La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SONĜOJ EN DEK NOKTOJ

Aŭtoro: Natsume Soseki

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La kvara nokto

Meze en la vasta terplanko staras malalta tablo, ĉirkaŭite de malgrandaj tabuletoj. Ĝi nigre glatbrilas. Ĉe unu angulo de la tablo maljunulo sidas antaŭ kvarangula plato kaj sola trinkas sakeon. La manĝaĵo ŝajnas esti kuirita legomo.

Lia vizaĝo estas rimarkinde ruĝa pro sakeo. Krome, ĝi estas freŝa kaj glata, ne montrante eĉ unu sulketon. Nur per blanka barbo longe kreskinta mi povas diveni, ke li estas maljuna. “Kian aĝon li havas?” Mi, kvankam knabeto, demandas al mi mem.

Ĝuste tiam la mastrino alportas akvon en sitelo, de la fonto malantaŭ la domo, kaj viŝante siajn manojn per la antaŭtuko demandas lin: “Kian aĝon vi havas, maljunulo?”

“Mi forgesis,” trankvile respondas la maljunulo, englutinte la manĝaĵon kiu estis plena en la buŝo. La mastrino enŝovas la viŝitajn manojn sub la mallarĝan zonon, kaj staras rigardadante de flanke lian vizaĝon. La maljunulo trinkas sakeon per unu fojo el granda pokalo kaj eligas longan spiron tra la blanka barbo.

“Kie vi loĝas, maljunulo?” demandas lin la mastrino.

“Ĉe la fundo de umbiliko” respondas la maljunulo, interrompante la longan spiron.

“Kien vi iros?” denove demandas la mastrino kun la manoj ankoraŭ sub la mallarĝa zono.

“Tien,” respondas la maljunulo kiu ankoraŭfoje trinkas varmegan sakeon el la granda pokalo kaj denove eligas longan spiron.

“Ĉu rekte?” Kiam la mastrino tiel daŭrigas sian demandon, la elspiro de la maljunulo iras tra papera glitekrano kaj sub saliko rekte al riversablejo.

La maljunulo eliras el la domo. Mi lin sekvas. Ĉe la talio li portas kalabasan botelon. De la ŝultro li pendigas kvarangulan keston sub la subbrako. Li portas helbluan pantalonon kaj senmanikan veston samkoloran. Nur la ŝtrumpetoj estas flavaj; ili ŝajnas kvazaŭ el ledo.

Li rekte venas sub la salikon, kie kelkaj infanoj amuziĝas. Li ridetante elprenas helbluan mantukon de la zono, kuntordas ĝin maldika kiel ŝnuro kaj metas ĝin sur la teron. Li nun desegnas grandan rondon ĉirkaŭ la mantuko kaj elprenas latunan fluton el la kesto sub la subbrako.

“Rigardu, knaboj! La mantuko baldaŭ fariĝos serpento. Rigardu!” li diras.

La knaboj fervore rigardas la mantukon. Mi ankaŭ rigardas ĝin.

“Rigardu! Rigardu bone!” La maljunulo ripetas, kaj ludante la fluton komencas rondiri ĉirkaŭ la mantuko. Mi rigardas nur la mantukon, kiu tamen ne faras eĉ moveton.

La maljunulo flutadas kaj rondiradas — rondiradas sur piedpintoj, ŝtelpaŝante kvazaŭ li timus la mantukon. Li ŝajnas timema, tamen ankaŭ ĝoja.

Baldaŭ li subite ĉesas fluti, malfermas la keston, kiun li pendigas de la ŝultro. Li prenas la mantukon per fingroj kaj enĵetas ĝin en la keston.

“En la kesto, ĝi fariĝos serpento. Baldaŭ mi montros ĝin — montros ĝin.” Li komencas antaŭenpaŝi sub la saliko, rekte malsupren laŭ malvasta vojeto. Laŭ la malvasta vojeto mi sekvadas lin, ĉar mi nur volas vidi la serpenton.

“Baldaŭ fariĝos.” — “Serpento fariĝos.” Li ripetadas dum sia irado; la recitado tamen dumtempe fariĝas kantado:

Serpento fariĝos, baldaŭ fariĝos,
Fluteto sonoras, ĉerte fariĝos.

Li kantadas, ĝis li atingas la riverbordon. “Ĉar ne estas ponto nek ŝipo, li ripozos kaj montros al mi la serpenton en la kesto,” mi pensas. Tamen, li nun komencas rekte enpaŝi en la riveron. La akvo atingas liajn genuojn — lian talion — jam lian bruston. Li tamen ne ĉesas antaŭenpaŝi, ankoraŭ kantante:

Profundiĝas, noktiĝas,
Baldaŭ rektiĝas.

Malaperas lia barbo — lia vizaĝo — lia kapo — fine lia kufo — ĉio sub la akvon.

Mi ankoraŭ ĉiam esperas, ke la maljunulo montros al mi la serpenton, kiam li atingos la kontraŭan bordon de la rivero. Mi daŭre staradis sola inter la kanoj flustrantaj en vespera vento. Sed la maljunulo montris sin neniam refoje.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.