|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NI VIVOS!Aŭtoro: Julian Modest |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Varsovio, la getto. La 23-an de januaro 1942. Ludoviko havas naskiĝtagon. En la malgranda ĉambro estas Ludoviko, Wanda, Lidia, Sofia kaj David
WANDA – Ludoviko, hodiaŭ vi iĝas 17 jara. En malfacilaj jaroj vi elkreskis. Iam, kiam vi estis ankoraŭ eta knabo, mi ofte revis pri la tempo, kiam vi estos plenaĝa. Mi revis vidi vin studento, mi revis vidi vin edzo, patro, sed nun mia sola revo estas, ke vi estu sana kaj viva.
LUDOVIKO - Dankon, panjo.
SOFIA – Vi ne estas jam knabo, vi tre rapide iĝis viro. Kun ni, vi travivis multajn malfacilaĵojn kaj turmentojn, sed ili ankoraŭ ne finiĝis, tial estu vera kaj kuraĝa viro.
LIDIA – Ankaŭ mi deziras al vi sanon, forton kaj okaze via deksepa naskiĝtago, bonvolu akcepti kiel etan donacon, mian skribilon. Antaŭ multaj jaroj mi aĉetis ĝin en Francujo. Ĝi ĉiam rememorigis al mi la trankvilajn antaŭmilitajn jarojn, sed de nun ĝi estu la via, kaj ĝi portu al vi feliĉon.
LUDOVIKO – Dankon, koran dankon, onjo Lidia.
DAVID – Mi scias, ke vi jam ne estas infano, sed permesu, ke mi donacu al vi tiun etan ĉokoladon, ĉar nun vi devas esti forta kaj sana.
LUDOVIKO – Dankon, sed nur tiam mi manĝos el la ĉokolado, se vi ĉiuj gustumos ĝin. Ja, de du jaroj jam, ankaŭ vi ne vidis ĉokoladon.
SOFIA – Ne, ĝi estas la via kaj vi mem devas ekmanĝi ĝin.
DAVID - (ŝerce) - Kompreneble, vi devas rapide manĝi ĝin, kaj neniu krom ni eksciu, ke vi manĝis ĉokoladon, kaj ĉiujn spurojn ni devos neniigi, ĉar ĝia apero ĉi tie estas sekreta.
(Ĉiuj provas ekridi)
DAVID – Jes, foje, foje, krom panon kaj terpomojn, en la getto oni povas trovi ankaŭ ĉokoladon, sed tio estas sekreto.
LUDOVIKO – Tiam ni ekmanĝu kune la sekreton.
(Ĉiuj denove ekridas)
DAVID – Diru, Ludoviko, kiu estis via plej ŝatata okupo antaŭ la milito?
LUDOVIKO - Mi ŝatis filkaptadi.
DAVID – Bonege. Post la milito mi donacos al vi belegajn fisĥokojn. Mi ne estis fiŝkaptisto, sed mi ege ŝatas la riverojn. Mi ŝatis sidi aŭ promeni ĉe la bordo de Vistulo. Por mi la riveroj estas vivo. Post la milito ni kune promenados sur la bordo de Vistulo.
LUDOVIKO – Mi ŝatas ankaŭ Esperanton, sed ĉu post la milito iu parolos Esperanton?
LIDIA – Nepre, Ludoviko! La lingvo de la amikeco kaj frateco neniam malaperos!
DAVID - Bela iluzio.
LIDIA – Mi ne komprenas vin, David.
DAVID – Ĉu vi ankoraŭ kredas, ke se iu germana soldato iam lernis Esperanton, Ii ne murdus nin per tiu sama mano, per kiu iam li trafoliumis la Esperantan lernolibron. Esperanto estis granda iluzio kaj ni ne rajtas mensogi al tiu knabo. Li devas jam reale rigardi la vivon, tiel, kiel ĉiutage li rigardas la morton.
SOFIA – Iluzio, sed kiel ni vivus se ni ne havus eĉ tiun iluzion.
WANDA - Eble David pravas. Ni tiel forte kredis je Esperanto, je la amo kaj frateco, sed Esperanto alportis al ni nur mizeron kaj suferon.
LIDIA - Wanda, vi ne rajtas tiel paroli, kaj tre bone komprenas, ke ne pro Esperanto suferas ni kaj tiom da homoj.
WANDA - Se ne pro Esperanto ni suferas, kie estas Adamo? Kial oni arestis lin? Kial jam du jarojn ni nenion scias pri li? Kial? Ĉar li estas la filo de Zamenhof, la filo de tiu kiu kreis Esperanton kaj tial li devis malaperi aŭ eble li jam delonge mortis kaj ni ne scias kiam kaj kie.
SOFIA – Wanda, trankviliĝu! Mi estas certa, ke Adam vivas.
WANDA – Ne! Nenio jam povas trankviligi min. Mi perdis esperon je ĉio. Pli bone estus, se ni reale rigardu la vivon, kiel diris David.
DAVID – Jes, mi kredis, mi kredis, ke Esperanto vere povas proksimigi kaj fratigi la homojn, sed ĉiam kaj ĉie oni rememorigis al mi, ke mi ne estas homo, sed hebreo, kaj tiam mi komprenis, ke ne pri la mondo kaj homaro mi devas pensi kaj agi, sed pri mia povra hebrea popolo, kiu neniam havis landon kaj lingvon.
LIDIA – Mi ne kredas, ke vi tiel pensas. Antaŭ ĉio ni estas poloj, ĉar ĉi tie ni naskiĝis kaj vi mem diris, ke vi amas Vistuion, Ja, ne estas polo kiu ne amas tiun ĉi riveron.
DAVID – Ne. Mi estas hebreo! Ni ĉiuj estas hebreoj kaj vi Ludoviko, neniam forgesu, ke ankaŭ vi estas hebreo.
SOFIA – Lasu, Ludovikon, li estas sufiĉe aĝa kaj li bone scias kio li estas.
DAVID - Jes, li estas sufiĉe aĝa, kaj baldaŭ ankaŭ li devos montri, ke li estas vera hebreo.
WANDA – Pri kio vi aludas? Mi petas vin, bonvolu ne paroli pri tio. Mi ne permesos! Mi ne permesos al mia infano partopreni en tio!
DAVID - Ni ne havas alian eblecon. De neniu ni povas atendi helpon. Aŭ ni mortu silente, aŭ ni kunigu niajn lastajn fortojn kaj ni kontraŭstaru al tiu amasa buĉado.
LIDIA - Tio ne eblas! Malfortaj, malsanaj olduloj, inoj, infanoj ne povas kontraŭstari. Ni ĉiuj estas en la manoj de Dio.
DAVID - Dio, Dio. Ĉu tiel ŝtonkora estas via Dio? Antaŭ du jaroj, kiam oni fermis min ĉi tie, eble mi ankoraŭ kredis en Dio. Mi esperis, ke iu helpos al mi kaj mi forkuros, ke iu kaŝos min ie, sed nun mi jam scias, ke ankaŭ min atendas la gaskamero, kaj pli bone estus se mi ne enirus ĝin kun klinita kapo.
LUDOVIKO - Ankaŭ mi ne ŝatas morti kiel ŝafo.
DAVID - Vi sola komprenis min, Ludoviko. Vera viro vi estas!
WANDA - Dio mia! Ludoviko, vi ne aŭdas kion vi parolas! Mi petas vin, David, pro Dio, ne parolu plu pri tio. Ludoviko ankoraŭ estas infano. Eble baldaŭ la milito finiĝos kaj oni liberigos nin. Mi komprenas vin, sed mi estas patrino. Mi perdis mian edzon kaj mi ne deziras perdi ankaŭ mian filon.
SOFIA - David, ankaŭ mi petas vin, ne parolu plu pri tio. Ludoviko ankoraŭ ne estas memstara.
(Aŭdiĝas etaj frapoj kaj en la ĉambron eniras virino)
NAJBARINO – Bonan vesperon, sinjorinoj, bonan vesperon, sinjoro.
WANDA - Kio okazis, Raĥel?
NAJBARINO - Mia filo, sinjorino Wanda, estas tre malsana. Li havas altan febron, li deliras. Mi petas vin, bonvolu veni vidi lin.
WANDA – Tuj mi venos, Raĥel.
LUDOVIKO – Ankaŭ mi venos kun vi, panjo. Mi ne lasos vin sola!
NAJBARINO– Koran dankon, sinjorino Wanda, koran dankon kaj pardonu min, sed ankaŭ vi estas patrino kaj vi komprenas min.
(Wanda kaj Ludoviko surmetas mantelojn kaj eliras kun la najbarino. En la ĉambro restas Sofia, Lidia kaj David)
LIDIA - David, mi neniam supozis, ke vi tiel parolos pri Esperanto. Iam, vi eĉ poemojn verkis en Esperanto.
DAVID – Jes, sed nun mi vidas, ke Esperanto estas tute senutila kaj post la milito neniu verŝajne scios ke tiu ĉi lingvo iam ekzistis.
LIDIA – Neniam mi pensis, ke tiel kruela vi estas. Esperanto estas la sola kiu restis por mi kaj al neniu mi permesos tiel paroli pri Esperanto.
DAVID – Mi bedaŭras, sed ni devas akcepti la realon.
LIDIA – Ne! Mi ne deziras plu aŭskulti vin.
DAVID - Tiam... Adiaŭ.
(David foriras)
SOFIA – Lili, mi petas vin, bonvolu trankviliĝi.
LIDIA – Sofi, mi ne povas plu elteni. Mi ne povas... Vere ke ni suferas, vere ke ni estas kondamnitaj al morto, sed ĉu Esperanto kulpas pri nia sorto? Ĉu paĉjo ne kreis ĝin por la bono de la homaro? Eble mi tre kredas je Esperanto, sed se mi ne kredus, se vi ne kredus, se iu alia ne kredu je ĝi, Esperanto vere malaperus.
(Ekstere aŭdiĝas pafoj. Sofia kaj Lidia konstemiĝas. Iom da tempo ili staras senmovaj. Subite la pordo malfermiĝas kaj la ĉambron eniras Jozefo, spiranta peze)
SOFIA – Jozefo, kio okazis, Jozefo!?
JOZEFO – Ĵus oni pafmortigis Davidon Dembskin. Li ankaŭ pafis kaj eble li vundis unu el la germanaj soldatoj. Mi sukcesis kaŝi min en la enirejo de la domo, sed mi klare vidis kiel David falis sur la straton.
LIDIA - (ekkrias) - David!
SOFIA - Ĉu!
JOZEFO – Jes. Li estis. Mi klare vidis lin. Ĉu li estis ĉi tie?
LIDIA – (plore) – Jes. Mi mortigis lin! Mi mortigis lin! Mi forpelis lin! David, neniam plu mi vidos vin!
SOFIA - Lili! Lili!
LIDIA - Ne! Lasu min!
SOFIA - Lili.
LIDIA – Dio mia! Neniam mi vidos lin! Neniam!
JOZEFO – (post eta paŭzo) – Fraŭlino Lidia, ĉio estas preta. Ĉi-vespere ni povos ekiri. Ĉi-vespere vi forlasos la getton kaj niaj konatoj kaŝos vin en Varsovio.
LIDIA – Mi petas vin, Jozefo, lasu min! Nenien mi iros! Lasu min! Mi devas morti ĉi tie!
JOZEFO - Fraŭlino Lidia, bonvolu pripensi. Eble morgaŭ ni provus ankaŭ Ludovikon kaj sinjorinojn Sofian kaj Wandan eltiri el la getto.
LIDIA – Ne, Jozefo! Mi jam diris, kaj se vi estimas min, bonvolu ne veni plu ĉi tien, ĉar ankaŭ por vi estas danĝere. Tio estas mia sorto kaj nenion ni povas fari kontraŭ la volo de Dio.
SOFIA – Lili, pripensu! Eble vi sukcesos elŝteliĝi.
LIDIA - Ne, Sofi! Mi jam decidis! Mi ne povas lasi vin, Ludovikon kaj Wandan ĉi tie. Iru, Jozefo, danĝere estas ĉi tie.
JOZEFO - Ĝis revido, sinjorino Sofia, ĝis revido fraŭlino Lidia.
SOFI kaj LIDIA – Ĝis revido, Jozefo.
(Jozefo foriras)
LIDIA - (post eta paŭzo) - Sofi, David plu ne vivas. Ĉu tio ne estas terura inkuba sonĝo? Ĉu nia tuta vivo ne estas nur sonĝo? Kiai ni ne povas vekiĝi en tia mondo, kie ne estas malsato, pafoj, murdoj... Kial ni ne povas reveni en la sunaj infanaj tagoj, kiam vivis paĉjo, panjo kaj kiam ĉio estis tiel simpla kaj klara.
(Aŭdiĝas frapoj kaj en la ĉambron eniras kelkaj soldatoj kun Adler, kiuj direktas la pafilojn al du virinoj. Adler staras senmova dum la soldatoj traserĉas la ĉambron. Lidia per mallaŭta voĉo parolas al la publiko)
LIDIA – Iam mi deziris traduki ĉiujn polajn librojn en Esperanton... lam mi deziris havi infanojn... Eble la morto ne estos tiel terura. Ni mortos, sed novaj homoj venos. Ili ne forgesu pri la forto kaj la volo per kiuj ni laboris, kredis, vivis.
Fino
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.