|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NI VIVOS!Aŭtoro: Julian Modest |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En novembro 1940 en Varsovio estis fondita getto, ĉirkaŭita per altaj muroj kun pikdratoj supre. La muro de la getto estis unu el la simboloj en la dramo. Tiu ĉi muro estas en preskaŭ ĉiu sceno kaj ĝi formas aŭ unu el la muroj de la loĝejo, aŭ unu el muroj de la drinkejo en la oka akto, aŭ en ĉiu ago videblas ĝia nigra ombro, simila al grandega kaj terura aglo.
La nova loĝejo de familio Zamenhof en la getto, estas eta kaj en ĝi preskaŭ ne troviĝas mebloj. Lidia sidas ĉe la skribotablo kaj skribas postkarton. Sofia kaj Wanda preparas la vespermanĝon.
LIDIA –
Al familio Isbrucker
Lenvensche str. 47.
Scheveningen Holland
Karaj geamikoj,
Pardonu, mi petas, pro mia longa silento. Vian karton mi bone ricevis kaj mi ĝojas ekscii, ke Vi fartas bone. Tamen mi ne povus ricevi la sendaĵon, kiun Vi volas sendi al mi. Mi skribas tiun ĉi karton al via adreso en Sĉeveningen; en la lasta momento tamen venas al mi la penso, eble vi translokiĝis en Arnhem? Ciuokaze mi deziras al Vi ĉion bonan. Pri ni nenion novan mi povas informi; pri Adamo mankas iaj ajn sciigoj. Antaŭ longa tempo mi ricevis de Ponti karton, sed mi ne povis respondi. Mi petas, volu lin saluti.
Multajn korajn salutojn por Vi ĉiuj kaj por sinjoro Cseli.
Varsovio, la 10-an de julio 1941.
Lidia Zamenhof
Ogrodowa 3 m. 17.
Varsovio - Generalgouv
WANDA - Dio mia, tiuj estas la lastaj tri terpomoj. Morgaŭ nenion mi povos doni al Ludoviko por matenmanĝi.
LIDIA – Nun mi ne estas malsata, rni ne vespermanĝos kaj morgaŭ matene Ludoviko manĝos mian terpomon.
SOFIA – (ŝerce) – Wanda, kial vi estas malkontenta? Ni ne havas terpomojn kaj panon, sed ni ankoraŭ havas akvon. La germanoj bone zorgas pri ni. Jen ili donis al ni novan vastan loĝejon kaj en ĝi tial mankas mebloj, ĉar ni ne estas filistroj kaj por ni la mebloj estas tute superfluaj. Mankas ankaŭ banejo, ĉar la malvarma akvo povus serioze malsanigi nin. Ili donas al ni tage nur tri terpomojn, ĉar ni devas esti elegante sveltaj.
WANDA – Jes, de tempo al tempo, por amuzo, ili pafas kontraŭ ni, ili diligente, amase malsanigas nin per tifo, aŭ la pli simpatiajn inter ni ili envagonigas kaj portas en la gaskamerojn, ĉar la fortaj germanaj soldatoj bezonas kolorajn, aromajn sapojn.
SOFIA – Kompreneble. Ni estas multaj, ni okupas multan lokon, ni enspiras multan aeron kaj ni devas iom liberigi la teron, tial ili estas tiel afablaj al ni.
WANDA – Ne, Sofi! Mi ne povas plu elteni! Mi ne povas plu resti ĉi tie. Jam de pli ol unu jaro mi nenion scias pri Adamo. Mi ne povas plu mensogi al Ludoviko, ke lia patro vivas kaj kaŝas sin ie. Mi ne povas rigardi la kadavrojn sur la stratoj, kovritajn per paperoj kaj ĵurnaloj. Mi ne povas elteni en la hospitalo, kie la malsanuloj kuŝas en koridoroj kaj sur la planko, kaj ni ne povas helpi al ili, ĉar mankas medikamentoj kaj nutraĵo.
SOFIA - Wanda, kara Wanda! Ni devas elteni! Ankoraŭ iomete ni devas elteni! Pensu pri Ludoviko! Li devas scii, ke lia patro vivas, li devas kredi tion, ĉar la kredo donos al li fortojn por vivi. Ni eble mortos. Se ne hodiaŭ – eble morgaŭ, sed Ludoviko devos vivi!
WANDA - Kial vivi! Kial rigardi la kadavrojn de parencoj kaj konatoj! Kial rigardi iliajn flavajn ostajn vizaĝojn, iliajn grandajn dolorajn okulojn, similaj al du senlumaj kaj profundaj kavoj. Oni eĉ ne povas imagi, ke tiuj homoj, similaj al skeletoj, vestitaj en ĉifonoj, hieraŭ estis instruistoj, inĝenieroj, advokatoj, kuracistoj. Kiu bezonas nun ilian saĝon, iliajn kapablojn, iliajn sciojn? Kial ili laboris, studis, instruis...?
LIDIA - Wanda, mi kredas – tio ne estos longe! Baldaŭ la nokto malaperos kaj denove eklumos la suno! Ne ekzistas obskuro kiun la suno ne venkos.
WANDA
WANDA – Sed ni, Lili, neniam plu ni vidos la sunon.
(Iu malfermas la pordon de la vestiblo)
SOFIA – Ludoviko venas. Wanda, mi petas vin, pro li ni estu fortaj! Li baldaŭ iĝos 17 jara, sed li ankoraŭ ne estas viro. Ni ne devas montri al li nian malesperon.
(Ludoviko eniras la ĉambron)
LUDOVIKO - Saluton, onjoj, saluton, panjo.
WANDA - Kio okazis, Ludoviko? Kial viaj okuloj larmas?
LUDOVIKO - Panjo, ĵus la germanoj mortpafis tri knabojn.
WANDA - Kio okazis? Ĉu ankaŭ vi estis kun ili, Ludoviko?
LUDOVIKO - Ne. Mi ĵus eliris el la oficejo, kiam mi aŭdis la pafadojn. Poste preterkuris tri knaboj, portantaj sakojn, verŝajne kun terpomoj... Eble ili kaŝe eliris el la getto kaj kiam ili denove trasaltis la muron, la germanoj rimarkis ilin kaj komencis pafi. Panjo, la germanoj kuris post la knaboj kaj pafis, pafis, pafis... Nun la tri knaboj kuŝas sur la strato. Eble iliaj gepatroj atendas ilin.
WANDA - Ludoviko, mi petas vin, neniam provu eliri el la getto! Neniam provu trasalti tiun ĉi altan muron! Resti ĉi tie – tio estas nia sorto!
SOFIA - Ludoviko, vi estas malsata, vespermanĝu. Ni preparis bongustan manĝaĵon, kaj por vi mi havas surprizon. Jen, oni donacis al mi ĉokoladan bombonon.
LUDOVIKO - Sed, onjo, kial vi mem ne manĝis ĝin. Ankaŭ vi malsatas. Mi estas viro kaj por mi sufiĉas unu terpomo.
SOFIA - Ĝuste tial, Ludoviko, ĉar vi estas nia sola viro, ĝuste tial via devas esti la bombono.
LUDOVIKO - Dankon, onjo, kiel kara vi estas!
(Aŭdiĝas mallaŭtaj frapoj)
LIDIA - Iu frapas.
WANDA - Germanoj!
SOFIA - Ne. La germanoj ne frapas, ili batas la pordojn.
LIDIA - Eble najbaro aŭ konato. Mi iros malfermi.
SOFIA - Restu ĉi tie. Mi estas la plej aĝa kaj mi malfermos la pordon.
(Sofia eliras kaj postnelonge revenas kun juna viro – David)
DAVID - Bonan vesperon, sinjorinoj. Bonan vesperon, fraŭlino Lidia, bonan vesperon, Ludoviko.
(La virinoj kaj Ludoviko apenaŭ respondas al lia saluto)
DAVID - Ĉu vi ne ekkonis min, fraŭlino Lidia?
(Lidia rigardas lin stupore)
LIDIA – Mi petas pardonon, sed mi ne povas rememori kiu vi estas. Ŝajnas al mi, ke tre delonge mi vidis vian vizaĝon, sed nun por mi estas ege malfacile ekkoni vin. Mi petas pardonon, sinjoro, sed ankaŭ via voĉo estas konata por mi.
DAVID – Mi estas David Dembski, fraŭlino Lidia. En 1939 vi instruis al mi Esperanton.
LIDIA – David! Dio mia! Kio okazis kun vi, David!
DAVID – Jes, fraŭlino Lidia, mi sciis, ke vi ne povus ekkoni min, sed ankaŭ mi preskaŭ ne ekkonis vin.
LIDIA – Pardonu min, David, sed de tiam pasis preskaŭ du jaroj.
DAVID – Jes, fraŭlino Lidia, de tiam pasis nur du jaroj, sed ili eble sufiĉis por ke ni ne ekkonu unu alian.
LIDIA – David, kiel vi trovis min?
DAVID – Ne tre facile, fraŭlino Lidia. Unue mi pensis, ke vi ne estas ĉi tie. Mi kredis, ke vi kaj viaj parencoj sukcesis eskapi el tiu ĉi aĉa kunvenejo, sed iu konato diris al mi, ke ankaŭ vi estas ĉi tie kaj vi instruas la anglan lingvon.
LIDIA – Jes, David, tio estas la sola afero, kiun mi povas fari en la getto. Mi ne estas kuracistino, mi ne povas helpi al la malsanuloj. Al tiuj, kiuj ankoraŭ havas esperon eskapi el la getto, mi donas kelkajn lecionojn pri la angla lingvo.
SOFIA – Ĉu ankaŭ vi ŝatas lerni la anglan, sinjoro?
DAVID – Jes, sinjorino. Mi opinias, ke ĝuste nun oni devas lerni aŭ studi ion. Ĝuste nun oni devas trovi tempon por legi ion, ĉar krom ĉio, ni estas homoj, kaj la homo bezonas ne nur peceton da pano aŭ terpomon. Hieraŭ la germanoj mortpafis la dekjaran filon de miaj najbaroj. Kiam mi eniris ilian ĉambron por transdoni miajn kondolencojn, la edzino kuŝis senmova en la lito, la edzo staris kaj legis versaĵojn. Imagu, sinjorinoj, per mallaŭta voĉo li legis poemojn de Mickiewicz. Tiuj ĉi gepatroj provis trovi konsolon en la poezio.
WANDA – Tio estas terura, sinjoro.
DAVID – Sed ne pli terura ol la malespero, sinjorino. Ni devas esperi! Ĉiam, ankaŭ en la plej senespera situacio troviĝas elirvojo.
WANDA – Sed ĉu vi ne pensas, ke tro altaj kaj fortaj estas la muroj de la getto.
DAVID – Jes, sinjorino, sed neniu muro estas eterna. La homo ĉiam deziras iom pli scii kaj eble ne estus senutile paroli iomete ankaŭ la anglan lingvon.
LIDIA – Mi bone komprenas vin, David, kaj mi volonte helpus al vi. Antaŭ du jaroj vi tre rapide eklernis Esperanton kaj mi ne dubas, ke vi rapide progresos en la angla lingvo.
DAVID – Mi kore dankas, fraŭlino Lidia, kaj ĉiam mi pretos helpi al vi, sinjorinoj: per kio mi povas.
SOFIA – Dankon, sinjoro, sed ni ankoraŭ sukcesas aranĝi preskaŭ ĉion.
DAVID – Mi ankoraŭfoje dankas pro via afableco, fraŭlino Lidia, kaj mi petas pardonon, ke mi maltrankviligis vin, sinjorinoj, en tiu ĉi malfrua horo. Ĝis revido, sinjorinoj, ĝis revido, fraŭlino Lidia, ĝis revido, Ludoviko.
LIDIA – Ĝis revido, David. Mi atendas vin.
DAVID - Koran dankon.
(David foriras)
LIDIA – Tiu estis David. Dio mia! Se li ne dirus sian nomon, mi neniam rekonus lin. Kiel multe li maldikiĝis! Kaj en kiaj vestoj li estis; eble nur liaj okuloj restis la samaj – grandaj, ardaj. Mi tre bone rememoras kiam antaŭ du jaroj li venis al la Esperanto-kurso kaj demandis min Esperante, ĉu mi estas Lidia Zamenhof. "Jes", mi respondis. Tiam li diris, ke li deziras lerni Esperanton kaj eĉ iomete li komencis sola lerni ĝin, sed li volas ekscii, kia estas tiu Cseh-metodo, laŭ kiu mi instruas. Tiam li ĵus finis la Juran Fakultaton kaj li preparis sin por advokata kariero. Li mirinde rapide progresis en Esperanto kaj neniam mi forgesos kiam unu printempan vesperon, post la fino de la leciono, li ĝene proksimiĝis al mi kaj konfesis al mi, ke li verkis kelkajn Esperanto-poemojn, kiujn li dezirus laŭtlegi por mi. El lingva vidpunkto ili estis naivaj poemoj, similaj al ĉiuj Esperanto-poemoj, verkitaj de novaj esperantistoj, kiuj antaŭnelonge eklernis la lingvon kaj kiuj tuj provas utiligi ĝin en la poezio, aŭ pere de tiu ĉi nova kaj facila lingvo esprimi siajn pensojn kaj emociojn, sed inter la poemoj de David estis unu, kiun mi ne povas forgesi. En ĝi li parolis pri malfeliĉa popolo, kiun oni persekutis dum jarcentoj kaj tial ĝi migris de lando al lando, sen domo kaj sen lingvo. En la fino de la poemo estis alvoko al tiu ĉi popolo por batalo, por sia propra lingvo kaj lando. Tiam mi diris al li, ke la pensoj, esprimitaj en la poemo, kontraŭstaras al la celoj de Lingvo Internacia. Mi diris al li, ke Esperanto estas lingvo de paco kaj ne de batalo. Lingvo por homa interkompreno kaj amo, sed ĉu li komprenis min tiam?
SOFIA – Se li ne komprenis vin tiam, eble nun li jam komprenis vin.
LIDIA – Eble, Sofi, kaj mi tre ĝojas, se li jam kredas, ke Esperanto estas lingvo, kiu kunligas la homojn.
Mallumo
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.