La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
SONĜOJ EN DEK NOKTOJAŭtoro: Natsume Soseki |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ĉe la onidiro ke Unkei[6] nun skulptas Nioon[7] ĉe la pordego de Gokokuzi-templo,[8] mi promenis tien por vidi ĝin. Multaj homoj jam kolektiĝis kaj estis kritikantaj pri la skulptisto.
Dekkelkajn metrojn antaŭ la pordego staras alta pino, kies trunko kreskas ĝis la blua ĉielo oblikve kaŝante la tegmenton de l' pordego. Verdo de l' pino kaj cinabro de l' pordego kontrastas reciproke admirinde. Krom tio la pino bonloke staras. La trunko elegante suprenkreskas oblikve ĉe la maldekstra parto de l' pordego kaj ĝia larĝa krono elstaras super la tegmento: la sceno tute antikva. Ŝajnas esti en Kamakura-epoko.[9]
Tamen la apudvidantoj ĉiuj estas, same kiel mi, homoj de Meizi-epoko.[10] La plej multe estas rikŝistoj. Ili sendube venis por forigi enuon dum la gastatendado.
“Kia grandaĵo!” iuj admiras.
“Povas esti multe pli penige ol fari homon.” aliaj diras.
Dume iu diras: “Ba, Nioon! Ĉu eĉ nuntempe oni skulptas Nioon? Ho! Eĉ nuntempe! Mi kredis, ke Nioo estis farita ĉiu en malnova tempo.”
“Ĝi ŝajnas esti tre forta,” unu homo alparolas al mi. “Jen, oni diras, ke neniu estas pli forta ol Nioo — ĝi estas ja pli forta ol Jamato-Takeru-no-Mikoto.”[11]
Tiu ĉi homo estas refaldinta la baskon de la vesto kaj estas senĉapela; li devas esti tre malklera.
Unkei uzas la ĉizilon kaj martelon tute indiferente pri la kritikadoj de l' rigardantoj. Li eĉ ne returnenvidas, sed, sindone skulptas la vizaĝan parton de l' Nioo, sidante sur alta loko. Li portas ian eboŝi[12]-similaĵon sur sia kapo kaj kunligas sur sia dorso ambaŭ grandajn manikojn de ia vesto, kiu estas eble suhoo[13]. Lia aspekto estas tre malnovstila kaj tute ne respondas al la svarmanta vidantaro. Mi demandas min, kial Unkei povas ĝis nun vivi. Kun neklarigebla miro mi tamen daŭrigas stari kaj vidi.
Sed Unkei, ne sentante siaflanke ian strangecon, daŭre skulptas kun entuziasmo. Unu junulo, kiu de sube rigardadas tiun sintenadon de Unkei, turnas sin al mi kaj diras:
“Merite agas Unkei! Li tute ignoras nin. Li tenas sin, kvazaŭ li kaj Nioo nur estas la herooj en la mondo. Admirinde!”
Mi pensas ĉi tiujn vortojn interesaj kaj ekvidas la junulon, kiu daŭrigas paroli:
“Vidu lian uzmanieron de la ĉizilo kaj martelo. Li estas en mistera libereco kaj perfekteco.”
Unkei nun finas ĉizi horizontale larĝan brovon altan je unu colo kaj, apenaŭ remetante la ĉizilon vertikale, li oblikve malsuprensvingas la martelon. La malmola ligno estas ĉizita per unu bato, dikaj lignopecoj disflugas responde al la martelkrako kaj jam subite ekaperas unu flanko de kurbnazo kun larĝaj nazflugiloj. La uzado de l' ĉizilo estas tute sentima kaj senhezita.
“Kiel oni povas tiel laŭvole skulpti aŭ brovon aŭ nazon, uzante ĉizilon tiel facile kaj senhezite!'' mirigite mi diras kvazaŭ al mi mem. Tiam la junulo diras:
“Ne, li ne skulptas aŭ brovon aŭ nazon per ĉizilo, sed nur elfosas per ĝi aŭ brovon aŭ nazon enkaŝitajn en ligno kiel ŝtonojn en la tero; tial li neniam erarĉizas.” Mi tiam la unuan fojon ekrimarkas, ke tia estas la skulptado.
Mi ekpensas, ke ĉiu ajn do povas esti skulptisto, se tio estas vera. Kaj, ĉar mi ekdeziras skulpti Nioon, mi ĉesas rigardi la skulptadon de Unkei kaj revenas hejmen.
Elpreninte el mia ilujo ĉizilon kaj martelon mi venas en la korton. Tie mi trovas multajn konvenajn blokojn de kverko, kiu falis antaŭ nelonge pro ventego kaj kiun mi hakigis al hakisto por fajrligno.
Mi elektas la plej grandan blokon de l' ligno kaj sentime ekĉizas ĝin, sed malfeliĉe mi ne povas trovi Nioon en ĝi. Nek en la dua bloko mi povas trafi. En la tria ankaŭ ne estas Nioo. Mi ĉizas ĉiujn blokojn de l' ligno unu post alia, kiuj estas tie rezervitaj, sed bedaŭrinde neniu el ili kaŝas Nioon en si. Finfine mi komprenis, ke neniu ligno en la nuna Meizi-epoko entenas Nioon, kaj ankaŭ la rezonon, kial Unkei vivas ankoraŭ ĝis la hodiaŭa tago.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.