Wyjście Spis treści Poprzedni Następny Prezentowane materiały są przeznaczone dla uczniów szkół ponadgimnazjalnych. Opracowanie HTML: mgr Jerzy Wałaszek, wersja 1.0 |
©2009 mgr Jerzy Wałaszek |
Al la Elementa Kurso
Leciono: 16 17
18 19 20 21
22 23 24
25
La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj
(Laŭ Seppik, Glück kaj Willems)
Pri la difina artikolo "la"
Nedifina artikolo en Esperanto ne ekzistas. Volante speciale akcenti nedefinitecon, oni uzas la nedefinan vorton "iu": En iu gazeto mi legis tion.
La difina artikolo estas uzata:
Artikolo ne estas uzata:
La artikolo ne estas superflua balasto, kiel eble opinias slavoj kaj aliaj, en kies gepatra lingvo ĝi mankas, sed ĝo estas nepre necesa por la klareco kaj precizeco de la esprimoj, al kiuj ĝia uzo aŭ neuzo donas ofte tutan alian sencon.
Pri la prepozicioj
Ĉiuj prepozicioj (al, kun, pri k.t.p.) per si mem regas ĉiam nominativon. Kelkfoje kun la prepozicioj estas uzata ankaŭ akuzativo, sed tio ne dependas de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj, kaj en tiaj okazoj akuzativo estas uzata ankaŭ sen prepozicio.
Al senakuzativaj prepozicioj apartenas: al, ĝis, de, el, da, pri, pro, por, per, kun, sen, je, dum, laŭ, malgraŭ.
La verba sistemo
En Esperanto estas por ĉiuj verboj nur unu konjugacio.
En la Esperanta verbsistemo montriĝas:
Verboj povas esti:
Nur malgranda parto de la verboj estas netransitivaj, dum la plej multaj estas transitivaj kaj ili havas rektan objekton. La rekta objekto de la transitivaj verboj havas la finaĵon "n". La subjekto havas ĝin neniam.
artikolo – przedimek, artykuł speco – gatunek, rodzaj rango – ranga, stopień, godność substanco – substancja ŝtalo – stal balasto – balast, obciążenie slavo – słowianin senco – sens, znaczenie sistemo – system, układ planowy popolamaso – tłum reputacio – reputacja, dobra sława deveno – pochodzenie fabelo – baśń Homero – Homer paŝtisto – pasterz ŝafaro – trzoda owiec deklivo – stok, pochyłość saĝulo – mędrzec lingvaĉo – gwara, żargon barbaro – barbarzyńca miksaĵo – mieszanina interfrakaso – gmatwanina bakterio – bakteria skarlatino – szkarlatyna, płonica morbilo – odra tifo – tyfus tuberkulozo – gruźlica organismo – organizm veneno – trucizna vinbero – winogrono rizo – ryż terpomo – ziemniak kampofrukto – płód rolny efiko – skutek malliberejo, kaptitejo – więzienie krimfaro – czyn zbrodniczy |
sekvo – następstwo frenezo – obłąkanie agrikulturo – rolnictwo faruno – mąka ebriulo – pijak specialeco – specjalność kaliko – kielich ĝermo – zarodek mensogo – kłamstwo konsumado – spożywanie sobreco – trzeźwość ebireco – pijaństwo ministro – minister koto – błoto antikva – starożytny herboriĉa – żyzny rava – czarowny melodia – melodyjny respektinda – czcigodny serioza – poważny sovaĝa – dziki sennombra – niezliczony venera – weneryczny bongusta – smaczny malriĉiĝinta – zubożały idiotiĝinta – zidiociały diabla – diabelski trompa – oszukańczy, złudny modera – umiarkowany honesta – uczciwy histeria – histeryczny fia – podły balta – bałtycki rompebla – łamliwy travidebla – przeźroczysty superflua – zbyteczny, nadmierny |
temi pri – mieć za temat diferenci – różnić się diferencigi – rozróżniać mezuri – mierzyć traiĝi – przedostać się bori – świdrować, wiercić otwór sufiĉi – wystarczać persisti – nalegać, wytrwać mediti – rozmyślać toleri – znosić, tolerować triumfi – triumfować ĉesigi – przerwać, powstrzymywać mutigi – kazać milczeć enŝprucigi – zastrzyknąć konvulsi – dostać konwulsji alkutimiĝi – przyzwyczaić się transdoni – przekazywać tremi – trząść się balbuti – bełkotać |ebriiĝi – upijać się ruinigi – ruinować inciti – podniecać plivigligi – ożywiać stimuli – podniecać beni – błogosławić detrui – zburzyć infekti – zarażać senĉese – nieustannie venke – zwycięsko plejgrandparte – po największej części fikse – stale iom post iom – stopniowo, powoli, po trochu ĉu do – czyż ja – przecież konscie – świadomie |
La stranga pordo
Viro iutage mezuris la pordon de la vilagxa drinkejo. Li mezuris kaj kalkulis, mezuris denove kaj denove kalkulis. Dume popolamaso kolektigxis kaj rigardis la viron kaj liajn mezuradojn. Li ne estis nekonata viro, sed la plej malbona drinkulo de la loko. Fine li diris al si mem:"Kia stranga pordo! Ĝi estas nur du metrojn alta kaj unu metron larĝa. Mi iam havis belegan hejmon, belajn grenkampojn kaj herbejojn, ili iris la saman vojon. Kaj tamen la pordo estas nur du metrojn alta kaj unu metron larĝa! Ĉio, kion mi posedis iam: bonstato, reputacio, honoro, saneco – ĉio traiĝis tra ĉi tiu pordo. Estas nur mi, kiu jam ne povas eniri tra ĝi, ĉar mi ne havas plu monon".
Stefano Żeromski pri alkoholismo
Stefano Żeromski, unu el niaj plej grandaj romanverkistoj, esprimis en sia romano "Rozo" tian opinion pri alkoholismo:
"Unu mi konsilas al vi: neniam prenu brandon en vian buŝon. Ĉio, kion faras la nobla homo, devas elflui el sobreco de penso kaj el neincitita sento. Kio ajn estiĝas ĉe helpo de brando estas malhonesta, malnobla, malproduktema, malcela, malspirita, histeria kaj plej ofte fia!"
La deveno de l'arta muziko
(greka fabelo)
En antikvaj tempoj, longe antaŭ Homero, vivis juna paŝtisto, kiu paŝtis sian ŝafaron sur la herboriĉaj deklivoj de Parnaso. Iun tagon li tranĉis kanon, boris en ĝi truetojn kaj eltiris el ĝi sonojn de rava dolĉeco. Ĝoje li invitis siajn amikojn, ke ili faru la samon. Sed ili mokis lin:"Ĉu ne sufiĉas la kanto de l'birdoj kaj la melodia voĉo de l'junulinoj? Por kio ni bezonas novan muzikon?" Sed la paŝtisteto persistis kaj la junaj paŝtistoj el Parnaso iris por demandi la saĝulojn de Grekujo."Ho, respektindaj saĝuloj", ili diris,"ĉu ebla estas arta muziko?" Kaj la respektindaj saĝuloj post longa medito, karesante siajn blankajn barbojn, respondis fine per serioza voĉo:"Ne, paŝtistoj, tia muziko estas neebla, ĉar ĝi neniam ekzistis, kaj eĉ, se ĝi estus ebla, ĝi estus kiel la lingvaĉo de l'barbaroj – nur sovaĝa miksaĵo, interfrakso de sonoj, netolerebla por ĉiu delikata orelo".
Triumfante revenis la paŝtistetoj al sia ŝafaro kaj denove mokis sian tro genian kamaradon. Sed obstina li restis. Senhalte li tranĉis kanojn kaj senĉese invitadis al ludo siajn kunulojn. Fine ili konsentis kaj el la boritaj kanoj ankaŭ siavice eligis sonojn de rava dolĉeco...
Tiel naskiĝis la arta muziko. Ĝi ne ĉesigis la kanton de l'birdoj, ĝi ne mutigis la melodian voĉon de l'junulinoj. Ĝi vivas, saĝuloj de Grekujo, kaj tiel longe ĝi vivos, kiel longe ekzistos homoj.
Simile ankaŭ nia Esperanto ne detruos niajn naciajn lingvojn kaj tamen ĝi vivos por la bono de l'homaro. Tian opinion esprimis prof. Theophile CART, la prezidanto de la Esperantista Akademio en Parizo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.