Al la Elementa Kurso
Leciono: 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

23. DUDEKTRIA LECIONO

A. GRAMATIKO

Pri vortklasoj kaj literoj

(laŭ Seppik – La tuta Esperanto)

La lingvo konsistas el vortoj, kiuj dividiĝas je 9 klasoj. Al ili apartenas:

1) Substantivoj,kiuj nomas obiektojn, estaĵojn, ideojn, k.t.p.– ili ricevas la finaĵon -o.
2) Adjektivoj, kiuj indikas kvaliton aŭ econ – ili havas la finaĵon -a.
3) Verboj, kiuj esprimas agon aŭ staton kaj finiĝas je:-as,-is,-os,-us,-i kaj -u.
Participaj formoj ricevas en aktivo sufiksojn:-ant,-int,-ont, en pasivo sufiksojn:-at,-it,-ot.
4) Pronomoj,kiuj anstataŭas substantivojn kaj adjektivojn.
5) Numeraloj,kiuj indikas nombron aŭ kvanton.
6) Adverboj, kiuj precizigas verbojn, adjektivojn kaj aliajn adverbojn kaj indikas lokon, direkton, tempon kaj manieron. La derivataj adverboj havas finaĵon -e.
7) Prepozicioj,kiuj neniam estas uzeblaj memstare kaj kiuj indikas ilian rilaton al aliaj partoj de la frazo: sur (la tablo), en (la glaso) k.t.p.
8) Konjunkcioj,kiuj kunligas frazojn kaj frazpartojn – kaj, sed, , ĉar k.t.p.
9) Interjekcioj,per kiuj ni esprimas nian emocion – ha! ho ve!

 

La literoj dividiĝas je minuskloj, t.e. malgrandaj literoj, kaj majuskloj, t.e. grandaj literoj. La popolnomoj oni skribas en Esperanta lingvo per minuskuloj, ĉar ili ne estas propraj, sed komunaj nomoj. Nomojn de monatoj oni povasskribi  laŭplaĉe majuskle aŭ minuskle.

 

Pri kazoj en deklinacio

Nomoj de kazoj en deklinacio estas jenaj: 1) Nominativo, 2) Genitivo, 3) Dativo, 4) Akuzativo, 5) Vokativo, 6) Ablativo, 7) Lokativo. Per ĉi tiuj kazoj deklinacias substantivoj, adjektivoj, pronomoj kaj numeraloj. Verboj ne deklinacias, sed konjugacias.

 

Pri numeraloj

La ĉefaj aŭ fundamentaj numeraloj povas neniam havi finaĵojn de akuzativo kaj pluralo. Nur la vorto "unu" povas havi multnombran finaĵon, sed nur en specialaj okazoj, kiam ĝi estas uzata pronome, ekz.:"La homoj ne estas egalaj – unuj estas bonaj, aliaj malbonaj".

 

B. VORTOJ

substantivo – rzeczownik
adjektivo – przymiotnik
participo – imiesłów
aktivo – strona czynna
pasivo – strona bierna
pronomo – zaimek
kvanto – pewna suma, ilość
adverbo – przysłówek
prepozicio – przyimek
konjunkcio – spójnik
interjekcio – wykrzyknik
emocio – wzruszenie, emocja
minusklo – mała litera
majusklo – duża litera
kazo – przypadek gramatyczny
deklinacio – deklinacja
konjugacio – koniugacja
nominativo – mianownik
genitivo – dopełniacz
dativo – celownik
akuzativo – biernik
vikativo – wołacz
ablativo – narzędnik
lokativo – miejscownik
ununombro, singularo – liczba pojedyncza 
multnombro, pluralo – liczba mnoga
plendo – skarga
pledo – pled, płaszcz góralski
pretendo – pretensja
kontraŭulo – przeciwnik
verdikto – wyrok, werdykt
ĉelo – cela, komórka
semo – nasienie
adepto – zwolennik
fervoro – zapał
revemulo – marzyciel
frenezulo – wariat
fantaziulo – fantasta, dziwak
tagiĝo – świt
semanto – siewca
kordo – struna
poemo – utwóu poetyczny, poemat
kantato – kantata
kantado – śpiewanie
peko – grzech
Sidono – Sydon
Oziriso – Ozyrys
Parnaso – Parnas, góra Grecji, kraina natchnienia
famo – rozgłos, sława
epopeo – epopeja
juĝo – sąd
nedisigebla – nierozdzielny, nierozłączny
socia – społeczny
dornoplena – ciernisty
mirinda – cudowny
fleksibla – giętki
jubilea – jubileuszowy
nura – jedyny
majesta – majestatyczny
admirinda – godny podziwu
oficiala – oficjalny, urzędowy
ĉiuflanka – wszechstronny
surdemuta – głuchoniemy
dividi – dzielić
indiki – wskazywać
precizigi – określać ściśle
derivi – wywodzić, urabiać
ofendi – obrażać
plendi – skarżyć się
pledi – bronić przed sądem
puni – karać
kompensi, rekompenci – wynagrodzić, wyrównać
ridindigi – ośmieszać
repaciĝi – pogodzić się
resobriĝi – wytrzeźwieć
enpenetri – wniknąć, przeniknąć
postlasi – zostawić po sobie
moki – drwić, szydzić
puŝi – pchać
eliĝi – wydostać się, wyjść
taŭgi – nadawać się
firme – mocno, solidnie
laŭleĝe – prawnie
tiukaŭze – z tego powodu
tiakaze – w takim przypadku
ofendite – z obrazą
laŭplaĉe – według upodobania
senhezite – bez wahania
grandskale – na wielką skalę
prave – słusznie

 

C. EKZERCOJ

obrazek

La honora trinko

(daŭrigo kaj fino)

La apotekisto sentis sin ofendita per tiaj vortoj kaj postulis, ke la vilaĝano iru kun li al la urbestro. Tie li komencis sian plendon kaj postulis, ke la vilaĝano ne nur pagu al li por la vino, sed ankaŭ estu punota, ĉar li ne sufiĉe firme alligis la azenojn, kiuj pro ĉi tio facile estus povintaj fari ankaŭ alian malutilon en la urbo.

III.

Je tia plendo reparolis la vilaĝano:

"Se la apotekisto estus ferminta sian pordegon kaj tamen miaj azenoj estus al li farintaj ian malutilon, tiam mi devus laŭleĝe kompensi la malutilon. Sed tie ĉi okazis nenio simila: li lasis malfermita sian pordegon tiel, ke miaj azenoj facile povis eniri en lian domon. Kaj tiukaŭze mi devas plendi, ĉar minacis danĝero al miaj azenoj, ke pro la vino ili povus malsaniĝi aŭ eĉ morti".

La urbestro ne sciis komence kiel kontentigi la pretendojn de ambaŭ kontraŭuloj, el kiuj ĉiu plendis je kompenso de malutilo. Subite venis al li bona ideo kaj li demandis la apotekiston:

"Ĉu la azenoj dum la trinkado estis sidantaj?"

"Certe ne", diris la apotekisto ofendite,"mi almetis neniun benkon apud la siteloj, la azenoj trinkis, kiel trinkadas ĉiuj azenoj".

Tiam la urbestro eldiris sekvantan verdikton:

"Ĉar la azenoj dum la trinkado estis starantaj, ni devas opinii la trinkadon honora trinko, kaj por honoraj trinkoj, kiujn la urbo prezentas al siaj gastoj, ĝi ne permesas pagi al si. Sed, se la azenoj estus sidantaj, tiakaze oni devus ĝin opinii je kalkulo de la mastro kaj tiakaze la vilaĝano devus pagi por siaj azenoj".

Vidante, ke la urbestro ridindigas lian perdon, kaj timante havi ankoraŭ pli multe da malagrablaĵo, la apotekisto rezignis je sia pretendo kaj repaciĝis kun la vilaĝano, kiu, post kiam liaj azenoj resobriĝis, ree suriris sian hejmvojon.

 

D. POR ESPERANTIGO


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.