La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


SONĜOJ EN DEK NOKTOJ

Aŭtoro: Natsume Soseki

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La unua nokto.

Jenan sonĝon mi sonĝis.

Sidante apud la lito kun krucigitaj brakoj mi aŭdas, ke la virino kuŝanta sur la dorso diras trankvile, ke ŝi jam motros. Kovrante kapkusenon per sia longa hararo ŝi kuŝigas en ĝi sian ovalan vizaĝon kun milda konturo. Ŝia blanka vango havas modere varman nuancon de sango kaj ŝiaj lipoj estas kompreneble ruĝaj. Ŝajne ŝi neniel povas mortiĝi. Sed la virino per trankvila voĉo diris klare, ke ŝi jam mortos. Ĉe ŝiaj vortoj ankaŭ mi sentis, ke ŝi certe mortos. Do, de supre enrigardante, mi demandis ŝin: “Vere? Ĉu vi jam mortiĝos?” Respondante, ke ŝi vere mortiĝos, la virino larĝe malfermis siajn okulojn. La okuloj estas grandaj kaj glaceaj. Ĉirkaŭite de longaj okulharoj ili estas tute nigraj. En la fundo de tiuj ĉi nigraj pupiloj klare ŝvebas mia figuro.

Vidante la brilon de tiuj ĉi nigraj okuloj kvazaŭ travideblaj ĝis la fundo mi miris, ke eĉ en tia stato ŝi vere mortiĝos. Kaj, alproksimigante mian kapon ĝentile apud ŝian kapkusenon mi refoje demandis: “Vi ne mortiĝos? Certe vi ne mortiĝos?” Tiam la virino, kun siaj nigraj okuloj ankoraŭ dormeme malfermitaj, per trankvila voĉo ripetis: “Tamen mi vere mortiĝos. Estas neeviteble!”

Kiam mi demandis entuziasme, ĉu ŝi do povas vidi mian vizaĝon, ŝi kun rideto respondis: “Ĉu povas vidi? Kial ne! Jen ĝi speguliĝas.” Mi silente retiris mian vizaĝon de ŝia kapkuseno. Mi, kun krucigitaj brakoj, ektimis, ke ŝi vole-nevole mortiĝos.

Baldaŭ ŝi aldone diris:

“Se mi mortiĝos, enterigu min — fosinte la teron per granda perlkonko! Kiel la tombosignon metu pecon de stelo falinta de la ĉielo. Kaj bonvole atendu apud mia tombo. Ĉar mi denove venos por vidi vin.”

Mi demandis kiam ŝi venos por vidi min.

“La suno leviĝos. Kaj la suno malleviĝos. Ankoraŭfoje ĝi leviĝos kaj malleviĝos. — La ruĝa suno malleviĝos okcidenten veninte de la oriento, okcidenten veninte de la oriento, kaj — mia kara, ĉu vi povas atendi?”

Mi silente kapjesis. La virino laŭtigis sian trankvilan voĉon kaj decideme diris:

“Atendu cent jarojn !”

“Cent jarojn. Atendu apud mia tombo! — Mi certe venos por vidi vin.”

Mi respondis simple, ke mi atendos. Intertempe mia figuro ĝis tiam klare videbla en ŝiaj pupiloj ekfalis en nebulon. Kiel akvo, ekmoviĝante, rompas ĝis tiam spegulitan figuron, mia figuro komencis elfluiĝi. Tiam subite ŝiaj okuloj fermiĝis. De inter longaj okulharoj larmoj elfluiĝis sur vangon. — Jen ŝi estis mortinta.

Kaj mi iris en korton kaj fosis la teron per perlkonko. La perlkonko estis granda, glata kaj kun akra rando. Ĉiufoje kiam mi ŝovelis la teron, ĝia interna supraĵo briletis je la lunlumo. Odoris ankaŭ je la malseka tero. La fosaĵo estis baldaŭ preta. Mi kuŝigis la virinon en la fosaĵo. Kaj mi surkovris ŝin ĝentile per la mola tero. Ĉiufoje kiam mi surŝutis la teron, ree la interna supraĵo de la konko briletis je la lunlumo.

Kaj preninte pecon de falinta stelo, mi metis ĝin ĝentile sur la tombon. La peco de la stelo estis ronda. Mi supozis, ke ĝi fariĝis ronda forfrotite dum ĝi faladis longe tra la aero. Kiam mi levis ĝin en miaj brakoj, miaj brusto kaj manoj fariĝis iom varmaj.

Mi eksidis sur musko. Pensante, ke mi tiele atendas dum cent jaroj, mi rigardis kun krucigitaj brakoj la rondan tombosignon. Dume la suno leviĝis de la oriento kiel la virino diris. Ĝi estas granda kaj ruĝa. Baldaŭ ĝi malleviĝis en la okcidento ankaŭ kiel ŝi diris. Ĝi fiere malleviĝis — kun ankoraŭ ruĝa koloro. “Unu,” mi kalkulis.

Baldaŭ la ruĝa suno ree majeste aperis kaj silente malaperis. “Du,” mi denove kalkulis.

Tiel mi kalkulis kaj kalkulis, kaj mi estis jam necerta, kiom da fojoj mi vidis la ruĝan sunon. La ruĝa suno preterpasis super mia kapo tiom multe da fojoj, ke mi ne, tute ne, povas kalkuli. Tamen ankoraŭ cent jaroj ne pasis. Rigardante muskokovritan rondan ŝtonon, fine mi eĉ komencis suspekti, ĉu mi estus trompita de la virino.

Kaj tiam de sub la ŝtono komencis sin etendi verda trunketo oblikve antaŭ miajn okulojn. Ĝi kreskis en momento kaj atinginte mian bruston ĝi ĉesis sin etendi. En la sama momento ĉe la pinto de la longa balancanta trunketo, maldika kliniĝinta burĝono disvolviĝis pufe en florfoliojn. Profunde parfumis la blanka lilio ĉe mia nazo. Tiam el la ĉielo falis roso sur la floron kiu ŝanceliĝis per sia propra pezo. Kliniĝante mi kisis la blankajn florfoliojn, el kiuj malvarmaj rosoj gutas. Kiam mi retiris mian vizaĝon de la lilio mi subite ekrimarkis la solan tagiĝan stelon brilantan sur la malproksima ĉielo.

“Cent jaroj jam pasis,” tiam mi la unuan fojon ekrimarkis.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.