La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DONACETOJ POR INFANOJ

Aŭtoro: Ljudmila I. Jevsejeva

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

2

PETO AL LA SUNO

Suneto, suneto!
Donu okazon,
Donu okazon
Varmigi nazon.
Montriĝu, suneto,
Almenaŭ fojon,
Almenaŭ fojon
Sekigu vojon.
Suneto, suneto,
Prilumu la korton.
Prilumu la korton,
Havigu al mi forton.

SKARABO

Bruna, kiel arabo,
Zumas la maj-skarabo,
Zumas, kiel motoro,
Lumas en suna oro.
Kares-voĉe en orelon
Flustras mi al pupo:
"Vi ne timu la skarabon,
Ĝi ne estas lupo!"

GUTAS PLUVO

Gutas pluvo: pak-pak-pak!
Gajas rano kaj limak'.
Nur skarabo kaj abel'
Sin ekscitas ĝis anhel':
– Multas akvo, oj-oj-oj!
Spiras ni en lasta foj'.
Malsekiĝis je malbon'
Niaj jakoj, pantalon'.
Sed subite – kia ĝoj'!
Staras fungo apud voj'!
Ek al funga ĉap-ombrel',
Skarabeto kaj abel'!

TRI FORMIKOJ

Tri formikoj diligentas
Fru-matene en ĝarden',
Kovras herbon, folietojn,
Kvazaŭ perla ros-faden'.
Unu serĉas, dua portas
Pajleretojn. Tria frat'
Trenas pecon de laktuko
Al tagmanĝo por salat'.
Malsekiĝis piedetoj.
Tusas, ternas ĉiuj tri.
Donas panjo termometron,
Lasta montras – tridek tri!
– Vi ne havas kapojn, vere.
Tuj en liton! Sciu, ke
Nun vi trinkos fiŝ-oleon,
Malgraŭ viaj kri' kaj ve'.

RANO

Kiel verda baloneto,
Saltas rano al lageto:
– Kva-kva-kva-kvo! Kva-kva-kva-kvo!
Bonas vivo en la akvo!

LEONTODO

Leontodo flava floris
En komenco de somer'.
Or-kapeto brile oris
Inter herboj, sur la ter'.
Pasis temp'. Petaloj velkis.
Kie restis la dekor'?
Sur flugiloj de la vento
Lanugete flugis for.

MIOZOTOJ

La miozotoj ĉe river' -
Turkise milda blu' -
Sin respegulas dum somer'
En la trankvila flu'.
Vin semis kiu? – La natur'
Modeste, sen patoso.
Per ĝojo-larmoj brilas sur
Petaloj freŝa roso.

ĈIU DORMAS

En tag-mezo ĉiu dormas:
Kat' murmuras, ronkas hund'.
Sub tegmento en la nesto
Dorme pepas la hirund'.
Dormas birdo kaj abelo
Sub folia verda tuk'.
Dormas pego. Ne aŭdiĝas
Diligenta: tuk-tuk-tuk.
Nur la sun' julia vakas.
Sun el sablo flanojn bakas.

DANĜERAJ BESTOJ

Sidas muŝo sur lampeto,
Inter planko kaj plafon'.
Homoj diras, ke danĝeraj
Estas tigro kaj leon'.
Konfuzite zumas muŝo:
"Ĉu mi kredu tion? Ne!
Multe pli danĝera estas
Long-pieda arane'!"

MUŜO EN MANĜEJO

Surmetis ĉapeleton muŝ'
Someran, kun rubandoj,
Kaj flugis rekte al manĝej',
Nomata "Tri juglandoj".
"Ho, kiel riĉas manĝo-kart':
Sur tablo sup' vaporas,
Kotletoj brunas en salat',
En glas' kompoto oras.
Aldone – tikla bon-odor'! -
Jubilas muŝ' image.
– Sed gravas plej, ke tie ĉi
Tag-manĝas mi senpage.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.