|
LA PETOLA VENTO
Ŝovis vent' tra fenestreto
Nazon pro sci-vol-impeto,
Foliumis libron haste,
Sed ne legis ĝin, nur draste
Forbalais de sur tablo
Not-folion al diablo,
Ek-ataki katon provis
Kaj ĝis ostoj min trablovis.
Ĉu ne emas ĝi, entute,
Ene agi bon-kondute?
– U-u-u! – ek-hurlis vento
Per finala suplemento.
AŬTUNA KALENDARO
De sur kverko ŝiras vento
Folieton post foli'.
Proksimiĝas blanka vintro
Ĉiutage pli kaj pli.
Kvazaŭ peza sako, pensas
Griza nubo super lag'.
Baldaŭ venos de aŭtuno
Kalendara lasta tag'.
EDUKI ESTAS MALFACILE
Ĉu ne diris mi al kato:
"Estu bona! El teler'
Manĝu supon ne per lango,
Sed prefere per kuler'!"
Ĉu ne spite serĉas porko
Per naz-pinto koton nur?
Tute ĝi ne hontas esti
Ĉiam nigra pro malpur'.
Kaj hundido – jen strangulo! -
De vespero ĝis maten'
Dormas dolĉe en angulo
Sen lit-tuko kaj kusen'.
Ĉu en por-eduka tasko
Ne atendas min fiasko?
KIU KULPAS?
Kio sur la planko kuŝas?
Kion kat' per nazo tuŝas?
Dis-ŝirita, makulita,
Sub inkujo renversita,
Kuŝas apud libro-breto
Mia aboco-libreto.
Kiu kulpas? Diru, frato!
Ĉu ne faris tion kato?
TINKO KAJ INKO
Ek-sidinte, palas Tinko:
Englutita estas inko!
– Min embuskas mort-atako
Pro la inko en stomako.
Kion fari? Diru veron!
– Tuj en-glutu sorb-paperon!
MUŜA KARAKTERO
Muŝo mortis ne sen-kaŭze,
Sentis ĝi al sapo naŭzon.
Tia estas ja, en vero,
Tuta muŝa karaktero.
Tre malpura estis muŝo,
Ĉar ne lavis sin sub duŝo.
GRAVA DEMANDO
"Kial vi ne lavas manojn
Kaj vizaĝon antaŭ manĝo?" -
Voĉas panjo, kaj mi sentas,
Ke for-lasas min kuraĝo.
"Pereigu ĝin ter-tremo -
Tiun sapon sen post-signo!"
Dume mi obeu panjon,
Kiel decas – sen indigno.
Ambaŭ manojn mi sapumas,
Nazon, buŝon sen domaĝo.
Kiu diros, ĉu oreloj
Apartenas al vizaĝo?
KARLO KAJ SAPO
"Ĉi-matene nuboj duŝas,
Tial sapon mi ne tuŝas.
Tute mi ne ŝatas ĝin,
Pluv' sen sapo lavos min", -
Diras mia konatulo
Karlo, mal-diligentulo.
– Pak-pak-pak! – respondas pluvo.
– Iru tuj al la ban-kuvo!
Ĉiu knab' inteligenta,
Edukita kaj prudenta,
Lavas manojn, kolon, kapon,
Ĉiutage uzas sapon!
MI GLADU MEM
Gladilo mia, gladilet',
Varmiĝu tuj, momente!
Mi malfruiĝas al lernej' -
Ja tute evidente.
Ĉu ne konfuzas vin l' aspekt'
De mia pantalono?
Ho, sur horloĝo estas jam
La oka kaj duono!
Varmiĝu, kara amiket',
Rapide, sen obstino!
Mi devas veston gladi mem
Por helpi al patrino.
AKURATA ANJO
Akuratas nia Anjo, -
Puras ĉio: kolo, nuko, -
Viŝas de sur ŝuoj polvon
Per telera viŝo-tuko...
|