|
LA PERDIĜINTA BUTONO
Serĉis panjo kaj avino,
Serĉis avo, mi, onklino,
Serĉis sen-rezulte, vane,
Sur-genue, ambaŭ-mane.
Ve, de mia jak' butono
Fal-perdiĝis sen pardono.
Kiam ni laciĝis tute,
Eta frat' – signalis mute. -
La butonon per la lango
Kaŝis li malantaŭ vango.
Piedojn vesti – jen problemo!
Ĝin iel solvis bubo Remo.
Sed al bon-sento mankas io,
Ĉar strangas la situacio:
Ŝu-nazoj divers-flanken spektas...
Ja kiu ilin fuŝ-direktas?
EN MAGAZENO
En magazen' "Infana Mondo"
Ploretas juna civitan'.
Al vendo-tablo tiras avon
Li per malgranda buba man':
"Aĉetu, avo, krokodilon,
Flageton kaj aŭtomobilon,
Rakedon, pilkon kaj tambu...
U-u! U-u!
Aĉetu kamelon, trumpeton, kuniklon,
Kolorajn krajonojn, tri-radan biciklon..."
"Ho ve! – ek-voĉis la vendisto.
– Li volas aĉeti ĉion...
Sed kiam venos Bepi kaj Jan,
Al ili mi vendos kion?"
KIE RESTAS LA KVARA?
– En la ĉambro estis kvar
Seĝoj, – diris Mara.
– Sed mi vidas sole tri...
Kie restis kvara?
– Malperfekte vidas vi,
Fratineto kara!
Jen rigardu: vi ja mem
Sidas sur la kvara!
KURAĜULINO
Timas mi nenion!
Ĉu vi kredas tion?
Frapu hajlo sur tegmento
Aŭ fenestron batu pluv'...
Ja ne timas pri kanono,
Ja ne timas pri diluv'.
Kiu vidas min tremanta
En mallum', ĝis nokto-fin'?
Certe, vi kondutus same,
Se apudas panjo vin.
KAKTOJ
Se tio interesas vin,
Mi havas kaktojn tri-dek kvin:
Sur la fenestro-breto,
En ĉiu anguleto.
Per ili min premiis frat'
Je mia deka naskiĝ-dat',
Veninte al festeno
El botanik-ĝardeno.
De tiu tag' – honora vort'! -
De ĉie min atendas mort':
De sur fenestro-breto,
En ĉiu anguleto.
Konstante sonas: "Stop!" kaj "Halt!"
Ne savas min eĉ supren-salt'.
Koleraj kaktoj pikas
Per pingloj cent. Mi psikas.
Se tio interesas vin,
Mi vendus kaktojn tri-dek kvin
Al vi kiel komplezo,
Laŭ tre mal-kara prezo.
MARISTO
Sur lageto – ligna flos',
Kaj sur ĝi – maristo.
Certe, li imagas sin
Grava mar-rabisto.
Inter rifoj, tra nebul'
Flos' direktas kuron.
La maristo per okul'
Serĉas lum-turon.
Ve, aŭdiĝas "Ĵviku-ĵvak":
Renversiĝas floso.
Pal-vizaĝa mar-rabist'
Krias "Sos" kaj "Sos-o-o-o!"
"En mal-lum' sablaĵon mi
Ne rimarkis tute,
Kaj rezulte en laget'
Sidas ĝis-kubute.
Ŝlim-kovrita aĉas tre
Mia uniformo.
Kion diri al patrin'? -
Min atakis ŝtormo!"
KIAL MI DORMU?
Mia najbaro aŭskultas radion:
Iu bel-voĉe plenumas arion.
Tra la fenestro lanterno sci-volas:
Dormi dum nokto ĝi tute ne volas.
Movas sin ankaŭ horloĝa pendolo.
Muso susuras sur bret', en skatolo.
En kuirejo el kran' akvo gutas.
Knaras la seĝoj, kaj lito ne mutas.
Montru al mi: kiu dormas do? Kiu?
Kial mi dormu, se dormas neniu?
MI KAJ NI
Et-naza ĉarmulino Mimi
Akcentas ofte: Mi! Mi! Mi! Mi!
Al ŝi, konstatas oni,
Tre plaĉas fanfaroni.
Et-naza ĉarmulino Mimi!
Ne uzu ofte vortojn "Mi, mi"!
Ne sonas ĝi modeste.
Ne estas ankaŭ ja sekret',
Ke eĉ amata pupo Ket
Riproĉas vin proteste.
Et-naza Mimi, uzu vi
Prefere la vorteton "ni",
Ĝi kaŭzos al vi laŭdojn,
Aprobojn kaj aplaŭdojn.
BONAJ VORTOJ
Perdiĝis mia naz-tuket',
Mi eĉ ne scias kie.
En ĉiuj poŝoj serĉis mi,
Sed trovis ĝin nenie.
Al panjo iras mi kun pet',
Ke ŝi alian volu
Tuketon doni. Kun ridet'
Respondas ŝi: "Bon-volu!"
Ne sentas edukita knab'
Je bonaj vortoj mankon.
Ĝentile riverencas mi
Kaj diras laŭte: "Dankon!"
LA BONKORA KUDRILO
Kudras mia kudrileto
Ĉion, laŭ bezono.
Jen, rigardu, estas pretaj
Jupo, pantalono,
Lana robo kaj mantelo,
Jako, bluzo punta,
Same tiu-ĉi kravato
Ĉiel-arke bunta.
Kudras ĝi kostumon sportan
Por tenisa ludo.
La kudrilo diligentas, -
Mem ĝi restas nuda.
|