|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NI VIVOS!Aŭtoro: Julian Modest |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La loĝejo de gesinjoroj Minc ĉe strato Foch 6., Varsovio. En la ĉambro estas Lidia, Ludoviko, Janina, Minc, fratino de Wanda kaj d-ro Henriko Minc, edzo de Janina. La tablo estas preta por tagmanĝo.
JANINA – Kio okazis hodiaŭ? Nek Adam, nek Wanda, nek Sofia alvenis tagmanĝi. La manĝaĵo tute malvarmiĝos.
LIDIA – Eble hodiaŭ ili havas multan laboron kaj restis tagmanĝi en la hospitalo, aŭ eble ili tute ne havos tempon tagmanĝi.
JANINA – Laboro, laboro! Kial ili devas ĝis noktomezo labori? Ja oni ne scias, kio okazos morgaŭ . Preskaŭ ĉiutage oni pafas ekstere, la domo de Zamenhof, sur strato Krolewska, delonge estas detruita. Jam delonge ni devus forlasi Varsovion.
LIDIA – Ĝuste nun, kiam la hospitalo estas ŝtopita per malsanuloj, ni ne rajtas foriri.
JANINA – Jes, ĉar baldaŭ ankaŭ ni estos inter ili, ĉar senfina laboro lacigos kaj senfortigos ankaŭ Adamon, ankaŭ Wandan kaj Sofian.
HENRIKO - Foriri, foriri. Kien? En la tuta lando la situacio estas sama. Oni povas kaŝi sin por monato, por du..., sed por ĉiam – ne eblas. Kaj se iu timas ion, aŭ se iu deziras kaŝi sin - la plej sekura loko estas la ĉefurbo. Ĉi tie la loĝantaro estas multnombra kaj tial la loĝado en Varsovio estas pli sekura. Kiu loĝas en la ĉefurbo, neniam mortos pro malsato. Ĉi tie ni havas konatojn. Nur ĉi tie ni povas helpi al iu kaj oni povas helpi al ni.
LIDIA – Sed mi ne komprenas, kial ni devus forkuri, kial ni devus kaŝi nin? Kian delikton aŭ krimon ni faris?
JANINA - Sufiĉas, ke ni estas hebreoj. Ĉu vi ne aŭdas, ke delonge Hitler promesas, ke li "solvos" la hebrean problemon?
LIDIA – Sed eble tio ne estos tiel terura, kiel vi imagas.
HENRIKO - Vi devas esti pli trankvila, Janina.
JANINA – Ne, mi plu ne povas atendi kaj mi iros en la hospitalon por vidi kio okazis kun Wanda, Adam kaj Sofia.
LIDIA – Vi bone scias, kiam estas multa laboro, Adam ne povas forlasi la hospitalon kaj reveni hejmen tagmanĝi. Kaj se li estas tie, ankaŭ Wanda kaj Sofia devas esti tie, ĉar ili plej bone povas helpi al li.
(Aŭdiĝas frapoj sur la pordo)
JANINA – Iu venas. Eble germanoj!
HENRIKO – Ne voku la diablon, ĉar ĝi aperos. La germanoj ne tiel frapas.
LIDIA - Eble konato!
(Henriko iras malfermi la pordon. Postnelonge kun li alvenas viro, kiu embarasite salutas la virinojn)
JOZEFO – Bonan tagon, sinjorino Janina, bonan tagon, fraŭlino Lidia.
JANINA – Jozefo, kio okazis? Kial vi estas maltrankvila?
JOZEFO – Antaŭ duonhoro en la hospitalo alvenis SS-soldatoj kaj arestis d-ron Adamon, Wandan kaj Sofian.
JANINA – Dio mia! Mi sciis! Ĉu vi vidis!
JOZEFO – Verŝajne tio estas ia eraro kaj oni baldaŭ liberigos ilin.
JANINA – Ne! Tio certe ne estas eraro kaj postnelonge la SS-anoj venos ankaŭ ĉi tien! Ni devas tuj forkuri!
HENRIKO - Jam estas malfrue.
LIDIA – Kuri, kuri. Kien? Adam, Wanda, Sofia estas en la policejo. Ĉu ni ne povus helpi ilin per io? El le ili bezonas nutraĵon aŭ vestojn.
JOZEFO – Estus malprudente se nun iu el vi irus al la policejo.
JANINA - Sed kial vi sidas? Pro Dio, Henriko, elpensu ion! Mi ne deziras iri al la policejo.
HENRIKO – Trankvile, Janina. La germanoj estas precizaj. Se ili bezonos nin, ili trovos nin eĉ en la infero. Sed vi, Jozefo, ne devas minuton plu resti ĉi tie. Se ili trovos vin ĉi tie, ankaŭ vin ili arestos.
JOZEFO – Tamen... mi ankoraŭ povus helpi vin per io.
HENRIKO – Vi sciigis nin kaj tio sufiĉas. Nun la germanoj ne havos la plezuron surprizi nin, kaj ni jam scias, kie estas Adam, Sofia kaj Wanda. Tamen tempo kuras, kaj vi devas tuj forlasi tiun ĉi domon.
LIDIA – Dankon, Jozefo, iru, iru! Vi sola havas ankoraŭ eblecon savi vin.
JOZEFO – Ĝis revido, sinjorino Janina, ĝis revido fraŭlino Lidia, ĝis revido, Henriko, Ludoviko. Mi esperas, ke oni ne venos ĉi tien, kaj morgaŭ ni renkontiĝos denove.
HENRIKO - Iru jam!
LIDIA – Iru rapide, mi petas vin!
(Jozefo foriras)
JANINA – (post ioma silento) – Eble li jam estas sur strato, sur la larĝa kaj suna strato. Li libere, trankvile paŝas, aŭ eble li kuras, sed ni senmovaj sidas ĉi tie, kiel en buĉejo. Ni senmovaj atendas ilian alvenon. Kial vi sidas? Kial vi silentas? Kial vi eĉ vorton ne diras, aŭ vi esperas, ke en nian etan kaj silentan domon neniu venos, kaj ni senmovaj restos ĉi tie por ĉiam. Jes, ni sidos ĉi tie, ni ne eliros sur la straton, ĉar oni povos kapti nin ankaŭ tie, same kiel oni kaptis Adamon, Wandan, Sofian.
HENRIKO - Janina kara, mi petas vin, ne parolu. Nun vere ni estas senpovaj.
JANINA - Aŭ eble estos pli bone, se nun ili alvenos, en tiu ĉi momento, ĉar estas terure atendi ilin, horojn, tagojn, monatojn...
HENRIKO - Eble ili ne estas tiel saĝaj kaj ili ne preparos por ni tian fajnan turmenton. Se ili decidis aresti nin, ili arestos nin nun, aŭ eble post horo aŭ du; aŭ se ili ne bezonas nin – ili venos neniam.
LIDIA - Sed kion ni faris? Kial ni devas timi?
JANINA - Ĉu vi ankoraŭ ne komprenis, kara Lili? Ni naskiĝis hebreoj. Tio estas nia plej granda kulpo.
(Aŭdiĝas frapoj)
HENRIKO - Niaj "gastoj" alvenis. Mi petas vin, Janina, ne ploru. La larmoj kaj lamentoj ne helpos.
(La ĉambron eniras Adler kun kelkaj soldatoj)
ADLER - Gesinjoroj, bonvolu montri viajn legitimilojn por kontrolo.
(Henriko, Lidia kaf Janina donas siajn legitimilojn. Adler prenas unue la legitimilon de Lidia)
ADLER - (legas) – Lidia Zamenhof. Jes. (redonas la legitimilon al Lidia) – Dankon.
(Adler prenas la legitimilon de Janina)
ADLER (legas) - Janina Minc. Ĉu vi estas parencino de familio Zamenhof?
JANINA - Ne. Ne. Nur mia fratino estas edzino de d-ro Adam Zamenhof.
ADLER - Ĉu ankaŭ vi parolas Esperanton?
JANINA – Ne. Neniam en mia vivo mi lernis tiun ĉi lingvon.
(Adler redonas ŝian legitimilon)
JANINA – Dankon, sinjoro oficiro, koran dankon.
(Adler prenas la legitimilon de Henriko)
ADLER – (legas) – Hernik Minc. Vi estas la posedanto de la domo. Ĉu ne?
HENRIKO - Jes, sinjoro.
ADLER – Ĉu vi estas esperantisto?
HENRIKO - Jes.
JANINA – Ne, tio ne estas vero. Li mensogas!
LIDIA – Tio ne estas vero. Nek li, nek ŝi estas esperantistoj. Ili neniam okupiĝis pri Esperanto kaj se vi, sinjoro oficiro, serĉas esperantistojn kaj parencojn de d-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, en tiu ĉi domo nur mi estas lia parencino, ĉar estas lia filino kaj nur mi parolas Esperanton. Gesinjoroj Minc neniam interesiĝis pri la Lingvo Internacia.
ADLER – (montras Ludovikon) – Kiu estas tiu knabo?
LUDOVIKO – Mi estas Ludoviko Zamenhof – la filo de de Adam Zamenhof.
ADLER – (al la soldatoj) – Konduku ilin ĉiujn!
JANINA – Kien vi portas nin, sinjoro oficiro? Nepre estas eraro. Ni neniam okupiĝis pri Esperanto. Ni ne interesiĝis pri tiu lingvo...
(La soldatoj forkondukas ilin kaj malantaŭ la kulisoj ankoraŭ aŭdiĝas la voco de Janina)
JANINA – Sinjoro oficiro, nepre estas eraro. Ni neniam okupiĝis pri Esperanto...
Mallumo
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.