La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
SONĜOJ EN DEK NOKTOJAŭtoro: Natsume Soseki |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Kenĉjo vizitis min por sciigi, ke Syōtarō neatendite revenis fine en la sepa vespero depost li estis forlogita de iu virino, kaj ke li nun pro subita febro kuŝas en mortlito.
Syōtarō estas en la kvartalo la plej bela, bonanima kaj honesta. Li havas nur unu emon. Ĉiuvespere li sidas en la fruktvendejo kun panama ĉapelo sur la kapo kaj admire rigardas la vizaĝon de preterpasantaj virinoj. Li havas nenian alian karakteron rimarkindan.
Kiam neniu virino preteriras, li rigardas fruktojn anstataŭ straton. Jen multe da fruktospecoj troviĝas en la butiko. Korboj por donaco plenaj de persikoj, pomoj, mespiloj kaj bananoj estas aranĝitaj en du vicoj. Rigardante ilin Syōtarō ĉiam laŭdas, ke ili estas belaj. Kiel komercisto la fruktisto estas la plej bona, li diras. Tamen li mem vivas ĉiam neokupita kun panama ĉapelo sur la kapo.
Ofte li laŭdkritikas oranĝojn k. a., ke ili havas bonan koloron. Malgraŭ tio li neniam aĉetas fruktojn. Kompreneble li ne senpage ilin manĝas. Li nur admiras iliajn kolorojn.
Iun vesperon unu virino aperis antaŭ la butiko. Ŝi vestis sin elegante kiel noblulino. Koloro de ŝia vesto tre plaĉis al Syōtarō; krome Syōtarō estis tiom ravita de ŝia vizaĝo, ke li demetis sian karan panaman ĉapelon por saluti ŝin. Ĝuste tiam la virino diris, montrante la plej grandan korbon plenan de frukfoj, ke ŝi volas ĝin aĉeti. Syōtarō transdonis ĝin al ŝi. Ŝi tenis ĝin en momento kaj diris, ke ĝi esfas tre peza.
Ĉar Syōtarō estis neokupita kaj plue afabla, li proponis, ke li portu ĝin al ŝia domo, kaj eliris kun la virino el la fruktvendejo. De tiam li ne revenis.
Kvankam la afero estas pri Syōtarō, tio estas tro kaprica. Maltrankviligite de lia neordinara konduto liaj parencoj kaj amikoj komencis konsiliĝi pri li, tiam en la sepa vespero li neatendite revenis. Kaj kiam oni demandis, “Kie vi estis, Syōĉjo?” Syōtarō respondis, ke li iris al monto per tramo.
Ili eble devis veturi tre longe per tramo. Laŭ la diro de Syōtarō, for de la tramo ili tuj alvenis al kampo. Estis vasta kampo, kie kreskis nur verdaj herboj. Irante kun la virino sur la herboj, li alvenis subite al la rando de krutaĵo. Tiam la virino diris al Syōtarō, ke li de tie ensaltu en la abismon. Rigardante malsupren li tamen povis vidi nur la krutan muron, sed ne la fundon. Demetante la panaman ĉapelon, Syōtarō dece rifuzis kelkfoje. Tiam la virino diris al li, “Porkoj lekos vian nazon, se vi ne volas senhezite ensalti. Ĉu bone?” Syōtarō treege malŝatas porkojn kaj Kumoemon! Pensante tamen, ke la vivo estas pli kara, li ankoraŭ hezitadis ensalti, kiam tie unu porko gruntante aperis. Syōtarō batis devigite la porkon ĉe ĝia nazo per maldika areka bastono, kiun li kunportis. La porko gruntante renversiĝis kaj falis malsupren sur la krutaĵo. Ho! Apenaŭ Syōtarō povas fari unu spiron, alia porko denove aperis kaj alproksimigis al li sian nazon. Syōtarō refoje pro neceso svingis la bastonon.
La porko renversite kun gruntado enfalis en la fundon de l' abismo. Denove alia aperis. Kaj tiam Syōtarō hazarde rigardis foren: Ho! Centoj da miloj, ja nekalkulebla multo da porkoj gruntante alproksimiĝas laŭvice en rekta linio al Syōtarō de malproksima limo de la verda herbejo. Syōtarō pro timo tute tremis. Sed li devigite batadis per la areka bastono la alproksimiĝantajn porkojn atente unu post alia. Je lia miro la porkoj tuj enfalas en la abismon, kiam la bastono apenau tuŝas ĝian nazon. Rigardante malsupren, li vidis ke renversitaj porkoj malsuprenfaladas en vico laŭlonge de la muro de la senfunda krutaĵo. Syōtarō eksentis timon, ke li enfaligis tiom multe da porkoj. La porkoj tamen venas senfine. Kvazaŭ densa nubo, kiu akiris piedojn por paŝi inter la verdaj herboj, sin sekvas gruntante la sennombraj porkoj.
Syōtarō kun ĉiuj kuraĝoj batadis la porkojn ĉe la nazo dum 7 tagoj kaj 6 noktoj. Sed finfine lia energio estis tute konsumita kaj liaj brakoj estis senfortigitaj kvazaŭ senostulo, kaj li estis katastrofe lekita de porko. Kaj li falis sur la rando de la krutaĵo.
Kenĉjo parolis pri Syōtarō ĝis ĉi tie kaj konkludis, ke tial estas malbone tro rigardi virinojn. Mi ankaŭ tion konsentis. Sed Kenĉjo aldonis, ke li tamen volas ricevi la panaman ĉapelon de Syōtarō.
Syōtarō senhelpe mortos. La panaman ĉapelon ricevos eble Kenĉjo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.