La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


KONAN LA BARBARO

Aŭtoro: Robert Ervin Howard

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

HIBORIA ERAO

(Nenion en tiu ĉi artikolo oni konsideru kiel provon krei novan teorion kontraŭ la ĉie-akceptata historio. Tio estas simple nur fikcia fono por serio da fikciaj rakontoj. Kiam antaŭ kelkaj jaroj mi komencis skribi pri Konan, mi ankaŭ preparis tiun ĉi "historion" pri lia erao kaj pri homoj de tiu ĉi erao celante doni al li kaj al liaj sagaoj pli grandan aspekton de realeco. Kaj mi konstatis, ke per ligiĝo al tiuj "faktoj" kaj al spirito de tiu historio fariĝis por mi pli facile prezenti lin kiel realan heroon el karno kaj sango, ol ian paperan figuron. Skribante pri li kaj pri liaj aventuroj en diversaj reĝlandoj de lia erao, mi neniam malrespektis la "faktojn" aŭ la spiriton de la "historio" ĉi-sube prezentita, sed mi ĉiam sekvis ilin tiel fidele, kiel skribisto verkanta historian romanon sekvas realan historion. Mi uzis tiun ĉi "historion" kiel gvidilon al ĉiuj rakontoj el la serio, kiun mi skribis.)

Pri tiu epoko konata al la Nemediaj kronikistoj kiel la Antaŭkataklisma Erao oni scias malmulte, escepte de ĝia lasta parto, kaj tiu estas vualita per nebuloj de legendeco. Konata historio komencas de pereo de antaŭkataklisma civilizacio, dominata de la reĝlandoj de Kamelio, Valusio, Verulio, Grondaro, Thuleo kaj Komorio. Tiuj ĉi homoj parolis similan lingvon, kio atestis komunan originon. Ekzistis aliaj reĝlandoj, same civilizaj, sed loĝataj de aliaj, evidente pli maljunaj rasoj.

La barbaroj de tiu epoko estis Piktoj, kiuj vivis sur insuloj situitaj malproksime sur la okcidenta oceano; Atlantidanoj, kiuj loĝis sur malgranda kontinento inter la Piktaj Insuloj kaj la ĉefa, aŭ Turiana Kontinento; kaj Lemurianoj, kiuj okupis ĉenon de grandaj insuloj sur la okcidenta duonsfero.

Ekzistis vastaj regionoj de neesplorita tero. La civilizaj reĝlandoj, kvankam eksterordinare vastaj, okupis relative malgrandan porcion de la tuta planedo. Valusio estis la plej okcidente lokita reĝlando de la Turiana Kontinento; Grondaro estis la plej orienta. Oriente de Grondaro, kies popolo estis malpli altkultura ol tiuj de parencaj reĝlandoj, disvastiĝadis sovaĝa kaj nuda etendaĵo de dezertoj. Inter la malpli aridaj terenoj de dezerto, en ĝangaloj kaj inter la montoj, vivis disaj klanoj kaj triboj de primitivaj sovaĝuloj. Malproksime en la sudo ekzistis mistera civilizacio, neligita al la Turiana kulturo, kaj videble antaŭhoma en sia naturo. Sur la foraj orientaj bordoj de la Kontinento vivis alia raso, homa, sed mistera kaj ne-Turiana, kun kiu la Lemurianoj havis kontakton de tempo al tempo. Ili certe venis el ombra kaj sennoma kontinento kuŝanta ie oriente de la Lemuriaj Insuloj.

La Turiana civilizacio estis pli kaj pli dekadencanta; ĝiaj armeoj konsistis plejparte el barbaraj dungsoldatoj. Piktoj, Atlantidanoj kaj Lemurianoj estis ĝiaj generaloj, politikistoj, kaj eĉ ofte reĝoj. Pri la kvereloj inter reĝlandoj, pri la militoj inter Valusio kaj Komorio, kaj ankaŭ pri konkvistoj, per kiuj Atlantidanoj fondis reĝlandon sur la ĉefa kontinento, ekzistas pli multe da legendoj ol da ekzakta historio.

Tiam la Kataklismo ekskuis la mondon. Atlantido kaj Lemurio dronis, kaj la Piktaj Insuloj estis suprenigitaj kaj formiĝis la montopintoj de nova kontinento. Sekcioj de la Turiana Kontinento malaperis sub la ondoj, aŭ dronante formis grandajn enlandajn lagojn kaj marojn. Vulkanoj eksplodis kaj teruraj terskuoj ruinigis la brilantajn urbojn de la imperioj. Tutaj nacioj pereis.

La barbaroj fartis iomete pli bone ol la civilizaj rasoj. La loĝantoj de la Piktaj Insuloj estis ekstermitaj, sed granda kolonio de ili, setlita inter la montoj de suda limo de Valusio por servi kiel bufro kontraŭ malamikaj invadoj, postvivis netuŝita. La kontinenta reĝlando de Atlantidanoj same eskapis el la komuna ruinigo, kaj al ĝi venis perŝipe miloj da iliaj tribanoj el la dronanta lando. Multaj Lemurianoj eskapis al la orienta bordo de la Turiana Kontinento, kiu restis relative netuŝita. Tie sklavigis ilin la antikva raso, jam loĝanta en tiu loko, kaj ilia historio por miloj da jaroj fariĝis la historio de brutala sklaveco.

En la okcidenta parto de la Kontinento ŝanĝantaj kondiĉoj kreis strangajn formojn de planta kaj animala vivo. Densaj ĝangaloj kovris la plataĵojn, grandaj riveroj eltranĉis siajn vojojn al la maro, sovaĝaj montoj estis suprenigitaj, kaj lagoj kovris la ruinojn de antikvaj urboj en fertilaj valoj. Al la kontinenta reĝlando de Atlantidanoj svarme venis el dronigitaj terenoj miriadoj da bestoj kaj sovaĝaj antropoidoj kaj simioj. Devigataj konstante batali por sia vivo, ili tamen sukcesis konservi restaĵojn de sia antaŭa stato de altprogresa barbareco. Senigitaj je metaloj kaj ercoj ili komencis prilabori ŝtonojn kiel siaj malproksimaj antaŭuloj, kaj atingis vere artan nivelon, kiam ilia batalanta por memkonservado civilizacio venis en kontakton kun la potenca Pikta nacio. La Piktoj ankaŭ revenis al silikprilaborado, sed ilia populacio pligrandiĝadis pli rapide kaj estis pli lerta en aferoj de militarto. Ili ne havis artan naturon de Atlantidanoj; ili estis raso pli kruda, pli praktika kaj pli naskipova. Ili postlasis neniajn bildojn pentritajn aŭ skulptitajn sur eburo same kiel iliaj malamikoj, sed multon da mirinde efektivaj silikarmiloj.

Tiuj ŝtonepokaj reĝlandoj karambolis unu kontraŭ la alia, kaj en serio da sangaj militoj la malmultenombrigitaj Atlantidanoj estis repuŝitaj al stato de sovaĝeco, kaj la evolucio de la Piktoj haltis. Kvincent jarojn post la Kataklismo la barbaraj reĝlandoj malaperis. Restis nur nacio de sovaĝaj Piktoj konstante batalantaj kontraŭ triboj de sovaĝaj Atlantidanoj. La Piktoj havis avantaĝon de sia multnobreco kaj unueco, dume la Atlantidanoj formis loze ligitajn klanojn. Tia estis la Okcidento de tiu tempo.

En la fora Oriento, baritaj de la resto de la mondo per suprenleviĝo de gigantaj montoj kaj formiĝo de ĉeno de vastaj lagoj, la Lemurianoj kondukas vivon kiel sklavoj de siaj antikvaj mastroj. La fora Sudo daŭre vualiĝas per mistero. Netuŝita de la Kataklismo, ĝia destino estas ankoraŭ antaŭhoma. El la civilizaj rasoj de la Turania Kontinento la restaĵo de unu el la ne-Valusiaj nacioj loĝas inter malaltaj montoj de la Sudoriento — la Zemrioj. Tie kaj aliloke en la mondo troviĝas disaj klanoj de simiaj sovaĝuloj, tute ignorantaj pri la estiĝo kaj falo de la grandaj civilizacioj. Sed en la malproksima Nordo alia popolo malrapide komencas ekzisti.

En la tempo de la Kataklismo bando de sovaĝuloj, kies progreso ne multe superis la progreson de homo neandertala, fuĝis norden por eskapi pereon. Tie ili trovis neĝajn landojn loĝatajn nur de speco de sovaĝaj neĝsimioj — grandegaj, peltkovritaj, blankaj animaloj, videble hejmiĝantaj en tiu klimato. Kontraŭ tiuj ili batalis kaj pelis ilin malantaŭ la Arktan Cirklon por perei, kiel pensis la sovaĝuloj. Sed la homsimioj adaptiĝis al sia nova, malfacila medio kaj postvivis.

Post kiam la militoj de Piktoj kontraŭ Atlantidanoj detruis komencaĵojn de tio, kio povus fariĝi nova kulturo, alia, pli malgranda kataklismo plue ŝanĝis la aperon de la originala kontinento, postlasis grandan, enlandan maron en la loko de la antaŭa ĉeno de lagoj por plie separi la Okcidenton disde la Oriento, kaj sekvantaj terskuoj, inundoj kaj vulkanoj finis la ruinigon de la barbaroj, kiu estis komencita per iliaj tribaj militoj.

Mil jarojn post la pli malgranda kataklismo la okcidenta mondo fariĝis sovaĝa lando de ĝangaloj, lagoj kaj torentaj riveroj. Inter la arbarkovritaj montetoj de la Nordokcidento ekzistas migrantaj bandoj de homsimioj konantaj nek homan lingvon nek scion fari fajron aŭ uzi ilojn. Ili estas posteuloj de la Atlantidanoj, kiuj redronis en la kaoson de ĝangal-besteco, el kiu antaŭ jarcentoj iliaj antaŭuloj tiel laboreme elrampis. Sudokcidente loĝas disaj klanoj de degeneritaj, kavernloĝantaj sovaĝuloj, kies lingvo havas la plej primitivan formon, sed kiuj daŭre nomas sin Piktoj, kaj tio nun nur signifas termon indikantan "la homo" por diferencigi ilin de veraj bestoj, kontraŭ kiuj ili konkuradis por vivo kaj nutraĵoj. Tio estas ilia sola ligilo al ilia antaŭa stato.  Nek la mizeraj Piktoj, nek la simiaj Atlantidanoj havas kontakton kun aliaj triboj aŭ nacioj.

Malproksime en la Okcidento la Lemurianoj, preskaŭ niveligitaj al besta mondo en bruteco de ilia sklaveco, ekflamigis ribelon kaj venkis kontraŭ siaj mastroj. Nun ili estas sovaĝuloj loĝantaj inter la ruinoj de stranga civilizacio. La postvivantoj de tiu civilizacio, kiu eskapis furiozecon de siaj eks-sklavoj, fuĝis okcidenten. Ili invadis tiun misteran kaj antaŭhoman reĝlandon de la sudo kaj konkeris ĝin, anstataŭigante sian propran kulturon, modifitan per kontakto kun la pli aĝa. La pli nova reĝlando nomiĝas Stigio, kaj ŝajnas, ke restaĵoj de antaŭa nacio postvivis, kaj estas eĉ kultataj, post kiam la raso kiel tuto estis detruita.

Tie kaj aliloke en la mondo malgrandaj grupoj de sovaĝuloj montras signojn de malrapida civilizacia progreso, tamen ili estas disaj kaj nedefinitivaj. Sed norde la triboj pligrandiĝas. Tiuj ĉi homoj nomiĝas Hiborianoj; ilia dio estis Borio — iu granda ĉefo, kiun legendoj faris eĉ pli antikva ol la reĝo kondukinta ilin norden dum la granda Kataklismo, memorata de la triboj nur en misformita folkloro.

Ili disvastiĝis en la Nordo kaj komencas prempuŝi suden. Ĝis nun ili ne venis en kontakton kun aliaj rasoj; ili nur militas unu kontraŭ la alia. Dek kvin jarcentojn en la norda lando faris ilin raso alta, palflavahara, grizokula, vigla kaj batalema, kaj jam montranta bone difinitajn artajn kapablojn. Ili daŭre vivtenasas sin ĉefe je ĉasado, sed la sudaj triboj jam de kelke da jarcentoj bredas brutaron. Ĝis nun estas nur unu escepto en ilia kompleta izolo disde aliaj rasoj: unu migranto en la malproksiman Nordon revenis portante novaĵojn, ke supoze dezertaj glaciaj lokoj estas loĝataj de multnombra tribo de homsimioj, devenantaj, kiel li ĵuregis, de bestoj forpuŝitaj el pli loĝebla lando fare de la antaŭuloj de la Hiborianoj. Li postulis, ke oni sendu grandan, armitan taĉmenton ekster la Arktan Cirklon por pereigi tiujn bestiojn, kiuj, li ĵuris tion, transformiĝadas en verajn homojn. Oni priridis lin; nur malgranda bando da aventuremaj junaj batalantoj sekvis lin norden, sed neniu el ili revenis hejmen.

Sed triboj de la Hiborianoj ŝoviĝadis suden, kaj kun la pligrandiĝado de la loĝantaro tiu movo fariĝadis pli kaj pli forta. La sekva jarcento estis epoko de migrado kaj konkero. Tra la historio de la mondo fluis senĉese movanta kaj ŝanĝanta kalejdoskopo de triboj kaj tribaj dislokiĝoj.

Ni rigardu la mondon post kvincent jaroj. Triboj de malhele ruĝaharaj Hiborianoj alilokiĝis suden kaj okcidenten, konkerinte kaj detruinte multon da malgrandaj kaj nedefinitaj klanoj. Ensorbante la sangon de konkeritaj rasoj, la posteuloj de antaŭaj migradoj jam komencas montri ŝanĝitajn rasajn traitojn, kaj tiujn miksitajn rasojn atakas forte novaj, pli pursangaj migroj kaj balaas antaŭ ili, kiel balailo forpuŝas balaaĵojn flanken, por fariĝi ankoraŭ pli miksitaj kaj interplektitaj rasruboj kaj rasrestaĵoj.

Ĝis nun la konkerintoj ne venis en kontakton kun la pli maljunaj rasoj. En la sudoriento la posteuloj de la Zermioj, nutritaj kaj plifortigitaj per nova sango rezulte de miksiĝo kun iu nedefinita tribo, komencas provojn rekonstrui palan ombron de sia antikva kulturo. En la Okcidento la simiaj Atlantidanoj komencas longan grimpadon supren. Ili kompletigis la ciklon de ekzistado; jam delonge ili ne memoras sian antaŭan vivon kiel homoj; nekonsciaj pri alia antaŭa stato ili denove komencas suprengrimpi sen helpo kaj sen prokrasto de homaj memoraĵoj. Sude de ili la Piktoj restas barbaroj, evidente kontraŭ la leĝoj de la naturo ili nek progresas nek malprogresas. Malproksime en la Sudo dormas antikva kaj mistera reĝlando de Stigio. Sur ĝiaj orientaj limoj migradas nomadaj sovaĝuloj, jam konataj kiel la Filoj de Ŝemo.

Apud la Piktoj, en larĝa valo de Zingo, protektita de grandaj montoj, sennoma bando de primitivuloj, provizore definita kiel parenca al Ŝemanoj, disvolvis progresan terkulturadon kaj ekziston.

Alia faktoro aldoniĝis al la impeto de Hiboria migrado. Certa tribo de tiu raso malkovris la uzon de ŝtonoj por konstruado, kaj la unua Hiboria reĝlando estiĝis — la primitiva kaj barbara reĝlando de Hiperboreo, kiu havis sian komencon en kruda fortreso de ŝtonegoj stakitaj por defendo kontraŭ atako de malamika tribo. La homoj el tiu tribo baldaŭ abandonis siajn tentojn el ĉevala felo por ŝtonaj domoj, krude sed fortike konstruitaj, kaj tiel protektataj ili fariĝis fortaj. Ekzistas malmultaj pli dramaj okazintaĵoj en historio ol la estiĝo de tiu kruda, batalema reĝlando de Hiperboreo, kies nacio abrupte ŝanĝis sian nomadan vivon al vivo en nudaj ŝtonaj konstruaĵoj, ĉirkaŭitaj per ciklopaj muregoj — raso apenaŭ emerĝinta el la epoko de polurita ŝtono, kiu nur hazarde ekkonis la unuajn krudajn principojn de arkitekturo.

La estiĝo de tiu reĝlando puŝis antaŭen multajn aliajn tribojn, ĉar, venkitaj en la milito aŭ ne volantaj iĝi tributuloj al siaj samgentanoj loĝantaj en kasteloj, multaj klanoj ekvojiris por longaj migradoj, kiuj alportis ilin preskaŭ duonon da mondo foren. Kaj jam la pli norde loĝantaj triboj komencas esti tedataj de gigantaj blondaj sovaĝuloj, ne pli multe progresintaj ol homsimioj.

La rakonto pri la sekvanta milenio temas pri la estiĝo de Hiborianoj, kies batalemaj triboj dominas la okcidentan mondon. Formiĝas primitivaj reĝlandoj. La palflavaharaj invadintoj renkontis la Piktojn, puŝante ilin al la aridaj landoj en la okcidento. En la Nordokcidento la posteuloj de la Atlantidanoj, senhelpe grimpantaj el la nivelo de simioj ĝis primitivaj sovaĝuloj, ankoraŭ ne renkontis la konkerantojn. En la malproksima Oriento la Lemurianoj progresigas sian strangan duon-civilizacion. En la sudo la Hiborianoj fondis la reĝlandon de Kotho, sur la limoj de tiuj paŝtaj regionoj konataj kiel la Landoj de Ŝemo, kaj la sovaĝuloj de tiuj regionoj, parte pro la kontakto kun la Hiborianoj, parte pro la kontakto kun Stigianoj, kiuj opresis ilin por jarcentoj, emerĝadas el barbareco. La blondaj sovaĝuloj de la malproksima Nordo tiel plinombriĝis kaj plifortiĝis, ke ili puŝas la nordajn Hiboriajn tribojn suden, kaj tiuj siavice puŝas siajn samgentanajn klanojn antaŭ si. Unu el tiuj nordaj triboj konkeras la antikvan reĝlandon de Hiperboreo, kiu tamen konservas sian estintan nomon. Sudoriente de Hiperboreo estiĝas reĝlando de la Zermioj sub la nomo Zamoro. Sudokcidente unu tribo de la Piktoj invadas la fertilan valon de Zingo kaj tie konkeras la agrokulturan popolon kaj setlas inter ili. Tiu miksita raso estas siavice konkerita de vaganta tribo de Hiborianoj, kaj el tiuj kuniĝintaj elementoj estiĝas la reĝlando de Zingaro.

Post kvincent jaroj la reĝlandoj de la mondo estas klare difinitaj. La reĝlandoj de Hiborianoj — Akvilonio, Nemedio, Britunio, Hiperboreo, Kotho, Ofiro, Argoso, Korintio, kaj unu konata kiel la Borda Reĝlando — dominas la okcidentan mondon. Zamoro kuŝas oriente, kaj Zingaro kuŝas sudokcidente de tiuj reĝlandoj — ilia loĝantaro, kvankam simile nigrahaŭta kaj havanta simile ekzotajn morojn, tamen ne estas parenca. En la malproksima Sudo dormas Stigio, netuŝita de fremda invado, sed la popoloj de Ŝemo ŝanĝis la Stigian jugon al malpli sufokanta dependeco de Kotho. La brunahaŭtaj mastroj estis puŝitaj suden de la granda rivero Stikso, Niluso aŭ Nilo, kiu, fluante norden el sombraj postlandoj, turniĝas rektangule kaj fluas preskaŭ okcidenten tra la paŝtaj herbejlandoj de Ŝemo por deflui en grandan maron. Norde de Akvilonio, la plej okcidenta Hiboria reĝlando, loĝas Cimerianoj, kruelegaj sovaĝuloj, ne subjugigitaj de la invadantoj, sed progresantaj rapide pro la kontakto kun ili; ili estas posteuloj de la Atlantidanoj, nun progresantaj pli konstante ol siaj antikvaj malamikoj, la Piktoj, kiuj vivas en la sovaĝejo okcidente de Akvilonio.

Post sekvaj kvin jarcentoj la Hiborianoj posedas civilizacion tiel altnivelan, ke kontakto kun ĝi ebligas suprenleviĝon el la abismo de sovaĝeco al ĉiuj de ĝi tuŝitaj triboj. La plej potenca reĝlando estas Akvilonio, sed aliaj konkuradas kun ĝi laŭ potenco kaj laŭ grado de miksiĝo de sia raso; la plej proksimaj al la antikva sangoprovizo estas la loĝantoj de Gunderlando, norda provinco de Akvilonio. Sed tiu miksado ankoraŭ ne malfortigis la rason. Ili superas la okcidentan mondon, kvankam la barbaroj el dezertoj pligrandigadas sian potencon.

En la Nordo oraharaj, bluokulaj barbaroj, la posteuloj de blondaj arktaj sovaĝuloj, forpelis la restintajn Hiboriajn tribojn el la neĝaj landoj, escepte de la antikva reĝlando de Hiperboreo, kiu kontraŭstaras ilian invadon. Ilia reĝlando nomiĝas Nordheimo, kaj ili estas dividitaj en la ruĝaharajn Vanirojn el Vanaheimo kaj flavaharajn Aesirojn el Asgardo.

Nun la Lemurianoj denove aperas en historio kiel Hirkanianoj. Por jarcentoj ili disvastiĝadis okcidenten, kaj nun unu tribo atingas la sudan ekstremon de la granda enlanda maro — Vilajeto — kaj fondas la reĝlandon de Turano sur la sudokcidenta bordo. Inter la enlanda maro kaj la orientaj limoj de ĉitieaj reĝlandoj kuŝas vasta etendaĵo de stepoj kaj plej norde kaj plej sude troviĝas dezertoj. La ne-Hirkaniaj loĝantoj de tiuj teritorioj estas disaj kaj paŝtaj, neklasifikaj en la nordo, Ŝemanoj en la Sudo, aborigenaj, kun malgranda almiksaĵo de Hiboria sango de migrantaj konkerintoj. Ĉe la fino de posta parto de tiu periodo aliaj Hirkaniaj klanoj puŝas okcidenten, ĉirkaŭ la norda ekstremo de la enlanda maro, kaj karambolas kun la orientaj postenoj de la Hiperboreanoj.

Ni rigardu koncize al la popoloj de tiu erao. La dominantaj Hiborianoj jam ne estas unuforme palflavaharaj kaj grizokulaj. Ili miksiĝis kun aliaj rasoj. Inter la loĝantoj de Kotho montriĝas fortaj trajtoj Ŝemaj, eĉ Stigiaj, kaj ĝis certa grado estas simile en Argoso, kie tamen pli forte videbliĝas la almiksaĵo de Zingarana sango. La orientaj Britunianoj intergeedziĝis kun malhelahaŭtaj Zamoranoj, kaj la loĝantoj de suda Akvilonio miksiĝadis kun brunaj Zingaranoj ĝis nigraj haroj kaj brunaj okuloj iĝis dominanta tipo en Poitaino, la plej suda provinco. La antikva reĝlando de Hiperboreo kuŝas pli malproksime ol la aliaj, malgraŭ tio estas multe da fremda sango en ĝiaj vejnoj pro kaptado de eksterlandaj Hirkaniaj, Aesiraj kaj Zamoraj virinoj. Nur en la provinco de Gunderlando, kie oni ne havas sklavojn, estas pura Hiboria provizo, ĝis nun neinfektita. Sed la barbaroj konservis sian sangon pura; la Cimerianoj estas altaj kaj fortaj, kun malhelaj haroj kaj bluaj aŭ grizaj okuloj. La Nordheimanoj havas similan strukturon, sed estas blankahaŭtaj, bluokulaj kaj ora- aŭ ruĝaharaj. La Piktoj restas la samaj kiel ili estis ĉiam antaŭe — malaltaj, tre malhelahaŭtaj, kun nigraj okuloj kaj haroj. La Hirkanianoj estas malhelaharaj kaj ĝenerale altaj kaj maldikaj, sed tipo oblikvokula kaj dikmalalta iĝas pli kaj pli karakteriza inter ili rezulte de miksado kun stranga raso de inteligentaj, kvankam nanaj aborigenoj, konkeritaj de ili inter la montoj situantaj oriente de Vilajeto, dum ilia migrado okcidenten. La Ŝemanoj estas ĝenerale meze altaj, kvankam de tempo al tempo pro miksado kun Stigia sango ili havas ankaŭ gigantan kaj fortikan strukturon, kun kurbaj nazoj, malhelaj okuloj kaj blue nigraj haroj. La Stigianoj estas altaj kaj belstaturaj, nigrobrunaj, kun klaraj trajtoj de vizaĝo — almenaŭ la rulanta klaso estas tia. La pli malaltaj klasoj formas tretitan, bastardan hordon, miksaĵon de negroida, Stigia, Ŝema, eĉ Hiboria sangoj. Sude de Stigio kuŝas vastaj reĝlandoj de la Amazonoj, de la Kuŝanoj, de la Atlajanoj kaj de la hibrida imperio de Zembabveio.

Inter Akvilonio kaj la Pikta Sovaĝejo kuŝas la Bosoniaj Markioj, loĝataj de posteuloj de aborigena raso, konkerita de Hiboria tribo dum unuaj jarcentoj de la Hiboria migrado. Tiu miksita nacio neniam atingis la civilizon de pli puraj Hiborianoj kaj estis forpelita de ili al rando de la civilizita mondo. Bosonianoj estas meze altaj kaj meze fortikaj kun brunaj aŭ grizaj okuloj, kaj ili estas mezocefalaj. Ili vivas ĉefe de agrokulturo en grandaj ĉirkaŭmurigitaj vilaĝoj kaj estas parto de la Akvilonia reĝlando. Iliaj markioj etendiĝas de la Borda Reĝlando en la Nordo ĝis Zingaro en la Sudokcidento, formante muron por Akvilonio kontraŭ kaj la Cimerianoj kaj la Piktoj. Ili estas necedemaj defendantoj, kaj jarcentoj da militaĵoj kontraŭ nordaj kaj okcidentaj barbaroj igis ilin progresigi kategorion de defendo preskaŭ nepenetrebla kontraŭ rekta atako.

Post kvincent jaroj la Hiboria civilizacio estis forbalaita. Ĝia falo estis unika tial, ke tion ne kaŭzis interna putriĝo, sed la pligrandiĝanta povo de barbaraj nacioj kaj de Hirkanianoj. La Hiboriaj nacioj estis likviditaj, kiam ilia vigla kulturo ĝuis sian plenan floradon.

Tamen tio estis la avido de Akvilonio, kiu kaŭzis tiun ĉi falon, kvankam ne rekte. Volante etendi sian imperion, ĝiaj reĝoj militis kontraŭ siaj najbaroj. Zingaro, Argoso kaj Ofiro estis plene aneksitaj kun la okcidentaj urboj de Ŝemo, kiuj kune kun siaj pli orientaj parencoj antaŭnelonge forĵetis la jugon de Kotho. Kotho mem kun Korintio kaj la orientaj Ŝemaj triboj estis devigitaj pagi tributon al Akvilonio kaj helpi ĝin dum militoj. Antikva konflikto ekzistis inter Akvilonio kaj Hiperboreo, kaj la dua nun marŝis por renkonti la armeojn de sia okcidenta rivalo. La plataĵoj de la Borda Reĝlando fariĝis la scenejo de granda kaj sovaĝa batalo, en kiu la nordaj invadantoj estis plene venkitaj kaj retiriĝis al siaj neĝaj dezertoj, kien la triumfantaj Akvilonianoj jam ne postkuris ilin. Nemedio, kiu sukcese rezistis la okcidentan reĝlandon por jarcentoj, nun alianciĝis al Britunio kaj Zamoro, ankaŭ sekrete al Kotho, por detrui la potencon de la estiĝanta imperio. Sed antaŭ ol iliaj armeoj povis renkontiĝi en batalo, nova malamiko aperis en la Oriento, ĉar la Hirkanianoj faris sian unuan veran frapon al la okcidenta mondo. Plifortigitaj de aventuristoj el la orientaj bordoj de maro Vilajeto, la rajdantoj de Turano trakuris Zamoron, detruis orientan Korintion, kaj renkontis sur plataĵoj de Britunio la Akvilonianojn, kiuj ilin venkis kaj devigis senorde forkuri en la Orienton. Sed la dorso de la alianco estis rompita, kaj Nemedio alprenis en estontaj militoj la defendan pozon, okaze helpata de Britunio kaj de Hiperboreo, kaj sekrete, kiel ordinare, de Kotho. Tiu ĉi malvenko de la Hirkanianoj montris al nacioj la veran potencon de la okcidenta reĝlando, kies bonegaj armeoj estis plimultigataj de dungosoldatoj, el kiuj multaj rekrutiĝis inter la fremdaj Zingaranoj, la barbaraj Piktoj kaj Ŝemanoj. Zamoron oni forprenis de la Hirkanianoj, sed ĝia nacio malkovris baldaŭ, ke oni nur ŝanĝis la orientan mastron kontraŭ la okcidenta. Akviloniaj soldatoj garnizonis tie ne nur por protekti la dezertigitan landon, sed ankaŭ por teni ĝian nacion subjuge. La Hirkanianoj ne malfervoliĝis; tri pluaj invadoj okazis ĉe la Zamoraj limoj kaj la Landoj de Ŝemo, sed ilin forpelis la Akvilonianoj, kvankam la Turaniaj armeoj pligrandiĝadis, kiam el la oriento alrajdis hordoj da ŝtalkovritaj rajdantoj, moviĝantaj laŭlonge de la rando de suda ekstremo de la enlanda maro.

Tamen tio estis en la Okcidento, kie estiĝadis potenco celanta faligi la reĝojn de Akvilonio el iliaj altaj tronoj. Norde, laŭlonge de Cimeriaj limoj, okazadis malĉesantaj bataloj inter nigraharaj batalantoj kaj la Nordheimanoj; kaj la Aesiroj, dum la ĉeso inter la militoj kontraŭ la Vaniroj, atakadis Hiperboreon kaj puŝis ĝiajn limojn pli kaj pli malproksime, detruante unu urbon post la alia. La Cimerianoj ankaŭ batalis senpartie kontraŭ la Piktoj kaj Bosonianoj, kaj kelkfoje invadis eĉ Akvilonion mem, sed iliaj militoj similis plie la rabadon ol la invadon.

Sed la Piktoj mirinde pligrandigadis siajn multnombrecon kaj potencon. Stranga turno de la fato kaŭzis, ke plejparte pro penoj de unusola homo, fremdulo, ili elektis vojon gvidontan al estiĝo de sia propra imperio. Tiu ĉi homo estis Aruso, Nemedia pastro, nature naskita reformanto. Kio turnis lian atenton al la Piktoj estas necerta, sed la historio diras, ke li decidis iri al la okcidenta sovaĝejo kaj modifi la krudajn kutimojn de paganoj per enkondukado de ĝentila kulto de Mitra. Ne malkuraĝigis lin la mornaj rakontoj pri tio, kio estis okazinta tie al komercistoj kaj esploristoj antaŭ lia alveno, kaj pro kaprico de la fato li venis ĝuste inter la de si serĉatajn homojn, sola, senarma, kaj ili ne trapikis lin tuj per lanco.

La Piktoj profitadis de la kontakto kun la Hiboria civilizacio, sed ili ĉiam pasie rezistadis al tiu ĉi kontakto. Estas necese diri, ke ili ekkonis primitivan prilaboron de kupro kaj stano, kies malriĉaj kuŝejoj troviĝis en ilia lando, kaj por la dua metalo ili rabiradis en la montojn de Zingaro, aŭ vendadis felojn, balenaĵojn, kojnodentojn de rosmaroj kaj tiujn kelkajn aĵojn, kiujn sovaĝuloj havas por vendadi. Ili jam ne loĝis en kavernoj kaj branĉkabanoj, sed konstruadis felajn tendojn, krudajn kabanojn, kopiitajn el tiuj de la Bosanianoj. Ili daŭre vivis ĉefe de ĉasado, ĉar en iliaj sovaĝejoj svarmis ĉiuspecaj bestoj, kaj iliaj riveroj kaj maroj estis plenaj de fiŝoj, sed ili ankaŭ finlernis kiel planti grenon, kion ili faradis nur malofte, preferante ŝteli ĝin el siaj najbaroj – la Bosonianoj kaj Zingaranoj. Ili vivis en klanoj, kiuj ĝenerale kverelis unu kun la alia, kaj iliaj moroj estis sangavidaj kaj tute nekompreneblaj al civiliza homo kiel Aruso el Nemedio. Ili havis nenian rektan kontakton kun la Hiborianoj, ĉar la Bosonianoj ludis la rolon de bufro inter ili. Sed Aruso afirmis, ke ili estas kapablaj de progreso, kaj la eventoj pruvis la veron de tiu ĉi afirmo, kvankam tute alimaniere ol li anticipis.

Arus was fortunate in being thrown in with a chief of more than usual intelligence—Gorm by name. Gorm cannot be explained, any more than Genghis Khan, Othman, Attila, or any of those individuals, who, born in naked lands among untutored barbarians, yet possess the instinct for conquest and empire-building. In a sort of bastard-Bossonian, the priest made the chief understand his purpose, and though extremely puzzled, Gorm gave him permission to remain among his tribe unbutchered—a case unique in the history of the race. Having learned the language Arus set himself to work to eliminate the more unpleasant phases of Pictish life—such as human sacrifice, blood-feud, and the burning alive of captives. He harangued Gorm at length, whom he found to be an interested, if unresponsive listener. Imagination reconstructs the scene—the black-haired chief, in his tiger-skins and necklace of human teeth, squatting on the dirt floor of the wattle hut, listening intently to the eloquence of the priest, who probably sat on a carven, skin-covered block of mahogany provided in his honor—clad in the silken robes of a Nemedian priest, gesturing with his slender white hands as he expounded the eternal rights and justices which were the truths of Mitra. Doubtless he pointed with repugnance at the rows of skulls which adorned the walls of the hut and urged Gorm to forgive his enemies instead of putting their bleached remnants to such use. Arus was the highest product of an innately artistic race, refined by centuries of civilization; Gorm had behind him a heritage of a hundred thousand years of screaming savagery—the pad of the tiger was in his stealthy step, the grip of the gorilla in his black-nailed hands, the fire that burns in a leopard's eyes burned in his.
XXX

Aruso estis fortuna, ke li renkontis ĉefon kun pli ol kutima inteligenteco – nomiĝantan Gormo. La fenomenon de Gormo oni ne povas klarigi, same kiel la fenomenojn de Ĝingis ĥano, de Uthman ibn Affan, de Atilo, aŭ de iu el tiuj individuoj, kiu, naskita en nuda lando inter krudaj barbaroj, malgraŭ tio posedis la instinkton por konkerado kaj konstruo de imperio. Per speco de bastarda Bosonia lingvo la pastro komprenigis siajn intencojn al la ĉefo, kiu, kvankam ekstreme mirigita, donis al li permeson resti en sia tribo nebuĉita – la kazo unika en la historio de tiu ĉi raso. Ekkoninte la lingvon Aruso komencis labori super la forigo de pli malagrablaj kutimoj de Pikta vivo, kiel homaj oferoj, sanga venĝo kaj forbrulado de kaptitoj vive. Li longatempe petegis la Gormon, kiun li trovis sciema, tamen nekonvinkebla aŭskultanto. Imago rekonstruas la scenejon – la nigrahara ĉefo, en sia tigra felo kaj kun koliero el homaj dentoj, kaŭranta sur grunda planko de argila kabano, aŭskultanta atente la elokventan paroladon de la pastro, kiu probable sidis sur skulptita, felkovrita bloko de mahagono aranĝita speciale por li, vestita per silkaj roboj de Nemedia pastro, faranta gestojn per siaj maldikaj blankaj manoj, kiam li klarigis la eternajn leĝojn kaj justojn estantajn la veroj de Mitrao. Sendube li montris kun abomeno la vicojn da kranioj, kiuj estis ornamantaj la murojn de la kabano kaj li insistis ĉe Gormo, ke li pardonu siajn malamikojn anstataŭ tiel uzu iliajn blankiĝintajn restaĵojn. Aruso estis la plej alta produkto de ennaskite artoplena raso, fajnigita per jarcentoj da civilizado; Gormo havis post si heredon de cent mil jaroj da primitiva sovaĝeco – la tigra moleco de paŝo estis en lia ŝtelirado, la gorlila manpremo estis en liaj nigraungaj manoj, la fajro flamanta en leopardaj okuloj same flamis en la liaj.

Aruso estis praktika homo. Li apelaciis al sovaĝula sento de materia profito; li prezentadis la potencon kaj splendoron de la Hiboriaj reĝlandoj kiel ekzemplon de la povo de Mitrao, kies instruado kaj verkoj suprenlevis ilin al siaj altaj lokoj. Kaj li parolis pri urboj kaj fertilaj plataĵoj, marmoraj muroj kaj feraj ĉaroj, juvelaj turoj kaj rajdantoj en siaj brilaj kirasoj rajde irantaj al batalo. Kaj Gormo, kun neeraranta instinkto de la barbaro, preterlasis liajn vortojn koncernantajn diojn kaj iliajn instruojn, kaj koncentriĝis nur al la materia potenco tiel vive priskribata. Tie, en tiu grundplanka argila kabano, kun la silkrobe vestita pastro sur mahagona bloko kaj la malhelhaŭta ĉefo kaŭranta en sia tigra felo, oni metis la fundamenton de imperio.

Kiel estis dirite, Aruso estis praktika homo. Li vivis inter la Piktoj kaj konstatis, ke inteligenta homo povas fari multe por helpi humanecon, eĉ kiam tiu humaneco estas kovrita per tigraj feloj kaj portas sur si kolringojn el homaj dentoj. Simile al ĉiuj pastroj de Mitrao, li estis edukita en multaj aferoj. Li malkovris, ke en la Piktaj montetoj troviĝis riĉaj kuŝejoj de fera erco, kaj li instruis la indigenulojn elminigi, elfandi kaj transformi ĝin en diversajn ilojn – por terkulturado, kiel li ame kredis. Li enkondukis aliajn reformojn, sed jen estas la plej gravaj el liaj agoj: li enradikis en Gormon la deziron ekvidi la civilizajn landojn de la mondo; li instruis la Piktojn labori en fero; kaj li establis kontakton inter ili kaj la civiliza mondo. Laŭpete de la ĉefo li kondukis al la brilanta ekstera mondo lin kaj kelke da liaj batalantoj tra la Bosoniaj Markioj, kie la honestaj vilaĝanoj amuze observis ilin.

Aruso sendube pensis, ke li grandnombre faras konvertitojn, ĉar la Piktoj aŭskultadis lin kaj detenadis sin de haki lin per siaj kupraj hakiloj. Sed la Pikto nature estas malmulte ema serioze trakti instruojn, kiuj ordonas al li pardoni sian malamikon kaj abandoni la padon de la militiro por la vojoj de honesta penlaborado. Jam estis dirite, ke li mankas artan senton; lia tuta naturo celis militon kaj buĉadon. Kiam la pastro rakontis pri gloroj de la civilizaj nacioj, liaj malhelhaŭtaj aŭskultantoj fiksis sian atenton ne sur la idealoj de lia religio, sed sur la rabaĵo, kiun li senkonscie priskribadis en la historioj de riĉaj urboj kaj brilantaj landoj. Kiam li diris, kiel Mitrao helpis certajn reĝojn venki iliajn malamikojn, ili ne atentis la miraklojn de Mitrao, sed avide ensorbis la priskribojn de batalaj vicoj, rajdantaj kavaliroj kaj manovroj de arkpafantoj kaj lancistoj. Ili aŭskultadis lin kun penetraj malhelaj okuloj kaj neekkoneblaj mienoj, kaj ili iradis sian vojon senkomente, kun flata al li atento ili obeadis liajn instrukciojn koncerne la prilaboradon de fero kaj parencajn artojn.

Antaŭ lia alveno ili ŝteladis ŝtalajn armilojn kaj kirasojn al la Bosonianoj kaj Zingaranoj, aŭ ili elforĝadis sian propran krudan armilaron el kupro aŭ bronzo. Nun nova mondo malfermiĝis al ili kaj la tuta ilia lando eĥis la bruadon de forĝmartelojn. Kaj Gormo, pro tiu nova kapablo, komencis gajni dominecon super aliaj klanoj, parte per milito, kaj parte per lerteco kaj diplomateco, en kiuj li superis ĉiujn aliajn barbarojn.

Piktoj povis nun libere kaj sekure iradi en Akvilonion kaj poste revenadi kun plia informo koncerne elforĝadon de kirasoj kaj faradon de glavoj. Plie, ili varbiĝadis en Akviloniajn dungarmeojn, kun nedirebla indigno de la fortikaj Bosonianoj. Akviloniaj reĝoj ludis kun la ideo eksciti la Piktojn kontraŭ la Cimerianoj, kaj eble tiel formeti ambaŭ minacojn, sed ili tro okupiĝadis pri siaj politikoj de agreso en la Sudo kaj Oriento por dediĉi plenan atenton al apenaŭ konataj landoj en la Okcidento, el kiuj svarme venadis pli kaj pli multe da batalantoj por enarmeiĝi kiel dungosoldatoj.

Tiuj ĉi batalantoj, post la kompletigo de militservo, revenadis al sia sovaĝejo kun bonaj ideoj de civiliza militado kaj kun tiu malestimo por la civilizacio, kiu naskiĝas el familiareco kun ĝi. Tamburoj komencis tamtami en la montetoj, sur pintoj fumis kolektigaj fajroj, kaj sovaĝaj glavfarantoj forĝis sian stalon sur miloj da ambosoj. Per intrigoj kaj atakoj tro grandnombraj kaj komplikaj por listigi ilin, Gormo iĝis ĉefo de ĉefoj, preskaŭ reĝo, kiun la Piktoj ne havis por miloj da jaroj. Li atendis longe, jam estis mezaĝa. Sed nun li ekmarŝis al la limoj, ne por komercadi, sed por militadi.

Aruso komprenis sian eraron tro malfrue; li ne estis esplorinta ĝisfunde la animon de la pagano, en kiu ŝtelkaŝiĝadis kruda sovaĝeco de ĉiuj jarcentoj. Lia konvinka elokventeco ne kaŭzis eĉ unu sulkon en Pikta konscienco. Nun Gormo havis sur si arĝentitan kirason, ne tigran felon, sed sub ĝi li estis neŝanĝita ĉiama barbaro, ne tuŝita de teologio aŭ filozofio, instinkte soifanta nur perforton kaj rabadon.

La Piktoj atakis la Bosoniajn limojn per fajro kaj glavo, vestitaj ne en tigraj feloj kaj armitaj ne per kupraj hakiloj kiel antaŭe, sed portantaj sur si skvamkirasojn kaj tenantaj en manoj armilojn el akra ŝtalo. Se temas pri Aruso, lian kranion disrompis ebria Pikto, kiam la pastro lastfoje penis malfari la laboron, kiun li estis senintence farinta. Al Gormo ne mankis la dankemo; li ordonis fiksi la kranion de murdinto sur la tomban ŝtonon de la pastro. Kaj tio estas unu el la mornaj ironioj de la universo, ke en tiel barbara maniero oni ornamis la ŝtonojn kovrantajn la korpon de Aruso – la homo, por kiu perforto kaj sanga venĝo estis abomenindaj.

Sed pli novaj armiloj kaj kirasoj ne sufiĉis por rompi la vicojn. Por jaroj la superaj armaĵoj kaj malcedema kuraĝo de la Bosonianoj, helpataj, se necese, de imperiaj Akviloniaj trupoj, rezistis kontraŭ la invadoj de malamikoj. Dum tiu ĉi tempo alvenis la Hirkanianoj kaj estis forpelitaj, kaj Zamoron oni aneksis al la imperio.

Poste la perfido el neatendata fonto rompis la Bosoniajn vicojn. Antaŭ kroniki tiun ĉi perfidon, estus bone pririgardi koncize la Akvilonian imperion. Ĝi estis ĉiam riĉa reĝlando, kaj pro konkerado ĝi atingis neesprimeblajn riĉaĵojn, kaj parada splendoro anstataŭigis simplan kaj malfacilan vivon. Sed degenero ankoraŭ ne senfortigis la reĝojn kaj la popolon; kvankam vestiĝantaj per silkoj kaj orŝtofoj, ili daŭre estis viva kaj vigla raso. Tamen aroganteco anstataŭigis ilian antaŭan simplecon. Ili traktis malpli potencajn homojn kun pligrandiĝanta malestimo, metante pli kaj pli da tributo sur la konkeritojn. Argoso, Zingaro, Ofiro, Zamoro kaj la Ŝemaj landoj estis traktataj kiel subjugigitaj provincoj, kio estis precipe humiliga por fieraj Zingaranoj, kiuj ofte ribeladis, malgraŭ sovaĝaj persekutoj.

Kotho estis praktike vasalo, estante sub Akvilonia "protekto" kontraŭ la Hirkanianoj. Sed Nemedion la okcidenta imperio neniam kapablis konkeri, kvankam la triumfoj de la unua havis plejparte defensivan karakteron kaj estis ĝenerale atingitaj helpe de Hiperboreaj armeoj. Dum tiu ĉi periodo la solaj malvenkoj de Akvilonio estis: malsukceso aneksi Nemedion; la masakro de armeo sendita en la Cimerion; preskaŭ plena detruo de armeo fare de Aesiroj. Same kiel la Hirkanianoj trovis sin nekapablaj fronti la malpezajn kavaleriajn atakojn de la Akvilonianoj, tiel la Akvilonianoj, invadante la neĝajn landojn, ne kapablis rezisti al furiozaj senperaj atakoj de la Nordanoj. Sed Akviloniaj konkeroj etendiĝis ĝis la Nilo, kie la Stigia armeo estis venkita kun granda buĉado, kaj la reĝo de Stigio sendis tributon – almenaŭ unufoje – por preventi invadon de sia reĝlando. Britunio estis aneksita en serio da kirlaj militoj, kaj fine oni preparis subjugigi la antikvan rivalon – Nemedion.

Kun siaj brilantaj trupoj grande plinombrigitaj de dungosoldatoj la Akvilonianoj ekmarŝis milite kontraŭ sia malnovtempa malamiko, kaj ŝajnis, ke tiu ĉi ofensivo estis destinita por detrui la lastan ombron de Nemedia sendependeco. Tamen estiĝis kvereloj inter la Akvilonianoj kaj iliaj Bosoniaj helpantoj.

Kiel la neevitebla rezulto de imperia ekspansio, la Akvilonianoj iĝis arogantaj kaj netoleremaj. Ili mokis la krudajn, malklerajn Bosonianojn kaj malpacoj aperis inter ili – La Akvilonianoj malestimis la Bosonianojn kaj la duaj sentis la samon al siaj mastroj – kiuj nun tiel sin nomis fiere kaj traktis la Bosonianojn kiel konkeritajn subulojn, metante troajn impostojn sur ilin kaj devigante ilin partopreni en siaj militoj de teritoria ekspansio – en militoj de profito, el kiuj la Bosonianoj malmulte profitadis. Apenaŭ sufiĉe da batalantoj restis en la markioj por gardi la limon, kaj aŭdinte, ke la Piktoj dezertigas iliajn hejmlandojn, tutaj Bosoniaj regimentoj forlasis la Nemedian kampanjon kaj ekmarŝis la okcidentan limon, kie  en granda batalo ili venkis la malhelahaŭtajn invadantojn.

Tamen tiu ĉi dizerto fariĝis la rekta kialo de Akvilonia malvenko en la milito kontraŭ la senesperigitaj Nemedianoj, kaj alportis al la Bosonianoj kruelan koleron de la imperiistoj – bigotaj kaj proksimenvidaj kiel la imperiistoj senŝanĝe estas. Akviloniaj regimentoj sekrete alproksimiĝis al la limoj de la markioj, la Bosoniajn ĉefojn oni invitis partopreni grandan interkonsiliĝon, kaj, sub la mantelo de ekspedicio kontraŭ la Piktoj, bandojn da sovaĝaj Ŝemaj soldatoj oni kantonmentigis inter nenion suspektantaj vilaĝanoj. La senarmaj ĉefoj estis masakritaj, la Ŝemanoj atakis siajn surprizitajn dommastrojn per torĉoj kaj glavoj, kaj la armitaj imperiaj taĉmentoj ĵetis sin senkompate al la lando. De Nordo ĝis Sudo la markioj estis dezertigitaj kaj la Akviloniaj armeoj retromarŝis de la limoj, lasante post si ruinigitan kaj detruitan landon.

Kaj tiam la Pikta invado eksplodis en plena potenco laŭlonge de tiuj limoj. Tio ne estis nur kutima rabiro, sed koncentrita invado de la tuta nacio, kondukata de ĉefoj, kiuj estis servintaj en Akviloniaj armeoj, planita kaj gvidata de Gormo – nun maljuna homo, sed havanta la fajron de sia daŭre arda ambicio. Ĉi-foje mankis sur ilia vojo forte ĉirkaŭmurigitaj vilaĝoj kun fortikaj arkistoj por haltigi la invadon ĝis alveno de la imperiaj taĉmentoj. La restantaj Bosonianoj estis balaitaj for de la ekzisto, kaj sangavidaj barbaroj svarme alvenis en Akvilonion, rabante kaj bruligante, antaŭ ol la legioj, batalantaj kontraŭ la Nemedianoj, povis ekmarŝi okcidenten. Zingaro profitis ŝancon deĵeti la jugon, kaj tiun ekzemplon sekvis Korintio kaj la Ŝemanoj. Tutaj regimentoj da dungosoldatoj kaj vasaloj ribelis kaj marŝis reen al siaj propraj landoj, rabante kaj bruligante ĉion dumvoje. La Piktoj puŝis nehaltigeble orienten, kaj rajdantaj taĉmentoj unu post la alia estis tretataj sub Piktaj piedoj. Sen siaj Bosoniaj arkistoj la Akvilonianoj trovis sin nekapablaj rezisti al terura sago-fajro de la barbaroj. El ĉiuj partoj de la imperio oni venigis legiojn por rezisti la atakon, kaj el la sovaĝejo aperadis svarme hordo post hordo, kvazaŭ el neelĉerpebla fonto. Kaj meze de tiu ĉi kaoso, la Cimerianoj malsuprengrimpis el inter siaj montoj, kompletigante la ruinon. Ili rabis urbojn, detruis la landon, kaj retroiris inter la montojn kun sia rabakiro, sed la Piktoj okupadis la landon, kiun ili estis konkerintaj. La Akvilonia imperio disfalis en fajro kaj sango.

Tiam denove la Hirkanianoj alrajdis el la apudmara Oriento. La retriĝo de la imperiaj legioj el Zamoro estis ilia instigo, Zamoro iĝis facila akiraĵo por iliaj atakoj, kaj la Hirkania reĝo establis sian ĉefurbon en la plej granda urbo de la lando. Tiu ĉi invado venis el la antikva Hirkania reĝlando de Turano, kuŝanta sur la bordoj de la enlanda maro, sed alia, pli sovaĝa Hirkania atako venis el la Nordo. Trupoj da ŝtalvestitaj rajdantoj galopis ĉirkaŭ la norda ekstremo de la enlanda maro, trapasis la glaciajn dezertojn, enrajdis la stepojn, pelante la aborigenojn antaŭ si, kaj direktiĝis kontraŭ la okcidentaj reĝlandoj. Tiuj ĉi novvenintoj komence ne aliĝis al la Turananoj, sed batalis kontraŭ ili same kiel kontraŭ la Hiborianoj; novaj ondoj da orientaj batalantoj kverelis kaj militis ĝis ilin unuigis granda ĉefo, kiu alvenis rajde el la bordoj mem de la orienta oceano. Sen iuj ajn Akviloniaj armeoj pretaj al ili kontraŭstari, ili estis nevenkeblaj. Ili konkeris kaj subjugigis Britunion, detruis sudan Hiperboreon kaj Korintion. Ili enrajdis en la Cimerian montetojn, pelante la nigraharajn barbarojn antaŭ si, sed inter la montoj, kie la kavalerio estis malpli efika, la Cimerianoj kontraŭatakis ilin kaj nur senorda retriĝo ĉe la fino de tuttaga sanga batalado savis la Hirkaniajn rajdotrupojn kontraŭ kompleta ekstermo.

Dum tiuj ĉi eventoj la reĝlandojn de Ŝemo konkeris ilia antikva mastro, Kotho, kaj estis venkita en prova invado de Stigio. Sed apenaŭ la Stigianoj komencis kompletigi sian degradadon de Koth, kiam ilin amase atakis la Hirkanianoj, kiuj ilin subjugigis kaj montriĝis mastroj pli severaj, ol la Hiborianoj estis iam ajn antaŭe. Dume la Piktoj iĝis nedisputeblaj mastroj de Akvilonio, praktike eksterminte la loĝantaron. Ili trarompis la limojn de Zingaro, kaj miloj da Zingaranoj, fuĝante antaŭ la buĉado en Argoson, subiĝis je la mizerikordo de la orienten puŝantaj Hirkanianoj, kiuj setligis ilin en Zamoro kiel subuloj. Post si ili lasis Argoson kovritan per flamoj kaj buĉatan de Pikta konkero. La venkintoj atakis Ofiron kaj renkontiĝis batale la okcidenten rajdantajn Hirkanianojn. La lastaj, post sia konkero de Ŝemo, venkis Stigian armeon ĉe la Nilo kaj invadis la landon malproksime suden ĝis la nigraj reĝlandoj de Amazonoj, kies popolon milnombre ili kaptadis kaj venigis reen kiel kaptitojn, setligante ilin inter la Ŝemanojn. Eble ili povus kompletigi siajn konkerojn en Stigio, aldonante ĝin al sia vastiĝanta imperio, se la Pikoj ne atakadis forte ilian okcidentan konkeron.

Nemedio, nekonkerebla de Hiborianoj, ruliĝis inter la rajdantoj el la oriento kaj la glavbatalantoj el la okcidento, kiam unu tribo de Aesiroj, marŝanta malsupren el siaj neĝaj landoj, alvenis al la reĝlando kaj enarmeiĝis kiel dungosoldatoj; ili montriĝis tiel taŭgaj batalantoj, ke ili ne nur forpelis la Hirkanianoj, sed ankaŭ haltigis la Piktan militmarŝon orienten.

La mondo en tiu tempo prezentas jenan bildon: vasta Pikta imperio, sovaĝa, kruda kaj barbara, etendiĝas de limoj de Vanahejmo en la nordo ĝis la plej sudaj bordoj de Zingaro. Ĝi etendiĝas orienten por enteni la tutan Akvilonion escepte de Gunderlando, la plej norda provinco, kiu, kiel aparta reĝlando en la montoj, postvivis la falon de la imperio kaj daŭre tenas sian sendependecon. La Pikta imperio ankaŭ entenas Argoson, Ofiron, la okcidentan parton de Kotho kaj la plej okcidentajn landojn de Ŝemo. Fronte al tiu barbara imperio troviĝas la imperio de Hirkanianoj, kies nordaj limoj estas detruitaj linioj de Hiperboreo, kaj la sudajn formas dezertoj sude de la landoj de Ŝemo. Zamoro, Britunio, la Borda Reĝlando, Korintio, plejparto de Kotho kaj ĉiuj orientaj landoj de Ŝemo estas entenataj en tiu ĉi imperio. La limoj de Cimerio restas netuŝitaj; nek Piktoj, nek Hirkanianoj povis subigi tiujn batalemajn barbarojn. Nemedio, helpata de la Aesiraj dungosoldatoj, rezistas al ĉiuj invadoj. En la nordo Nordhejmo, Cimerio kaj Nemedio apartigas la du konkerantajn rasojn, sed en la sudo Kotho iĝis batalkampo, sur kiu Piktoj kaj Hirkarianoj senĉese batalas unu kontraŭ la alia. Iafoje la orientaj batalantoj plene forpelas la barbarojn el la reĝlando; poste la plataĵoj kaj urboj denove falas en la manojn de la okcidentaj invadantoj. En la malproksima sudo, al Stigio, malfortigita de la Hirkania invado, komencas minaci la grandaj nigraj reĝlandoj. Kaj en la malproksima nordo la nordaj triboj estas malpacaj, senĉese militantaj kontraŭ la Cimerianoj kaj minacantaj al la Hiperboreaj limoj.

Gormon mortigis Hialmaro, ĉefo de la Nemediaj Aesiroj. Li estis tre maljuna homo, preskaŭ centjarulo. En la daŭro de sepdek kvin jaroj, kiuj pasis ekde li unuafoje aŭdis la rakonton pri imperioj el la buŝo de Aruso – longa tempo en la vivo de homo, sed nur mallonga spaco en la historio de nacioj – li kreis imperion el krudaj, sovaĝaj klanoj, li faligis la civilizacion. Li, kiu naskiĝis en argilmura, saliktegmenta kabano, dum sia grandaĝeco sidadis sur oraj tronoj kaj ĉirkaŭmordadis bovajn femuraĵojn donatajn al li sur oraj teleroj fare de nudaj sklavknabinoj, kiuj estis la filinoj de reĝoj. Konkerado kaj akirado de riĉaĵoj ne aliformis la Pikton; el la ruinoj de nuligita civilizacio nenia nova kulturo estiĝis feniksmaniere. La brunaj manoj, kiuj disŝiradis la artajn glorojn de la konkeritoj, neniam provis kopii ilin. Kvankam li sidadis inter la brilantaj ruinoj de detruitaj palacoj kaj vestadis sian harditan korpon per la silkoj de konkeritaj reĝoj, la Pikto restis la eterna barbaro, kruela, elementa, interesiĝanta nur pri la primitivaj principoj de vivo, neŝanĝanta, neerarema en siaj instinktoj tute direktitaj al milito kaj rabado, kaj en kiuj artoj kaj kultura progreso de homaro havis neniun lokon. Malegale estis kun Aesiroj, kiuj setlis en Nemedio. Tiuj baldaŭ adoptis multajn kutimojn de siaj civilizaj aliancanoj, tamen forte modifitajn de sia propra, intense vira kaj fremda kulturo.

Dum mallonga tempo Piktoj kaj Hirkanianoj graŭlis unu al la alia super la ruinoj de la mondo konkerita de ili. Tiam komencis la glaciaj epokoj kaj la granda Norda migrado. Antaŭ la sudenmoviĝantaj glacikampoj migradis la nordaj triboj, puŝante antaŭ si parencajn klanojn. La Aesiroj forbalais la antikvan reĝlandon de Hiperboreo, kaj sur ĝiaj ruinoj ili venis batali kontraŭ la Hirkanianoj. Nemedia jam iĝis norda reĝlando, regata de la posteuloj de la Aesiraj dungosoldatoj. Pelataj antaŭ la atakantaj ondoj de norda invado, la Cimerianoj ekmarŝis, kaj nek armeo nek urbo staris antaŭ ili. Ili trapasis tute detruitan reĝlandon de Gunderlando, kaj marŝis tra antikva Akvilonio, hakante sian vojon tra Piktaj hordoj. Ili venkis la Nord-Nemedianojn kaj rabis kelke da iliaj urboj, sed ne haltis. Ili puŝis orienten, venkobatante Hirkanian armeon sur la limoj de Britunio.

Malantaŭ ili hordoj da Aesiroj kaj Vaniroj amasege eniĝis en la landojn, kaj la Pikta imperio ŝanceliĝis sub iliaj atakoj. Nemedio estis venkita, kaj la duone civilizitaj Nordanoj fuĝis antaŭ siaj pli sovaĝaj samgentanoj, postlasinte la urbojn de Nemedio ruinigitajn kaj dezertajn. Tiuj ĉi fuĝantaj Nordanoj, kiuj adoptis la nomon de la pli aĝa reĝlando, kaj kiujn la termo Nemedianoj ekde tiam koncernas, venis en la antikvan landon de Kotho, forpelis kaj Piktojn kaj Hirkanianojn, kaj helpis al la popolo de Ŝemo forĵeti la Hirkanian jugon. En ĉiu okcidenta mondo la Piktoj kaj Hirkanianoj cedis al tiu pli juna, pli batalema popolo. Bando da Aesiroj forpelis la orientajn rajdantojn el Britunio kaj mem setlis tie, adoptinte por si mem la nomon. La Nordanoj, kiuj konkeris Hiperboreon, atakis siajn orientajn malamikojn tiel sovaĝe, ke la malhelhaŭtaj posteuloj de la Lemurianoj retriĝis en la stepojn, puŝitaj nekontraŭstareble retren al Vilajeto.

Dume la Cimerianoj, migrantaj sudorienten, detruis la antikvan Hirkanian reĝlandon de Turano kaj setlis sur la sudokcidentaj bordoj de la enlanda maro. La potenco de la orientaj konkerintoj estis rompita. Antaŭ la atakoj de la Nordhejmanoj kaj de la Cimerianoj ili detruis ĉiun el siaj urboj, buĉis tiujn kaptintojn, kiuj ne kapablis longe marŝadi, kaj poste, pelante antaŭ si milojn da sklavoj, rajdis retren en la misteran orienton, marŝante laŭlonge de la norda rando de la maro, kaj malaperante for de la okcidenta historio ĝis kiam ili refoje elrajdis de la oriento, post miloj da jaroj, kiel hunoj, mongoloj, tataroj kaj turkoj. Kun ili en ilia retriĝo troviĝis miloj da Zamoranoj kaj Zingaranoj, kiuj kune setlis en la fora oriento, formis miksitan rason, kaj emerĝis post jarcentoj kiel ciganoj.

Dumtempe tribo de Vaniraj aventuristoj pasis suden laŭlonge de la Pikta marbordo, rabis antikvan Zingaron, kaj alvenis al Stigio, kiu, subpremita de kruela aristokrata klaso, ŝancelis sub la puŝoj de la nigraj reĝlandoj el sudo. La ruĝaharaj Vaniroj igis la sklavojn ĝenerale ribeli, faligis la regantan klason kaj faris sin mem kasto de konkerintoj. Ili subjugigis la plej nordajn el nigraj reĝlandoj kaj kreis vastan sudan imperion, kiun ili nomis Egipto. La unuaj faraonoj fanfaronis esti posteuloj de tiuj ĉi ruĝaharaj konkerintoj.

La okcidenta mondo nun estis dominita de Nordaj barbaroj. La Piktoj daŭre tenis posede Akvilonion kaj parton de Zingaro kaj la okcidentan marbordon de la kontinento. Sed oriente de Vilajet kaj de la arkta cirklo ĝis la landoj de Ŝemo la unusola loĝantaro konsistis el migrantaj triboj de Nordhejmanoj, escepte de la Cimerianoj, kiuj estis setlintaj en la eksa Turania reĝlando. Nenie estis iuj urboj, escepte en Stigio kaj en la landoj de Ŝemo; la invadantaj ondoj da Piktoj, Hirkanianoj, Cimerianoj kaj Nordanoj transformis ilin en ruinojn, kaj iam dominantaj Hiborianoj malaperis de la tero, lasinte apenaŭ postsignon de sia sango en la vejnoj de siaj konkerintoj. Nur kelkaj nomoj de landoj, triboj kaj urboj daŭris en la lingvoj de la barbaroj, trapasante la jarcentojn en konekto kun misformitaj legendoj kaj fabeloj ĝis la tuta historio de la Hiboria erao malaperis for de la okuloj en nubo de mitoj kaj fantazioj. Tiel en la lingvo de ciganoj restis la termoj Zingaro kaj Zamoro; la Aesiroj, kiuj estis dominintaj Nemedion, estis nomataj Nemedianoj kaj pli poste figuris en Irlanda historio, kaj la Nordanoj, kiuj estis setlintaj en Britunio, estis konataj kiel Britunianoj, Britonoj aŭ Britoj.

En tiu tempo ne estis io kiel unuigita Nordana imperio. Kiel ĉiam la triboj havis sian propran ĉefon aŭ reĝon, kaj ili sovaĝe batalis unu kontraŭ la alia. Kia povus esti ilia fato, oni ne scios, ĉar alia terura terskuo, tranĉante la landojn en formojn konatajn al homoj modernaj, profundigis ĉion en kaoson refoje. Grandaj strioj de la okcidenta marbordo dronis; Vanahejmo kaj okcidenta Asgardo — malloĝataj kaj glaciigitaj dezertoj jarcente — malaperis sub la ondoj. La oceano fluis ĉirkaŭ la montoj de okcidenta Cimerio kaj formis la Nordan Maron; tiuj ĉi montoj iĝis la insuloj konataj poste kiel Anglio, Skotlando kaj Irlando, kaj la ondoj ruliĝis tra tion, kio antaŭe estis la Pikta sovaĝejo kaj la Bosoniaj Markioj. En la nordo formiĝis la Balta Maro, tranĉante Asgardon en duoninsulojn poste konatajn kiel Norvegio, Svedio kaj Danio, kaj fore en la sudo la Stigia kontinento derompiĝis de la resto de la mondo laŭ la krevlinio formata de la rivero Nilo en ĝia kuro okcidenten. Super Argoso, okcidenta Kotho kaj la okcidentaj landoj de Ŝemo verŝiĝis la blua oceano, kiun poste homoj nomis la Mediteranea Maro. Sed malgraŭ ke ali lando dronis, vastaj teritorioj okcidente de Stigio emerĝis el la ondoj, formante la tutan okcidentan duonon de la kontinento de Afriko.

La movoj de la terkrusto suprenlevis grandajn montarajn ĉenojn en la centra parto de la norda kontinento. Tutaj Nordaj triboj malaperis, kaj la restintoj retriĝis orienten. La teritorio ĉirkaŭ la malrapide sekiĝanta enlanda maro restis netuŝita, kaj tie, sur la okcidenta marbordo, la Nordaj triboj komencis paŝtistan ekzistadon, vivante pli aŭ malpli pace kun la Cimerianoj kaj grade miksante kun ili. En la okcidento la resto de la Piktoj, refoje reduktitaj de la kataklismo al la stato de ŝtonepokaj sovaĝuloj, komencis, per malkredebla vireco de sia raso, ankoraŭfoje posedi la landon, ĝis, pli poste, ili estis finvenkitaj de la okcidenten migrantaj Cimerianoj kaj Nordanoj. Tio okazis tiel longe post la diskreviĝo de la kontinento, ke nur sensignifaj legendoj rakontis pri pasintaj imperioj.

Tiun ĉi migradon havas en atingo la moderna historio kaj oni ne devas ĝin priskribi ankoraŭfoje. Ĝi rezultis de la pligrandiĝanta populacio svarmanta la stepojn okcidente de la enlanda maro — kiu pli poste, multe reduktita en sia grando, estis konata kiel la Kaspio — al tia grado, ke migradoj iĝis ekonomie necesaj. La triboj movis suden, norden kaj okcidenten, en tiujn landojn, kiuj nun estas konataj kiel Hindio, Malgrand-Azio kaj centra kaj okcidenta Eŭropo.

Ili venis al tiuj ĉi landoj kiel Arjoj. Sed inter tiuj ĉi primitivaj Arjoj ekzistis varioj, el kiuj kelkajn oni povas rekoni eĉ hodiaŭ, la aliaj estas antaŭlonge forgesitaj. Ekzemple, blondaj Akeoj, Gaŭloj kaj Britonoj estis posteuloj de pursangaj Aesiroj. La Nemedianoj de Irlanda legendaro estis Nemediaj Aesiroj. La Danoj estis posteuloj de pursangaj Vaniroj; la Gotoj — antaŭuloj de la aliaj skandinavaj kaj ĝermanaj triboj, inkluzive de la Anglosaksoj — estis posteuloj de miksita raso, kies elementoj ampleksis nuancojn de Vaniroj, Aesiroj kaj Cimerianoj. La Gaeloj, antaŭuloj de la Irlandanoj kaj de la nordaj Skotoj, devenis rekte de purasangaj Cimeriaj klanoj. La Cimraj triboj de Anglio estis miksita Nord-Cimeria raso, kiu setlis sur la insuloj antaŭ pure Nordaj Britonoj, kaj tiel igis estiĝon de legendo pri Gaela antaŭeco. De la sama sango devenis la Cimbroj, kiuj batalis kontraŭ Romo, kaj ankaŭ Gimeroj el Asirianoj kaj Grekoj, same kiel Gomeroj el la Hebreoj. Aliaj klanoj de la Cimerianoj migradis orienten de la sekiĝanta enlanda maro, kaj post kelkaj jarcentoj miksis kun Hirkania sango, revenis okcidenten kiel Skitoj. La originalaj antaŭuloj de la Gaeloj donis sian nomon al moderna Krimeo.

La antikvaj Sumeranoj havis nenian konekton kun la okcidenta raso. Ili formis miksitan nacion el Hirkania kaj Ŝema sangoj, kiujn oni ne prenis kun la konkerintoj dum ilia retriĝo. Multaj triboj de Ŝemo eskapis el tiu kaptiteco, kaj el pursangaj Ŝemanoj, aŭ Ŝemanoj miksitaj kun Hiboria aŭ norda sango, devenis la Araboj, Izraelidoj kaj aliaj Ŝemanoj kun pli distingeblaj trajtoj. La Kanaanidoj aŭ alpaj Ŝemanoj devenas el Ŝemaj prauloj miksitaj kun la Kuŝanoj loĝigitaj inter ilin de iliaj Hirkaniaj mastroj; la Elamanoj estis kutima raso de tiu ĉi tipo. Malaltaj, dikamembraj Etruskoj, bazo de la Roma raso, devenis el popolo de miksitaj Stigiaj, Hirkaniaj kaj Piktaj triboj, kaj origine loĝadis en la antikva reĝlando de Kotho. La Hirkanianoj, retriĝantaj al la orientaj marbordoj de la kontinento, evoluis en la tribojn poste konatajn kiel Tataroj, Hunoj, Mongoloj kaj Turkoj.

La originon de aliaj rasoj de la moderna mondo oni povas simile esplori; en preskaŭ ĉiu kazo ilia hiostorio, pli malnova ol oni tion konscias, streĉas sin retren en la nebulojn de la forgesita Hiboria erao...

LA FINO

Noto: Ĉi tio estas ekzerca projekto. Tial ĝi povas enteni erarojn kaj mistradukaĵojn. Se vi rimarkas ion nekorektan aŭ eraran, bonvolu min sciigi pri tio. Dankon.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.