La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
SONĜOJ EN DEK NOKTOJAŭtoro: Natsume Soseki |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Jenan sonĝon mi sonĝis.
Sesjaran infanon mi portas sur mia dorso. Ĝi estas certe mia fileto, kvankam mi, strange por diri, tute ne scias, ke ĝi fariĝis blukapulo perdinte sian vidkapablon. “Kiam vi blindiĝis?” mi do demandas ĝin. “Jam de tre longe,” ĝi respondas. Ĝia voĉo estas sendube tiu de infano, sed ĝia parolmaniero, komplete tiu de plenaĝulo. Krome ĝi parolas maldece, egale kiel mi.
Dekstre kaj maldekstre etendiĝas verdaj rizkampoj. Vojeto estas malvasta. De tempo al tempo ombrosimile traflugas ardeoj en la mallumo.
“Inter rizkampojn ni nun enpaŝas?” aŭdiĝas voĉo sur mia dorso.
“Kial vi scias tion?” returnante mian vizaĝon mi demandas.
“Ĉar ardeo krias. Ĉu vi ne aŭdas ĝin?” ĝi respondas.
Kaj ĝuste tiam ardeo efektive krias du aŭ tri fojojn.
Mi iom ektimas pro la infano, kvankam ĝi estas certe mia fileto. Kio al mi okazos de nun, portante tian ulon? Mi do rigardas for antaŭen, serĉante lokon por forlasi ĝin, kaj jen mi povas distingi grandan arbaron en la mallumo. “Tie,” mi ekpensas kaj ĝuste tiam aŭdiĝas mokrido “Hu-hum!” sur mia dorso.
“Pro kio vi rikanas?”
La infano ne respondas, sed nur demandas:
“Paĉjo, ĉu vi sentas min peza?”
“Ne peze,” mi respondas.
“Baldaŭ mi fariĝos peza,” ĝi diras.
Silente mi nun paŝadas celante la arbaron. La vojo inter la rizkampoj neregule serpentumas kaj nin kondukas nur malfacile. La vojeto baldaŭ duiĝas antaŭ ni, kie mi haltas por iom ripozi.
“Ŝtono devas stari tie,” diras nun la bubeto.
Kaj efektive staras ŝtono dika je ĉirkaŭ ok coloj kaj alta je mia talio. Sur ĝia antaŭa supraĵo estas skribita: “Dekstren: al Hottahara. Maldekstren: al Higakubo.” Malgraŭ la mallumo la ruĝaj literoj estas klare legeblaj; ili montras ruĝan koloron similan al la ventro de japana trito.
“Maldekstren ni iru!” ordonas la bubeto. Tie la arbaro ĵetas de la ĉielo sian ombran figuron sur niajn kapojn. Kelkan tempon mi hezitas.
“Ne hezitu!” denove diras la bubeto. Mi do vole-nevole ekpaŝas al la arbaro. Pensante en la koro, kial ĝi, kvankam blinda, ĉion mirinde scias, mi alproksimiĝis rekte al la arbaro. “Estas maloportune esti blinda!” aŭdiĝas voĉo sur mia dorso.
“Mi tial portas vin sur mia dorso.”
“Mi vere dankas vin por via penado. Sed, estas ne agrable, esti ĉiam malrespektata de ĉiuj. Eĉ la patro min malrespektas!”
Mi fariĝas nedifineble maltrankvila. Mi do rapidas, por ke mi povu plej frue atingi la arbaron kaj forlasi ĝin tie.
“Kiam vi iros plue, vi komprenos ĉion! — Estis ĝuste tia vespero!” ĝi kvazaŭ al si mem diras sur mia dorso.
“Kio?” konfuzite mi demandas.
“Kio?” la knabeto moke ripetas, “vi ja bone tion scias!” Tiun momenton mi eksentas kvazaŭ mi jam scius tion. “Jes, en tia vespero tio okazis,” mi sentas nur ne klare. “Jes, kiam mi iros plue, mi povos sciiĝi tion,” mi sentas. “Kaj se mi tion komprenos, io devas okazi. Mi devas trankviliĝi, forlasinte ĝin antaŭ ol mi tion komprenas.” Tiel mi pensas. Mi pli kaj pli rapidas.
Pluvas jam de longe. Malheliĝas pli kaj pli sur la vojeto. Mi estas kvazaŭ en deliro. Nur malgranda bubeto, algluanta sin al mia dorso, brilas kvazaŭ spegulo, kiu spegulas mian tutan estinton, estanton, estonton kaj nenion restigas. Malgraŭe ĝi estas mia fileto. Kaj ĝi estas blindulo. Mi fariĝas netolerebla.
“Ĉi tie! ĉi tie! ĝuste ĉe la radiko de tiu ĉi cedro.”
Klare aŭdiĝas la voĉo de la bubeto en la pluvo. Surprizite mi haltas kaj trovas min jam en la arbaro. Kiel la bubeto diras, io nigra, staranta du metrojn antaŭ mi, ja estas cedro.
“Paĉjo, estis ĉe la radiko de tiu ĉi cedro, ĉu ne?”
“Jes prave,” mi senvole konsentas.
“Estis en la 5-a jaro de Bunka[4], en la jaro de Drako.”
Mi ankaŭ sentas en la koro, “Vere, en la 5-a jaro de Bunka, en la jaro de Drako.”
“Estis ĝuste antaŭ cent jaroj; vi min mortigis, ĉu ne?”
Apenaŭ mi aŭdis ĉi tiujn vortojn, konscio subite ekvekiĝis en mia kapo, ke mi antaŭ cent jaroj, en la 5-a jaro de Bunka, la jaro de Drako, en la vespero de tia mallumo, mortigis blindulon ĉe la radiko de tiu ĉi cedro. Kaj ĝuste kiam mi ekrimarkis, ke mi vere estis mortiginto, la knabeto subite fariĝis peza sur mia dorso kiel ŝtono de Zizo[5].
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.