|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NI VIVOS!Aŭtoro: Julian Modest |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La scenejo prezentas etan obskuran kelon. Enla kelo estas du tabloj kaj primitiva stablo. Malantaŭ la stablo staras eta breto sur kiu estas kelkaj boteloj. Ĉe la stablo staras Isak, la posedanto de la kelo. Ĉe unu el la tabloj sidas Jakob, mezaĝa viro, ĉe alia tablo sidas junulino.
ISAK - (al Jakob) – Drinku, Jakob, drinku, granda estas via doloro.
JAKOB – Granda, granda. En unu tago perdi edzinon kaj du infanojn.
(Jakob turnas sin al la nekonata junuttno)
JAKOB – Estimata sinjorino, kiam mi revenis hejmen, mi trovis neniun. La pordo estis larĝe malfermita kaj sur la sojlo kuŝis ŝueto de mia sepjara filino. Nur unu sola eta ŝueto restis hejme. Poste la najbaroj diris, ke estis kontrolo. Ili nur aŭdis la kriojn de mia edzino kaj la ploradon de la infanoj. Mia edzino kriis mian nomon: "Jakob Jakob!" Nur duonhoron mi malfruis, kaj m trovis – neniun, nek la edzinon, nek la infanojn...
ISAK – Kion vi povus fari, se vi estus hejme?
JAKOB – Nenion. Vere nenion, sed en tiu ĉi lasta momento mi almenaŭ estus kun ili. Isak, donu glaseton da brando al tiu ĉi sinjorino.
(Isak alportas glason da brando kaj donas ĝin al la junulino)
JAKOB - Bonvolu, sinjorino, trinku ĝin je memoro de miaj edzino kaj infanoj. Mi ne konas vin, sec nun ni ĉiuj havas la saman sorton. Nun, ĉi tie ni ĉiuj estas parencoj kaj konatoj. Ĉu ne, Isak?
ISAK - Jes, Jakob. Nun ni ĉiuj estas en la kaptilo.
JAKOB – Jes, ni ĉiuj sidas kune en kaptilo, en lupa kavo. Sed vi estas kuraĝa homo, Isak. De kie vi prenis tiun kuraĝon fari trinkejon en la getto. Trinkejo en la getto! Nekredeble! Trinkejo, kiun preskaŭ neniu konas. Aŭ almenaŭ la germanoj ankoraŭ ne ekflaris ĝin. Por tio vere necesas kuraĝo. Kaj diru al mi, kiel vi sukcesas en tiuj diablaj tagoj, kiam eĉ pano ne estas, kiel vi sukcesas liveri brandon en tiu ĉi fia kavo.
ISAK – Ĉio eblas, Jakob. Mono malfermas ĉiujn pordojn.
JAKOB – Vi estas vera hebreo. Mi certas, ke eĉ en la infero vi faros trinkejon.
ISAK – Eble. Ja la homoj bezonas ne nur panon, sed ankaŭ – brandon. Iuj ne povas vivi sen pano, aliaj – sen brando.
JAKOB – Jes, vi pravas, amiko. Eble bone estas, ke vi estas ĉi tie, ĉar kion mi faros sola, sen edzino, sen infanoj? Nur eta ŝueto restis sur la sojlo de mia malplena domo. Nur eta ŝueto...
ISAK – Trinku, trinku, Jakob, ne pensu pri tio. La milito baldaŭ finiĝos kaj viaj edzino kaj gefiloj revenos hejmen.
JAKOB - Dankon, Isak, dankon pri la bonaj vortoj, amiko. Donu ankoraŭ unu glaseton al tiu ĉi sinjorino. Kaj vi, sinjorino, ĉu vi ofte venas ĉi tien?
ISAK – Kial vi demandas tion? Ja, nun ni ĉiuj estas parencoj, kaj ĉiuj venas ĉi tien kiam oni deziras.
JAKOB - Jes, vi pravas. Nun, neniu devas demandi ion, eĉ neniu devas paroli. Nun al ni estas malpermesata ĉio. Ni ne rajtas eĉ spiri.
(En tiu ti momento la trinkejon eniras la frenezulo)
FRENEZULO - Bonvolu, estimataj sinjoroj, donu al la reĝo de la almozuloj en la getto, peceton da pano, peceton malmolan, acidan panon. Bonvolu, estimataj kaj bonkoraj sinjoroj, donu al la reĝo peceton da pano, aŭ se vi ne havas panon, mi volonte akceptos de vi terpomon aŭ ovon.
JAKOB - De kie aperis tiu?
ISAK – Eble iu diris al li pri la trinkejo, kaj hodiaŭ jam dufoje li estis ĉi tie.
FRENEZULO – Bonvolu, estimataj gesinjoroj, donu al la reĝo de la almozuloj en la getto nur peceton da pano, peceton malmolan, acidan panon.
ISAK - For, stultulo!
FRENEZULO - Aha, ci rifuzas doni al cia bonkora reĝo peceton malmolan, acidan panon. Ci, kiu baniĝas en brando, kiam la homoj kaj mem la reĝo ne havas peceton rnalmolan, acidan panon.
ISAK - For!
FRENEZULO –Ĉiuj vi mortos! Ĉiuj vi mortos! Nur tri personoj vivos eterne; Hitler - la eminenta murdisto, Aron – la diligenta tombofosisto, kaj mi – la reĝo de la almozuloj en la getto.
JAKOB – Sed se li tiel kriaĉas, baldaŭ ankaŭ la germanoj estos ĉi tie.
ISAK - For, stultulo!
FRENEZULO – Trinku vian brandon, baniĝu en via brando, manĝu vian monon, sed ĉiuj vi mortos kaj nur mi sola havos la honoron akompani vin ĝis la alia mondo.
(Isak provas kapti la frenezulon kaj pusi lin al la pordo)
JUNULINO - (al Isak) - Lasu lin! Antaŭ nelonge vi diris, ke nun ni ĉiuj estas parencoj kaj konatoj.
ISAK - Sed kion mi faru, se ĉiutage kvinfoje li venas ĉi tien?
(Isak tiras la frenezulon al la pordo. La frenezulo krias)
FRENEZULO - Ĉiuj vi mortos! Ĉiuj vi mortos!
JUNULINO - Lasu lin!
(Isak lasas la frenezulon)
JUNULINO (al la frenezulo) - Venu ĉi tien.
(La junulino donas al la frenezulo el sia pano)
JAKOB - Estimata sinjorino, ne necesas doni al li panon. Tutan tagon li vagadas sur la stratoj kaj eble li havas pli da pano ol vi.
(La junulino nenion respondas)
FRENEZULO - Dankon, koran dankon, vi helpis al malsata reĝo, al reĝo, kiu forgesos vin neniam. Sed tiuj gravmienaj sinjoroj mortos, kaj mi sola akompanos ilin ĝis ilia eterna loĝejo, ĝis ilia lasta, komforta kaj silenta loĝejo. Drinku vian acidan brandon, dormu sur via kaŝita mono, sed baldaŭ ankaŭ vi mortos...
(En tiu ĉi momento aŭdiĝas paŝoj kaj kelkaj germanaj soldatoj kun Adler eniras la drinkejon)
ADLER - Levu la manojn!
(Isak, Jakob kaj la junulino ekstaras kun levitaj manoj. Unu el la soldatoj iras al la breto kaj faligas ĉiujn botelojn kiuj estas tie. Alia soldato puŝas Isakon, Jakobon kaj la junulinon al la pordo, sed la frenezulo ekstaras antaŭ la soldato kaj provas defendi la junulinon. La soldato pafas kontraŭ li, sed la frenezulo ne tuj falas kaj komencas krii)
FRENEZULO - Dankon, dankon. La reĝo de la almozuloj en la getto ekveturas al la alia mondo. Tie oni akceptos min solene.
(La soldato ankoraŭfoje pafas. La frenezulo falas. La soldatoj forkondukas Isakon, Jakohon kaj la junulinon)
Mallumo
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.