Wyjście Spis treści Poprzedni Następny Prezentowane materiały są przeznaczone dla uczniów szkół ponadgimnazjalnych. Opracowanie HTML: mgr Jerzy Wałaszek, wersja 1.0 |
©2009 mgr Jerzy Wałaszek |
Al la Elementa Kurso
Leciono: 16 17
18 19 20 21
22 23 24 25
La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj
Zestawienie przyimków
al – do, ku anstataŭ – zamiast antaŭ – przed apud – obok ĉe – przy, u ĉirkaŭ – wokoło da –(p. ilościowy) de – od, przez dum – podczas ekster – zewnątrz el – z (czegoś) | en – w, do ĝis – do, aż do inter – między je –(nieokreślony) kontraŭ – przeciw krom – prócz kun – z (kimś, czymś) laŭ – według malgraŭ – pomimo per – przez, za pomocą po – po (ilość) | por – dla, za post – po, za preter – mimo, obok pri – o pro – z powodu sen – bez sub – pod super – ponad, nad sur – na tra – przez (wskroś) trans – przez (ponad), za, poza |
Wymienione przyimki z wyjątkiem "da" i "je" mogą być również używane jako przedrostki lub samodzielne wyrazy, np. aldoni – dodać, anstataŭi – zastąpić, antaŭnomo – imię.
Po wszystkich przedimkach kładzie się mianownik (1 przypadek). Przyimki oznaczone kolorem niebieskim z wytłuszczeniem mogą łączyć się także z biernikiem (4 przypadek), jeśli oznaczają ruch w jakimś kierunku.
vulpo – lis lupo – wilk cikonio – bocian plado – półmisek beko – dziób guto – kropla vazo – naczynie truo – otwór, dziura butontruo – dziurka od guzika koko – kogut kokino – kura konato – znajomy surprizo – niespodzianka kuzo – kuzyn temo – temat listo – lista kandidato – kandydat lingvistiko – językoznawstwo, lingwistyka talento – talent, nadzwyczajne zdolności poeto – poeta romanverkisto – powieściopisarz filiko – paproć fantomo – mara, widmo, fantom estaĵo – istota branĉo – gałąź aforismo – aforyzm ekzameno – ekzamin plata – płaski |
porcelana – porcelanowy pala – blady ruza – chytry, przebiegły ĝusta – właściwy urĝa – nagły, pilny konkursa – konkursowy detala – szczegółowy eta – drobny, mały preta – gotowy provi – próbować pruvi – dowodzić czegoś, dowieść deveni – pochodzić foriri – odejść anstataŭi – zastąpić perei – zginąć nutri – żywić teruriĝi – przestraszyć się alpremiĝi – przycisnąć się forŝiri – zerwać estingiĝi – gasnąć ĉasi – polować rosti – smażyć, piec honti – wstydzić się defendi – bronić, chronić vane – na próżno sekrete – potajemnie ju pli... des pli...– im więcej... tym wiecej... |
La Vulpo kaj la Cikoniino
Sinjoro Vulpo renkontis iam sur la strato fraŭlinon Cikoniino kaj invitis ŝin por vespermanĝo. La longkola fraŭlino akceptis plezure lian inviton kaj vespere ŝi alflugis la hejmon de la ruza invitinto. La vulpo ŝin tre afable akceptis:"Ho, fraŭlino, kiel mi estas ĝoja, vidi vin tie ĉi! Vi vere faras al mi tre grandan honoron. Sidiĝu, mi petas, jen estas la seĝo". La vespermanĝo estis simpla. Supo estis alportata sur granda plado. La Vulpo per sia lango englutis la tutan supon rapide, sed la Cikoniino per sia longa beko ne povis kapti eĉ unu guton da supo, ĉar la plado estis tro plata.
Ŝi estis tre malkontenta, sed ne montris sian malkontentecon. Ŝi paroladis kaj ŝercadis gaje, kaj ĉe la fino de l'vespero ŝi diris al la Vulpo:"Kara sinjoro, mi estas ĉiam sola hejme kaj tio ne estas tre gaja. Ĉu vi farus al mi la grandan plezuron, tagmanĝi morgaŭ kun mi? Vi estis tiel afabla al mi, ke mi multe deziras akcepti vin ankaŭ en mia hejmo".
La Vulpo multe ĝojis:"Mil dankojn, fraŭlino, certe mi venos kun la plej granda plezuro. Je kioma horo?"
"Je la unua posttagmeze mi atendos vin", respondis la Cikoniino, kaj ŝi adiaŭdiris:"Ĝis revido!"
La postan tagon la Vulpo ripozis la tutan matenon.
"Kial mi laboru kaj laciĝu, ĉesante kokinojn?" li pensis,"Ja Cikoniino estas riĉa, kaj mi certe havos bonegan manĝon."
Tre malsata li alvenis en la hejmon de la Cikoniino jam duonan horon antaŭ la ĝusta tempo."Ho, kia surprizo" ekkriis la Cikoniino, malfermante la pordon,"mi multe ĝojas, ke vi venis tiel frue; la tagmanĝo estas tute preta".
Bonan odoron de rostita viando flaris la Vulpo kun antaŭĝojo. Ambaŭ sidiĝis ĉe bela tableto, kaj oni alportis la viandon. Ĝi estis en granda, alta porcelana vazo kun la plej delikataj ornamentaĵoj."Tiu ĉi vazo devenas el malproksima lando"– klarigis la Cikoniino –"kuzino mia ĝin al mi donacis. Ekmanĝu, sinjoro Vulpo, ekmanĝu, mi mem rostis la viandon".
Sed jam la Vulpo, pala kaj hontata, sidis malgaje. La kolo de la vazo estis tiel mallarĝa kaj longa, ke li ne povis atingi la viandon, kaj li vane provis enmeti sian nazegon en la truon de l'vazo.
Dume la Cikoniino per sia longa beko rapide manĝis la tutan viandon. La Vulpo ne atendis la finon de l'tagmanĝo. Li diris "Pardonu min, fraŭlino, sed mi havas gravan aferon tre urĝantan, kaj mi devas foriri". Li kuris kaj kuradis la tutan posttagmezon kaj estis tiel kolera kaj hontata, ke li ne vidis ĉiujn kokinojn, kiuj ridis pri li pasanta. Kiam la nokto venis, la Cikoniino estis ankoraŭ ridanta en sia hejmo.
(Laŭ Dro Edmond Privat)
Letero al eksterlanda samideano
Krakovo, la 21-an de marto 1957
Estimata Samideano!
Vian adreson mi trovis en belege ilustrita monata gazeto "La Praktiko", kiun abonas mia konatino. Sendante al Vi mian leteron mi demandas Vin, ĉu vi ne volus korespondi kun mi perletere. Mi ne estas tre sperta esperantisto, tamen mi tre ŝatas korespondi pri diversaj temoj kaj mi interesiĝas precipe pri Esperanta literaturo. De post unu jaro mi lernas ĉi tiun lingvon kaj mi vidas, ke ĝi estas tre riĉa kaj bela. Mi bedaŭras, ke mi ne povas tiel flue paroli ĉi tiun lingvon kiel aliaj esperantistoj, sed mi estas tre kontenta, ĉar mi skribas preskaŭ senerare kaj legas diversajn gazetojn kaj librojn sen vortaro. Mia profesoro opinias min la plej bona kaj diligenta liceano, ankaŭ la plej talenta esperantisto en la klaso.
Post sukcesa maturekzameno, kiu okazos komence de junio, mi enskribigos min en la liston de kandidatoj al konkursa ekzameno en universitato. Mi estas studonta lingvistikon, ĉar mi havas talenton por ĉi tiu scienco. En pasintaj jaroj mi lernis latinan lingvon kaj el modernaj lingvoj la anglan kaj francan. Sed ĉi tiuj lingvoj ne estas same facilaj kiel Esperanto, kiu povas bone anstataŭi ĉiujn aliajn lingvojn.
Ĉu Vi interesiĝas pri niaj grandaj poetoj kaj romanverkistoj? Se ĉi tiu temo interesas Vin, mi povas en miaj venontaj leteroj sendi al Vi pli detalajn informojn pri ili. Ĉu Vi legis jam iun verkon de Julio BAGHY, kiu apartenas al la plej talentaj verkistoj de nuna tempo? Mi tre rekomendas al VI lian belegan kaj kortuŝan verkon "La vera koro".
Atendante Vian baldaŭan respondon, kaj antaŭ ĉio kelkajn
informojn pri Via persono,
mi salutas Vin
samideane – N. N.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.