|
AL JUNAJ AMIKOJ
Al legemaj amiketoj
Trans arbaro, stepo, mar'
Mi adresas kor-deziron
En kuranta Nova jar'!
Estu vi plej belaj floroj
De pacema famili',
Kresku korpe kaj spirite,
Miaj karaj, pli kaj pli!
NOVJARA TRAJNO
Glitas pala Luno
En blueta brilo.
Dormas kamp', arbaro
Sub la neĝ-kovrilo.
Sur vojetoj blankaj
Ombroj balanciĝas,
Meze de la kampo
"Tu-tu-tu-u!" aŭdiĝas.
Fulme kuras trajno
Laŭ arĝentaj reloj,
En vagonoj – klaŭnoj,
Pupoj, karuseloj...
Verda semaforo
Gaje okulumas,
Trajna lum-ĵetilo
En la nokto lumas.
Preterkuris trajno,
Dormas semaforo.
Malaperis bruo
En senlima foro
Kaj denove nokto
Regas en trankvilo.
Gardostaras Luno
En blueta brilo.
VINTRO
Neĝo – ĉie kaj sur ĉio,
Sur monteto, sur abio.
– Ts-s-s! Ne bruu laŭte, Tomas,
Sub la neĝo urso dormas.
HEROINO RITA
– Ve al vintro! – diras Rita,
– Nova palto finkudrita.
Ve al ŝtormaj neĝokantoj!
Fintrikitaj estas gantoj.
Timi froston? Anekdoto!
Sur piedo – felta boto,
Kaj orelojn sur la kapo
Varme ŝirmas fela ĉapo.
Por la tuta vintro Rita
Estas bone ekipita.
KURAĜA ANSERO
– Ga-ga, – diras la ansero,
– Kvankam neĝas sur la tero,
Mi sen botoj lagon iras,
Ĉiuj knaboj min admiras:
"Tiu birdo – sensacio! -
Nud-piedas sur glacio!"
KONSILO
– Kio helpas,
Pingvineto Pepino,
Kontraŭ angino?
– Trifoje tage
En granda dozo,
Tute sen kosto -
Frosto!
MI NE GRIPAS
Mi ne ternas, mi ne tusas,
Kio estas medicin' -
Mi ne scias, kaj la frosto
Tute ne timigas min.
Tri regulojn – sen sekreto -
Ĉiam sekvu kun impeto:
Ellitiĝo – fru-matena,
Freŝa duŝ' – minutojn tri.
Ne forgesu gimnastiki!
Unu, du, tri! Unu, du, tri!
PRINTEMPA FEBRO
Freŝ-lavita paŝas marto
Laŭ senneĝaj stratoj.
Tutan nokton sur tegmentoj
Serenadas katoj.
Elokvente ĉirpas birdoj
En ĉiela halo.
Ĉiu bubo en lernejo
Revas pri futbalo.
Eĉ pedanta instruisto
Magra, kiel kulo,
Zumas gajan melodion
Ĉe la klas-tabulo.
Estas klare, ke ne eblas
Dum printempa febro
Sin okupi pri fiziko,
Lingvo kaj algebro.
URSO
Hap-sa, dormemulo urso!
Forvekiĝu, venis temp'!
Ĉu ne jam sufiĉas dormi
De aŭtuno ĝis printemp'?
BRAVA KOKIDO
Sub kov-kokin' ekestis movo:
Kokid' eliras el la ovo,
Kuradas, pepas, montras vervon,
Por si, tut-sola, trovas vermon.
|