La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCINO DE MARSO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 7: INFANBREDADO SUR MARSO

Post matenmanĝo, kiu precize estis kopio de la hieraŭa manĝo, kaj estis sama kiel preskaŭ ĉiu posta manĝo, kiun mi havis inter la verdaj homoj de Marso, Solla akompanis min al la placo, kie mi trovis la tutan popolon, kies anoj rigardis aŭ helpis, dum oni jungis mastodontajn bestegojn al grandaj triradaj ĉaroj. Ĉi tiuj veturiloj nombris je proksimume ducent kvindek. Ĉiun el ili tiris unuopa besto, kiu, laŭ sia aspekto, facile povus tiri la tutan ĉararon.

La ĉaroj mem estis grandaj, multspacaj, kaj lukse dekoraciitaj. En ĉiu sidis Marsanino plenŝarĝita de metalaj ornamaĵoj, juveloj, silkoj kaj peltoj. Sur la dorso de ĉiu besto sidis juna Marsano kiel veturigisto. Same kiel la bestoj, sur kiuj rajdis la militistoj, ĉi tiuj tirbestoj portis nek buŝpecon, nek bridon – oni gvidis ilin nur per telepatio. La telepatia kapablo estas multe evoluigita en ĉiuj Marsanoj, el kio rezultas la simpleco de ilia lingvo, kaj la malmultaj vortoj uzataj eĉ dum longa interparolado. Ĝi estas la Esperanto de Marso, per kiu la altaj kaj malaltaj bestoj de tiu paradoksa mondo povas pli malpli bone interkomunikiĝi, laŭ la intelekta medio de la genro kaj la evoluo de la individuo.

Dum la kavalkado formis sian unuoparan vicon, Solla kunenigis min en malplenan ĉaron, kaj ni ekiris kun la procesio, ĝis la loko, kie mi eniris la civiton en la antaŭa tago. Unuavice rajdis en la karavano ducent militistoj, laŭ linioj de kvin flank-al-flanke, kaj po dudek kvin eksterrajdantoj iris laŭ niaj flankoj. Aparte de mi, ĉiuj personoj estis bone armitaj, viroj, virinoj kaj infanoj. Post ĉiu ĉaro trotis Marsa hundo. Mia propra hundo sekvis nian ĉaron proksime; fakte, la fidela besto neniam propravole forlasis min dum ĉiuj miaj dek jaroj sur Marso. Nia vojo kondukis transen al la eta valo antaŭ la civito, tra la montetoj kaj malsupren al la fundo de la mortinta maro, kiun mi antaŭe transiris, survoje de la kovilo al la placo. Efektive mi trovis, ke la kovilo estas la fina punkto de nia hodiaŭa vojaĝo, kaj ĉar la tuta kavalkado ekgalopis freneze, tuj kiam ni atingis la platan marfundon, ni baldaŭ atingis nian celon.

Oni restigis la ĉarojn kun militista precizeco ĉirkaŭ la kvar muroj de la enfermaĵo, kaj deko da militistoj, inkluzive de Tars Tarkas, kun la grandega ĉefulo kiel kondukanto, elseliĝis kaj aliris ĝin. Mi rimarkis, ke Tars Tarkas klarigas ion al la ĉefulo, kies nomo estis io simila al Lorkas Tomel-Jed – la ”Jed” estas nur titolo.

Mi baldaŭ sciis la temon de ilia parolo, ĉar Tars Tarkas vokis por Solla, kaj gestis al ŝi, ke ŝi venigu min al li.

Jam sperta pri la arto de Marsa marŝado, mi rapidis respondi al lia ordono, kaj iris al la flanko de la kovilo, kie staris la militistoj.

Kiam mi atingis ilin, unu rigardo sufiĉis por montri, ke preskaŭ ĉiuj ovoj elkoviĝis, ĉar la kovilo plenis de malbelaj diablidoj. Ili altis je proksimume unu metro, kaj senhalte ĉirkaŭvagis en la enfermaĵo, kvazaŭ ili serĉas nutraĵon. Kiam mi haltis antaŭ li, Tars Tarkas montris transen al la kovilo, kaj diris ”Sak.”

Mi divenis, ke li volas ripetaĵon de mia hieraŭa saltego por mirigi al Lorkas Tomel, kaj, ĉar konfesinde mia kapablo plaĉis al mi, mi baldaŭ respondis, saltante eĉ transen al la ĉaroj, kiujn oni lasis ĉe la alia flanko de la enfermaĵo.

Kiam mi revenis, Lorkas Tomel gruntis ion al mi, kaj poste faris al siaj militistoj ian ordonon pri la kovilo. Ili ne plu atentis min, kaj tiel mi povis resti proksime kaj rigardi iliajn agojn, kiuj rezultigis breĉon en la muro de la kovilo, sufiĉe grandan por lasi la Marsanidojn eliri.

Ambaŭflanke de la malfermaĵo, la virinoj kaj la junaj gemarsanoj formis el si du solidajn vandojn, kiuj kondukis inter la ĉaroj al la fora ebentero. Inter la du vandoj elkuris la Marsanidoj, sovaĝaj kiel cervoj. Oni lasis ilin kuri la tutan longecon de la koridoro, poste la virinoj kaj pli aĝaj infanoj kaptis ilin unuope; la lasta virino en la vico kaptis la unuan idon atingintan la finon, tiu kontraŭ ŝi en la vico kaptis la duan, kaj tiel plu, ĝis ĉiuj idoj estis forlasintaj la enfermaĵon kaj kaptitaj. Ĉiu virino kaptinta idon forlasis la vicon kaj reiris al sia ĉaro; ido kaptita de unu el la junuloj poste trovis sin donita al iu virino.

Mi vidis, ke la ceremonio, se tiel digne oni povus nomi la aferon, estas finita, kaj serĉinte Solla mi trovis ŝin en nia ĉaro, premanta al si unu el la malbelaj idoj. Estas simpla laboro eduki la idojn de la verdaj Marsanoj; oni devas nur instrui ilin paroli kaj uzi la militilojn, per kiuj oni armas ilin de la unua jaro de ilia vivo. Veninte el ovoj, en kiuj ili restis dum kvin jaroj, la periodo kova, ili pasas en la mondon plene evoluintaj, krom je grandeco. Tute nekonataj de la propraj patrinoj, kiuj siavice apenaŭ konas iliajn patrojn, ili estas infanoj de la komunumo, kaj estas edukataj de la virinoj, kiuj okaze kaptas ilin, kiam ili forlasas la kovilon. Povas eĉ okazi, ke iliaj anstataŭaj patrinoj ne havis propran ovon en la kovilo; tiel estis pri Solla, kiu komencis ovdemeti nur je malpli ol unu jaro, antaŭ ol ŝi iĝis patrino al la ido de iu alia virino. Tia afero fakte estas bagatelaĵo inter la verdaj Marsanoj, ĉar la amo patra kaj fila estas tiel nekonata al ili, kiel ĝi estas ofta inter ni. Mi kredas, ke tia Marsana sistemo, kiu daŭris jam dum jarcentoj, ĝuste estas la kaŭzo, ke la kompatindaj bestoj perdis ĉiujn delikatajn kaj humanajn instinktojn. De la naskiĝo ili estas fremdaj al gepatra amo, kaj ne konas la signifon de la vorto ”hejmo.” Oni instruas al ili, ke ili rajtas vivi nur ĝis kiam ili povas demonstri per korpa forto kaj sovaĝeco, ke ili taŭgas por vivi. Se ili montriĝas iel misformitaj aŭ difektaj, oni tuj mortpafas ilin; kaj ili konstatas, ke neniu lasas unu solan larmon fali pro la multaj suferaĵoj, kiujn ili travivas dum la frua infanaĝo. Mi ne volas diri, ke la plenkreskaj Marsanoj estas nenecese aŭ intence kruelaj al siaj idoj. Temas simple pri tio, ke la tuta vivo por ili estas forta kaj senkompata lukto por ekzisti sur mortanta planedo, kies provizoj tiel elĉerpiĝis, ke ĉiu plia vivo signifas plian postulon de la jam malriĉiĝanta komunumo.

Per zorga selektado ili bredas nur la plej harditajn specimenojn de ĉiu speco, kaj kun preskaŭ supernatura antaŭvidemo ili aranĝas, ke la naskonombro sufiĉas nur por ekvilibri la mortonombron. Ĉiu plenkreska Marsino demetas proksimume dek tri ovojn ĉiujare; la ovoj, kiuj taŭgas laŭ la provoj pri grandeco, pezo, kaj specifa pezo estas kaŝitaj en iuj subteraj kavernoj, kie la malvarma temperaturo malebligas la kovadon. Ĉiujare konsilantaro de dudek ĉefuloj zorge ekzamenas la ovojn, kaj oni detruas el la provizo de ĉiu jaro ĉiujn krom cent el la plej perfektaj. Post kvin jaroj, kvin cent perfektaj ovoj estas elektitaj el la miloj demetitaj. Oni metas ilin en la preskaŭ hermetikajn kovilojn, por ke ili elkoviĝu per la sunradioj post periodo kvinjara. La elkoviĝado, kiun ni vidis hodiaŭ, estas sufiĉe tipa okazaĵo, ĉar naŭdek naŭ procentoj de la ovoj elkoviĝis dum du tagoj. Se la ceteraj ovoj iam elkoviĝis, ni sciis nenion pri la sorto de la idoj; oni ne deziris ilin, ĉar ili povus heredi kaj transdoni la tendencon al longa koviĝado, kaj tiel difekti la sistemon, kiun oni ellaboris dum jarcentoj, kiu permesas al la plenkreskaj Marsanoj scii la tempon por reveni al la koviloj, eĉ la precizan horon.

Oni konstruas la kovilojn en malproksimaj kaj dezertaj lokoj, kie ne ekzistas probableco, ke aliaj triboj eltrovos ilin. La rezulto de tia katastrofa eltrovo estus simple, ke mankus idoj al la komunumo dum kvin jaroj. Mi poste povis observi la sekvojn, post la eltrovo de alitriba kovilo.

La komunumo de verdaj Marsanoj, en kiun la sorto ĵetis min, konsistis el proksimume tridek mil homoj. Ili vagadis tra granda areo de senakva tero, inter kvardek kaj okdek gradoj de suda latitudo, flankata oriente kaj okcidente de du grandaj fekundaj terpecoj. Ilia ĉefloko troviĝis en la sudokcidenta angulo de la regiono, apud la kruciĝo de du tiel nomataj Marsaj kanaloj. Ĉar la kovilo estis metita malproksime norden de ilia teritorio, en loko, kiun ili kredis neloĝata kaj nefrekventata, ni estis entreprenontaj grandegan vojaĝon, pri kiu kompreneble mi mem sciis nenion.

Post nia reveno al la mortinta civito mi restis dum pluraj tagoj sufiĉe senokupa. En la tago post nia reveno ĉiuj militistoj forrajdis frue en la mateno kaj ne revenis antaŭ la mallumiĝo. Poste mi sciis, ke ili iris al la subteraj kavernoj enhavantaj la ovojn, kiujn ili portis al la kovilo; la kovilon ili fermis por plua kvinjaro.

La kavernoj, en kiuj oni kaŝis la ovojn ĝis la kova tempo, troviĝis plurajn kilometrojn sude de la kovilo, kaj ĉiujare la konsilantaro de dudek ĉefuloj kutimis viziti ilin. Kial ili ne konstruis la kavernojn kaj kovilojn en loko pli proksima al sia hejmo, tion mi neniam sukcesis eltrovi; ĝi restas por mi unu el multaj enigmoj pri Marso. La devoj de Solla nuntempe estis duoblaj, ĉar ŝi devis prizorgi, aldone al mi, la Marsidon. Tamen ni ambaŭ bezonis malmultan atenton, kaj ĉar ni ambaŭ estis progresintaj en Marsa scio, ŝi decidis eduki nin kune.

La ido estis alta unu kaj trionan metron, tre forta, kaj korpe perfekta. Cetere, li lernis rapide, kaj ni multe amuzi ĝis pro la rivalado inter ni. La Marsa lingvo, mi jam diris, estas tre simpla, kaj post semajna studado mi povis sciigi per ĝi ĉiujn miajn bezonojn, kaj kompreni ĉian parolon al mi. Simile, pro la instruo de Solla, mi evoluigis miajn telepatiajn kapablojn tiel, ke baldaŭ mi povis percepti ĉion okazantan ĉirkaŭ mi.

Tio multe surprizis Sollan, ke mi povis percepti telepatiajn komunikojn de aliaj, ofte kiam ili ne celis min, kaj tamen neniu povis legi mian menson. Komence tio ĝenis min, sed poste mi tre ĝojis pri ĝi, ĉar ĝi donis al mi grandan avantaĝon super la Marsanoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.