La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SONĜOJ EN DEK NOKTOJ

Aŭtoro: Natsume Soseki

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La sepa nokto

Estas sur ia granda ŝipo.

Eligante senĉese nigran fumon tiu ĉi ŝipo veturas trapuŝante sin tra la ondoj ĉiutage kaj ĉiunokte. Kun terura bruego! Sed estas ne klare, kien la ŝipo celas. Nur aperas la suno simila al arda fajroprenilo, el la fundo de l' maro. Veninte ĝis super la alta masto kaj tie starinte momenton, la suno tuj postlasas la grandan ŝipon kaj iras for antaŭen. Kaj fine ĝi denove subakviĝas en la fundon de l' maro kun bruo kiel arda fajroprenilo. Ĉiufoje tiam malproksime la blua maro ekbolas ruĝa kiel sapano. Kaj la ŝipo postkuras ĝin kun terura bruego. Sed la ŝipo neniam ĝin atingas.

Iam mi haltigis unu ŝipanon kaj demandis:

“Ĉu tiu ĉi ŝipo celas al la okcidento?”

La ŝipano rigardis min dum momento kun suspektema mieno, kaj li baldaŭ demandis: “Kial?”

“Ĉar la ŝipo ŝajnas postkuri la sunon malleviĝantan.”

La ŝipano laŭte ridis, kaj iris for de mi.

“Ĉu atingos orienton
Okcidenten celanta suno?

    Vere, nevere, mi ne scias.

Ĉu jam restis okcidente
El orient' venanta suno?

    Vere, nevere, mi ne scias.

Nun mi estas sur la maro.
Vagu! vagu! sur la maro!”

Oni ĥore krias. Venante al la ŝipkapo, mi trovas ke multaj maristoj estas kune altirantaj dikan velŝnuron.

Mi eksentas min tute senhelpa. Mi ne scias, kiam mi povus surteriĝi. Mi nek scias, kien mi vojaĝas. Nur estas certe, ke eligante nigran fumon la ŝipo veturas trapuŝante sin tra la ondoj. La ondoj sin etendas tre vaste — bluaj aŭ ofte purpuraj ĝis la plej malproksima ekstremo. Nur ĉirkaŭ la vojaĝanta ŝipo ĉiam elŝprucas blanka ŝaŭmo. Mi sentas min tute senhelpa. Mi pensas, ke estus pli bone ol resti sur tia ŝipo, se mi min ĵetus en la akvon kaj min mortigus.

Troviĝas ankaŭ multaj kunvojaĝantoj. Ŝajne, plej multaj estas fremdlandanoj. Sed iliaj trajtoj estas diversaj.

Estis nuba vetero kaj la ŝipo skuiĝis. Mi hazarde trovis, ke unu virino apogante sin al balustrado lamente ploras. Blanka aspektis naztuko, per kiu ŝi viŝis siajn okulojn. Kaj ŝi estis en vesto ŝajne el katuno. Kiam mi vidis tiun virinon, mi eksciis, ke la malĝoja ne estas nur mi.

Iun vesperon kiam mi estis sur la ferdeko kaj sola rigardis stelojn, unu fremdlandano proksimiĝis al mi kaj demandis, ĉu mi scias la astronomion. — Mi sentas min senespera, kaj mi eĉ volas morti. Neniom helpas al mi la astronomio. — Mi ne respondis. Tiu fremdulo klarigis min pri la sep steloj de Taŭro. Kaj li diris, ke la maro, la steloj kaj la ceteraj ĉiuj estas faritaj de Dio. Fine li demandis min, ĉu mi kredas je Dio. Mi restis silenta rigardante la ĉielon.

Iam mi eniris en la salonon, jen juna virino en pompa vestaĵo ludis fortepianon. Apud ŝi alta nobla viro staris kaj kantis. Lia buŝo aspektis tre granda. Sed ili ambaŭ ŝajnis tre indiferentaj pri aliaj ol si. Ili eĉ ŝajnis esti tute forgesintaj, ke ili estas sur ŝipo.

Mi sentas min pli kaj pli senespera. Fine mi decidas min mortigi. Kaj unu vesperon, kiam neniu sin trovis proksime, mi kun decido min ĵetis en la maron. Sed, — ĝuste kiam miaj piedoj forlasis la ferdekon kaj mi perdis la rilaton kun la ŝipo, mi subite ekkomprenis, ke la vivo estas al mi neanstataŭigeble kara. Mi elkore pentis, ke mi faris senpripense. Tamen jam ĉio estis ekster mia kapablo. Mi devis vole-nevole eniri en la maron. Ĉar la ŝipo estis verŝajne tre alta, la piedoj ne facile atingis la akvon, malgraŭ ke mia korpo estis jam forlasinta la ŝipon. Sed pli kaj pli mi proksimiĝis al la akvo, ĉar ekzistis nenio por alteniĝi, — proksimiĝis kvankam mi kuntiris la krurojn kiel eble mi povis. La akvo estis nigra!

Baldaŭ, eligante nigran fumon kiel antaŭe, la ŝipo forpasis. Mi la unuan fojon konvinkiĝis, ke estas pli bone sur la ŝipo, eĉ se ĝia celo estas ne klara; sed mi ne povis jam utiligi tiun konvinkon. Kun senlima pento kaj timo mi faladis senbrue al la akvo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.