La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DONACETOJ POR INFANOJ

Aŭtoro: Ljudmila I. Jevsejeva

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

8

NAIVA MUSO

Sub-tegmentejon iris mus',
Tre juna kaj sen-sperta.
Sur-loke renkontiĝis ĝi,
Imagu, kun vesperto.
Ek-tremis surprizita mus'
Kaj, reveninte kelon,
Ravite flustras al patrin':
– Mi vidis ĵus anĝelon.

NE KAPTU BIRDOJN!

Paseretoj gaje saltas.
Pro ekscito kato haltas.
– Huŝ, ĉasist', ne kaptu birdojn:
Ili hejme havas idojn!!!

MALKONTENTA KATO

Se ek-mastras hejme rato,
Invitata estas kato.
Se troviĝas hejme lakto,
Oni min for-pelas. Fakto!
Homoj agas ne-normale!
Ĉu ne devus esti male?

PASERO

Ĝin timigas nek la frost',
Nek la pluv', nek la pluv'.
Ĉiu flako estas kuv' -
La ban-kuv', la ban-kuv'.
Nestas ĝi en sub-tegment',
Sub ĉevron', sub ĉevron',
Inter mura ruĝa brik' -
Ĉik-ĉirik! Ĉik-ĉirik!

PELIKANO

Pelikano – bird' solena -
Naĝas ĉe la rand' basena.
Okulo – ronda kiel groŝo,
Longa beko, sub ĝi – poŝo.

ARDEO

Kiom da kruroj havas ardeo? -
Sci-volas Mateo.
– Ĉu unu? Ĉu du?
– Du!
– Ĉu tio en-tute eblas?
– Jes ja: la dua malofte videblas.

ARBARA KURACISTO

Se en arbaro malsanas frakseno,
Pino aŭ kverko, jam tuj de mateno
Venas helpanto en ruĝa ĉapeto.
Ŝelon de l' arbo esploras beketo.
Tute sen-paga kuraco kaj flego!
Dankon al kiu adresi? – Al pego.

ZOO-STUDO

Supre kaj malsupre – plado,
Tute ronda, kiel rado,
Laŭ la sabla voj' moviĝas.
Kap', piedoj videbliĝas.
Tute simpla zoo-studo:
Temas, knaboj, pri?.. – testudo.

ĈU?

Bunt-vostan ekvidinte pavon,
Helenjo atentigas avon:
"Rigardu! – kriis la nepino,
– Belege floras la kokino!"

ENIGMOJ

1
Kio ĝi estas, amik' Anastaso?
Du fratoj-ĝemeloj sid-rajdas sur nazo.
(okul-vitroj)
2
Kun-frapante la flugilojn,
Brue saltas sur barilon
Vek-horloĝ' ĉe ava domo.
Kia estas ĝia nomo?
(koko)
3
Plektante reton en angul',
Ĝi ŝvitas kaj baraktas,
Sed fiŝojn – je honora vort'! -
Per reto ĝi ne kaptas.
(araneo)
4.
Ronda, flava, sed ne varma,
Sur la kapo kreskas sun'.
Kio estas ĝi? Divenu!
Eble diros vi, Judrun?
– Lasu min pripensi, Franto...
Ha, ĝi estas helianto!
5
Multajn pinglojn sub piceo
Trovis Petro kaj Andreo.
Kiu perdis? Jen enigmo!
De la spuroj mankas signo.
– Eble, estis sub piceo
Erinaca tra-noktejo?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.