La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SONĜOJ EN DEK NOKTOJ

Aŭtoro: Natsume Soseki

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La dua nokto.

Jenan sonĝon mi sonĝis.

Forlasinte la ĉambron de la supera bonzo, mi revenas per la koridoro al mia ĉambro, kie mi trovas la lampon pale lumantan. Fleksante genuon sur kusenon mi ordigas la meĉon. Florsimila debrulaĵo senbrue falas sur la cinabre lakitan tableton kaj subite fariĝas hele en la ĉambro.

La pentraĵo sur la glitekrano estas tiu de Buson[1]: Ombrosimilaj salikoj hel- kaj malhelkolore pentritaj staras tie kaj ĉi tie; klinante ĉapelon fiŝkaptisto iras kun frostiĝanta mieno sur digo. En la niĉo pendas bildpendaĵo, sur kiu Manĵusro en la maro estas pentrita. Incenso preskaŭ konsumita ankoraŭ ne ĉesas fumi en ĝia malluma angulo. La vasta templo restas silenta kvazaŭ senhoma. Suprenrigardante sur la plafonon mi trovas rondan lumon, ĵetitan de la lampo, kvazaŭ vivanta.

Unu genuon stariginte, mi levas la kusenon per la maldekstra mano kaj enŝovas la dekstran sub ĝin, kie mi ĝustaloke trovas la celitan. Trankviligite de tio mi remetas la kusenon kaj peze sidiĝas sur ĝi.

— Vi ja estas samurajo, — diris la supera bonzo. — Neeble estas, ke vi ne povas atingi la religian vekiĝon, se vi estas vera samurajo! Ne atingante ĝin tamen por longa tempo, vi certe ne estas vera samurajo, — li ankaŭ diris. — sed rubo de homo! ... Ho, vi koleras, — li mokridis. — se vi sentas vin ofendita, alportu al mi nur pruvon, ke vi atingis la vekiĝon! — li fine tiel diris kaj abrupte turnis sin flanken. Ho, maldece!

Antaŭ ol la horloĝo en la niĉo de la najbara ĉambrego batos la sekvantan horon, mi nepre atingos la religian vekiĝon. Atinginte ĝin mi ĉi tiun vesperon ankoraŭfoje vizitos la bonzon kaj interŝanĝos ĝin por lia kapo. Se mi ne atingas ĝin, mi ne povas senvivigi lin. Mi nepre devas atingi la religian vekiĝon. Mi ja estas samurajo.

Se mi ne povos atingi la religian vekiĝon, mi min mortigos. Ofendita samurajo ne povas vivi plu. Tiam volonte mi min mortigus.

Kiam mi tiel pensas, mia mano ankoraŭfoje sin etendas senintence sub la kusenon, kaj eltiras la ponardon en ruĝe lakita ingo. Per la tuta forto mi prenas la tenilon kaj forigas la ruĝan ingon; la malvarma klingo subite brilas en la malhela ĉambro. Mi nun eksentas, kvazaŭ io terura senbrue forkuras el mia mano kaj atingas la pinton de la klingo, por koncentrigi sian sangsoifecon ĉe unu punkto. Vidante, ke la akra klingo estas kvazaŭ perforte kondensita kiel pinglopinto, por brili ĉe la pinto de la ponardo, mi subite ekvolas per ĝi trapiki. La sango de mia tuta korpo kolektiĝas en mian dekstran manon kaj la tenilo fariĝas gluema. Miaj lipoj tremetas.

Remetinte la ponardon en la ingon kaj altirinte ĝin al mia dekstra flanko mi nun sidas en religia meditado. — Ĉio estas vantajo! — Zyosyu[2] diris. — Kio estas vantaĵo? Bonzaĉo! — Mi kunpremas dentojn.

Kiam mi forte kunpremas la mueldentojn, arda spiro fortege eliras el la nazo. La tempioj spasme doloregas. Duoble larĝe mi malfermas la okulojn.

Mi vidas la bildpendaĵon, la lampojn, la tatamojn[3] kaj ankaŭ la senharan kapon de la bonzo tute klare. Mi aŭdas eĉ la voĉon, per kiu li mokridis min tra sia buŝego. Tiu maldeca bonzaĉo! Mi nepre devas senvivigi tiun senharulon. Mi nepre devas atingi la religian vekiĝon. — Vantaĵo! Vantaĵo! — Mi ripetas en la fundo de la buŝo. Meditante pri la vantaĵo, mi tamen flaras la odoron de l' incenso. Tiu senvalora incenso!

Per pugno mi subite bategas mian kapon kaj knare kunpremas la mueldentojn. Elŝvitas ĉe ambaŭ subbrakoj. La dorso fariĝas rigida kvazaŭ bastono. Genuoj doloras. — Lasu, eĉ se la genuoj rompiĝu! — mi pensas; ili tamen ne ĉesas dolori. Kiel afliktite! La vantaĵon mi ne facile ekkaptas. Apenaŭ mi ĝin ekkaptas, mi jam eksentas doloron. Mi sentas min kolera, ĉagrenita, eĉ ofendita. Larmoj gute eliras. Mi ekvolas eĉ alĵeti mian korpon kontraŭ ŝtonegon por pece disrompi miajn ostojn kaj karnojn.

Mi sidas senmove. Enfermante en mia brusto ion netolereble korpreman, mi sidas senmove. Mi sentas min, kvazaŭ tiu korprema, vane serĉante sian eliron, suprenpremas de profunde la karnojn de mia tuta korpo por elŝpruci el poroj, ĉiuj tute ŝlositaj.

Mi intertempe fariĝas duondelira. La lampo, la pentraĵo de Buson, la tatamoj kaj la bretaro ŝajnas al mi nun kvazaŭ ili ne ekzistus, kvankam ili efektive ekzistas. La vantaĵo sopirita ne tamen volas prezenti sin. Mi eble nur sidas sencele. Kaj ĝuste tiam la horloĝo en la najbara ĉambrego ekbatas unu.

Mi subite reakiras la konscion kaj tuj etendas mian dekstran manon al la ponardo. Kaj la horloĝo batas la duan.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.