|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NI VIVOS!Aŭtoro: Julian Modest |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La agado okazas sur la antaŭscenejo. Malantaŭ la rolantoj staras la alta muro de la getto. La antaŭscenejo prezentas etanstra ton sur kiu videblas kelkaj hebreoj kun flavaj steloj. Ili kaŝe kaj timeme interŝanĝas inter si nutraĵon. Inter ili sencele promenas kaj tirvoĉe parolas la frenezulo de la getto.
FRENEZULO – Bonvolu doni al la reĝo de la almozuloj en la getto nur unu terpomon, unu etan terpomon. Bonvolu, estimata sinjoro, bonvolu, bonkora sinjorino, nur unu etan, etan terpomon mi petas, aŭ se vi ne havas terpomon, vi povas don al mi peceton da pano, jes nigran, malmolan, acidan panpeceton. Hej, vi, gravmiena sinjoro, ne preterpasu min, kvazaŭ vi ne rimarkus min, mi deziras de vi nek ovon, nek bombonon, nur unu panpaceton aŭ etan terpomon mi petas.
Iru, gesinjoroj, iru, iru, rapidu. Manĝu viajn kaŝitajn terpomojn, kuiru viajn ŝtelitajn ovojn, sed ĉiuj vi mortos. Nur tri personoj nenian mortos kaj vivos eterne: Hitler, ĉar se li ne vivas kiu mortigos vin; Aron, ĉar se li ne vivas, kii enterigos vin en la tombejo de la getto; kaj mi, ĉar mi havas nenion. Jes, ĉiuj vi, estimataj sinjoroj, translokiĝos en la alian mondon, sed la unua, kiu mortigos vin, kaj la lasta, kiu enterigos vin, devos vivi ĉiam.
Bonvolu, gravmiena sinjoro, donu al mi unu etan terpomon kaj por danki vin, mi sola akormpanos vin al via eterna, komforta loĝejo, kie vi ne bezonos panon kaj terpomon. Kaj kiam vi jam estos tie, bonvolu rezervi ankaŭ por mi unu trankvilan, oportunan lokon, ĉar nun eĉ en la alian mondon oni ne povas veturi sen protekto. Ĝis nun ni, almozuloj, havis privilegion por la alia mondo, sed nun ankaŭ por ni jam estas mallfacile atingi ĝin, ĉar la malsanuloj de tifo okupis senceremonie ĉiujn lokojn kaj longe oni devas atendi same kiel en la senfinaj vicoj poi manĝbiletoj. Pli bone estas aliĝi al la vico por la alia mondo, ol al la vico por la manĝbiletoj. Ja la du vicoj gvidas en unu saman direkton, sed la vico por la manĝbiletoj estas iom pli malrapida. Tamen ankaŭ mi, la reĝo de la almozuloj en la getto, jam devas viciĝi en la vico de la tifomalsanuloj.
Estimata sinjoro, ne preterpasu la reĝon de la almozuloj, kaj donu al mi unu terpomon. Vi eĉ havas la devon doni unu terpomon al la indulgema reĝo, kiu ĉiam zorgas pri vi kaj kiu sola akompanos vin ĝis la alia mondo.
Jes, vi eĉ ne alrigardas min, ĉiuj vi mortos. Nur ni triope vivos eterne; Hitler - la eminenta murdisto, Aron – la diligenta tombofosisto, kaj mi – la reĝo de la almozuloj en la getto.
(En tiu ĉi momento subite aperas Adler kun kelkaj germanaj soldatoj. La homoj provas forkuri, sed la soldatoj kaptas la dikan komerciston al kiu multfoje parolis la frenezulo)
ADLER – Ĉu vi menciis la nomon de Führer?
KOMERCISTO - Mi ne komprenas, Herr oficiro.
ADLER -Porko! Venu kun mi!
KOMERCISTO - Herr oficiro, mi petas vin, pro Dio. Mi havas monon, multan monon.
ADLER – Fava judo! Urĝe, urĝe!
KOMERCISTO - Mi pagos, mi havas monon, Mi petas vin, Herr oficiro.
(La komercisto krias kaj ploras. La soldato forkondukas lin)
FRENEZULO – Ĉiuj vi mortos, ĉiuj vi mortos. Nur la reĝo de la almozuloj en la getto indulgeme akompanos vin ĝis via lasta komforta kaj silenta loĝejo. Haleluja, haleluja!
Mallumo
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.