|
TELEGRAMO
Hodiaŭ ni atendis gastojn,
Sed jen alvenis telegram':
Ne povas ili partopreni
En la vespera fest-program'.
Kun termoforo sur la ventro
Malsana kuŝas la vesperto.
Hieraŭ al solida strigo
Fuŝ-rompis okul-vitrojn pigo.
Al urso dum la vintra frosto
Sen-signe mal-aperis vosto.
Serĉante en ĝarden' karotojn,
Leporo straba perdis botojn.
Kaj ne kuraĝis kokcinelo
Al festo flugi sen ombrelo.
Jen kia historio estas,
Pri tio telegram' atestas.
URĜAN HELPON!
– Hola! Hola! Polikliniko?
– Aŭskultas med-fratin' Lumbriko.
– Ni petas pri konsilo bona,
Rapida kaj rezulto-dona.
Mal-juna sinjorin' Limako
Suferas forte pro stomako,
Al la ezoko – sakramento! -
Rompiĝis tute sana dento,
Ternadas nud-pieda rano
Pro la mal-varma pluva bano,
Kaj dika buf' post gimnastiko
Konscion perdis sub filiko.
Verŝajne, kara med-fratino,
Al ili mankas vitamino? -
En aŭskultilo daŭras jelpo:
– Atendas ni je urĝa helpo!
FESTO EN ZOO-PARKO
– Tram-ta-tam! Tram-ta-tam! -
Marŝas la hipopotam'.
– Tru-ru, tru-ru! – sonas kanto
De long-naza elefanto.
Du simioj – Pu kaj Ĉa -
Salte dancas ĉa-ĉa-ĉa.
– Kia bruo! Kia bruo! -
Supren-levas bekon gruo.
– Ĉu okazis incendio?
Brulas kie? Brulas kio?
Diras muso Miki-maŭzo:
– Ne nervozu vi sen kaŭzo!
Gajas ĉiu parka besto
Pro leona edziĝ-festo.
EK AL LA KOSMO!
Ni flugu kune, kamarad'
Piloto-kosmonaŭto,
Kun gaja kanto sur la lip',
Sen timo kaj sen paŭto.
Unue – al mal-varma Lun'
En sesa oceano.
De Luno laŭ planita voj' -
Direkte al mars-ano.
Post bone plenumita task',
Por la scienc' kaj homo,
Oni revokos nin al Ter' -
Al nia kosmodromo.
RADIU HELE ĈIU TAG'
(Kanto de la infana respubliko)
Radiu hele ĉiu tag',
Ridetu sun', aromu vento
En la infana respublik'
De l' nova sepa kontinento!
En la amika, juna rond'
Kun-vivas pace ĉiu raso.
Nin ne dividas lingva bar',
Nacio aŭ socia klaso.
Nin unuigas verda stel',
Simbola signo de l' fratiĝo.
Al koro – koron! Vokas ni
Impete, verve, sen laciĝo.
Ne plu minacu nigra mort',
Pereu la milit-fantomo!
Ni gardu teron de eksplod',
Ter' donis vivon al la homo.
Radiu hele ĉiu tag',
Ridetu sun', aromu vento
En la infana respublik'
De l' nova sepa kontinento!
ARMILOJN FOR!
Armilojn for, por ĉiam for!
Ne ripetiĝu milit-krimo!
Ankoraŭ freŝas en memor'
La tragedi' de Hiroŝimo.
Ni diras: ne, sufiĉas jam!
Mutiĝu sang-avidaj tostoj!
Ne plu flugados kun aklam'
Korvaro super homaj ostoj!
Nin ne provoku per potenc'
De la atoma energio;
Ni vokas al la konscienc',
Ni vokas al la hom-racio.
Por ke ne plu lamentu vent'
Ĉe la soldata orfa tombo,
Por ke en ĉiu kontinent'
Popolojn gardu pac-kolombo.
ADIAŬ, TERO!
– Nenia povas esti dubo, -
Sur strat' aplombe diris bubo:
– Mi baldaŭ povos sen bileto
Veturi kosmon per raketo.
Honora vort'! Min naŭzas Tero
Kaj tuta ĝia atmosfero.
Jen man-lavado, denta broso
Kaj la cetera viv-kaoso.
Mal-ŝatas forte mi algebron,
Sciencoj kaŭzas al mi febron.
Kaj pri la bon-kondut' lekcio
Nervigas min ĝis sen-konscio.
Kun pied-pilko sub la brako
Mi flugos kosmon por atako
De Marso, Luno, Jupitero.
Adiaŭ, Tero!
ERINACO
– Hej, kienas vi sen laco,
Kamarado Erinaco?
Kion celas vi rezulte?
– Portas mi da pingloj multe
Al sciuroj – tri fratinoj,
Diplomitaj tajlorinoj.
Dum minutoj kvin, – trik-trak! -
Estas preta via frak'.
HEJMA SKANDALO
– Piedojn lavi antaŭ dorm'
Ne estas la neces'! -
Protestas kria-voĉe
Kapriculin' Agnes'.
– Vaŭ! Vaŭ! – indignas laŭte ŝpic',
Lud-kamarado Pic.
– Se tiel – dormu sur la plank',
Sed ne en pura lit'!
PLUVO
Pluvas kvazaŭ el sitelo.
Mi ne estas karamelo,
Ne degelos pro l' veter'!
Sub piedoj tero ŝmacas,
Kur' sub-pluva al mi plaĉas -
Mi ne estas el suker'!
|