|
TUMULTO
Kvin fingretoj petolemaj
Saltis en logeman supon.
Pro ek-timo falis cepo
El telero sur la jupon.
Krias beto kaj karoto:
– Nin atakas kaĉaloto!
MI BAKAS KUKOJN
Sur varma ŝtono por miaj pupoj
El sabla pasto mi bakas kukojn,
Por ĉiu gusto plej delikata.
Vi nur gustumu kaj estos sata.
Al pupoj plaĉas kraken', biskvito.
Al mi nur mankas la apetito...
EN KUIREJA LABORATORIO
Ni kuiris supon, supon
El hordea grio.
Ni kuiris kaj kuiris...
Riceviĝis kio?
Tute ne laŭ mia plaĉo:
En kaldrono – densa kaĉo!
Ambaŭ-mane paston knedis
Ni por la biskvito.
Kuŝas pasto, ne leviĝas...
Kial? Pro la spito?
Ne, al la eksperimento
Mankas peco da fermento!
LA KUIRISTO
Dank' al volo kaj persisto
Mi fariĝos kuiristo.
Jen karoto, beto, rapo,
Celerio, blanka napo;
Jen ter-pomo kaj brasiko,
Petroselo kaj papriko,
Salo, pipro kaj mustardo,
Roz-kolora pec' de lardo,
Bulbo... Ne! Mi ĝin ne tuŝos,
Ĉar okuloj tuj ekduŝos.
MI HELPAS AL ĈIUJ
Fratinetojn kvar mi havas;
Kun Agnes' mi plankon lavas,
Kun Helenjo banas pupon,
Kun Elvir' kuiras supon,
Kun Elinjo flikas jakon,
Kune dancas krakovjakon.
LA INUNDO
Vera miraklo:
Hejme – inundo!
De kie venis
Akvo-abundo?
Seĝoj kaj tablo,
Lito kaj ŝranko
Staras en akvo
De ĉiu flanko.
Diru, filinjo,
Kio okazis?
– Ĉu vi ne vidas?
Mi plankon lavis.
SEMAJNO
Semajno havas tagojn sep.
Kvin tagoj – por laboro.
La lastajn uzu laŭ dezir',
Laŭ plaĉo kaj humoro!
MALSUKCESA SEMAJNO
Dimanĉe perdiĝis la pupo,
Lunde – la hel-blua jupo.
Marde perdiĝis la teko,
Merkrede – hundido Keko.
Ankaŭ la tago ĵaŭdo
Pasis tute sen laŭdo.
Malbono min sekvas obsede...
Kio okazos vendrede?
Se perdiĝos frato Mate,
Ĉu mi serĉu lin sabate?
LI LABORAS
– Ĉu ne hontas vi, karulo,
Esti mal-diligentulo?
– Tio ja ne estas vero,
Mi tuj krevos pro kolero!
Kiu sur kanapo kuŝis?
Kiu katon pied-puŝis?
Kiu zumis turn-ludile?
Kiu blekis hund-simile?
Kiu sputis sur mentonon?
Kiu ŝmiris pantalonon?
Kiu kaŝis en kapuĉon
Dis-rompitan lakto-kruĉon?
Mi eĉ fajfas kun fervoro...
Ĉu ne estas ĝi laboro?
MI – DETEKTIVO
Al-tira speco de labor'
Sen-dube estas kaŝ-esplor'
(Ne nur por Pinkertono Nat)
Por ĉiu knabo sen debat'.
Mi ne celas fanfaroni;
Bonus, se konstatus oni,
Ke por la esplor' necesa
Min atendas la sukceso.
Panjo ĉokoladon metis
Ien, ŝi al mi sekretis.
Kaj esploron mi aranĝis,
Trovis ĝin kaj... tuj formanĝis.
|