La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PRINCINO DE MARSO

Aŭtoro: Edgar Rice Burroughs

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 14: DUELO ĜISMORTA

Mia unua impulso emigis min deklari al ŝi mian amon, poste mi pensis pri la senpoveco de ŝia situacio, kaj ke mi sola povas malpezigi la ŝargojn de ŝia kaptiteco kaj protekti ŝin iomete kontraŭ la miloj da heredaj malamikoj, kiujn ŝi devos renkonti, kiam ni alvenos al Tark. Mi ne povis riski aldonon al ŝia doloro aŭ ĉagreno, deklarante amon, kiun ŝi probable ne reciprokas. Se mi estus tiel nediskreta, ŝia situacio iĝus eĉ pli neeltenebla ol nun. La fina argumento, kiu sigelis miajn lipojn estis do, ke eble ŝi sentos, ke pro ŝia senpoveco mi faras avantaĝon por mi por influi ŝian decidon.

”Kial vi estas tiel kvieta, Deja Toris?” mi demandis.

”Eble vi preferus retroiri al Solla kaj al via loĝejo.”

”Ne, ” ŝi flustris, ”tie ĉi mi estas feliĉa. Mi ne scias, kial mi estas ĉiam tiel feliĉa kaj kontenta, kiam vi, Johano Carter, fremdulo, estas kun mi; sed en tiuj momentoj ŝajnas al mi, ke mi estas en sekureco, ke kun vi mi baldaŭ hejmeniros al la kortego de mia patro, kaj sentos liajn fortajn brakojn ĉirkaŭ mi, kaj la larmojn kaj kisojn de la patrino sur miaj vangoj.”

”Ĉu, do, la homoj sur Barsumo scias kisi?” mi demandis, kiam ŝi klarigis la uzitan vorton, post peto mia.

”Gepatroj, kaj gefratoj, jes. Kaj, ” ŝi aldonis penseme kaj kviete, ”geamantoj.”

”Kaj vi, Deja Toris, havas gepatrojn, kaj gefratojn?”

”Jes.”

”Kaj . . . amanton?”

Ŝi silentis, kaj mi ne kuraĝis ripeti la demandon.

”La viro inter ni Barsumanoj, ” ŝi fine diris, ”ne faras intimajn demandojn al virinoj, krom al ŝia patrino, aŭ al la virino, kiun li pribatalis kaj gajnis.”

”Sed mi batalis – – ” mi ekdiris, kaj poste volis, ke mia lango estu eltranĉita, ĉar ŝi turnis sin eĉ antaŭ ol mi ĉesis paroli. Fortirante miajn silkojn de sia ŝultro ŝi eltenis ilin al mi, kaj sen paroli, kun alte tenata kapo, ŝi paŝis kun mieno de reĝino al la placo kaj sia loĝejo.

Mi ne provis sekvi ŝin, krom por certigi min, ke ŝi bone atingis la konstruaĵon. Mi ordonis al Ula, ke ĝi akompanu ŝin, kaj senkonsola mi eniris la propran domon. Mi sidis tie dum horoj sur miaj silkoj, kolera kontraŭ mi mem, kaj meditis pri la strangaj ludoj de la sorto je ni, kompatindaj homoj.

Jen, do, la amo! Mi evitis ĝin dum ĉiuj jaroj, en kiuj mi vagadis en kvin kontinentoj kaj iliaj oceanoj. Malgraŭ belaj virinoj kaj oportunaj momentoj, malgraŭ duondeziro por la amo kaj konstanta serĉado de mia idealo, tio okazis, ke fine mi enamiĝis freneze kaj senespere al virino el alia planedo, virino de speco eble simila, sed ne identa, al mia. Al virino elkovita el ovo, virino kies vivdaŭro eble estos miljara, virino kies raso havis strangajn morojn kaj kutimojn, virino kies esperoj, plezuroj, kriterioj pri virto kaj malvirto, entute kies ĉiuj ecoj povus esti tiel malsimpatiaj al mi, kiel tiuj de la verdaj Marsanoj.

Jes, mi estis malsaĝulo, sed mi estis amanto, kaj eĉ se mi suferis pli ol iam dum la vivo, mi ne volis, ke estu alie, eĉ por ĉiuj riĉaĵoj sur Barsumo. Tia estas la amo, kaj tiaj estas amantoj, ĉie kie ekzistas la amo.

En mia vido, Deja Toris simbolis ĉion perfektan, ĉion virtan, belan kaj noblan. Tion mi kredis el la profundo de mia koro, funde de mia animo, en tiu nokto en Korad, kiam mi sidis sur miaj silkoj dum la pli proksima luno de Barsumo kuris tra la okcidenta ĉielo al la horizonto kaj lumigis la mozaikojn de mia antikva ĉambro, orajn, marmorajn kaj juvelitajn. Kaj tion mi kredas hodiaŭ, dum mi sidas ĉe la skribotablo en mia ĉambreto, rigardante al la rivero Hudson. Dudek jaroj intervenis; dum dek el ili mi vivis kaj batalis por Deja Toris kaj por ŝia popolo, kaj dum dek el ili mi vivis per la memoro pri ŝi.

En la frumateno de la tago, kiam ni ekiris al Tark, estis klaraere kaj varme, kiel kutime sur Marso, krom dum la ses semajnoj, kiam la neĝo degelas ĉe la polusoj. Mi serĉis por Deja Toris en la amaso de forirantaj ĉaroj, sed ŝi turnis la ŝultron al mi, kaj mi povis vidi la ruĝiĝon sur ŝiaj vangoj. Malsaĝe mi silentis, kiam eblis al mi pledi senscion pri mia kulpo, almenaŭ la gravecon de ĝi, kaj tiel efektivigi almenaŭ duonan reakordiĝon. Mia devosento ordonis, ke mi prizorgu ŝian komforton, tial mi rigardis en ŝian ĉaron kaj rearanĝis ŝiajn silkojn kaj peltojn. Farante tion, mi rimarkis kun terursento, ke ŝi estas ligita per ĉenaro sur la maleolo al la flanko de la ĉaro.

”Kion signifas tio?” mi kriis al Solla.

”Sarkoja opiniis, ke plej bone estos fari tion, ” ŝi respondis, montrante per la vizaĝesprimo sian malaprobon pri la faritaĵo.

Ekzamenante la ĉenaron mi vidis, ke ĝi estas fiksita per granda risorta ŝloso.

”Kie estas la ŝlosilo. Solla? Donu al mi.”

”Sarkoja portas ĝin, Johano Carter, ” ŝi respondis.

Mi turnis min sen plua parolo kaj iris al Tars Tarkas, al kiu mi fortege esprimis min kontraŭ la nenecesaj kaj kruelaj humiligoj, kiujn oni trudadas al Deja Toris.

”Johano Carter, ” li respondis, ”se iam vi kaj Deja Toris fuĝos, tio okazos dum tiu ĉi vojaĝo al Tark. Ni scias, ke vi ne fuĝos sen ŝi. Vi montris, ke vi estas bravega batalanto, kaj ni ne volas kateni vin, do, ni tenas vin ambaŭ per la plej facilaj rimedoj, kiuj samtempe estos sekuraj. Mi finis paroli.”

Mi konstatis tuj la konsekvecon de lia argumento, kaj sciis, ke estus senutile kontraŭbatali lian decidon, sed mi petis, ke oni forprenu de Sarkoja la ŝlosilon, kaj ordonu al ŝi estonte ne ĝeni al kaptitinon.

”Tiom, Tars Tarkas, faru por mi, reciproke por tiu amikeco kiun, konfesinde, mi sentas por vi.”

”Amikeco?” li respondis. ”Ne ekzistas tia afero, Johano Carter. Tamen, via volo estu. Mi ordonos al Sarkoja, ke ŝi ne plu genu la knabinon, kaj mi mem gardos la ŝlosilon.”

”Krom se vi volas, ke mi mem akceptu la respondecon, ” mi diris, ridetante.

Li rigardis al mi longe kaj intenceme antaŭ ol paroli.

”Se vi donus al mi vian honorvorton, ke nek vi nek Deja Toris provos fuĝi ĝis post kiam ni atingos la kortegon de Tal Hajus, vi povus ricevi la ŝlosilon kaj ĵeti la ĉenaron en la riveron Iss.”

”Pli bone estos, se vi mem gardos la ŝlosilon, Tars Tarkas, ” mi respondis.

Li ridetis, kaj plu ne parolis, sed tiun nokton, kiam ni haltis por tranokti, mi vidis lin malligi per propraj manoj la katenojn de Deja Toris.

Malgraŭ lia tuta malvarma kruelemo, troviĝis en Tars Tarkas trajto homeca, kiun li ĉiam penis subpremi. Ĉu ĝi estis restaĵo de ia homa instinkto, reveninta de ia praavo por hanti lin pri la abomeneco de la moroj de lia popolo? Kiam mi iris al la ĉaro de Deja Toris, mi pasis apud Sarkoja, kaj ŝia nigra, veneneca rigardo al mi estis ja la plej dolĉa el balzamoj. Kiom ŝi malamis min!

Post kelkaj minutoj mi vidis ŝin parolanta kun iu militisto nomata Zad – grandstatura, fortika krudulo, kiu tamen neniam sukcesis mortigon inter la ĉefuloj, kaj tial estis ankoraŭ omad, tio estas, viro kun nur unu nomo; duan nomon li povis gajni nur kune kun la metalo de iu ĉefulo. Tio estis la moro, per kiu mi rajtis elekti el la nomoj de la du ĉefuloj mortigitaj de mi; fakte, iuj militistoj jam nomis min Dolar Sojat, kunigante la du familiajn nomojn de la mortigitoj.

Dum Sarkoja parolis kun Zad, li kelkfoje rigardis al mi, dum ŝajne ŝi volis forte persvadi lin al ia agado. Tiutempe mi malmulte atentis la aferon, sed la postan tagon mi havis bonan kaŭzon por rememori, kaj konstati la profundecon de la malamo de Sarkoja, kaj la ekstremaj rimedoj, kiujn ŝi kapablas uzi por venĝi sin kontraŭ mi.

Deja Toris denove emis eviti min en tiu vespero; malgraŭ tio, ke mi diris ŝian nomon, ŝi nek respondis, nek konfesis per plej eta palpebrumo, ke ŝi konstatas mian ekziston. En tiaj cirkonstancoj mi agis kiel agus plej multaj amantoj; mi provis komunikiĝi kun ŝi per komuna intimulo. Mi alparolis al Solla en alia parto de la tendarejo.

”Kio estas pri Deja Toris? Kial ŝi rifuzas paroli al mi?”

Solla mem ŝajnis perpleksata, kvazaŭ tiaj strangaj sintenoj de du homoj estus tute ekster ŝia kompreno, kiel fakte ili ja estis.

”Ŝi diras, ke vi kolerigis ŝin, kaj nur tion ŝi konsentas diri, krom ke ŝi estas filino de jedulo, kaj nepino de jedakulo, kaj tamen estas humiligita de ulaĉo, kiu ne povus poluri la dentojn de la sorako de ŝia avino.”

”Kaj kio estas sorako, Solla?” mi demandis post iom da pripenso pri ŝia raporto.

”Eta besto, tiel granda kiel mia manplato, por la ruĝaj Marsaninoj ili estas ludbestoj.”

Ne kapabla poluri la dentojn de la sorako de ŝia avino! Evidente estis, ke Deja Toris tre malalte taksas min; tia estis mia penso. Cetere, la parolturno ridigis min; ĝi tiel similis nian frazon, ”ne taŭga eĉ por poluri ŝiajn ŝuojn, ” ke mi sentis nostalgion. Kaj subite ekestis en mia menso pensaro tute nova. Mi komencis scivoli, kion miaj propraj familianoj faras en la hejmo. Dum multaj jaroj mi ne renkontis ilin. En la ŝtato Virginio troviĝis familio kun la nomo Carter, kiu estis parenca al mi; oni diris, ke mi estas praonklo ilia. Ie ajn mi povis bone ŝajnigi min, laŭ aĝo, inter dudek kvin kaj tridek, kaj tio ŝajnis al mi ĉiam kiel eble plej malkongrua, esti praonklo, ĉar miaj pensoj kaj sentoj estis kvazaŭ de knabo. En la familio estis du infanetoj, kiujn mi tre amis, kiuj siavice kredis, ke en la tuta mondo neniu estas tiel ŝatinda, kiel ilia onklo Joĉjo; mi povis vidi ilin klare, dum mi staris tie sub la lunlumita ĉielo de Barsumo, kaj mi sopiris al ili, kiel neniam antaŭe mi sopiris al ajnaj homoj. Laŭ temperamento vagulo, mi neniam estis plene kompreninta la veran signifon de la vorto ”hejmo”, sed la grandega salono de la familio Carter estis ĉiam simbolinta por mi ĉion, kion mi povis kompreni pri hejmeco, kaj nun mia koro turnis sin al ĝi, for de la malvarmaj kaj malamikaj popoloj, inter kiuj mi trovis min.

Ja estas vere, ke ankaŭ Deja Toris malestimas min! Mi estas por ŝi ulaĉo ne taŭga eĉ por poluri la dentojn de la kato de ŝia avino.

Poste la humura flanko de la afero trafis mian menson, kaj ridante mi prenis miajn silkojn kaj peltojn kaj dormis sur la lunlumita tero la dormon de laca kaj sana militisto.

Ni ekiris en la proksima mateno je frua horo, kaj dum la marŝado haltis nur unufoje antaŭ la nokto. Nur du epizodetoj interrompis la tedan tagon. Ĉirkaŭ tagmezo ni vidis, malproksime je nia dekstro, ion kio evidente estas kovilo, kaj Lorkas Tomel ordonis al Tars Tarkas, ke li priesploru ĝin. Tiu ĉi grupigis dekon da militistoj, inkluzive de mi, kaj ni kuris transen al la velurtapiŝo de musko, ĝis la eta enfermaĵo.

Ja estis kovilo, sed la ovoj estis tre malgrandaj, kompare kun tiuj, kiuj estis elkoviĝantaj en la tempo de mia alveno sur Marson.

Tars Tarkas deiĝis de sia besto, kaj detale ekzamenis la enfermaĵon. Fine li anoncis, ke ĝi apartenas al la verdaj homoj de Varhun, kaj ke la cemento, per kiu oni faris la finan fermon, apenaŭ estas seka.

”Ili estas antaŭ ni je nur unutaga marŝado, ” li elkriis, kun batalema lumo saltanta en la okuloj.

La laboro pri la kovilo ja ne okupis multan tempon. La militistoj rompis la eniron, kaj du el ili, enrampinte, baldaŭ per siaj mallongaj glavoj detruis ĉiujn ovojn. Resuri ĝinte sur niaj bestoj, ni rapide realiĝis al la kavalkado.

Dum ni rajdis, mi kaptis la okazon demandi al Tars Tarkas, ĉu la Varhunanoj, kies ovojn ni detruis, estas pli malgranda popolo laŭ staturo ol liaj Tarkanoj.

”Mi rimarkis, ke iliaj ovoj estas pli malgrandaj ol tiuj en via kovilo, ” mi aldonis.

Li klarigis, ke la ovoj estis ĵus metitaj en la kovilon, kaj estus kreskintaj, same kiel ĉiuj verdMarsanaj ovoj, dum la kvin jaroj en la kovilo, ĝis la grando de tiuj, kiujn mi vidis dum mia unua tago sur Barsumo. Tio ja estis interesa, ĉar ĉiam estis enigme por mi, ke la verdMarsaninoj, kvankam grandstaturaj, povis krei la grandegajn ovojn, el kiuj venas infanoj altaj je pli ol metro. Fakte, la ĵus demetita ovo estas nur iom pli granda ol ordinara ansera ovo, kaj ĉar ĝi komencas kreski nur kiam ĝi estas trafita de la sunlumo, la ĉefuloj malmulte devas labori por porti centojn da ili, unuope, de la konservaj kavernoj ĝis la koviloj.

Baldaŭ post la epizodeto pri la ovoj de la Varhunanoj ni haltis por doni ripozon al niaj rajdbestoj, kaj dum la halttempo okazis la dua interesa afero. Mi estis okupata pri transigo de miaj rajdtukoj de unu toato al alia (mi kutimis dividi inter ili la laboron de la tago), kiam Zad alproksimiĝis, kaj sen ajna parolo frapegis mian toaton per sia glavo.

Ne necesis por mi lernolibro pri verdMarsana etikedo por scii la ĝustan respondon. Fakte, mi estis tiel kolerega, ke apenaŭ mi ne tiris mian pistolon por tiumomente mortigi lin; sed li staris preta kun sia longa glavo, kaj mi povis eliĝi nur similan armilon mian, por renkonti lin en justa batalo per la speco de armilo elektita de li. Ankaŭ oni rajtas uzi malpli potencan armilon, ol tiu elektita; do, mi rajtis uzi mian mallongan glavon, mian ponardon, mian hakilon, aŭ se mi volus miajn pugnojn, nur mi ne rajtis uzi pulvopafilon aŭ lancon, dum li tenas nur glavon.

Mi elektis armilon similan al lia, ĉar mi sciis, ke li estas fiera pri sia kompetenteco pri ĝi, kaj mi volis, se mi venkus lin, venki per lia preferata armilo. La batalo, kiu okazis, longe daŭris, kaj malfruigis je tuta horo nian remarŝadon. La tuta komunumo ĉirkaŭis nin, lasante liberan spacon de tridek metroj laŭ diametro por nia batalo. Zad unue alkuregis min fojon post fojo, kiel bovo alkuregus lupon, sed mi estis tro rapida kontraŭ li, kaj ĉiufoje mi flankenpaŝis de liaj alkuroj, kaj lasis lin ekpuŝi sin preter min, pikante lian brakon aŭ kruron per mia glavo. Baldaŭ li estis sanganta el seso da vundetoj, sed mi ne povis trovi okazon fari gravan pikegon. Tiam li ŝanĝis taktikon, batalante singardeme kaj lerte, kaj penis science fari tion, kion li ne sukcesis fari per kruda forto. Mi konfesu, ke li estis brila uzanto de la glavo, kaj nur mia pli granda eltenemo kaj mia pli granda facilmoveco (pro la malplia gravito sur Marso) ebligis al mi tiel brave kontraŭstari lin.

Ni movigis laŭ cirkloj dum kelka tempo, sen multe difekti unu la alian, dum la longaj, rektaj, kudrilsimilaj glavoj brilis en la sunlumo, kaj tintis en la silento, kunfrapi ĝante je ĉiu efika deturno. Fine Zad, konstatante, ke li laciĝis pli multe ol mi, evidente decidis alproksimiĝi kaj fini la batalon.

En la momento, kiam li alkuregis min, blindiga lumbrilo trafis miajn okulojn. Mi ne povis vidi lian alproksimi ĝon, kaj povis nur senrigarde salti flanken, penante fuĝi la grandan klingon, kiun image mi jam povis senti en mia korpo. Ŝajnis, ke mi nur parte sukcesas, ĉar pika doloro sentigis sin en mia maldekstra ŝultro; sed subite mi vidis ion, kio bone rekompencis la vundon kaŭzitan de mia dummomenta blindeco.

Sur la ĉaro de Deja Toris staris tri homoj, rigardantaj la batalon super la kapoj de ĉiuj Tarkanoj. Ili estis Deja Toris, Solla kaj Sarkoja, kaj kiam mia forflugema rigardo trafis ilin, prezentiĝis eta bildo, kiu restos gravurita en mia menso ĝis la tago de mia morto. Dum mia rigardo, Deja Toris turnis sin al Sarkoja kun la furiozeco de juna tigrino, kaj frape forigis ion el ŝia suprenlevita mano, ion, kio brilis en la sunlumo, dum ĝi turniĝe falis al la tero. Tiumomente mi eksciis, kiel mi blindiĝis en tiu kriza momento de la batalo, kaj kiel Sarkoja trovis rimedon por mortigi min, sen mem fari la mortigan agon.

Ion alian mi vidis ankaŭ, ion, kio preskaŭ perdigis al mi la vivon ĝuste tiam kaj tie, ĉar ĝi por ereto da tempo forgesigis min pri mia kontraŭulo.

Kiam Deja Toris frape forigis la speguleton el la mano de Sarkoja, tiu ĉi, kun vizaĝo aĉkolora pro malamo kaj kolero, eligis ponardon kaj frapis fortege al Deja Toris; kaj tiumomente Solla, nia kara kaj fidela Solla, saltis inter ilin. Mi vidis la ponardegon iranta al ŝia protektanta brusto.

Mia kontraŭbatalanto reatakis min, kaj mi devis redoni al li mian intereson, sed mia menso apenaŭ atentis la batalon. Ni fojon post fojo kuris furioze unu al la alia.

Subite, sentante ke la pinto de lia glavo estas ĉe mia brusto, kaj ne estas deturnebla, mi ĵetis min al li kun etendita glavmano kaj per la tuta pezo de mia korpo, decidinte, ke mi ne mortos sola. Mi sentis la ŝtalon ŝire penetri mian bruston, ĉio iĝis nigra antaŭ mi, mia kapo turni ĝis, kaj la genuoj cedis sub mi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.