|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NI VIVOS!Aŭtoro: Julian Modest |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La alta muro de la getto duonigas la scenejon. Ĉe unu flanko de la muro estas bela flora ĝardeno. En ĝi promenas elegante vestitaj homoj, kiuj afable konversacias unu kun alia. Tie, sur la herbejo, troviĝas granda ronda tablo sur kiu estas diversaj manĝaĵoj, dolĉaĵoj, fruktoj. La homoj trankvile proksimiĝas al la tablo kaj prenas tiun ĉi frukton aŭ dolĉaĵon kiu plaĉas al ili. Tie, inter la homoj, estas ankaŭ Lidia, kiu konversacias kun iuj el ili.
En la muro estas pordo kaj ĉe la alia flanko de la muro troviĝas tristaj homoj, vestitaj en ĉifonoj. Ĉe la pordo staras soldato, kiu ne permesas al la homoj trapasi la pordon.
La tuta scenejo estas lumita per diversaj koloraj lumoj kiuj donas senton de nerealo.
En la florĝardeno Lidia parolas kun iu persono.
LIDIA - Mi multe ĝojas pri via ŝato de la Bahaa Instruo Al mi same kiel al miloj kaj miloj da homoj, tiu instruo alportis novan vivon. Fakte ĝi estas io pli ol Kredo: ĝi estas kiel abunde kovrita tablo, ĉe kiu ĉiu povas trovi ion laŭ sia plaĉo: kredanto – altan kaj noblan kredon ; filozofo - altan filozofian penson; sociologo – solvon de mondproblemoj kaj ĉiuj - novan ĝojon kaj kuraĝon.
(Eĥas ripete kaj rikane: "novan ĝojon kaj kuraĝon")
(Lidia proksimiĝas al alia persono)
LIDIA - Ĉu vi aŭdis iam pri la Bahaa Instruo? Ĝi donas al la homaro novan esperon kaj rekonstruas ĝin sub la signo de unueco, de religioj, de nacioj, de lingvo...
(Denove ehas ripete kaj rikane: "unueco de religioj, de nacioj, de lingvo...")
(Nesenteble Lidia trapasas la pordon kaj eniras la alian parton de la scenejo, kie staras tristaj homoj, vestitaj en ĉifonoj. Lidia proksimiĝas al unu el ili.)
LIDIA -- Kial vi ne iras en la ĝardenon?
VIRO – Ĉe la pordo staras soldato.
LIDIA - Soldato? Mi estis en la ĝardeno. Mi promenis libere kaj neniu soldato malebligis al mi la eniron. (La viro skeptike ekridetas)
Mallumo
Lidia kuŝas en la lito. Sofia silente proksimiĝas al la lito kaj karesas ŝin. Lidia vekiĝas.
SOFIA - Bonan matenon, Lili. Ĉu vi jam pli bone fartas? Ĉu vi ne havas febron?
LIDIA – Dankon, Sofi, nun mi fartas pli bone. Sofi kara, mi sonĝis mirindan sonĝon. Mi promenis en vasta verda ĝardeno kie estis multaj ĝojaj kaj elegante vestitaj homoj. Ni konversaciis, ni parolis pri la Bahaa Instruo, pri Esperanto... Tiel kiel antaŭ la milito, kiam la homoj libere veturis, libere parolis kaj libere elektis tiun religion kiun ili deziris. Ĉu vi imagas, Sofi, kiel bela estis tiu sonĝo! Tamen en la vasta ĝardeno staris muro kun unu sola pordo. Ĉe la pordo estis soldato kiu ne permesis al la homoj eniri la mirindan verdan ĝardenon. Sofi...
SOFIA – Vi sonĝis belan sonĝon, Lili, ĉar hodiaŭ estas bela tago.
LIDIA - Jes, Sofi, hodiaŭ estas la 15-a de decembro, la naskiĝtago de paĉjo.
(Lidia staras kaj vestas sin)
SOFIA - Lili, ĝuste antaŭ okdek du jaroj naskiĝis paĉjo.
LIDIA - Nia kara paĉjo, li neniam ekscios, ke liaj infanoj loĝis inter muroj. Li, kiu tutan vivon batalis kontraŭ la "muroj de miljaroj". Sofi, ĉu vi rememoras la kvindekkvaran naskiĝtagon de paĉjo. Estis 1913. La saman jaron vi revenis el Svislando kaj tiam ni solene festis la naskiĝtagon di paĉjo.
SOFIA - Jes, Lili.
LIDIA - Ni ornamis la salonon per freŝaj floroj kaj en tiu frosta vintra tago, la salono eksimilis al printempa florĝardeno. Vi, Sofi, kun oĉjo Felikso organizis etan ĥoron el infanoj kaj je la malfermo de la solenaĵo ni kantis la malnovan himnon de Lingwe Uniwersala. Sofi kara, ankaŭ nun ni ekkantu tiun ĉi himnon. Ni kantu mallaŭte. Estu ĝi eta omaĝo pri la naskiĝtago de paĉjo.
SOFIA - Jes, Lili. Nun ni ne povas iri al lia tombo kaj eĉ floron ni ne povas meti tien. Kion vi pensas, ĉu la germanoj ruinigis la monumenton de paĉjo en la tombejo?
LIDIA - Mi ne scias, Sofi. La monumenton en la tombejo eble ili facile povas ruinigi, sed la Lingvon Internacian - neniam! Ni kantu! Ni kantu, Sofi, ni kantu – spite al la malsato, al la turmentoj, al la murdoj...
(Ili ekstaras kaj mallaŭte ekkantas)
LIDIA kaj SOFIA -
"Malamikete de las nacjes
Kado, kado, jam temp' esta!
La tot' homoze in familje
Konunigare so deba."
SOFIA - (post eta paŭzo) – Lili, mi devas jam iri. Hodiaŭ ni havos multegan laboron en la hospitalo. En la kuirejo estas unu ovo. Manĝu, vi ankoraŭ ne tute saniĝis.
LIDIA - Jes, Sofi, sed mi petas vin, restu nur unu minuton ankoraŭ. Restu kaj recitu al mi "Ho, mi kor' ". Ĝi estis la plej ŝatata poemo de paĉjo kaj iam vi tiel bele recitis ĝin. Sofi, kiel delonge vi ne recitis ĝin.
SOFIA - (mallaŭte)
- "Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor!
Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! Trankviliĝu de l' batado.
Ho, mia kor'!
LIDIA - Dankon, Sofi, vi devus fariĝi ne kuracistino, sed aktorino.
SOFIA - Kiel ĉarma infano vi estas, Lili! Kiam vi est etulo, vi rapidis iĝi penaĝa, sed vi restis por ĉiam unu ĉarma, suna infano. Ĉu vi rememoras, kion vi diris al paĉjo iam, kiam vi estis dekjara; "paĉjo, mi tradukos Esperanten ĉiujn polajn librojn, kaj kiam mi estos plenaĝa, mi estos, paĉjo, via sekretariino".
LIDIA - Jes, Sofi, sed mi sukcesis nek traduki Esperarten ĉiujn polajn librojn, nek fariĝi sekretariino de paĉjo. Mi ne povis eĉ edziniĝi. Mi tiel sopiris havi infanojn. Mi deziris esti kiel nia panjo - kuraĝa vivkamaradino kaj patrino de multaj infanoj.
SOFIA - Infanoj. Esti patrino nun, en tiuj tagoj, kiam la infanoj mortas pro malsato, pro malsanoj aŭ falas mortpafitaj sur la stratoj... Ĉu povus esti pli granda teruro!
LIDIA - Jes, sed en tiuj tagoj, la infanoj donas la plej grandan fortori kaj volon por vivi, ĉar sublima estas la penso, ke vi devas vivi por gardi unu senhelpan kaj senkulpan infanon.
SOFIA - Lili, kara mia infaneto, pardonu min, sed mi jam devas iri. Oni atendas min en la hospitalo.
LIDIA - Jes, Sofi, iru. Ĝis revido.
SOFIA - Ĝis revido, Lili, kaj atentu. Ne eliru sur la straton! Jam la kontroloj estas pli oftaj.
LIDIA - Jes, Sofi.
(Sofla foriras. Lidia restas sola)
LIDIA - Ĉu David venos hodiaŭ. Eble ne. Li rapide prosperas en la lernado de la angla lingvo kaj tio ĝojigas min. Baldaŭ estos Kristnasko, mi ŝatus fari al li iun donacon, iun etan donacon. Sed kion? Kio ĝojigos lin? En tiuj tagoj, kio povas esti la plej granda ĝojo por unu homo?
(Aŭdiĝas etaj frapoj. Lidia iras malfermi la pordon. En la ĉambron eniras Jozefo)
JOZEFO - Bonan tagon, fraŭlino Lidia.
LIDIA - Bonan tagon, Jozefo. Kiel delonge mi ne vidis vin.
JOZEFO - Jes, fraŭlino Lidia, estas danĝere ne nur gastadi, sed eĉ eliri sur la stratojn. La subitaj kontroloj en la loĝejoj jam estas pli oftaj kaj pli oftaj. Oni forportas la junulojn. La oldulojn kaj infanojn oni tuj mortigas. Ĉiutage plenaj vagonaroj da homoj forveturas al la gaskameroj kaj baldaŭ ni ĉiuj mortos. Neniu restos ĉi tie. Nur la malplenaj detruitaj domoj rakontos pri ni kaj pri niaj suferoj.
LIDIA - Jozefo kara, mi petas vin, ni ne parolu pri tio, almenaŭ nun, almenaŭ hodiaŭ. Hodiaŭ estas la 15-a de decembro, la naskiĝtago de paĉjo. Almenaŭ hodiaŭ ni ne parolu pri la malsato, pri Ia murdoj, pri la krioj... Paĉjo revis pri paco kaj amo inter la homoj.
JOZEFO - Jes, fraŭlino Lidia, ĝuste tial mi alvenis, ĉar en tiu tago, antaŭ okdek du jaroj, naskiĝis unu homo kiu ne nur revis, sed kiu donis al la homo lingvon por ke ili pli facile komprenu unu la alian. Kaj tiu homo estis via patro. Bonvolu, omaĝe al lia memoro, akceptu de mi tiun etan floron. Ĝi nomiĝas floro de senmorteco, eble vi bone konas ĝin, ĉar dum la tuta vintro ĝi ne velkas.
LIDIA - Koran dankon, Jozefo. Kiel kara vi estas! Jes ankaŭ mi tre ŝatas tiun ĉi floron, eĉ foje, en unu mia letero, mi sendis ĝin al sinjoro Harold Foulds en Ohio, Usono.
JOZEFO - Ohio, Usono... Kiel fabelo sonas tiuj ĉi vortoj Tie ne estas pafoj kaj subitaj kontroloj, ne estas murditaj infanoj... Hodiaŭ tie, oni libere festos la naskiĝdatrevenon de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof. Eble en iu klubejo, kelkaj samideanoj ekstaros kaj kune ekkantos "La Esperon" – nian himnon. Eble iu diros kelkajn vortojn pri la vivo kaj kreado de d-ro Zamenhof kaj eble al neniu alvenos la penso, ke ie malproksime en Varsovio, mortos pro malsato la filinoj kaj parencoj de d-ro Zamenhof.
LIDIA - Ne, Jozefo! Mi estas certa, ke oni ne forgesis nin. Ĉie en la mondo, kie ne estas germanoj, niaj samideanoj pensas pri ni. Sed bedaŭrinde, ili per nenio povas helpi nin. Nia patro estas la kreinto de Esperanto. Jes, li donis al la homaro la Internacian Lingvon, sed kion ni donis al homoj – nenion. Ni, liaj infanoj kaj parencoj nur propagandis kaj instruis la lingvon, kiun li kreis. Ni nur kredis kaj laboris pri la ideo, sed ni ne faris pli multe ol aliaj niaj samideanoj, ni ne povis fari eĉ tiom, kiom iuj el ili faris por Esperanto.
JOZEFO - Vi ne rajtas paroli tiel, fraŭlino Lidia. Vi mem dediĉis vin al Esperanto. Vi ne havis propran vivon. Vi donis vian junecon al Esperanto kaj vi devas vivi. Feliĉe estas ankoraŭ unu ebleco, kaj mi povos savi vin.
LIDIA - Ne, Jozefo! Vi ne devas eĉ pensi pri tio. Tio estas danĝera ankaŭ por vi mem.
JOZEFO - Mi opinias, ke tio estas la sola, kion mi povas fari por vi, por via patro kaj por Esperanto. Mi delonge scias Esperanton, mi konis vian patron kaj en tiu ĉi momento mi sentas min devigita savi lian plej etan kaj plej karan filinon. Fraŭlino Lidia, vi estas ankoraŭ tiel juna, vi devas vivi!
LIDIA - Ni vivos, Jozefo! Ni nepre vivos! Mi kredas, se nun ni mortus, iam ie ni renaskiĝus! Eble post jarcento, eble post kvin jarcentoj, ni renaskiĝos en iu alia lando, en alia libera popolo kaj ni denove eklaboros por la realigo de niaj revoj. Ni neniam mortos, Jozefo!
JOZEFO - Fraŭlino Lidia, mi petas pardonon, sed mi parolas serioze. Ankoraŭ estas ebleco. Unu el la pordogardistoj povas esti subaĉetita, kaj vi estos libera. Ni, kelkaj amikoj, priparolis jam la detalojn.
LIDIA - Ankaŭ mi parolas serioze, Jozefo. Mi tre bone komprenas kiel granda risko tio estas por vi. La pordogardisto prenos la monon aŭ oron, kaj tuj pafmortigos vin. Krome sama puno minacas ankaŭ tiujn, kiuj helpas kaŝi hebreojn.
JOZEFO - Sed, fraŭlino Lidia, la morto jam frapas sur niaj pordoj, kaj tio eble estas la sola kaj la lasta ŝanco eviti ĝin. Kial vi devus morti? Kian kulpon vi faris?
LIDIA - Ne, Jozefo, mi ne povas lasi solaj ĉi tie nek Sofian, nek Wandan, nek Ludovikon. Kiel mi vivus, se ili mortos! Ĉu mi havos fortojn vivi, kiam mi scias, ke mi saviĝis kaj mi lasis ilin ĉi tie, senhelpajn, senpovajn. Mi kore, kore dankas vin, Jozefo, sed mi ne povas akcepti vian proponon.
JOZEFO - Fraŭlino Lidia, ni zorgos ankaŭ pri Ludoviko, pri Sofia kaj Wanda. Eble ni trovos la necesan monon. Bonvolu priparoli kun ili, pripensu! Mi venos denove.
LIDIA - Dankon, Jozefo, sed ni ĉiuj estas en la mano de Dio. Decidu Li nian sorton!
JOZEFO - Mi nepre venos denove, fraŭlino Lidia. Mi petas vin, pripensu! Vi devas vivi! Vi nepre devas vivi! Vi devas daŭrigi la laboron de via patro!
LIDIA - Dankon, Jozefo. Ĝis revido. Dio gardu vin, ĉar ankaŭ vi devas vivi.
JOZEFO - Ĝis revido, fraŭlino Lidia. Mi venos denove.
(Jozefo foriras. Lidia restas sola)
LIDIA – (post eta paŭzo) - Vivi! Esti libera! Vojaĝi, instrui Esperanton, traduki, prelegi... Dio mia, ĉu eblas tio, aŭ tio estas nur bela sonĝo? Ĉu vere iam mi denove estos en Francujo, en Nederlando, en Usono... Ĉu vere iam mi sen timo parolos Esperanton kaj sen timo mi konversacios pri la Bahaa Instruo, pri Internacia Lingvo... Jes, dum la homo vivas - esperas! Mi deziras vivi! Dio mia, tridek sep jara mi estas! Ĉu mi ne rajtas ankoraŭ vivi? Vere, mi ankoraŭ ne vivis. Mi ankoraŭ povos naski infanon. Mi ankoraŭ povos helpi al la homoj. Dio mia, kial tiel severe vi vipas nin? Per kio ni ofendis Vin? Mia kara Dio, liberigu nin ĉiujn kaj punu la murdistojn.
Jozefo, vi eĉ ne scias kion vi faris nun. Per kelkaj vortoj vi bruligis en mi la fajron por vivi. Vi vekis en mi la senliman deziron vivi! Sed, kara bona Jozefo, ĉu mi povas lasi solaj ĉi tie Ludovikon, Wandan, Sofian? Kion ili pensus pri mi? En la lasta minuto, antaŭ la faŭkegoj de la gaskameroj, ili malbenos min. Ne! Neniam mi lasos ilin! Mi pereos tiel, kiel mi vivis – honeste! Tamen Jozefo venos denove, kaj kion diros Sofia aŭ Wanda, se ili ekscios pri lia propono. Eble iu el ili pli forte ol mi deziras vivi. Ni nepre devas savi Ludovikon! Kiel Wanda rigardos min, se mi kaŝos antaŭ ŝi la proponon de Jozefo. Dio mia, ĉu se Wanda ekscios, ŝi ne pensos, ke mi intence ne diris al ŝi la proponon de Jozefo. Dio mia, ĉu ili ne pensus, ke mi volis savi nur min mem! Dio mia!
Mallumo
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.