Al la Elementa Kurso
Leciono: 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

18. DEKOKA LECIONO

A. GRAMATIKO

Liczebniki

Oprócz liczebników wymienionych w lekcji 12-tej, mamy jeszcze następujące:

Liczebniki podziałowe – tworzy się przy pomocy wyrazu "po", jak w języku polskim, np. po unu – po jednemu, po kvin – po pięć itd. Mi donis al ĉiu kolego po dek poŝtmarkoj.

Liczebniki ułamkowe – powstają przez dodanie przyrostka "on", np. duono – połowa, duona – połowiczny, duone – połowicznie, tri kvaronoj – trzy czwarte itd.

Liczebniki wielorakie – powstają przy pomocy przyrostka -obl-, np. unuobla – pojedynczy, duobla – podwójny, kvinoble – pięciokrotnie. mają zastosowanie w mnożeniu: dekoble dek estas cent.

Liczebniki zbiorowe – otrzymują przyrostek -op-, np. iri triope – iść w trójkę, ilia kvaropa alveno – ich przybycie we czwórkę.

Zaimki i przysłówki

Do zaimków i przysłówków nieokreślonych należą jeszcze następujące z oddzielnym wyrazem "ajn":

kiu ajn
kio ajn
kia ajn
kie ajn
kien ajn
kiam ajn
kiom ajn
kies ajn







ktokolwiek
cokolwiek
jakikolwiek
gdziekolwiek
dokądkolwiek
kiedykolwiek
ilekolwiek
czyjkolwiek
iu ajn
io ajn
ia ajn
ie ajn
ien ajn
iam ajn
iom ajn
ies ajn







ktośkolwiek
cośkolwiek
jakiśkolwiek
gdzieśkolwiek
dokądśkolwiek
kiedyśkolwiek
ileśkolwiek
czyjśkolwiek

B. VORTOJ

Kristo – Chrystus
Kristnasko – Boże Narodzenie
Pasko – Wielkanoc
Pentekosto – Zielone Świątki
antaŭkristnaska vespero – wigilia
abio – jodła
bombono – cukierek
kandelo – świeca
paketo – paczka
glitilo – łyżwa
ganto – rękawiczka
provinco – prowincja
bieno – majątek ziemski
dispono – dyspozycja
frosto – mróz
glitkurejo – ślizgawka
plenkreskulo – dorosły
figuro – figura
bankiero – bankier
kanapo
 – kanapa
sanstato – stan zdrowia
apoteko – apteka
recepto – recepta, przepis
peceto – kawałeczek
honorario – wynagrodzenie, honorarium     
restoracio – restauracja
milda – łagodny
glata – gładki
konvena – stosowny, odpowiedni
bondeziri – składać życzenia
ŝarĝi – obciążać, naładować
migri – wędrować
vagi – włóczyć się, błąkać się
transporti – przenosić na inne miejsce
cedi – ustąpić
ronki – chrapać
kovriĝi – pokryć się
gliti, glitkuri – ślizgać się
moviĝi – poruszać się
alvoki – wezwać
malsuprenveturi – zjeżdżać na dół
esplori – badać
malŝati – gardzić
kuŝadi – wylegiwać się
enmanigi – wręczać
miri – dziwić się
postuli – żądać
opinii – mniemać, sądzić
siavice – ze swej strony
sendube – bez wątpienia
senprokraste – bezzwłocznie
ne pli frue ol – dopiero, nie wcześniej niż
krom – oprócz
trankvile – spokojnie
ambaŭ – obydwa, oba

 

C. EKZERCOJ

obrazek

Kristnasko – familia festotago

La ĉefaj festotagoj estas: Kristnasko, Pasko kaj Pentekosto. La plej agrablaj kaj gravaj por ĉiu familio estas sendube la Kristnaskaj festotagoj. Precipe tre ĉarma kaj tre kortuŝa estas la antaŭkristnaska vespero. Je la sesa horo, kiam aperos sur la ĉielo la unua stelo, la domanoj, kiuj ajn ili estas, kolektiĝas ĉe blankkovrita tablo, kaj ĉiu bondeziras reciproke unu la alian. Post abunda vespermanĝo la salonaj pordoj malfermiĝas kaj antaŭ la enirantaj hejmanoj staras bela abieto, ŝarĝita per multegaj ornamaĵoj, pomoj, bombonoj kaj aliaj sukeraĵoj. La arbeton lumigas multaj diverskoloraj kandeletoj. Sub la abieto kuŝas donacoj por ĉiuj familianoj. kaj eĉ hejmanoj. La patrinjo disdonas la paketojn as siaj karuloj, kaj ĉiuj babilas, ĝojas kaj ridas. En pasinta jaro mi ricevis de la patro belan poŝtranĉilon kaj de la patrinjo du librojn kun ilustraĵoj. Mia fratino Zonjo ricevis glitŝuojn kaj vintrajn gantojn. Mi ne memoras, kion ricevis la aliaj, sed mi scias nur, ke ĉiuj el ni estis tre feliĉaj kaj tiun ĉi vesperon ni tre malfrue enlitiĝis.

 

La gastama provinco

Migranta komercisto estis vojaĝanta en provinco. Ĉirkaŭvaginte la tutan tagon, li venis iun vesperon laca kaj dormema al malgranda bieno, kie estis loĝanta geedzparo kun siaj ses infanoj. Petinte la permeson tranokti tie, li tuj ricevis ĝin. Vespermanĝante la komercisto rimarkis, ke la patrino metas la infanojn po du en la liton. Kiam la unua paro estis ekdorminta, oni transportis ilin sur la plankon kaj nova paro ricevis lokon en la lito. Ekdorminte, ili siavice devis cedi ĝin al la lasta paro. Kiam ĉiuj infanoj estis jam tiamaniere ekdormintaj, la mastro diris al la fremdulo:

"Bonvolu, nun la lito estas je via dispono!"

La komercisto kuŝiĝis kaj tuj ekdormis. Matene vekiĝinte, li trovis sin kuŝanta sur la planko apud la infanoj, kaj en la lito estis trankvile ronkantaj la ambaŭ gemastroj.

 

D. POR ESPERANTIGO


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.