras al mi, ke mi kredas, ĉar mi volas kredi?”

Tio ja estis logika parolo, bone, terece, virinece logika, kaj se ŝi kontentis, mi ne volis trovi difektojn en ŝia rezonado.

Fakte, tia logiko estis la sola, aplikebla al miaj cirkonstancoj. Ni komencis ĝeneralteme babili nun, ambaŭ multe demandante kaj respondante. Ŝi tre scivolis pri la moroj de mia popolo, kaj montris rimarkindan scion pri la aferoj de Tero. Kiam mi demandis ŝin pri ŝia scio, ŝi ridis, kaj diris: ”Do, ĉiu lerneja knabo en Barsumo scias komplete pri la geografio, kaj multe pri la faŭno kaj vegetaĵaro, kiel ankaŭ la historio de via planedo, tute same kiel li scias pri la propra. Ja ni povas vidi ĉion, kio okazas sur Tero, kiel vi nomas ĝin: ĉu ĝi ja ne pendas videble en la ĉielo?”

Tio perpleksis min tiom, kiom miaj diroj estis surprizintaj ŝin, kaj tion mi konfesis al ŝi. Tiam ŝi klarigis al mi pri la instrumentoj, kiujn ŝia popolo dum jarcentoj grade perfektigis kaj uzadis, kiuj ebligis al ili projekcii sur ekranon perfektan bildon de do, kio okazadas sur iu ajn planedo, kaj sur multaj el la steloj. Tiaj bildoj estas tiel netaj kaj detalaj, ke sur grandigitaj fotografaĵoj oni povas vidi la apartajn herbfoliojn, kaj aliajn objektojn same malgrandajn. Mi poste, en Heliumio, vidis multajn tiajn bildojn kaj la instrumentojn, per kiuj oni faras ilin.

”Se, do, ” mi demandis, ”vi tiel bone konas la aferojn de mia Tero, kial vi ne rekonas, ke mi estas samspeca kiel ties indiĝenoj?”

Denove ŝi ridetis, kiel oni ridetas, tedate sed indulgeme, je demandanta infano.

”Ĉar, Johano Carter, preskaŭ ĉiu planedo kaj stelo, kiu havas atmosferajn kondiĉojn sufiĉe similajn al tiuj de Barsumo, montras specojn de besta vivantaĵo tute simila al vi kaj al mi. Plue, la Teraj homoj, preskaŭ senescepte, kovras la korpojn per strangaj, malbelaj ŝtofpecoj, kaj la kapojn per strangaj aĵoj, kies celon ni neniam povis diveni; kontraŭe, vi, kiam la militistoj el Tark trovis vin, estis tute en natura stato, kaj neornamita. La fakto, ke vi ne portis ornamaĵojn, montras, ke vi ne estas el Barsumo, dume la manko de tiuj strangaj kovraĵoj kaŭzas dubon pri via deveno el Tero.”

Post ŝia parolo mi rakontis la detalojn pri mia forlaso de Tero, klarigante, ke mia korpo kuŝis tie, plene vestita laŭ la maniero stranga por ŝi. En la momento, kiam mi finis mian klarigon, Solla revenis kun niaj malmultaj posedaĵoj, kaj ŝia juna Marsa protektato, kiu, kompreneble, devos loĝi kun ili.

Solla demandis al ni, ĉu iu vizitis nin dum ŝia foresto, kaj multe surpriziĝis, kiam ni diris, ke ne. Ŝi diris, ke kiam ŝi suprenvenis al nia supra etaĝo kie ni loĝas, ŝi renkontiĝis kun Sarkoja, malsupreniranta. Ni decidis, ke sendube Sarkoja estis kaŝe aŭskultinta nin, sed ĉar ni povis memori nenian gravan parolon inter ni, ni forigis la aferon el niaj mensoj, nur promesante al ni, ke estonte ni estos kiel eble plej singardemaj.

Deja Toris kaj mi komencis ekzameni la arkitekturon kaj dekoraĵojn de la belaj ĉambroj en la domo, kiun ni estis okupantaj. Ŝi diris al mi, ke tiuj homoj verŝajne vivis en epoko antaŭ pli ol cent mil jaroj, ili estis la praavoj de ŝia raso, sed intermiksiĝis kun la alia granda raso de praaj Marsanoj, kiu estis tre malpala, preskaŭ nigra, kaj ankaŭ kun la samtempa ruĝflava raso. Tiuj tri grandaj raspartioj de la praaj Marsanoj estis devigataj unuiĝi pro la sekiĝo de la Marsaj maroj. La homoj devis eltrovi la relative malmultajn, kaj tiam malplii ĝantajn fekundajn terpecojn, kaj defendi sin, en novaj vivkondiĉoj, kontraŭ la sovaĝaj hordoj de verdaj homoj. Multaj epokoj de intermiksiĝado rezultigis la ruĝan rason, de kiu Deja Toris estis blonda kaj bela idino. Dum la jarcentoj da suferado, kaj da militado inter la diversaj propraj rasoj, kiel ankaŭ kontraŭ la verdaj homoj, kaj ĝis ili orientiĝis al la novaj vivkondiĉoj, la blondaj Marsanoj multe perdis de sia alta civilizo kaj sia delikata arto; sed la aktuala ruĝa raso kredas, ke per siaj novaj eltrovoj kaj pli praktika civilizo ĝi plene rekompencis la entombigon de la antikva kulturo.

La antikvaj Marsanoj estis altgrade kulturitaj kaj literaturemaj, sed dum la sortŝanĝoj de tiuj jarcentoj de orientiĝo al novaj vivkondiĉoj, ne nur iliaj evoluo kaj produktemo plene ĉesis, sed ankaŭ perdiĝis preskaŭ ilia tuta arkivaro, kronika kaj literatura.

Deja Toris rakontis multajn interesajn faktojn kaj legendojn pri tiu perdita raso de noblaj kaj bonkoraj homoj. Ŝi diris, ke la antikva civito, en kiu ni troviĝas, estis centro de komerco kaj kulturo, Korad laŭ nomo. Ĝi estis konstruita ĉe natura kaj bela haveno, ĉirkaŭata de montoj. La eta valo okcidente de la civito, ŝi klarigis, estas la sola restaĵo de la haveno, kaj la trairejo tra la montoj al la malnova marfundaĵo estis la ŝanelo, kiun la ŝiparo trairis alirante la pordegojn de la civito.

Multaj estas tiaj civitoj sur la bordoj de la antikvaj maroj; kaj pli malgrandajn, kvankam malpli multnombre, oni trovas konverĝantaj al la centro de la oceanoj, ĉar la homoj trovis, ke ili devis sekvi la retroirantan akvon, ĝis la neceso devigis ilin al ilia fina saviĝo, la tiel nomataj Marsaj kanaloj.

Tiel ni profundiĝis en esplorado de la konstruaĵo, kaj en nia propra interparolado, ke la posttagmezo jam plejparte forpasis. Ni rekonsciiĝis pri la aktualeco pro sendito de Lorkas Tomel, kiu petis min aperi tuj antaŭ lia moŝto. Adiaŭante al Deja Toris kaj al Solla, kaj ordonante al Ula, ke li restu gardanta, mi rapidis al la aŭdienca ĉambrego, kie mi trovis, ke Lorkas Tomel kaj Tars Tarkas sidas sur la tribuno.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.