|
SCIURO
Mi klopodas kaj mastrumas
Ne sencele dum someroj:
Kolektataj estas nuksoj,
Por sekigo – fungoj, beroj.
Miaj idoj ne malsatos
En hejmeca sciurejo.
Mi regalos ilin zorge
El kaŝita deponejo.
NOKTO EN ARBARO
– Uhu-uh! – krias guf'
Nokte en arbaro.
Balancata de vent'
Flustras foliaro.
– Uhu-uh! – krias guf'
Jam ne unu fojon.
– Hej, amiko Lampir',
Iluminu vojon!
– Uhu-uh! – krias guf',
– Mi malfermas balon.
Ĉiu hastu el lit'
Rekte en la halon!
– Uhu-uh! – krias guf'.
– Kia alianco!
Leporino kaj lup'
Turnas sin en danco.
SOMERA LERNEJO
Sur la verda herbejeto
Burd' elpaŝas kun deklar':
"Fondas mi somer-lernejon
Por la tuta insektar'!
Invitata estas ĉiu,
De muŝeto ĝis skarab'.
Ni eklernu alfabeton
Kaj legadon laŭ silab'!
A– aboco, B – brasiko,
C – cejano, Ĉ – ĉiel',
Trankviliĝu, ne disputu,
Gril', lokusto kaj libel'!
Nun atentu kaj ripetu:
D – dometo, E – erik'.
Vi ne zumu laŭte, muŝo,
Ne malhelpu al formik'!
F – fabelo, G – gazono,
Ĝ – ĝardeno, H – haltej'...
Kial vi grimacas, kulo,
Dum okupo en lernej'?
I – infano, J – jasmeno,
Ĵ – ĵaketo, K – kravat'.
Ne sufloru, kokcinelo,
Bon-kondutu dum lernad'!
L – legomo, M – mielo,
N – naturo, O – okul'.
Kial sidas vi, abelo,
Dorso-flanke al tabul'?
P – papago, R – rafano,
S – saliko, Ŝ – ŝakal'.
Ne ridigu, pulo, blaton
Ĝis kolikoj kaj ĝis fal'!
T – testudo, U – urtiko,
V – vilaĝo, Z – zenit'.
Hej, ne dormu, maj-skarabo,
Vi ne kuŝas ja en lit'!"
Insektaro lernas legi,
Ĉar necesa estas kler',
Ne sufiĉas nur flugeti,
Salti, rampi sur la ter'.
NI KALKULU!
Unu, du, tri, kvar, kvin.
Kuru, kaj mi kaptos vin!
Ses, sep, ok, naŭ kaj dek.
Haltu! Nun refoje ek!
MATENE
Je la sepa kaj duono
Gaje kantas te-kaldrono
Sur gas-forno kuireja.
Antaŭ marŝo al lernejo
Bonas, Hugo, glas' da teo,
Peco dolĉa da bakaĵo,
Abrikota konfitaĵo.
EN LERNEJO
Diversaj infanoj
El diversaj domoj
Sidas en klas-ĉambro,
Skribas punktojn, komojn.
Mi estas pli saĝa,
Mi konas literojn.
En bluan kajeron,
Sen buba grimaco,
Mi skribas fiere:
"Vivu la paco!"
BLINDAJ INFANOJ DESEGNAS
Desegni ŝatas ĉiuj infanoj,
Ĉu angloj, ĉu rusoj aŭ ĉu japanoj.
Sci-vola imago fiksas ĉion:
Domon, ĝardenon, arbo-folion...
Estu nur brajla pikilo, papero,
La amikeco kaj paco sur tero!
UNUA LERNOTAGO
Sur kalendara foliet'
Septembra tag' paradas.
Revenas hejmen el lernej'
Sep jarojn aĝa Vladas.
– Ĉu bone pasis lerno-tag'
Kaj lecion' unua?
Ĉu ne sin kaŝis ruĝa not'
En kajereto blua?
– Ha, sci-vola instruist'
Min pridemandis multe,
Kaj mi ne ŝuldis je respond',
Por ne silenti stulte.
KOMO
Farante ordon en la teko,
Mi trovis komon. El kajer'
Ĝi malaperis de post vorto
En plej sekreta manier'.
Tuj foliumas mi la paĝojn
Por trovi, kie mankas kom',
Kaj revenigos la fuĝinton
Al ĝia intervorta dom'.
Ne estas granda, vere, komo,
Ne pli ol timiana sem',
Sed gravas ĝia lok' en frazo,
Nur dank' al sci' kaj laborem'.
NAT PINKERTON
Kajeron mi havis sen ajna linio.
Nun vagas ĝi fore, en land' Aŭstralio.
Kaj mia ŝatata kolora krajono? -
Delonge turismas en bela Lisbono.
Ĉu rato fortiris "Algebron" aŭ muso? -
Ne, gastas la libro ĉe Norda poluso.
Kaj kio okazis al la fonto-plumo?
Ĝi startas, laŭ plano, al Marso kaj Luno.
Ho ve! Kion fari? Atakas min dormo...
Ne povas mi lerni kaj lerni sen normo!
Mi lacas kapute, sen emo bon-toni,
Kaj tute ne celas mi nat-pinkertoni!
|