La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


DONACETOJ POR INFANOJ

Aŭtoro: Ljudmila I. Jevsejeva

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

10

MALVARME

– Miaŭ! Miaŭ!
– Kiu miaŭas post la pordo?
Ŝajnas, ne ĉio estas en ordo.
– Miaŭ! Miaŭ!
Neĝas ekstere, estas malvarme.
Lasu min ĉambren, mi petas larme.
Miaŭ! Miaŭ!
– Se ne varmigas vin via pelteto,
Venu al forno, mia kateto.
Venu! Venu!

DILIGENTAJ MANOJ

Knaboj!
Kion ni faru por ne enui?
Eble dometon novan konstrui?
Okupo ne mal-interesa.
Kio estas por ĝi necesa?
Stupo,
Martelo,
Najloj,
Fero,
Tabuloj el kverka arbo,
Farbo,
Mastiko,
Vitrobrikoj...
Sed ĉefe, junaj brigadanoj,
Necesas diligentaj manoj!

NEĜAS

Hodiaŭ neĝas de maten'.
Sur strato sonas krioj
Infanaj: "Plenas la aer'
Je blankaj papilioj!"
Kaj ĉiuj kaptas per man-plat'
Senganta. Post minuto
Anstataŭ blanka papili'
En mano – akva guto.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.