|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NI VIVOS!Aŭtoro: Julian Modest |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La kabineto de Standartenführer Wilhelm Schulz. Schulz sidas ĉe la skribotablo. Antaŭ li staras Lidia.
SCHULZ – (legas la legitimilon de Lidia) – Lidia Zamenhof, naskita la 29-an de januaro 1904 en Varsovio.
Patro; Lazaro Ludoviko Zamenhof – judo.
Patrino; Klara Silbernik Zamenhof - judino.
Kion vi lernis?
LIDIA – Mi finis la okklasan Realan Lernejon Virinan.
SCHULZ - Poste?
LIDIA – Post la maturecekzamenoj mi estis akceptita kiel studentino de la Jura Fakultato de la Varsovia Universitato.
SCHULZ – De kiam ĝis kiam vi studis en la Universitato?
LIDIA - De 1921 ĝis 1925.
SCHULZ – Kiom da jaroj vi laboris kiel juristo?
LIDIA – Mi ne praktikis la juran profesion.
SCHULZ - Kian okupon vi havis?
LIDIA – Mi instruis Esperanton kaj mi tradukis en Esperanton.
SCHULZ – Vi bone parolas germane. Ĉu anstataŭ instrui Esperanton kaj traduki en Esperanton, ne estus pli bone traduki el la germana lingvo?
LIDIA - Por mi, la Lingvo Internacia estis pli konvena.
SCHULZ – Kaj kion vi celis per via stranga Lingvo Internacia?
LIDIA – Interhoman amon.
SCHULZ - Ne! Tio estas sensignifaj vortoj. Vortoj nur por naivuloj. Per tiu ĉi lingvo via patro celis unuigi la judojn, doni al ili novan lingvon, novan kredon, por ke ili povu pli facile regi la mondon. Tamen ankaŭ li, kiel multaj aliaj judoj, eraris! Neniu iam konkeris la mondon per belaj vortoj pri homamo, frateco kaj tiel plu. Male, profetoj kaj predikantoj pri la homamo pli forte disigis la mondon. Nur sole la milito kapablas unuigi la mondon, ĉar la tuta vivo estas frukto de milito kaj nur la milito gardas la kulturon.
LIDIA – Kian kulturon, sinjoro oficiro?
SCHULZ – Kompreneble la germanan, la novan germanan kulturon, kiu baldaŭ ekregos la mondon, kaj kies idealo estas la forta homo, kaj ne la "interhoma amo". Tamen krom la "interhoma amo", kiel vi diris, via patro celis ankoraŭ ion – riĉecon. La judoj tre bone komprenas, ke por regi la mondon ne sufiĉas nur ideo kaj komuna lingvo, sed necesas ankaŭ mono. Simila lingvo, uzata en la komerco aŭ en la politiko povus alporti multan monon. Ĉi lingvaĉo povus fariĝi eĉ iaspeca monopolo, kaj se via patro ne sukcesis disvastigi sian lingvaĉon en la tuta mondo, li verŝajne bone gajnis el Esperanto.
LIDIA – Mia patro neniam havis monon.
SCHULZ – Ankaŭ tion mi ne kredas. Antaŭ kelkaj minutoj, de via frato kaj fratino, mi eksciis, ke ambaŭ finis medicinon en Svislando. Studi eksterlande ne estas malmultekosta amuzaĵo, fraŭlino Zamenhof, kaj ne ĉiu kuracisto povas permesi al si la lukson sendi siajn gefilojn studi eksterlande.
Tamen mi donas al vi unu eblecon. Ankaŭ familianoj de Zamenhof povus forveturi eksterlanden kaj forlasi Varsovion se ili enpagos la necesan sumon kiel jam faris multaj viaj samlandanoj, ankaŭ judoj. Oni akceptos vin eksterlande, ĉar verŝajne vi havas multajn konatojn en multaj landoj, kaj oni eĉ dankos al mi. Vi povus pripensi tiun ĉi eblecon, fraŭlino Zamenhof.
(Lidia silentas)
SCHULZ – (post eta paŭzo) – Se vi ne akceptus tiun ĉi proponon, viaj vojaĝoj finiĝos por ĉiam! Kaj por vi, la adeptoj de tiu ĉi lingvaĉo, mi organizos la lastan imponan kongreson en brila kongresejo. Tie, vi – la judoj – estos solaj kaj neniu ĝenos vin. Tamen, ne verdajn, sed flavajn stelojn vi surhavos.
(Schulz premas la butonon kaj alvokas la soldaton)
SCHULZ – (al la soldato) – Adam Zamenhof kaj Henrik Minc restu en la prizono. La virinojn: Sofia Zamenhof, Lidia Zamenhof, Wanda Zamenhof kaj la infanon Ludvig Zamenhof – liberigu.
(La soldato kaj Lidia foriras)
SCHULZ - (post eta paŭzo) - Judoj! Popolo kiel lolo. Per sia religio kaj kredo ili travivis jarcentojn, ili inundis la mondon, eĉ levis voĉon pri unu mondo, pri unu popolo, pri unu lingvo. Sed jam la mondo devas esti purigita de ili, kaj ĉi tie min elektis la sorto por elradikigi tiun ĉi sovaĝan kaj venenan lolon.
Mallumo
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.