La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SONĜOJ EN DEK NOKTOJ

Aŭtoro: Natsume Soseki

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La oka nokto

Kiam mi transpaŝis la sojlon de barbirejo, unuvoĉe bonvenigis min tri aŭ kvar grupiĝantaj personoj en blanka vesto.

Starante meze mi ĉirkaŭrigardas kaj trovas la ĉambron kvarangula. Ĝiaj du muroj havas fenestrojn kaj la ceteraj spegulojn. Nombron de la spegulo mi kalkulis ses.

Kiam mi sidiĝas antaŭ unu el ili, jen! la pufa kuseno delikate kaviĝis sub miaj postaĵoj. La seĝo estas farita tre komforta. La spegulo klare spegulas mian vizaĝon. Malantaŭ mia vizaĝo vidiĝas fenestro; oblikve vidiĝas la kontoro. Neniu estas ĉe la kontoro. Ankaŭ bone vidiĝas la supraj korpoj de preterpasantoj ekster la fenestro.

Preterpasas Syōtarō kun fraŭlino. Li portas panaman ĉapelon. Kiam li ĝin aĉetis kaj kiam li eĉ akiris amatinon, mi ne scias. Li ŝajnas esti tre fiera pri la nova ĉapelo kaj amatino. Apenaŭ mi tamen povas bone rigardi ŝian vizaĝon, ili jam preterpasas.

Preterpasas tōhu[14]-vendisto trumpetante. Ĉar li tenas la trumpeton ĉe la buŝo, liaj vangoj ŝvelas kvazaŭ pikitaj de vespoj. Mi vere maltrankviliĝas, ĉar li preterpasis kun la vangoj ankoraŭ ŝvelintaj. — Eble en mia koro li restos dumvive ĉiam kun la vangoj ŝvelintaj pikite de vespoj.

Gejŝo[15] ekaperas. Ŝi ankoraŭ ne estas farinta tualeton. Kun senordiĝinta simada[16] ŝia kapo ŝajnas ankaŭ malorda. Ŝia vizaĝo estas dormema kaj krome kompatinde pala. Ŝi salutkliniĝas kaj parolas ion; la alparolito tamen neniel ekaperas en la spegulon.

Tiam granda viro en blanka vesto venas malantaŭ min kaj kun tondilo kaj kombilo en la manoj li ekrigardas mian kapon. Mi tuŝas miajn maldense kreskintajn lipharojn kaj demandas lin, ĉu ili fariĝus bonstilaj. La blanka viro nenion respondas kaj batetas mian kapon per la sukcenkolora kombilo.

“Jen, krom la kapharoj, ĉu vi pensas, ke la lipharoj fariĝus bonstilaj?” mi ripetas la demandon. La blanka viro ankoraŭ nenion respondas kaj komencas tintigi la tondilon.

Mi larĝe malfermas la okulojn, por ke mi perdu neniun figuron en la spegulo. Sed nigraj haroj preterfalas antaŭ miaj okuloj, ĉiufoje kiam la tondilo tintas. Mi ektimas kaj fermas la okulojn.

“Ĉu vi jam vidis, sinjoro, la vendiston de orfiŝoj antaŭ la pordo?” demandas min tiam la blanka viro. Mi neas; li silentas kaj daŭrigas tintigi la tondilon. “Danĝere!” Subite eksonas laŭta voĉo. Mi surprizite malfermas la okulojn. Vidiĝas rado de biciklo sub la maniko de la blanka viro; vidiĝas timonoj de ĵinrikŝo. La blanka viro tamen premas mian kapon inter ambaŭ manoj kaj direktas ĝin flanken, tiel ke la biciklo kaj ĵinrikŝo fariĝas tute nevideblaj. La tondilo tintadas.

La blanka viro baldaŭ venas al mia flanko kaj komencas tondi la harojn apud la orelo. Mi povas nun sentime malfermi la okulojn, ĉar la haroj jam ne falas antaŭen. “Awamoti![17] moti![18] moti!” La voĉoj aŭdiĝas nun tute proksime. La vendisto intence taktofrapas pistujon per malgranda pistilo kvazau preparante motion. Ĉar mi vidis awamoti-vendiston nur en mia infaneco, mi tre volas vidi lin. Li tamen neniel ekaperas en la spegulon. Aŭdiĝas nur la takto de la pistado.

Mi nur enrigardas en la angulon de la spegulo per mia tuta vidkapablo. Jen, dum mia malatento eksidis virino ĉe la kontoro. Ŝi estas grandstatura, kun malhela haŭtkoloro, kun densaj brovoj kaj hararo aranĝita en ityōgaesi[19], kaj rekte vestita en subŝtofita kimono kun kolumo el nigra sateno. Sidante kun unu genuo starigita ŝi kalkulas banknotojn, eble 10-jenajn. Mallevante la okulojn kun longaj okulharoj kaj firme fermante la buŝon kun maldikaj lipoj, ŝi fervore kalkulas la nombron de la banknotoj. Ŝi tre rapide kalkulas, sed la banknotoj estas neniel elkalkulitaj. Ĉirkaŭ cent banknotoj kuŝas sur ŝia genuo kaj ilia nombro restas ĉiam sama, kvankam ŝi ĉiam elprenadas el ili.

Mi gapas ŝian vizaĝon kaj la banknotojn. “Ĉu ŝamponi?” la blanka viro subite demandas min per laŭta voĉo apud mia orelo. Estas bonokaze — apenaŭ stariĝinte, mi do returnrigardas la kontoron. Sed nek la virino nek la banknotoj, nenio troviĝas ĉe la kontoro.

Mi pagas kaj eliras la barbirejon. Sur la maldekstra flanko de la pordo staras ĉirkaŭ kvin ovalaj siteloj kun multe da orfiŝoj ruĝaj, makulitaj, maldikaj, dikaj ktp., kaj malantaŭ la siteloj sidas la vendisto senmove. Li rigardas la orfiŝojn antaŭ si, apogante la vangon sur la mano. Li tute ne rimarkas la movojn sur la bruega strato. Do mi iom longe staradas kaj rigardas la vendiston.

Mi rigardadis, sed li restis tute senmova.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.