|
MUR-HORLOĜO
Tage kaj nokte
Ĝi iras kaj iras,
Tamen el hejmo
Nenien for-iras:
Tik-tak, tik-tak!
Se oni zorgas
Pri mi akurate,
Mi eĉ la horojn
Aŭdigas son-bate:
Bim-bom! Bim-bom!
TROLEBUSO
Nokte en la parko busa
Staras blua trolebuso.
Ĝiaj pensoj en futuro
Pri sekvonta plan-veturo:
"Kiom multe en la ordo
Venos homoj tra la pordo
Ek-de sporta stadiono
Ĝis hotelo "Albiono"?..
Nokte en la parko busa
Star-ripozas trolebuso.
Ĝin okupas plaĉaj revoj
Pri vetur' kaj pasaĝeroj.
FLAGETO
Laŭtas ĝoje la tamburo.
Ni ĝin sekvas kun plezuro:
Mi kaj mia amiketo -
Bela, ruĝa fest-flageto!
SERĈU AMIKOJN!
Al nuboj amikiĝas vent',
Al suno – flor-tapiŝo,
Fluganta birdo – al ĉiel',
Al freŝa akvo – fiŝo.
Sed min obsedas la decido
Tuj amikiĝi kun hundido.
ĈIU HAVAS NOMON
Ĝin havas vi,
Ĝin havas mi,
Ĉevalo, pork', bovido,
Vir-kato, koko, anasid',
Ansero kaj kaprido.
Donace venis la hundid'.
Kvar-piedulo bravas.
Kaj nun mi zorgu pri la nom',
Ĉar nomon ĝi ne havas.
AMIKA AVERTO
Nia korta hundo Neron,
Se necesas diri veron,
Estas simpla, sed ŝatata,
Tute ne aristokrata.
Bone gardas ĝi en korto -
Tia estas hunda sorto!
Ĝia budo ofte vakas,
Kure Neron dentojn klakas.
Ne kuraĝu, kara Ivo,
Salti nokte trans barilo.
KOKINO KLU
Kokino mia Klu
Ne vidas bone plu.
Al ŝi leontodaj kapetoj
Ŝajnas kokido-buletoj.
Ankaŭ min ŝi apenaŭ rekonas.
Mia Klu okul-vitrojn bezonas.
KOKO
Purpura kresto, oraj spronoj,
De plumoj buntas kolor-tonoj.
Ĝi batalemas, akre pikas,
Post ĉiu venko kokerikas.
NE OKAZINTA DIALOGO
Naĝis fiŝet' en rivera profundo
Kaj telefon-aŭskultilon sur fundo
Trovis, dirante al akvo-vezikoj:
"Tuj telefonos mi al geamikoj:
Halo! Halo!"
Muta silento. Neniu respondis.
La rivereto nur ondis kaj ondis...
Kial ne aŭdis signalon fiŝetoj?
– Ĉar ili vivas sen iuj dometoj.
MEDUZOJ
En tra-videblaj bluzoj
Sub akvo viglas meduzoj.
Kaduka krabo grumblas:
"Pro honto mi eĉ stumblas...
Estaĵo sen skrupulo -
Danĝero por okulo!"
En siaj maraj kasteloj,
Sub ruĝaj kaj bluaj ombreloj,
Sub-akvulinoj-
Modernulinoj,
En belaj nilonaj bluzoj
Vigle tvistas meduzoj.
|