|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NI VIVOS!Aŭtoro: Julian Modest |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Tiu ĉi dokumenta dramo, verkita de Julian Modest, pri la lastaj jaroj el la vivo de Lidia Zamenhof, estas bildigo de unu el la pluraj teruraĵoj, kiuj okazis dise en Eŭropo dum la dua mondmilito fare de la faŝisma invado.
La verkisto kun sugestia forto donas la vortojn en la buŝojn de la rolantoj, ni vere sentas iliajn suferojn, senpovon kaj ni sentas, ke konsciante pri sia senkulpeco ili devas barakti inter la espero kaj la senespereco pri la transvivo. Ili volas savi unu la alian, dum la malsatmizero ili volas transdoni la solan havatan terpomon al la aliaj. Ili kredas, ke Esperanto estas lingvo, kiu kunligas la homojn, tamen kiam en la loĝejo de alia judo la Hauptsturmführer Adler kontrolis la legitimilojn de la parencoj, ĉiuj neadis la scipovon de Esperanto, eĉ se iu konfesis tion, la aliaj tuj replikas, ke tio ne estas vero, por savi la vivon de la alia. Ili ĉiuj scias, ke laŭ la germanoj la artefarita lingvo de la juda pola doktoro Zamenhof volas unuigi la judaron por komerci kaj regi la popolojn.
Lidia, la filino de Zamenhof, kiu fiere konfesas la instruadon de Esperanto brave eltenis ĉe sia konvinkiĝo, kaj, kvankam ŝi havis eblecon por sin savi, tamen ŝi ĝis la lasta minuto persistis ĉe sia parencaro.
Nuntempe ankaŭ milionoj da homoj vivas en la mondo, kie la malsatantaj patrinoj tenas en siaj brakoj la skeletajn infanojn, aŭ ĝuste sin kaŝas de antaŭ la armiloj de la persekutantoj, atendante la liberecon. En la nuna tempo la homoj ĉiam pli forte sopiras pri tio, ke la homoj, la popoloj ne timu, ili ne estu malamiko unu al la alia, sed estu fido inte la popoloj.
La nuna jarcento estas duflanka, unu parto montras miraklon pri la teknika evoluo kaj la alia flanko estas tuta teruraĵo kaj ciniko.
Dum nia nuna vivo homo kaŭzas suferon, doloron al la alia homo sekve de tio la homo povas ĉesigi tiun timon, pere de forta pacvolo kaj paca kunlaboro!
D-ro Imre Pethes
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.